Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

EĤOJ

Religio en la hodiaŭa mondo

Franciska Toubale – Aŭstralio

La vorto “religio” pripensigas min pri du malsamaj aferoj: unuflanke aro de kredoj pri la apero de la universo kaj ĝiaj vivaĵoj, aliflanke organizita grupo de homoj, kies ligo estas komunaj kredoj kaj obeemo al la samaj reguloj.

Estas homa bezono provi kompreni la ĉirkaŭan mondon. Kiu ne miras pri la zorgoplena aranĝo de la nutradĉeno aŭ la geometria aranĝo de floro kiel helianto? Kiel ne kredi ke intervenis ies intenco malantaŭ tio? Kiel rimarkis Voltaire, se estas horloĝo, ne estas iu dubo ke iu kreis ĝin. Tiu kreinto nepre devas esti inteligentega, potencega, imagplena... (Mi ne intencas listigi la 99 nomojn kvalitojn de Allah) en unu vorto: Dio.

Mi naskiĝis en lando, kie dimanĉo estas la ripoztago ĉar tion faris ankaŭ la kreinto laŭ la kredo de la plejmulto. En la fino de decembro kaj en kelkaj tagoj de marto aŭ aprilo, oni ferias por celebri respektive Kristnaskon kaj Paskon. La maldekstro eĉ se noteblas evoluo pri tio estas diabla flanko, ĉar la justuloj sidas je la dekstro de Dio. Mia denaska lingvo entenas idiomojn, interjekciojn, bazitajn sur la kredo en Dio. Alivorte oni suĉas tiujn ideojn kune kun la lakto de la patrino, ĉu oni naskiĝis en religia familio aŭ ne. Ĉu pro tio oni estas kondamnita fariĝi diokredanto?

Ne ekzakte. Kiam oni kreskas, la mondo plivastiĝas. Oni konscias ke multaj kredoj ekzistas unuj apud la aliaj. Foje ili havas la nomon “mitologio”. Neniu el ili estas pli verŝajna ol la alia. Anstataŭ kredi, mi preferas kompari la fantazion de la popoloj, kiuj kreis la mitojn, rilatigi ilin al la medio kaj vivkondiĉoj kaj ĝui la diversecon.

Plie, sciencistoj ĉiutage pliprofundigas la konojn pri la apero de la mondo kaj pri la vivo sur ĝi. Ĉiu malkovro ne estas definitiva, ĝi estas nur paŝo antaŭen. Sed certe ne plu eblas kredi en iu superhomo. Se oni volas gardi la vorton “Dio” ĝi devas esti nur iu principo, aro da naturaj reguloj, ĉu? Fakte, mi ne scias kaj al mi tio tute ne gravas. Mi nek bezonas celon metafizikan al mia vivo nek certecon ke post mia morto, mi iamaniere ne tute malaperos.

Homoj estas kunemaj, bezonas la kompanion unu de la alia. Kiom komforta estas grupo de sampensantoj, en kiu regas helpemo, solidareco, sekureco? Hodiaŭ same kiel hieraŭ religio, kiel organizita grupo, sendube havigas tion al siaj adeptoj. Tamen ne plu eblas fingromontri tiujn, kiuj elektas resti ekster la religio, en pli kaj pli da landoj. Restas kelkaj kie religio estas ŝtata afero kaj kie libera elekto estas aŭ malebla aŭ limigita. Mi malfacile povus akcepti min submetita al sinteno trudita al mi.

Homoj povas grupiĝi ne nur laŭ religiaj sentoj. La ebloj estas nenombreblaj. Ke homoj preferas havi la senton ke iu/io superhoma gvidas ilin, ne ĝenas min tiom longe kiom tiu prefero restas individua, privata praktiko, kiu ne valoras pli ol iu ajn alia elekto. La Esperanto-rondo, interalie, alportas al mi tiun senton de frateco, sed kun la libereco elekti kaj ŝanĝi laŭ mia evoluo mian pens- kaj vivmanieron. En Aŭstralio, la preĝejaj haloj lueblas por renkontoj, dancoj, koncertoj, kio klare evidentigas ke, se kelkaj opinias ke religio daŭre nepras, ĝi tamen estas malaperanta.