Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RAKONTO

La Malfacila Peto de la Bestoj

G.O. Osho-Davies — Niĝerio

Antaŭ jarmiloj, la Kreinto sendis anĝelon al la mondo. Tiu vizitis la bestan regnon kun mesaĝo, kiun Dio sendis al la tutmondaj bestoj. Temis ĝi pri la deziro de Dio doni, kion ajn la bestoj petos de Li. Tamen ili faru nur unu peton!

Kiam ekvenis la anĝelo el la ĉiela nebulo, la bestoj dise kuris, timante ke io katastrofa baldaŭ okazos al ilia mondo. Sed kiam la anĝelo milde ridetis, ili tuj komprenis ke la vizito ne temas pri malbono. Do ili tuj amasiĝis laŭ siaj gentoj kaj atentis dum la ĉielulo ekparolis.

“Elkorajn salutojn mi alportas el la Trono de Dio, la ĉiopova Kreinto. Li petis min diri al vi, ke Li amas vin, kaj aliajn kreitojn, per eterna amo. Memoru ke ne nur sur la tero, sed ankaŭ en miloj da aliaj planedoj en la senlima kosmo, troviĝas diversgentaj kreitoj. Al ĉiu planedo kie troviĝas vivuloj Li foje sendas bonvolajn mesaĝojn. Do ĉi-foje, li sendis min al via planedo, kaj ĉefe al vi, por ke vi faru unu peton, kaj li plenumos ĝin, ne gravas pri kio temos la peto.”

Jen granda bonŝanco por la tutmonda bestaro! Do tuj sekvis bruego ĉar ĉiu ekplendis laŭ propra bezono. Serpento diris: bonvolu diri al Dio, ke mi ege malĝojas pro manko de piedoj, mi foje pensas, ke mi estas ordinara vosto. Leono diris: mia voĉo ofte fortimigas aliulojn. Mi do ne havas multajn amikojn. Testudo diris: se mi ne devus ĉien kunporti mian domon, mi eble povus promeni pli rapide. Elefanto diris: diru al Dio ke Li dividu mian “nazon” inter dek bestoj. Ĝirafo faris saman peton pri sia kolo. Preskaŭ ĉiu besto plendis pri iu afero aŭ alia. Do inter miloj da plendoj, ili devus fari la peton surbaze de unu plendo. Tio estis ege, ege malfacila.

La reĝo de la bestaro, nome, la leono, elektis komitaton konsistantan el elefanto, leopardo, lupo kaj li. Dum longa tempo ili kunsidis por diskuti la aferon. El tiu peto devis profiti ĉiu besto. Finfine, ili alvenis al konkludo, sed kion ili volis peti, tio estis malfacila. Se Dio ne estus ĉiopova, la peto estus neebla.

Kiam ili reiris al la anĝelo, kiu longan tempon pacience atendis ilin, la bestoj faris la solan peton, iom timante ke li iel koleros pro la malfacileco. Pruve, subite malaperis la rideto, kiu kutime montriĝis sur lia vizaĝo kiam la anĝelo aŭdis ĝin. Se pro la peto li koleris, Dio ankaŭ certe koleros. Tamen, post longa silento, li milde respondis: “Mi ja transdonos vian peton al Dio, kaj post sep tagoj, mi revenos kun Lia respondo. Mi ne promesas, ke ĝi estos jesa, ĉar mi estas nur mesaĝanto de Dio, ne la plenumanto de la peto”.

La bestoj adiaŭis la anĝelon dum li ekleviĝis al la ĉielo. Ili estis nek feliĉaj nek malfeliĉaj, ĉar ili ne sciis ĉu Dio plenumos sian promeson rilate la peton. Ili devis atendi dum sep tagoj, kiuj ŝajnis sep eternaj tagoj!

Ne eblas rakonti pri ĉio kio okazis dum tiuj sep tagoj, kiam la monda bestaro atendis la revenon de la anĝelo kun la Dia respondo. Sufiĉas diri, ke el la atendo rezultis kaj bono kaj malbono. Iuj bestoj, pro la longa soifa atendo mortis ĉar la koro ne povis elteni la premon de malcerteco. Iuj freneziĝis pro la sama kialo. Aliaj kiuj dum multaj jaroj fariĝis malsanaj, subite resaniĝis pro la antaŭplezuro de ricevo de tiu grava peto, sciante, ke Dio estas kaj bonkora kaj ĉiopova.

Frumatene en la sepa tago, vekiĝis ĉiuj bestoj kaj lavis sin prepare al denova renkontiĝo kun la ĉiela gasto. Neniu volis foresti dum la momento kiam li revenos al la tero.

Mezmatene, la nebulo sur la ĉielo dikiĝis tiom ke momenta mallumo regis la teron. Ho ve! Ĉu ilia peto koleris Dion? Se Li ne volus doni ĝin, Li nur ne donu, sed Li ne punu ilin. Tamen, post nelonge, tra la mallumo ekboris granda lumo. Ne, ĝi fakte ne estis lumo, ĝi estis gloro, ĉar kompare kun ĝi, la suno estis nur heleta. Dum la bestoj silente suprenrigardis, nun ne time, sed kun surprizo, ili ekvidis la anĝelon, majeste kaj malrapide malsupreniranta al ili. Li per unu mano tenis grandan kalabason, kiu vere ne rekte tuŝis lian manplaton ĉar la kalabaso milde turniĝis super ĝi. La alian manon li milde metis sur sia brusto.

Certe li alportis bonan mesaĝon. Elefanto, kiu ne povis longe teni sian emocion, subite levis la rostron kaj ĝoje trumpetis. Sekvis tion ĝojkrioj de ĉiuj bestoj. La anĝelo per la mano kiun ĝis tiam restis sur lia brusto svingis al ili kaj diris, “Mi alportas bonan novaĵon de Dio. Li jesis vian peton!”

Sed la anĝelo ne povis daŭrigi pro la laŭtegaj ĝojkrioj. Li silentis dum 10 minutoj ĉar tiom longe kriis kaj dancis la bestoj. Kiam ili finfine silentis, li daŭrigis, “Dio donis al mi specialan oleon, kiun mi metis en tiun ĉi kalabason. Nun atentu, ĉar tiu ĉi instrukcio estas tre grava! Je la kvara horo hodiaŭ, vi vizitu tiun arbon, kiu troviĝas tie.” Li fingromontris najbaran arbon, “sub ĝi troviĝos la kalabaso. Vi malfermu ĝin, kaj ĉiu tuŝu la oleon per la antaŭaj piedoj kaj ŝmiru sian tutan korpon per la oleo. Tuj post tio, ĉiu fariĝos homo laŭ via peto. Denove atentu: neniu tuŝu la oleon ĝis kiam ne estos jam la kvara posttagmeze.”

Tiam estis nur la unua. Do dum tri horoj ili decidis rondiri la ĝangalon, kantante kaj dancante ĉar tiu estis la lasta tago kiel bestoj. Post tiu tago, ili nun estos homoj, libere irantaj sur pavimitaj stratoj, loĝantaj en domoj kaj surmetantaj vestojn. Ili manĝos per kuleroj kaj parolos la homajn lingvojn.

Dum 2 horoj ili kantis kaj dancis kaj ne laciĝis, kvankam preskaŭ neniu besto manĝis ion ajn tiun tagon. Neniu rimarkis la forpason de pliaj du horoj ĉar ili ĉiuj estis feliĉaj. Sed post forpaso de plia unu horo, kiam jam nun estis la sesa vespere, iu subite kriegis por ke ĉiu aŭdu lin, “Jam estas la sesa, ni jam delonge devus ŝmiri la oleon!”

Tuj ĉesis la dancado kaj kantado. Ili ekkuregis en la direkto de la kalabaso. Tamen multaj jam estis tro lacaj. Tiom lacaj ke, falinte ili ne povis sin levi. Gorilo, ĉimpanzo kaj kelkaj aliaj atingis la lokon antaŭ la plimulto.

Unu el ili malfermis la kalabason. Bedaŭrinde, pro la intensa sunbrilo, jam vaporiĝis la oleo. Tamen la interno de la kalabaso estis iom malseka. Restis iometo da oleo, kiu sufiĉis nur por unu besto fariĝi homo. “Nu, ni estu saĝaj. Per tiom almenaŭ unu el ni povas fariĝi homo,” diris orangutano, “mi opinias ke unu el ni prenu ĝin.”

“Bona sugesto,” respondis gibono, mi promesas fariĝi la advokato de la bestoj en la mondo de la homaro. Mi luktos ĝis ĉiuj tutmondaj bestoj liberiĝos. Mi luktos ĝis ĉiu besto ĝuos la rajton loĝi flanke de la homoj kaj ĝis ĉiu homo fariĝos vegetarano.”

“Tiu ideo ne utilas,” respondis gorilo al la gibono pro la opinio de la orangutano. “Ni dividu la kalabason.” Li frapegis la kalabason kaj ĝi rompiĝis en kelkajn pecojn. Ĉiu el ili prenis pecon kaj metis siajn antaŭpiedojn en sian pecon, kaj tuj, ĉies antaŭpiedoj fariĝis manoj, tamen ne tute kiaj homaj ĉar la oleo ne estis sufiĉa. Per la ŝmiritaj manoj ĉiu frotis sian vizaĝon, kaj ĉies vizaĝo fariĝis iomete kia homa.

Nu, kiam alvenis la aliaj bestoj, restis nur sekaj kalabasaj pecoj. Tuj ili komencis tutnoktan funebron. La gorilo tamen invitis aliajn bestojn, kiuj jam sukcese ŝanĝis sian vizaĝon al la homaj, kaj dum la nokto ili inaŭguris grupon, kiun ili nomis La Primatoj. Ili kredis ke pro la simileco al homoj ili povos konduki la ceterajn bestoj al la homa regno por negoci pri tio, kiel kunloĝi senprobleme. Ili jam planis doni al la homoj liberan membrecon al la grupo La Primatoj. Do la aliaj bestoj ĝojete konsentis pri la propono.

Frumatene la sekvan tagon, la Primatoj majeste gvidis la aliajn bestojn en vilaĝon homan. Kiam la homoj vidis tiun strangan fenomenon, ĉiuj fortaj viroj kaj virinoj ekipis sin per ŝtonoj, bastonoj, kaj ĉiaj iloj per kiuj oni povis bati, kaj ekatakis la bestojn. Tamen la bestoj vere ne intencis ataki sed nur volis negoci. Vidinte la forton kaj la inteligentecon de la homoj, la bestoj turnis sin kaj ekkuris returne al la ĝangalo.

Tamen, eĉ pli bedaŭrinde, la homoj kaptis la katon, la hundon, la kapron, la bovon kaj multajn aliajn bestojn, kiuj ĝis nun restas homaj kaptitoj.