Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Kien iras la religioj?

Esenco kaj estonteco de religio dum malfrua moderneco

Emmanuel Wald – Francio

Religio estas grava parto de la historio kaj de la kulturo de la popoloj. Ĉu oni mem kredas aŭ ne je Dio ne gravas: religio kaj religiecaj sintenoj estas ĉie, eĉ se multfoje sub formoj nefacile rekoneblaj.

Tamen, en Okcidento almenaŭ (mi povas nur paroli pri tio kion mi konas, aliloke estas probable alie), religio ŝajnas esti en ŝanĝiĝema periodo. Kion havas komuna la religio de niaj gepatroj kun tiu de ni, junuloj el la 21a jarcento? Kia do estos tiu de niaj geidoj? Por respondi, oni unue faru raporton pri la nuna stato de la religio en Okcidento. Estas nur post tiu laboro ke oni povos vidi kien ĝi povas iri. Alivorte, antaŭ ol demandi “kien?”, oni demandu “kie?”

Stato de la religio en Okcidento

La plej grava karakterizaĵo de la malfrua moderneco (pro diversaj kialoj mi ne ŝatas la vorton “postmodernismo”, interalie ĉar mi ne kredas ke ni forlasas modernecon) pri religio estas la t.n. “sekulariĝo”. Per tiu sociologia vorto, oni ne nepre celas ke la fido estas malpli disvastigita. Fakte, kaj iom paradokse eble, “ju pli la sekulariĝo progresas, des pli la individuaj kredoj multobliĝas”*.

* Jean-Louis Schlegel, Religions à la carte, Paris: Fayard, 2012, p. 12.

La unuaj sociologiistoj, kiuj pridemandis tiun temon dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, pensis ke sekulariĝo estis vojo, kiu kondukas al la malapero de la religio, de la kredo, de la fido el la “antaŭenirintaj” socioj. Mi ankaŭ ne ŝatas tiun ideon ke ekzistas “evoluintaj” socioj (fakte Okcidento), kaj aliaj socioj kie la homoj bezonas ricevi la lumon de la ĉioscianta Okcidento, sed ĝis la lastaj jardekoj, plimulto el la sociologiistoj pensis tiel, almenaŭ pri religioj. Sed dum la 1970-aj jaroj, oni ekvidis la socion evolui alimaniere: pli kaj pli la fidoj kaj la fiduloj aŭdacis montriĝi; pensinte ke la religioj estis malaperantaj, oni ekpensis ke ili estas revenantaj. Io tamen ŝanĝiĝis: la “grandaj” religioj ne estis plu solaj, kaj apud la tradicia katolikismo aŭ protestantismo, floris novaj kredformoj.

Sed tiu “reveno de la religio” estas nur ŝajno. Ne ĉar religio daŭre estas malaperanta; sed ĉar, fakte ĝi neniam estis malaperanta. La sekulariĝo ne signifas la malaperon de la religio: ĝi estas procezo, kiu kondukas transformiĝon de socio kie la religioj havas gravan socian influon al socio organizata sen religiaj referencoj.

Ne estas la individuaj homoj kiuj “sendiiĝas”; estas la socio. Neniu politikisto plu povas proponi leĝon nur ĉar estas en la Biblio (eĉ se ankoraŭ eblas, sed malpli kaj malpli ofte, ke politikistoj proponas – aŭ, pli ofte, oponas – leĝon ankaŭ pro religiaj kialoj; sed ili ĉiam aldonas pseŭdo-sciencajn aŭ pseŭdo-filozofiajn kialojn); neniu dunganto povas maldungi iun, ĉar Dio petis tion de li aŭ ŝi dumnokte. Religiaj kialoj ne plu sufiĉas socie. Estas tio, kio ŝanĝiĝis: La homa socio memstaras, sen plu bezoni ricevi siajn leĝojn el transcendeca aĵo. Estas la etimologia senco de aŭtonomeco: (αὐτός [autos], mem, kaj νόμος [nomos], leĝo): kiu faras sian propran leĝon.

Nu, se la organizacioj malreligiiĝas, kion diri pri la religiaj organizacioj, t.e. la eklezioj (kaj per “eklezio” mi celas ĉiujn kultajn organizaĵojn, eĉ nekristanajn, ĉar mankas vorto pli ĝenerala)? Antaŭe, la eklezioj havis gravan socian rolon. Eĉ en Francio, kiu post 1905 estas laika (Ŝtato kaj eklezioj estas disigitaj), la eklezioj konservis gravan socian rolon. Oni ne konfuzu inter “sekularismo” kaj “laikismo”: la unua estas socia, la dua estas politika (Turkio estas laika sed ne sekulara; Francio nun estas sekulara kaj laika; Germanio estas sekulara sed ne laika; Irlando estas nek sekulara nek laika). Do, en Francio, kiam en 1926 la papo Pio la 11-a kondamnis la francan ekstremdekstran organizacion Action française [Eo: Franca Agado], li kvazaŭ mortigis ĝin. La hodiaŭa Franca ekstremdekstro ne plu aŭskultas la Papon kiam li petas akcepti la rifuĝintojn; kaj tio ne ĝenas Marine Le Pen en ŝia batalo kontraŭ tiu akcepto: la eklezioj perdis sian socian povon, eĉ en la pli konservemaj sferoj de la socio. Tio estas la ŝajno, kiu pensigis al niaj sociologiistoj ke la religio estas malaperanta.

Ĉio ĉi havas sian originon en alia karakterizaĝo de la moderneco: la morto de la “holismaj” socioj. Per holismaj socioj (el la Greka ὅλος [holos], tuto), mi celas sociojn, “kiuj unuiĝas kun si mem, en kiuj la vivo kaj la unueco de la socia korpo pli gravas ol la sendependeco de ĝiaj partoj”*. Tiaj socioj estis anstataŭigitaj per individuismaj socioj: hodiaŭ en Okcidento la socio estas individuaro; en holisma socio individuo estas sociero.

* Ibid., p. 30.

Memkompreneble, la ŝanĝiĝo ne okazis dum nur du semajnoj. Tie videblas malsimileco inter la frua kaj la malfrua moderneco. En la frua moderneco, tiu holismo, ĉefe subtenata de religiaj sferoj, estis ankoraŭ forta ĉe la popolanoj. Por lukti kontraŭ ĝi, anstataŭigi proponi tuj individualismon, oni fakte proponis aliajn holismajn kredojn; kaj oni volis anstataŭi kristanismon per demokratio “ordonema”. Oni bone komprenu tion: demokratio tute ne similas al individuismo kaj individuaj liberecoj. Unue, la “ĝenerala volo” estis uzata por subigi la individuon al morala jugo ekzakte kiel religioj uzis la kredon; tio estas politika konduto plene holisma. Aliloke, oni uzis same naciismon aŭ komunismon. Estas do nur iom post iome ke individuismo ekprenis la socion; fakte ĝi eĉ estas ankoraŭ batalanta.

La Katolikismo Roma estas bona ekzemplo de religio, kiu unue estante ege holisma, iom post iom akceptis la ŝanĝiĝon de la socio, kaj ŝanĝis sin mem por esti pli taŭga en sia epoko. La granda momento estis ja la dua ekumena koncilio de Vatikano (aŭ Vatikano 2, 1962-1965), kie la Roma eklezio agnoskis la sendependecon de politiko kaj scienco. Sed, kiel ni vidos poste, tiu agnosko ne estis bonvenigita de ĉiuj romiaj katolikoj.

Ĉu en la plej holismaj socioj, ĉu en la plej individuismaj, ĉiam ekzistis du sferoj: la privata kaj la publika. La transiro de la unua en la duan estas alivorte ŝanĝo de la hierakio inter la du sferoj. Pli kaj pli da aferoj, unue estante en la publika sfero, eniris la privatan, kiu iĝis pli kaj pli grava. Tio, kion oni nomas “sekulariĝo” estas la eniro de religio el la publika sfero al la privata. Estas do ĉefe individuismiĝo de la religio.

Nu, ni tuŝis la plej gravan karakterizaĵon de la religio malfrumoderna: ĝi estas individuismiĝinta (aŭ individua). Estas ekzakte kie estas nun la religio en Okcidento: en periodo kie ĝi estas pli individua, pli libera, malpli ege influata de la eklezioj kaj najbaroj.

Tiu sendependeco havas tujkompreneblan efikon: la kredoj estas malpli kaj malpli komunaj. Ĉiu konstruas sian propran kredaron. Kial akcepti malvian religion? Do it yourself! [Eo: Faru vi mem!] Sed, kion oni gajnas je libereco, tion oni perdas je unueco. Oni ne plu volas esti en la plimulto, sed konstrui sian propran vojon. Estas tio kion sociologiisto la brita Grate Davie nomis believing without belonging (kredi sen aparteni)*.

* Grace Davie, Religion in Britain since 1945, Oxford: Blackwell, 1994.

Tamen, konstrui tute sola sian vojon ja ne eblas. Plimulto restas “oficiale” en sia gepatra eklezio, malofte aŭ neniam iras al kultoj, kaj tute feliĉas kun nebula kredareto, kiu intermiksas malsamdevenajn krederojn. Tamen, kelkaj personoj bezonas pli, kelkaj ne feliĉas kun nebula vido de supernebulaĵoj, sed samtempe ne feliĉas kun la grandaj eklezioj, kiuj ne proponas sufiĉe individuajn kredarojn. Pro tio, multobliĝas la etaj grupoj, ĉu ene de tradiciaj eklezioj, ĉu ekstere. Oftege tio ne estas problemo; sed inter tiuj grupetoj multobliĝas ankaŭ la sektoj (kelkfoje ene de eklezioj, kiel fundamenta katolikismo aŭ kelkaj evangeliaj eklezioj*), kaj inter ili violentaj religiaj grupoj (islamismaj, sed ne nur), kiuj plaĉas al tiuj, kiuj paradokse rifuzas la modernecon estante fakte perfektaj reprezentantoj de ĝi (kiel la Islama Ŝtato, kiu estas modernega en la senco ke ĝi allogas tiujn, kiuj ne volas plu esti en la nesufiĉe persona “normala” islamo, kaj samtempe pretendas reiri en la antaŭmodernan epokon).

* En la germana, oni uzas la vorton evangelisch kiel sinonimon de “protestanta”. Pro tio, ofte en Esperanto “evangelia eklezio” samsencas kun “protestanta eklezio” (ekzemple en la Jarlibro 2015, p. 62, oni trovas protestanta Esperanta asocio, sub la rango “evangeliismo”); sed mi uzas tiun vorton en pli internacia senco, kiu en la germana estas evangelikal: mi celas la ekleziojn protestantdevenajn, kiuj estas ofte pli konservemaj ol la tradicia protestantismo, kaj por kiuj la persona konvertiĝo ege gravas (eklezioj de konfesantoj). Ja ege plejparte ili ne estas sektoj; tamen inter ili kelkaj estas.

Jen la t.n. “reveno de la religio”: estas fakte grupetoj, kiuj ne plu timas paroli publike. Sed la ega plimulto ne havas socian kredan bezonon. La rezulto estas ke la religia kulturo malpligrandiĝas. Tio ne gravus, se junuloj sen religia kulturo ne estus facilaj predoj por la sektestroj. Unu el la (multaj kaj malsimilaj) kialoj de la tento iri Sirien, ekzemple, estas tiu manko. Ĉar la islamanoj estas kiel la kristanoj (sed estante malplimulto, tio estas malpli forta; la malplimultanoj pli fieras pri sia aparteno), la religia kono malpligrandiĝas; estas pli facile misformi la Koranon por tiuj, kiuj ne jam konas ĝin, ĉu ĉar ili ne estas islamanoj, ĉu ĉar ili ne bone konas ĝin. Plie, ne estante plu “normala” eklezio, kiel juĝi, sen havi bonan religian kulturon, ĉu la grupeto estas akceptebla aŭ ne? Eĉ la politikistoj ne plu scias kion fari pri tiu problemo, kritikante kiel sektojn eĉ akcepteblajn malgrandajn (sed strangajn por ili) grupojn, sed ne vidante la riskojn kun pli bele prezentitaj sed danĝeraj grupetoj. Jupli la lando historie havis da religioj akceptitaj, des malpli tiu problemo okazas; la situacio en Usono, kun multaj malsimilaj eklezioj ekde la naskiĝo de la lando, estas ege malsimila al tiu de Francio, kun nur la katolika eklezio.

Provetoj de diveno de la estonteco de la religio

Jen kie ni estas. Fakte, oni ne scias ĉu oni estas en nova epoko de moderneco aŭ ĉu oni estas forlasanta ĝin, kaj ambaŭkaze, oni ne scias per kio oni anstataŭigu la malnovan modernecon. Tamen, oni ja povas fari kelkajn proponojn por la venontaj jardekoj, probable ne ĉiujn ĝustajn, sed probable ankaŭ ne ĉiujn malĝustajn.

Unue, ĉiuj evoluoj, kiujn mi priskribis, nur plirapidiĝos. La religiaj institucioj iĝos mozaiko de grupetoj luktantaj (pace espereble) inter si. La granda plimulto daŭre restos ĉu katolika, ĉu protestanta, sed tiuj eklezioj ege ŝanĝiĝos, kaj la paroĥoj tute ne plu estos geografiaj, sed teologiaj aŭ sociologiaj (tio jam komenciĝis). Ankaŭ, pli kaj pli, oni ne plu restos en sia eklezio dum sia tuta vivo, sed ŝanĝiĝados, ĉiam aliĝante al nova eklezio laŭ la emoj kaj bezonoj de la momento.

Por katolikismo, Okcidento estos malpli kaj malpli centra. Mi ne scias kiel la tiel centrisma Roma eklezio sukcesos resti unuigita dum la bezonoj, kredoj kaj praktikoj tiel ŝanĝiĝos inter okcidento kaj la cetero de la mondo, sed ankaŭ inter okcidentanoj. Mi fidas: ili trovos solvon, sed mi nun ne vidas kia ĝi povus esti. La risko de divido de la katolika eklezio en 3 aŭ 4 kontinentajn katolikajn ekleziojn estas sufiĉe granda.

Por protestantismo, la evangeliaj eklezioj plifortiĝos, sed neniam iĝos plimultaj en protestantismo oficiale. Sed ili povas venki Gramsci-e (traserĉu Vikipedion kaj la teorion de “kultura hegemonio” de Antonio Gramsci), t.e. ke ili ege influos la aliajn ekleziojn, kiel estas nune la kazo en Latina Ameriko, kie pentekostismo ege influas la aliajn protestantajn ekleziojn, kaj eĉ la katolikan eklezion.

Por islamo, ĝi pli kaj pli “normaliĝos” (islamanoj facile iros de unu tipo de islamo al alia, kaj eĉ ekster islamo; la scio pri la religio malpligrandiĝos; kaj islamismo, kiel katolikismo fundamenta aŭ radikala evangeliismo, estos ĉiam eta malplimulto, sed malplimulto facile videbla). Neislamanoj konvertiĝos, sed marĝene, kaj ofte kun posta apostatiĝo. Sed islamo kiel religio de enmigrintoj, ĉiam estos dividita inter tiuj kiuj estos membroj de Okcidenta islamo, kaj tiuj kiuj estos ege ligitaj al iu islama lando kaj ties tradicio.

Multobliĝos ankaŭ la t.n. “novaj religiaj movadoj” (NRM-oj), kiuj ne estas ligitaj al la tradiciaj Okcidentaj aŭ Proksimorientaj religioj, sed ofte al Orientaj religioj, ege aliformigitaj. Male al la aliaj religioj, tiuj NRM-oj direktas ne al post-morto, sed al la nuna vivo, provante plibonigi ĝin.

Mi multe parolis pri kredantoj, sed kio pri ne- aŭ mal-kredantoj? La veraj malkredantoj (t.e. ateistoj, kiuj vere kaj serioze ne kredas je la ekzisto de Dio aŭ de “io” post la morto), ja ankoraŭ multobliĝos, sed ne multege. La granda (kaj absoluta) plimulto fariĝos nekredantoj, aŭ agnostikuloj, lasante malferma la eblon pri la ekzisto de Dio, sen tro serĉi. Ili ĉiam estos pli nombraj en urboj kaj urbegoj, kaj malpli nombraj inter la kamparanoj. Ilia sinteno pri eklezioj restos pli-malpli kio ĝi estas hodiaŭ. Kiel la kredantoj, ili facile “vojaĝos” de unu eklezio al la alia, agnostikuloj vojaĝos de malkredeco al kredeco laŭ la tempa emo.

Konkludo

Tio ja estis nur eta priskribo, kaj restas ankoraŭ multaj aliaj aĵoj por priskribi en la nuna stato de la religio, kaj do en ĝia estonteco.

Tamen, por konkludi, oni povas diri tion: religio ne estis malaperanta kaj neniam malaperos, tutsimple ĉar ĝi estas parto de la homeco. Ĉu Dio ekzistas aŭ ne, ŝanĝas nenion: li ekzistas en la menso de (la) homoj. Karl Marx kredis ke religio estas kaŭzata de la vivaj kondiĉoj (estas realaĵo superstruktura, kaj la superstrukturaĵoj dependas de la materialaĵoj laŭ li), kaj ke en socio sen ekspluatado, religio per si mem malaperos ĉar ĝia kaŭzo malaperintos, sen ke iu luktu kontraŭ ĝi.

Mi pensas ke Marx eraris. Ja la socio ege influas la konkretan formon de la kredoj, kaj do eniro en malfrumodernan epokon ŝanĝis, ŝanĝas kaj ŝanĝos ilin (estis ekzakte la temo de ĉi tiu artikolo). Tamen, religion neniu sukcesis malaperigi. Kiam religiaj institucioj malaperas, religia konduto aliformiĝas, kaj eniras kulturon, politikon, sporton... Libere kaj anarkie, sub formo de religio, kiu ne diras sian nomon, de kaŝita religieca konduto.

Kaj tio havas du danĝerojn, kontraŭ kiuj ni luktu. Lukti rekte kontraŭ la aliformiĝoj de la religio estas nek eble, nek dezirinde, ĉar tio estas tro potenca kaj la libereco kiun ni gajnas, estas tro aminda. Sed kelkaj konsekvencoj povus esti katastrofaj*:

* Mi ne parolos pri io alia, kiu povus esti katastrofa aŭ ne; estas ke pli kaj pli teknologio anstataŭas religion; vidu la verkojn de George Dyson aŭ de Jacques Ellul pri tio.

Por lukti kontraŭ tiuj du danĝeroj, ni bezonas religian scion. Eklezioj ne povas plu esti la nuraj religiinstruistoj. Lernejoj instruu religion, sed ja ne kredon; lernejoj ne konvertu infanojn. Sed lernejoj donu religian kulturon kaj respektan kritikemon por ke plenkreskuloj rekonu malbonajn formojn de religio, ĉu sektecaj, ĉu politikaj. Interalie, tio helpus la etajn kristanojn kompreni kaj akcepti la etajn islamanojn, kaj inverse. Tio ankaŭ donus alian vidon, pli veran, pri religio, kiu nek estas loko kie la Vero mem disponeblas, nek nur sektecaj perfortemaj figrupoj, sed aĵo homa kun siaj bonaĵoj kaj malbonaĵoj.

Mi esperas ke tiu ĉi artikolo estas paŝeto tiucele.

Emmanuel Wald estas doktora studento pri protestanta teologio kaj religiaj sciencoj, universitato de Strasburgo (Francio). emanuelo@protonmail.com.

La sekulariĝo ne signifas la malaperon de la religio: ĝi estas procezo, kiu kondukas transformiĝon de socio kie la religioj havas gravan socian influon al socio organizata sen religiaj referencoj.

Neniu dunganto povas maldungi iun, ĉar Dio petis tion. Religiaj kialoj ne plu sufiĉas socie

Religio ne estis malaperanta kaj neniam malaperos, tutsimple ĉar ĝi estas parto de la homeco.