Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La Kunlaboraj Ludoj

Manuela Ronco (Italio)

Ludo (laŭ reta PIV):

1) Movoj de iu, io ludanta

2) Distrocela okupo

3) Ĉiu opa distro, en kiu la partoprenantoj obeas difinitan regularon, bazitan jen sur la hazardo, jen sur la muskola aŭ mensa lerto

La ludplezuro estas eble la plej grava elemento, kiu diferencigas la kunlaborajn ludojn de la konkuradaj. En la kunlaboraj ludoj ĉiuj povas amuziĝi kaj ĉiuj rajtas partopreni. Ne pro afabla permeso de la estro aŭ de la grupo, sed ĉar tiel, en ludstilo bazita sur akcepto kaj ne sur ekskludo kaj prijuĝo, ĉiu povas trovi pli grandan ekvilibron kun la grupo kaj la grupo povas trovi ĉiam novajn komunajn atingendajn celojn.

La ludstilo estas tio, kio identigas la kunlaborajn ludojn. Fakte, grupo alkutimigita al konkurado povus ludi konkure eĉ kiam la reguloj ne antaŭvidas venkontojn. Grupo alkutimigita al kunlaboro povas ludi piedpilkon donante pli da graveco al la kunlaboro ene de la teamo ol al la rezulto.

Ja povas okazi, kiam oni ludas por venki, ke la defio kontraŭ la aliaj superas la amuziĝon, kiu kutime akompanas la ludadon. Tiel okazas ofte en la sportoj aŭ en la televidaj ludoj: la premio iĝas la celo de la ludanto, kun damaĝo de la proceso. La ludo en si mem ne havas intereson, kaj foje ankaŭ ne amuzon.

Historiaj Nocioj

La kunlaboraj ludoj estas malnovaj kiel la mondo. En ĉiuj kulturoj troviĝas ludoj, kiuj baziĝas aŭ sur principoj de kunlaboro, aŭ sur principo de konkurado. Multaj tradiciaj ludoj, ĉefe tiuj “inaj”, havis kunlaboran econ. Konkuradon enigis ĉefe la malinaj ludoj, por pretigi la knabojn al la sinteno necesa por la milita kulturo.

El la ideo ke la ludado estas spegulo de la kulturo, kiu pretigas la infanojn al la kompetentoj bezonataj en la socia vivo, oni povas diri ke la socioj bazitaj sur individualismo, sur konkurado kaj sur la militemigo favoras specojn de ludoj konkuremaj, kiel konsekvenco de tiuj ĉi valoroj. Dum la socioj bazitaj sur modelo de reciproka subteno kaj kunpartigo de la rimedoj produktataj de la komunumo, preferas la kunlaborajn ludojn.

Estas “primitivaj” socioj, kiuj tute ne konas la konkuradon. Kiam la unuaj misiistoj enkondukis la konkurajn ludojn kiel piedpilko, la infanoj de tiuj socioj (la eskimoj de Alasko, aŭ la popolo de la Pacifikaj Insuloj, ekz.) ne komprenis kial ili devas venki la alian teamon. Por ili la idealo estis egali en matĉo.

En la sesdekaj jaroj, en la fermentado de la alternativa kulturo en Kalifornio kaj en la kadro de la pacaj grupoj, aro de junularaj estroj ekpromociis specon de ludoj, kiujn ili nomis “Novaj Ludoj”, celante novan manieron ludi.

Difino

Estas kelkaj simplaj ecoj, kiuj distingas la kunlaborajn ludojn. En ili neniu venkas, neniu malvenkas kaj neniu estas ekskludita. La partoprenantoj de la grupo, kune aŭ dividitaj en paroj, teamoj aŭ etaj grupoj, ne ludas unu kontraŭ la alian sed kontraŭ sin mem. Ili defias la limon de sia kreemo kaj fantazio por atingi komunan celon. Ekzemple, por konstrui komunan produkton aŭ rakonton, por trovi trezoron, sed ĉefe por amuziĝi kaj bone farti kune.

Celoj

La ĝeneralaj celoj, kiujn la grupo kutime sukcesas atingi danke al la iloj de la kunlaboraj ludoj, estas ĉefe: krei senton de komunumo, bazita sur ĉies akcepto en la grupo, helpi la interkonatiĝon kaj la harmonion, krei etoson de fido kaj reciproka respekto, en kiu povas kreski la memkonfido de ĉiuj partoprenantoj.

Alia celo atingita estas la amuziĝo per malmulte (aŭ neniom) da materialo kaj “ludiloj”. Sed efektive sukcesi amuziĝi kaj esti kune sen konsumi aĵojn, signifas multe pli ol la simpla kapablo ludi sen esti limigita pro manko de apartaj iloj aŭ materialoj.

Ni pensas ke estas rekta rilato inter la nivelo de kunlaboro en grupo kaj la nivelo de konsumo kaj malŝparo de materialoj. Tio signifas ke lerni kunlabori povas esti la komenco de la vojo, kiu helpas lerni uzi la naturajn rimedojn en maniero pli efika, ne troiga, kaj tiel probable pli daŭripova ankaŭ el ekologia vidpunkto.

Krome eblas distingi serion da specifaj celoj, kiu ebligas klasigi la ludojn, kaj tiel utiligi ilin ene de apartaj edukaj projektoj:

Kial ludi laŭ kunlabora stilo?

La konkuraj ludoj estas amuzaj nur por la venkantoj, la kunlaboraj ludoj estas amuzaj por ĉiuj. Se veras ke la ludo pretigas la infanon al la plenkreska vivo en difinita kunteksto, kultura kaj socia, ni devus demandi nin unue pri la tipo de ludoj, kiujn ni proponas al niaj infanoj.

Ofta diro en la eduka medio estas ke la infanoj devas lerni malvenki, do oni devas alkutimigi ilin pere de la konkuraj ludoj. Sed mi demandas: kiu instruas al tiuj infanoj fariĝi sufiĉe fortaj por elteni la frustriĝon, kiun la malvenko kunportas, ĉefe kiam temas pri serio da malvenkoj?

La konkuraj ludoj, bedaŭrinde, ne permesas al ĉiuj venki; sed male, tiu, kiu estas plej forta aŭ pli ruza iĝas la unua, kaj ofte kreiĝas sinteno de perfortemo kaj malestimo por la malvenkintoj. Estas alia psikologia faktoro, kiun oni malofte konsideras: la “gloraj” venkintoj, por teni sian memstarecon, kiu ja baziĝas sur la venko, fine ne plu engaĝiĝas kiam ili timas ne plu esti adekvataj al la situacio, do kiam la venko ne estas certa. Tial facile okazas sintenoj de rifuzo por la ludo, kaj flanke de la venkintoj kaj flanke de la malvenkintoj, ambaŭ tro frustritaj pro la sama kialo: la memkonfido minacata.

“Kiam ne estas konkurenco, ne estas produktiveco” estas alia komuna opinio, facile malpravigebla. Kompari sin kun la aliaj (kio ofte signifas kompari kontraŭ) ebligas nur al la plej forta ĝui la kontenton de sia rezulto. Estus pli sane por la memevoluigo, kompari siajn personajn rezultojn kun tiuj de la antaŭa tago aŭ semajno, anstataŭ kun tiuj de la aliaj personoj. Tio donus ankaŭ al la malplej forta la motiviĝon regi sian pliboniĝon, sen la anksio ne esti taŭga! Tio ne signifas ke nun ni ne plu povas akcepti la konkuradon aŭ la defion. Ambaŭ estas gravaj por igi la agadon inspira, sed estas afero de mezuro: La defio kontraŭ mi mem, kontraŭ miaj kapabloj, cele al pliboniĝo, estas pravigebla. La konkurado kiel subpremado de la aliulo estas malfacile pravigebla en kunteksto de edukado al paco kaj neperforto.

En la kunlaboraj ludoj, la “malamiko” ne estas la alia kunludanto, sed objekto, sinteno. Oni malkovros sian anksion sin esprimi en grupo de homoj, kiujn oni ne konas, antaŭ novaj aŭ nekutimaj situacioj ktp. La defio povas esti eĉ la superado de fizikaj obstakloj (la timo de la fizika kontakto, la memprijuĝo de la malsportemuloj aŭ de la malelokventuloj ktp).

Sed la defio bezonas fidon en si mem kaj ankaŭ en la aliaj. Tiu ĉi fido kreiĝas kiam grupo de ludantoj traktas unu la alian en atenta kaj respektema maniero, tiel ebenante la malsamecojn. Neniu estas devigata elmontri sin en la centro se li timas, hontas aŭ sentas ke tiu ĉi ludo povas minaci lian bonfarton. La fido iĝas do valoro, kiun oni akiras dum la ludo kaj depende de la ludmaniero.

La defio kaj fido povas evolui nur en medio kiu inspiras sekurecon. Ne temas nur pri fizika sekureco (ludkampo sen obstakloj, kiuj povas kaŭzi akcidentojn), sed ankaŭ pri psika sekureco. La fakto ke oni ne devas timi esti primokata (aŭ ke oni povas esprimi tian timon). La konsciaj ludantoj interkonsentas pri la komunaj reguloj, kaj zorgema sinteno estas la bazoj por la sekureco. Ĉiu aktiveco enhavas ian riskon, tial gravas memorigi la ludantojn pri tiuj ĉi elementoj.

Fine, kio estus la gajno el ludado sen tia ero de fantazio, kiu igas nin eliri el la realeco por vivi dum momento iun dimension pli kreeman? Fakte, ni faras grandan paŝon ekster la ĉiutagan realon, kiam en la ludo ni surprenas aliajn rolojn, kreante tiel liberan spacon, kie ni povas malstreĉite travivi ĉion, kion ni neniam aŭdacus fari en la vera mondo, timante la konsekvencojn. Kantoj, gestoj kaj korpaj movoj estas elementoj, kiuj konservas la atenton al la ludo, kompletigas ĝin kaj permesas al la individuo forgesi sian ĉiutagecon, vivante plene tiun kreeman parton, kiu ofte estas entombigita de la frustriĝoj kaj de la malbonaj spertoj.

La tipologio de tiuj ĉi ludoj varias de aktivaĵoj por limigitaj spacoj (kamero, lifto...) ĝis ludoj realigendaj en grandaj spacoj, kun multaj homoj. La plej grava eco, eble, estas ke ili ne postulas materialon. La nura nepra materialo estas homoj ludemaj. Se ekzemple mankas pilko, mi povas trovi anstataŭaĵon, rulitan ŝtrumpeton, paperan pilkon, pomon...:mi ne devas rezigni pri la ludo. Mi eĉ povas krei fantazian pilkon. La spirito sur la bazo de tiuj ĉi ludoj estas resti flekseblaj. Ne ekzistas ludo maltaŭga por iu grupo. Se mi volas movi grupon de maljunuloj, mi adaptos movan ludon al iliaj movkapabloj. Se en mia grupo estas homoj kun fizika handikapo, mi devos ŝanĝi la regulojn tiel ke ili povu partopreni.

Eĉ la memdecido en la estrado de la grupo estas grava. Gravas la volo de la estro lasi spacon de propono al la grupo. Se la ludo estas farata de la ludantoj, tiam ĝi devus ankaŭ esti pripensita, vigligita kaj kontrolita de ili. Tio estu faciligata de la grupestro per la maniero estri, sed ĉefe per ĝia partopreno mem en la ludo. Iom post iom, kiam la grupo alkutimiĝas al tiu ĉi tipo de ludoj, la estro povas retiriĝi el sia rolo kaj lasi spacon al la memdecido. Se estas ni, kiuj determinas la regulojn kaj iliaj ŝanĝoj dum la ludo, la ludo iĝos vere nia.

**

Tradukita kaj adaptita de Manuela Ronco (Italio) el la blogo de Sigrid Loos

http://sigridloos.wordpress.com

Sigrid Loos naskiĝis en Germanio en 1954, atingis magistran diplomon pri Edukado en la Universitato de Dortmund, kaj nuntempe vivas en Italio. Ŝia sperto inkludas esploradon pri ludoj kiel instruaj iloj en la kampo de edukado al paco kaj interkulturo. Ekde 1987 ŝi laboras kiel sendependa profesiulo, kunlaborante kun pluraj organizaĵoj, kaj estas la aŭtoro de pluraj publikaĵoj.

“Kiu instruas al tiuj infanoj fariĝi sufiĉe fortaj por elteni la frustriĝon, kiun la malvenko kunportas?”