Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Kial ne eblas Amerika Unio?

Carlos Hernández — Meksiko

Ameriko estas kontinento kun miloj da malsimilaj lingvoj, centoj da indiĝenaj kulturoj, tridek kvin landoj konsistigas la mapon de la kontinento, multe da propraj kuirarto kaj muziko, dancoj kaj tradicioj lumigas la stratojn en ĉiuj landoj. Ni estas amerikanoj, ĉu hispanparolantoj, ĉu portugalparolantoj, ĉu francparolantoj aŭ parolantoj de aliaj lingvoj nekalkuleblaj. Ĉiuj landanoj de Kanado ĝis Argentino kaj la Kariba maro, estas amerikanoj. Sed kio malemigas nin unuiĝi kaj krei la superregistaran Amerikan Union?

La ĝenerala sento estas ke meksikanoj ne ŝatas aliajn centramerikanojn. Centramerikanoj ne ŝatas unu la aliajn. La kolombianoj malŝatas peruanojn, samtempe peruanoj kaj ĉilianoj ne havas perfektan rilaton, sudaj brazilanoj malŝatas la nordajn brazilanojn, kaj same inverse. La kubanoj ne ŝatas porto-rikanojn, kaj la porto-rikanoj malŝatas meksikanojn. Urugvajanojn ne ŝatas argentinanoj, kaj la argentinanoj malamas preskaŭ ĉiujn aliajn. Ĉu ĉi tio sonas familiema?

La plej malsimilaj popoloj en Ameriko ankoraŭ ne difinis siajn limojn aŭ pontojn, oni daŭre kaj ofte miksas la difinojn “Ameriko” kaj “Usono”, “Latinameriko” kaj “Hispanameriko” kaj “Iberoameriko”. Tiuj iam estis necesaj aliroj por difini la amerikajn landojn kaj teritoriojn, sed nuntempe la konceptoj nebulas kaj simple sensencas.

Unue ni komprenu la malsimilajn alirojn al la gentoj kaj konceptoj: Ameriko estas la tuta kontinento, kiu inkluzivas la karibajn kaj Paskajn insulojn. Usono estas la lando, kiu landlimas kun Kanado kaj Meksiko. Latinameriko estas etna koncepto uzata por identigi la amerikanojn, kiuj parolas latinidajn lingvojn, t.e. la hispanan, la portugalan kaj la francan. Iberoameriko estas la koncepto per kiu oni identigas la parolantojn de la t.n. “iberaj” lingvoj (la hispana kaj la portugala). Tamen, ĉi tiuj etikedoj simple ne helpas kunigi la amerikanojn, nek la latinamerikanojn, nek io-ajn-anojn. Do, kial la etikedoj, nomoj kaj konceptoj por dividi nin? Kial la disigaj nomoj?

Aldone al la nomoj kaj malsimilecoj, ni devas vidi tion, kion ni havas komuna. Krom tio dirita en la komenco, ĉiuj amerikaj landoj senescepte estis konkeritaj de eŭropanoj ekde la jaro 1492. Ĉiuj ankoraŭ konservas siajn indiĝenajn radikojn kaj de tempo al tempo oni ilin klopodas helpi por ke ili ne mortu. La latinamerikanoj, ĉiuj suferis — aŭ suferas — pro diktaturoj, enaj militoj, korupteco, malriĉeco kaj malegaleco, trompo kaj trouzado de naturaj resursoj, kaj tiel multe pli da hontigaj agoj.

Niaj limoj, la limoj por krei veran “latinamerikan identecon” (se tio estus la plej taŭga difino), estas la samaj limoj, kiuj malhelpas nin iĝi plenaj naci-anoj, ne pro fanatikecaj kialoj kiel oftege okazas en diktaturoj kaj militoj, sed pro amo al propraj kulturoj kaj gentoj. Se ni ne lernas kiel identigi nin kun la grundo el kiu ni naskiĝis, des pli malfacile estos por ni identiĝi kun la tuta kontinento kaj ties pluraj kaj variaj gentoj.

Ĉial ĉi, latinamerikanoj, kaj amerikanoj ĝenerale, ankoraŭ ne estas pretaj havi superregistaran organizon. Se ni ne povas mem organizi kaj feliĉe regi nian hejmon, des malpli helpi la najbaron tion fari por si mem.

Simon Bolivar kaj José Martín havis idealojn pri la latinamerika identeco kaj unuiĝo. Tiuj idealoj, same kiel la idealoj de Esperanto, daŭre vivas inter ni, malbonŝance ŝajnas ke ili dormas pro la dormpiloloj nomataj politiko, ekonomio, konkurado kaj diskriminacio, kaj ke foje ni movas ilin por revekiĝi, sed ne sufiĉe por ke ili revenu en la latinamerikan mondkoncepton.