Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Vivu la groteksto!

Unika vidpunkto kaj groteskaj unuminutaĵoj el la hungara literaturo

BAGÓ Sarolta — Hungario

Kiam mi ekvidis, ke la temo de la nuna Kontakto estas literaturo, mi ekĝojis kaj tuj pensis: ja indas kontribui iel. Mi de longe interesiĝas pri libroj, ekde kelkaj jaroj mi eĉ studas literaturon, kaj baldaŭ eĉ iĝos instruistino de tiu ĉi fako. Mi kontaktis la redaktoron, kiu proponis al mi verki ion pri mia nacilingva literaturo — la temo do ŝajnis sufiĉe facila. Tamen, foliumante en la Hungara antologio*, mi perdiĝis inter miaj multaj ŝatataj aŭtoroj. Fine mi decidis elekti ion mallongan kaj amikecan al diversaj legantoj, tiel venis la ideo elekti Örkény-novelojn. Sekve vi havas la ŝancon konatiĝi ne nur kun novaj artisto kaj verkoj, sed ankaŭ kun unika ĝenro.

* Hungara antologio, redaktis Vilmos Benczik, Budapest: Corvina Kiadó, 1983.

La tiel nomata “unuminuta novelo” estas inventita de la prezentata aŭtoro, István Örkény* (1912-1979), kiu estas grava hungara prozo- kaj dramoverkisto de sia epoko. Gravas, ke lin ŝatas ne nur profesiuloj pri literaturo, sed ankaŭ sufiĉe vasta publiko. Kiel vi vidos, tio povas havi multajn kialojn: la unuminutaĵoj estas vere unu-minutaj legaĵoj, en lingvo simpla kaj konciza, kaj en tono foje ŝerca aŭ mokema, foje kruele preciza kaj senkompata.

* prononco: [ørkeːɲ iʃtvaːn] aŭ Oerkenj Iŝtva’n

Li atingis siajn meritojn, sian unikan stilon parte danke al sia ekstrema eksperimentemo: liaj verkoj ofte serĉas limojn de prozo kaj de literaturo mem. Ĉu teksto de trambileto — kiu klarigas la vetureblojn, ne-reuzeblecon de la bileto kaj simile —, ĉu tio povas iĝi literaturo, se oni aldonas la titolon Kion oni devas scii? Ĉu listo de la novelo-elementoj — kiel ekz. 3 nuboj, 1 viro, 1 kota vojo, 1 krio —, ĉu tio povas iĝi rakonto? Laŭ Örkény evidente jes.

Do, kial indas legi la sekvajn verkojn — kaj kial ne indas por mi pli multe paroli pri la literaturo anstataŭ lasi ĝin paroli? Ĉar tiel vi eble ridos kaj havos kelkajn plezurajn minutojn dum la legado; aŭ povas esti, ke vi spertos kontraŭdirajn sentojn kaj pensojn en vi, vekitajn de la tekstoj (ne zorgu, tiel ja grotesko efikas); eble vi surpriziĝos kaj poste vi eĉ longe cerbumos pri la demandoj tuŝitaj de jenaj noveloj... Ĉiukaze, ĝuste tion mi volas deziri al vi.

Kaj nun jam vere sufiĉis la klarigoj — sekvu la verkoj, kun la aŭtora uz-instrukcio* Bonan legadon!

* el la Hungara antologio, paĝo 402-403. La novelojn tradukis Lajos Tárkony.

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj”

La aldonitaj noveloj, spite al sia kurteco, estas plenvaloraj verkaĵoj. Ilia avantaĝo estas, ke per ili oni ŝparas tempon, ĉar ili ne pretendas atenton daŭrantan dum longaj semajnoj, monatoj.

Ĝis la duonkuirita ovo kuiriĝos, ĝis la vokita telefonnumero (se ĝi signas okupitecon) sin anoncos, ni legu unu Unuminutan Novelon.

Ankaŭ malbona ĝenerala farto, ĝenata nervostato ne estas malhelpo. Ni povas ilin legi sidante aŭ starante, en vento kaj pluvo, aŭ komunikiĝante en plenŝtopita aŭtobuso. Plej multaj el ili estas ĝueblaj ankaŭ dum irado!

Estas grave, ke ni atentu pri la titoloj. La aŭtoro klopodis por kurteco, do li ne povis doni nenidirajn titolojn. Antaŭ ol ni ascendas tramon, ni rigardas ĝian numeron. Same grava apartenaĵo de tiuj ĉi noveloj estas ilia titolo.

Kompreneble tio ne signifas, ke estus sufiĉe legi nur la epigrafojn. Unue la titolon, poste la tekston: jen la sole ĝusta uzmaniero.

Atenton!

Kiu ion ne komprenas, tiu legu denove la duban skribaĵon. Se ankaŭ tiel li ne komprenas, la manko estas en la novelo.

Ne ekzistas malsaĝaj homoj, nur malbonaj Unuminutaĵoj!

In memoriam dr. K. H. G.

— Ĉu Hölderlin estas al vi nekonata? — demandis germane doktoro K. H. G., dum li fosis por la ĉevalkadavro la fosaĵon.

— Kiu li estis? — demandis la germana gardisto.

— Tiu, kiu verkis “Hyperion” — klarigis doktoro K. H. G. Li tre ŝatis klarigi. — La plej granda figuro de la germana romantiko. Kaj ekzemple Heine?

— Kiuj estas ili? — demandis la gardisto.

— Poetoj — diris doktoro K. H. G. — Ankaŭ la nomon de Schiller vi ne konas?

— Sed mi konas ĝin — diris la germana gardisto.

— Kaj Rilke?

— Ankaŭ lin — diris la germana gardisto, kaj fariĝis paprikruĝa, kaj mortpafis doktoron K. H. G.

La senco de la vivo

Se multan ĉerizforman kapsikon ni plektas je ŝnuro, el tio fariĝas kapsikokrono.

Sed se ni ne plektas ilin, ne fariĝas krono el ili.

Kvankam la kapsiko estas samkvanta, same ruĝa, same akra. Tamen ĝi ne estas krono.

Nur la ŝnuro farus tion? Ne la ŝnuro faras tion. Tiu ŝnuro, kiel ni scias, estas io akcesora, io triaranga.

Kio do?

Kiu tion pripensas kaj priatentas, ke liaj pensoj ne vagabondu konfuze, sed ili iru en la ĝusta direkto, tiu povas malkovri grandajn verojn.