Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

POEZIO

La lingvo nelga

La voĉoj provas min konvinki
pri nenies vero, daŭra efemero.
Anstataŭ aŭdi la kaskadon
de konsonantoj kirlitaj
kaj diftongoj langvoraj, pli babelaj
ol de tiuj ruso, anglo, polo, belgo
mi aŭdas ie, iel
ankoraŭ la lingvon nelgan.

Ĵus ni super trinkbufed’ tintigis
glasetojn da ĝojo.
Kvazaŭ steloj firmamentaj
loĝantoj de terglob’ identa
parolis pri la vivosento
dolĉigitaj de likvor’ avela.
Ja dolĉaj estis
ni ebriaj, la sento fala
kaj la lingvo aktuala.

Sed — kiu flustre inokulis
al mi la lingvon nelgan
kontraŭ dolĉamaran foron?
Mi turnas min, esperante
vidon je vizaĝ’ konata.

Nur eĥas mia memo
kiu, ĝojtrompite, larmas.

Hanso BECKLIN

Survoje de Rejkjaviko al Milvokio post JES 2018