Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

POEZIO

Limerikoj

Evgenij GEORGIEV — Kazaĥio

Programisto el Timiŝoar’
Devos pagi precize dum jar’.
Multoblege damnita
Estu tiu kredito.
Li ne manĝos ja ĝis januar’!

Novjorka folulo senkapa
Kun kalvo farita el drapo,
Pro l’ granda neglekto
Al la intelekto,
Po centoj kolektas da frapoj.

Oldskol-biciklisto frenezas --
Al ĉiuj reguloj obeas.
Trafiko furiozas!
Sed l’ ulo seriozas:
Per sia hupego li beas.

Mongolo, kazaĥa najbaro,
Sin revis trabani en maro.
Sufere en serĉo,
Direkte al Kerĉo
Li stiras ĉevalon je ĉaro.

Kaŝema londona riĉulo
Kolektis bokalojn da ĉuro.
“Por kio ĉi hont’?
Demandis altrond’.
Ni vidas ja ĉion tra muro.”

Emerito el urbo Panamo
Forbruligis edzinon per flamo.
Oni krias: “Faŝist’!”
“Ne, mi estas fiŝist’...
Ajnokaze, ne sentis mi l’ amon.”

Budaisto el Vladivostok
Ŝatis “Pomon”. Kaj pro l’ tro-stok’
Da flugofolioj
De tiu partio
Ĉe la gastoj okazis la ŝok’.