Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La verda Deino

Geraldo MATTOS* – Brazilo

Estis foje Deino, kiu estas la sola vivanta estaĵo de la mondoj estinta, estanta kaj estonta, krom la vera posedantino de Esperantujo* kaj de ĝia lingvo, sed jam de sia senkomenca komenco ŝi sentis sin sola de tio, ke ŝi trovis nenion kaj neniun por neniigi sian malkunecon.

* La vorto De-i-no aperas en la 12-a linio de la p. 28 / 82 de la Fundamento de Esperanto.

Post kelkaj eternecoj kaj sennombraj ekpensoj, ŝi decidis ion ŝanĝi en tia dezerta situacio, kaj ŝi do diris:

- Estu io!

Kaj per tio, ŝi surprize vidis, ke ŝi kreis ian ion, kiu ĝis tiam neniam ekzistis kaj neniam ekzistas, sed tuj ekestos. Kaj ŝi tamen volis vidi tion, kion ŝi jam estis kreinta per du simplaj vortoj de sia buŝo, kaj ŝi do postulis la ĉeeston de la kreito, kaj tio estis la dua ordono de la mondo.

Post tia ordono, la kreito obeis, ĉar al tiaj ordonoj estus neeble ignori:

Kaj la Deino rediris sian ordonon, nun jam iom furioza de la pensata malobeo kaj do per pli energia voĉo, kiu tremigis fruktojn kaj faligis foliojn pro la sonsonaj festoj da tempestoj:

- Estu io!

Kaj la kreito obeis, ĉar al tiaj ordonoj estus neeble ignori:

Kaj nun la Deino tridiris sian ordonon per tia fortege kolosa tondro, ke arboj fuĝis kun siaj radikoj kaj engrundigis ilin post tre multaj infinitaj kilometroj for de siaj naskiĝujoj, kaj la plej proksimaj naskis la arbaron de la praavo de la rivero Amazono:

- Estu io!

Kaj rerefoje la kreito obeis, ĉar tiajn kaj tielajn ordonojn estus neeble ignori:

La Deino ne mortis de furiozeco, ĉar ŝi estas senmorta, sed tio okazigus la unuan mortigon en la mondoj estinta, estanta kaj estonta. Kaj ŝi tamen prenis tian infinitan voĉon, ke la bruo de pluraj atombomboj similus al la tute senventa falo de folieto dum paca kaj serena ĉielo:

- Nun diru al mi, kial vi ne tuj venas tiam, kiam mi vin vokas!

Kaj la kreito senkulpigis sin, kaj la bonkora Deino vidis, ke ŝia estas la tuta kulpo de tio, ke nur ŝi ĝin kreis tia, kia ĝi plu estas:

- Mi estas nenio, via kreito!... Kaj ĉiufoje, kiam vi vokis min, mi ree prezentiĝis tuj al vi per fulma rapideco, sed eĉ la plej potenca kaj sola nuna vivaĵo, kia mi...

Lin interrompis la sincera Deino, kaj ŝi ekpensis, ke ŝia estas la tuta kulpo. Ŝi tamen aplaŭdis sin mem de tio, ke ŝi kreis ion eksterordinaran.

Kaj ŝi tamen restis iom malĝoja:

- Mi dankas vin, ke vi ekzistas! Jam neniam plu mi kreos ion pli grandan!

Tio tamen estis mensogo, kiu ne estis mensogo nur de tio, ke ŝi ĝin kredis mensogo, ĉar ŝi rekonis, ke estas honte paroli kun nenio.

Nur en tiu momento, ŝi sentis sin soleca en sia paradiza universo, kaj tio devigis ŝin al la kreo de io, kio ne estos nenio!...

Per tio, Eva ekestis.

Kaj ili vivis riĉaj kaj feliĉaj dum pluraj longaj eternecoj, ĝis Eva tamen petis ion tute nepetindan:

- Deino, faru por mi Adamon...

Ŝi faris lin por ŝi, sed forigis ilin el sia paradizo. Kaj ŝi tiam sentis la doloron de la sendankeco: ili foriris sen ia rigardo malantaŭen...

Deino tamen ne sentis sin feliĉa, kiam ŝi antaŭvidis la estontan historion de tiu unua paro... Kaj ŝi plu restis malĝoja post multaj aliaj el siaj provoj.

Post tiaj seniluziiĝoj, ŝi pensis pri io alia: suflori al Zamĉjo lian verdan lingvon voje al liaj pacaj idealoj kaj tie kaŝi sian nomon por eterna rememoro de la esperantistoj.

Ege tamen ŝin dolorigas la scio, ke plej multaj el la lingvanoj naive kredas tion simpla preteratento de la lingvokreanto, kvankam tion ŝi trudis al li, kaj ne nur en lia lasta versio de 1887, sed eĉ en liaj antaŭaj spertaĵoj.

Fine, ŝi konscias kaj fieras, ke ŝi estas la sola Deino inter aliaj vulgaraj diinoj...

*Geraldo Mattos (1931-2014) estis brazila filologo kaj Esperanto-poeto, membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ĝia Prezidanto de 1998 ĝis 2007. Ĉi tiu eta prozo estas laŭ niaj esploroj estis neniam antaŭe publikigita. Li ne aldonis pliajn informojn pri ĝi.