Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Vojaĝo al hungara literaturo, tereno nekonata

Ralph Dumain – Usono

Antaŭ 47 jaroj, baldaŭ post sufiĉa meminstruado de Esperanto mi eltrovis kaj komencis legi beletron en Esperanto, plejparte originalan kaj iom tradukitan. El la hungaroj mi legis, interalie, originalajn verkojn de plej eminentaj poetoj Kálmán Kalocsay (1891-1976) kaj Julio Baghy (1891-1967), verkojn de Imre Baranyai (= EMBA, 1902-1961) kaj Ferenc Szilágyi (1895-1967), la memuaron Maskerado ĉirkaŭ la morto de Teodoro Ŝvarc (= Tivadar Schwartz / Soros, 1894-1968), kaj plej grave por mi, la (mal)utopiajn verkojn Maŝinmondo kaj Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári (1897-1974).

Mi estis 16-jarulo kiam mi entuziasmis pri Szathmári kaj eĉ tradukis lian novelegon Vincenzo anglalingven por licea projekto. (Post jaroj mi amikiĝis kun mia instruisto. Li ĵus mortis.) Samkiel aliaj esperantistoj, pere de Esperanto mi lernis pri la malpli konataj kaj influhavaj literaturoj de la mondo. El la hungara literaturo mi legis unuafoje la verkon La Tragedio de l’ homo de Imre Madách (1823-1864). Tiutempe mi abonis la revuon Hungara Vivo.

Tamen mi ne lernis aŭ legis multe el la hungara literaturo. Krom koni la historian rolon kaj centrecon de Literatura Mondo kaj Budapeŝto en la esperantista kultura mondo, mankis al mi informoj por ligi la hungaran Esperanto-movadon kaj originalan Esperantan literaturon kun la hungara socia aŭ literatura kunteksto. Oni ne povis lerni tiajn aferojn el la lirika poezio de Kalocsay, Baghy, k.a., ĉar mankis specifaj sociaj referencoj, troveblis nur socikritikoj ĝeneralaj. Pro la primitiva etoso de la Esperanta literaturo tiuepoka, oni povus senzorge konkludi, ke esperantistajn verkistojn priokupis bagateloj*.

Pasis jardekoj. Komence de 2012 kontaktis min Paul Olchvary, la eldonisto de la tuj aperonta unua usona eldono de la anglalingva traduko de Vojaĝo al Kazohinio. Laŭ lia peto mi verkis reklamtekston, kiu aperis en la libro. Olchvary organizis simpozion pri Kazohinio ĉe la hungara konsulejo en Novjorkurbo en junio tiujare, en kiu mi partoprenis*. De tiam la verkaro de Szathmári fariĝis konstanta projekto*.

Oni dungis min instrui seminarion pri Kazohinia en rilato kun la fako Utopiaj Studoj ĉe la Universitato de Novjorkurbo en marto 2013*. La profesoroj kaj studentoj entuziasmis pri Szathmári kaj oni menciis la intencon antaŭenigi lian verkon en Utopiaj Studoj cele al samrangigo kun la malutopiaj verkoj de Jevgenij Zamjatin, Aldous Huxley kaj George Orwell. En mia prelego mi nepre enkondukis alian ĉefverkon de SzathmáriMaŝinmondo. Rezulte oni min instigis, ke mi verku kaj eldonigu anglalingvan tradukon de Maŝinmondo. Mi ja tion volas fari, sed mi bezonas subvencion por efektivigi ĉi tiun projekton.

Mi konstatis ankaŭ, ke eĉ ĉi tiuj literaturaj fakuloj ne konas hungaran literaturon. Nu, la ĉefaj influoj al Szathmári estis Jonathan Swift (per Gulivero), H. G. Wells, Imre Madách (La Tragedio de l’ homo) kaj Frigyes Karinthy (Vojaĝo al Faremido, k.a.). Almenaŭ dufoje Szathmári nomis sian konaton Karinthy (1887-1938) sia “spirita patro.” En intervjuo Szathmári aldonis: “Cetere li estis la unua aprecanto de Kazohinio.”* Aliloke oni citas lin*:

Mi rigardis lin [Karinthy] mia spirita, anima patro. Li estis la unusola hungara verkisto, kiu ne rakontis, sed prezentis kaj kritikis la realaĵon. Li estis la unua homo, kiu tute komprenis la Kazohinion.

Atentu la influon de Swift kaj Wells ankaŭ al Karinthy, kiu cetere estis esperantisto! Szathmári ankaŭ tradukis du rakontojn de Karinthy. Madách kaj Karinthy estas hungaroj, sed malgraŭ sia historia literatura graveco ili restas plejparte nekonataj en Usono.

Do mi devis plu esplori la koncernan historion. Post 40 jaroj mi relegis la poezian dramon La Tragedio de l’ homo en Esperanto kaj la angla lingvo kaj legis la troveblan kritikan literaturon pri Madách en ambaŭ lingvoj. Mi ja konstatis ĝin ŝlosila verko de la 19a jarcento kaj laŭ mia takso specife en la historio de la futurologia kaj malutopia beletro. Mi legis kelkajn rakontojn de Karinthy. Mi elfosis miajn malnovajn numerojn de Hungara Vivo kaj aldone al serĉataj aferoj, konatiĝis kun la hungaraj verkistoj Mór Jókai (1825-1904), Mihály Babits (1883-1941), Arpád Tóth (1886-1928), Lajos Kassák (1887-1967) kaj eventuale aliaj. Mi trovis en la usona Parlamenta Biblioteko en Vaŝingtono la grandegan verkon Hungara Antologio de 1933.*

Pere de Esperanto kaj la angla lingvo, mi lernis ne nur pri malnovaj “klasikaj” (inkluzive de avangardaj) hungaraj verkistoj, sed pri aŭtoroj kiuj eminentis post la Dua Mondmilito. Per tradukoj de Szathmári mi konatiĝis kun Mihály Gergely (1921- ), György Moldova (1934- ) kaj Géza Molnár (1923- ). En Esperanto kaj en la angla mi trovis la verkistojn Tibor Déry (1894-1977), István Örkény (1912-1979) kaj Iván Mándy (1918-1995). En anglalingvaj tradukoj mi eltrovis la modernismajn verkistojn Géza Ottlik (1912-1990), Miklós Mészöly (1919-2001) kaj Péter Esterházy (1950- ). Mi povus aldoni plurajn pluajn nomojn. Mi trovis testamenton kaj tiam komprenis la amon de William Auld (1924-2006), la ĉefa Esperanta poeto post la Dua Mondmilito, pri la hungara literaturo.*

Mi eksciis, ke la hungara Esperanto-movado estis intime interligita kun hungara literaturo en la 20a jarcento, specife kun grupanoj ĉirkaŭ la revuo Nyugat* De tie mi esploris pluajn informojn pri la kultura, intelekta, kaj politika historio de Hungario.

Per Esperanto mi lernis iom pri la Hungara Sovetrespubliko de 1919.* Mi jam konis iom el la teoria verkaro de la hungara marksisma filozofo György Lukács (1885-1971), sed ne pri lia rilato specife al la hungara kulturo. Lia estetike konservativa, “realisma” sinteno pri literaturo estas vaste konata, sed mi scivolis pri lia sinteno pri hungaraj aŭtoroj kaj pri fantazia literaturo. Nu, li verkis iomete – kaj negative – pri Madách kelkfoje inter 1911 (antaŭmarksisma periodo) kaj 1955 (en la plej kulture subprema stalinisma periodo). Oni povas legi resumetojn de liaj opinioj anglalingve, sed ne la kompletajn tekstojn de Lukács mem. Ekzistas germanaj tradukoj el liaj fruaj hungarlingvaj verkoj, sed nur fragmentoj en anglaj tradukoj (krom la ĉefverko La animo kaj la formoj). Laŭ mia peto kolego tradukis anglalingven komentaron pri Madách el la germana. La fifama hungarlingva eseo de Lukács de 1955 restas netradukita.*

Dum la pasinta duonjaro mi legis plurajn anglalingvajn librojn pri la rondoj ĉirkaŭ Lukács, pri la influo de la poeto Endre Ady (1877-1919), pri la hungara marksismo, pri la ideologia evoluo de Lukács de Romantikismo al bolŝevismo, pri la sovetrespubliko de 1919, pri la posta ekzilo de pluraj intelektuloj, verkistoj kaj artistoj, pri hungara kulturpolitiko de 1945-1948, 1949-1955 kaj poste, kaj pri la malutopia literaturo de orienta Eŭropo. La lingva baro tamen restas; ekzemple, restas multo de Lukács kaj el diversaj kulturaj debatoj ankoraŭ ne tradukita el la hungara anglalingven. Eĉ tiuj anglalingvanoj kiuj konas la teorian verkaron de Lukács, plej ofte ne konas la specifajn rilatojn al la hungara literaturo. Restas tasko miaflanke mense ordigi la amason da materialo. Restas demandoj pri rilatoj aŭ reagoj (se ekzistas) inter specifaj personoj.

Mi nepre devas mencii alian verkiston, kiun mi eltrovis antaŭ kelkaj monatoj, la hungar-kanadanon Robert Zend (1929-1985).* Kiel usonanoj diras: “jen mondo malgrandas.” Zend ekziliĝis el Hungario al Kanado en 1956, ekapartenis al la kanada literatura, kultura kaj intelekta sfero, kaj, krom traduki siajn hungarlingvajn poemojn, li komencis verki ankaŭ anglalingve. Li vizitis kaj amikiĝis al la eminenta argentina verkisto Jorge Luis Borges. Li estis amiko de la fama pantomimisto Marcel Marceau. Lin inspiris la hungara tradicio, aparte Madách kaj Karinthy (!), ankaŭ artistoj kiuj ege min interesas – William Blake, M. C. Escher kaj René Magritte.

Jam la unuan poemaron de ZendaFrom Zero to One (De Nulo al Unu, 1973) – inspiris Karinthy. Jen la dediĉo (traduko mia):

La titolo de ĉi tiu libro estas omaĝo al Frederiko Karinthy (1888-1938), eminenta hungara verkisto, humuristo kaj filozofo, mia spirita patro. La citita ĉerpaĵo [kiu sekvas] devenas de la poezia eseo “La Unu(ec)o kaj la Nulo” el lia volumo Kiu demandis vin ?

Zend omaĝis al Karinthy en la prefaco al sia dua poemaro Beyond Labels (Preter Etikedoj, 1982; traduko mia):

Inter la multaj hungaraj verkistoj de tiu epoko, pluraj konservis sian honestecon. Estis unu, aparte, kiu ne akceptus ajnan etikedon, por si mem aŭ por aliaj. Lia nomo estis Frigyes Karinthy. Li ne identigis sin kun ajna grupo; li apartenis nenie, sed ĉi tiu ne-aparteno signifis por li fortegan apartenon al la Homo, al la Homaro, al Homeco. Kiel humuristo li estis ege populara, sed kiel filozofo li apenaŭ gajnis adeptojn. Aktuale la plejmulto de la hungaroj estas entuziasma pri liaj profundaj ideoj. Li estis (kaj restas) mia spirita patro, la Majstro kiu estis la unua kiu inspiris min senti, pensi, esprimi min, esti konsiderema, teni altajn idealojn, kompreni aliajn kvazaŭ ili estus mi: alivorte, verki. Almenaŭ jen tio kion signifas por mi esti verkisto. (Kompreneble, tiu fako signifas plurajn aliajn aferojn, sed jen la bazo sur kiu ĉio cetera estas konstruata.

Karinthy ĉeestas ankaŭ en la ĉefverko de ZendaOāb (Libroj 1 & 2; 1983, 1985). En Libro 1 aperas desegnaĵo de Karinthy. Dediĉo aperas en la Libro 2: “Mi dediĉas ĉi tiun libron al ĉiuj miaj Ardôs (spiritaj gepatroj) ...” [listo sekvas]. Inter la spiritaj gepatroj situas Karinthy kaj Madách, ankaŭ aliaj hungaroj – ekzemple Béla Bartók (1881-1945), Sándor Petöfi (1823-1849), Mihály Vörösmarty (1800-1855), Sándor Weöres (1913-1989) – kaj aliaj verkistoj, komponistoj, artistoj ktp. (Mi aparte rimarkas William Blake, Jorge Luis Borges, Giordano Bruno, Charlie Chaplin, M. C. Escher, René Magritte, Rainer Maria Rilke kaj Jonathan Swift.)

Spirita patro, spirita patro – jen Karinthy laŭ Szathmári kaj Zend. Sed kia estas la sinteno al aŭ de Karinthy rilate al la ceteraj homoj kaj aferoj kadre de miaj esploroj? Se fakte ekzistas pluaj interrilatoj, jen puzlo prilaborenda. Karinthy – fantaziisto, satiristo – ŝlosilas al plua intelekta sintezo de konkludoj ĉerpotaj el la hungaroj esplorataj. Per la angla lingvo mi lernis pri kernaj hungaraj intelektaj kontribuoj al la mondo. Dankon unue al Esperanto pro la eltrovo de la riĉa historio de la hungara beletro, firmiganta mian percepton de la mondhistoria graveco de la hungara kulturo.

NOTOJ

* Tiurilate rigardu eseon de Julius Balbin (1917-2006, verkadis poemojn pri propraj spertoj en nazia koncentrejo): “La sekreta malsano de la esperanta poezio,” tradukita de Russ Williams, kun mia postnoto, en Beletra almanako, n-ro 13, februaro 2012. La anglalingva originalo “The Secret Malady of Esperanto Poetry” (1973) troveblas miareteje (http:/autodidactproject/other/balbin﹍malady.html). Atentu ankaŭ la poemon “Kiom longe atendi” de Brian Price-Heywood, en Esperanta antologio: poemoj 1887-1981, 2-a. eld., red. William Auld (1984) kaj miareteje. Tamen, oni gajnus tute alian perspektivon pere de, ekzemple, Sub la signo de socia muzo, red. William Auld & Stefan Maul (1987), enhavtabelo miareteje.
* Du videoj de miaj intervenoj, kaj aliaj ĉerpoj el la simpozio, troveblas ĉe YouTube (retligoj miareteje).
* Kompletaj bibliografiaj referencoj kaj retligoj al preskaŭ ĉiuj menciataj dokumentoj pri Szathmári (inkluzive de blogafiŝoj, videoj, podkastoj ktp.) ĉu miareteje ĉu alireteje troveblas ĉe mia retpaĝo “Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo” (http://autodidactproject.org/bib/szathmari.html). Aldonaj informoj pri Szathmári kaj aliaj menciataj temoj troveblas ĉe mia blogo “Ĝirafo” (http://gxirafo.blogspot.com). Anglalingvanoj atentu mian podkaston “The Utopian Vision of Sándor Szathmári” de la 6a de majo 2012. Por kompletaj referencoj kaj retligoj pri rilataj hungaraj aferoj menciataj kaj pluaj (verkoj en la angla, Esperanto, k.a.) konsultu mian bibliografion “Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers: Select Bibliography” (http://autodidactproject.org/bib/utopia﹍hungarian.html). Aliaj esperantaĵoj (ekzemple de Balbin kaj Price-Heywood menciitaj supre) troveblas ĉe mia “Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko” (http:/autodidactproject/guidespo.html).
* Atentu mian raporton: “Ralph Dumain Guest Blog Post: Reflections on Voyage to Kazohinia Seminar” (retligo en mia bibliografio).
* “Mi ĉiam skribis pri la homo. . .”: Intervjuo kun Sándor Szathmári (de Vilmos Benczik), Hungara Vivo, n-ro 4, 1973 (miareteje).
* Maria Berenczki, “Sándor Szathmári kaj lia ĉefverko ‘Vojaĝo al Kazohinio’,” en Esperantologiaj Kajeroj 2, red. B. Ehmann, E. Sooŝ, 1977 (miareteje). La citaĵo evidente devenas de Dezső Keresztury (1904-1996), kies eseo aperis kiel Postkomentaro (“Postscript”) en la unua anglalingva eldono de Kazohinia (Budapest, 1975), retligo miareteje.
* La enhavtabeloj de la du libroj Hungara Antologio de 1933 kaj la malsama sed aktuale havebla de 1983 troveblas miareteje.
* “Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.” de William Auld, Hungara Vivo, 1974, n-ro 4 (miareteje).
* Árpád Rátkai, “La beletra rondo de la revuo Nyugat kaj la Internacia Lingvo”, en Beletra Almanako, n-ro 8, junio 2010. Gravas ankaŭ Rátkai, “Frigyes Karinthy la esperantisto”, en Abunda fonto: Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi, red. Ilona Koutny (2009).
* Cent tridek tri tagoj: historia skizo de hungarlanda proletara revolucio (Leipzig: Ekrelo, 1930) kaj Hungara Vivo, 19a jaro, n-ro 1 (83), 1979: n-ro pri Hungarlanda Konsilia Respubliko, 1919. La enhavtabeloj kaj kelkaj eroj el ambaŭ publikaĵoj troveblas miareteje.
* György Lukács, Fejlő désének története, 1911. Germane: “Die ungarische Dramenliteratur” (miareteje), en Entwicklungsgeschichte des modernen Dramas (1981). Angle: “On Hungarian Dramatic Literature”, trad. Charles Senger (miareteje). Lukács, “Madách tragédiája” (1955) kaj “Madách Tragédiája mint negatív példa” (ĉerpoj el 1911, 1918, 1955), retligoj miareteje.
* The Robert Zend Website (http://www.robertzend.ca). Pri ĉiuj miaj specifaj referencoj aliru miareteje: “Robert Zend (Hungarian-Canadian writer, 1929-1985): Dedications, Works, Links.”

Mi lernis, ke la hungara Esperanto-movado estis intime interligita kun la hungara literaturo en la 20a jarcento.

Dankon unue al Esperanto pro la eltrovo de la riĉa historio de la hungara beletro, firmiganta mian percepton de la mondhistoria graveco de la hungara kulturo.