Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Lando de Espero

Ĵenja AMIS - Ukrainio/Kanado

Ĉi-jare, ekde junio ĝis septembro, la montreala botanika ĝardeno gastigis eble la plej gravan tutmondan hortikulturan eventon de la jaro: la ekspozicion “La Lando de Espero”. Same kiel la nomo indikas, la celo de la evento estas ne nur mirigi la vizitantojn, sed ankaŭ konsciigi ilin pri la graveco de la konservado de la naturo kaj la riĉeco de la vivo sur la Tero.

Dum la unuaj tri monatoj de la ekspozicio, duonmiliono da homoj vidis tiujn gigantajn verdajn majstroverkojn. Esperiga, profunda, kortuŝa... mankas vortoj por esprimi ĉion, kion oni pensas vidante ĉu la ĉarmajn kurantajn florĉevalojn, ĉu la majestan patrinon-teron tenantan akvofalon, el kiu aperas ora aglo. Kiam vi legos tion ĉi, la ekspozicio jam estos finita. Efemeraj, kiel la floroj mem, la skulptaĵoj estos malmuntitaj, sed en la koro de tiuj, kiuj bonŝancis vidi ilin, por ĉiam restos memoroj kaj la sento de granda admiro antaŭ iliaj artistoj kaj centoj da volontuloj, kiuj sindediĉe prizorgis la skulptaĵojn: tute laŭlitere, sur tero, aero kaj en akvo! Mi sentas min tre bonŝanca esti vidinta tiun eventon, kiu okazas nur unufoje ĉiujn tri jarojn en diversaj urboj, kaj mi sentas ke mi vidis ion, kio estis pli granda ol vivo: mi kvazaŭ rigardis en la animon de la animo de la naturo!

Fidela Haĉiko

Inter ĉiuj aliaj skulptaĵoj, tiu ĉi eble ne estas la plej impresa, plej bela aŭ plej granda – sed ial ĝuste apud ĝi vi vidas plej multajn infanojn. Eble ili estas altiritaj de iu magnetismo, kiu elradias el tiu ĉi planta hundo, kun rigardo fiksita al la horizonto, kiu etendita kuŝas sur la ligna planko apud la flor-reloj kaj la ŝildo “Trajnstacio Ŝibuja”. Tiu skulptaĵo venis el Japanio, kie multaj homoj konas la rakonton de la Fidela Haĉiko. En 1924, Hidesaburoo Ueno, agrikultura profesoro de la Tokia Universitato, prenis brunetan hundon de la speco akita al sia hejmo. Haĉiko, la hundo, ĉiutage iradis kun la profesoro ĝis la tokia stacidomo Ŝibuja, kaj posttagmeze revenis tien por renkonti sian majstron. Unu tagon la profesoro ne revenis al la stacio... La hundo fidele atendis lin, sed li ne venis, nek la sekvan nek la postsekvan tagon. Fakte, li ne revenis iam ajn, ĉar la profesoro mortis dum li estis en sia laborejo. Tiutempe, la fidela hundo havis nur 18 monatojn, sed dum la resto de sia vivo, dum longaj naŭ jaroj, la hundo revenadis ĉiutage je la sama horo, esperante denove renkonti sian mastron. Fakte, la hundo eĉ mortis tie, en la stacio, atendante... Tiu ĉi hundo por multaj homoj fariĝis la simbolo de lojaleco: la stacidomon Ŝibuja ornamas statuo de la hundo kaj estas kelkaj filmoj pri la Fidela Haĉiko.

Packolombo el Hiroŝimo

Alia kortuŝa skulptaĵo el Japanio estis prezentita de la urbo Hiroŝimo: la packolombo, kiun formas kunplektitaj manoj. Montrealo kaj Hiroŝimo, fakte, estas ĝemel-urboj, kaj ĉiujare la 5an de aŭgusto (6an laŭ Hiroŝima tempo: la tago, kiam la urbo estis bombita) en Montrealo okazas ceremonio por honori la viktimojn de la atombombado. La packolombo estas tre speciala por la urbo Hiroŝimo: ĉiujare, la 6an de aŭgusto en Hiroŝimo, la urbestro legas la deklaracion pri paco kaj liberigas mil pac-kolombojn, tiel portante la mesaĝon pri paco al la ĉielo. “Per bildigo de la kolombo kiel simbolo de paco per la manoj, kiuj aperas el la tero, ni volas porti nian sinceran deziron ke la tuta mondo vivu pace, kaj ke ĉiuj homoj helpu unu la alian malgraŭ la naciaj kaj kulturaj diferencoj”, skribis la aŭtoroj de la verko en ĝia priskribo. La teksto ankaŭ memorigas, ke du proksimaj parencoj de la kolombida familio, la dodo kaj rodrigesa ermitkolombo, malaperis de madagaskaro kelkajn jardekojn post la alveno de eŭropaj koloniantoj...

La knabino kun gruoj

La skulptaĵo “Vera Rakonto” venis de Ŝanhajo. Ĝi prezentas belan gracian junulinon, ĉirkaŭitan de gruoj kaj tenantan gruon en la manoj. Ŝia historio estas same vera, poezieca kaj... malĝoja. Ĝi okazis en la malfruaj 1980aj jaroj. Xu Xiu Juan [Ŝu Ŝiu Juan], knabino de la norda Ĉinio, ekde sia infanaĝo amis japanajn gruojn (oni nomas ilin “ruĝvertaj gruoj”, ĉar ili havas ruĝan “verton” [kapsupron]). Kiam ŝi finis la universitaton, ŝi decidis iri labori en tre fora naturrezervejo, por prizorgi la ruĝvertajn gruojn. Unu tagon ŝi provis savi vunditan gruon kaj falis en la marĉon. La gruo saviĝis, sed la knabino, bedaŭrinde, ne... La ruĝvertaj gruoj estas minacata specio, kiu loĝas en Japanio, Ĉinio, Koreio kaj Manĉurio. Oni konas ilin pro la ĉiuprintempa unika “geedziĝa” baledo, kiam la potencialaj partneraj gruoj kombinas la saltojn, riverencojn kaj movojn de la flugiloj en plena harmonio.

La patrino-tero

La majstroverko “Patrino-Tero” sendube konkeris la koron de ĉiuj vizitantoj. Tiu ĉi unika kreaĵo estas inspirita de parolado atribuita al fama indiĝena ĉefo, nomata Seatlo, en 1854: Ni estas parto de la Tero, kaj ĝi estas parto de ni... La parfumitaj floroj estas niaj fratinoj; la cervo, la ĉevalo, la granda aglo – ili estas niaj fratoj... La rokaj montoĉenoj, la sukoj de la valoj, la korpovarmeco de ĉevaloj, la homo – ĉio apartenas al unu familio...

La Patrino-Tero – oni konas ŝin per multaj nomoj: la sud-amerikaj indiĝenoj nomas ŝin “Paĉamama”; la grekoj nomis ŝin “Gaia” kaj la romianoj – “Terra Mater”; oni konas ŝin kiel “Mahimata” en Rigvedo kaj la nordiaj eŭropanoj konis ĝin tra generacioj kiel “Eorban Modor”. Universala, ŝi preterpasas la naciecojn kaj epokojn. Ŝi estas la bazo de ĉio: ĉiuj plantoj, mineraloj, manĝaĵoj... ĉiu aĵo devenas de ŝi. Ŝi kvazaŭ estas enkorpigo de la nomo de la ekspozicio mem: “La Lando de Espero”.

La patrino-tero majeste aperas de la tero kaj ne povas ilustri tiujn ĉi vortojn pli bone. Ŝia korpo estas preskaŭ 15 metrojn alta, kaj el ĝi aperas la montoj – kiuj estas ankaŭ ŝiaj haroj. Per unu mano ŝi metas cervon sur florplenan valeton, kie paŝtiĝas ĉevaloj kaj bizono (jen la rememorigo, ke la bizonoj jam preskaŭ malaperis, sed la homa interveno malhelpis tion). De ŝia alia mano fluas akvofalo, el kiu aperas ora aglo: same kiel bizonoj, preskaŭ malaperinta specio, kiun la lastatempa homa interveno savis de plena malapero. La homo, la tero, la bestoj... tiu ĉi verko kvazaŭ enkorpigis la tutan belecon kaj diversecon de nia mondo kaj la unuecon de la homo kaj la naturo!

La homo, kiu plantis arbojn

Li havas kamparanan ĉapon, longan mantelon kaj pufajn lipharojn. Li rigardas la teron. Apud li paŝtiĝas ŝafoj, gardataj de iom komika hareca ŝafhundo, kiu ŝajnas esti surprizita de la tro multaj preterpasantoj. Jen li, la homo, kiu plantas arbojn: alia majstroverko de la ekspozicio. Lia nomo estas Elzéard Bouffier kaj li estas heroo de libro de la franca verkisto Jean Giono, kiu siavice inspiris la reĝisoron Frédéric Back krei la desegnofilmon kun la sama titolo “La viro, kiu plantis arbojn”, kaj kiu gajnis kvardekon da premioj, inkluzive de la Oskaro en 1987. Fakte, s-ro Back eĉ mem partoprenis en la kreado de tiu ĉi skulptaĵo! Laŭ la rakonto, Elzéard Bouffier estas ŝafisto, kiu tra sia tuta vivo plantis arbojn por verdigi sian aridan hejmareon en la suda Francio. La homo povas ne nur ekspluati la teron – la homo povas mem fari ĝardenon eĉ en la mezo de dezerto, diras tiu ĉi verko. La ĉevaloj, galopantaj malantaŭe, kaj la kapro trinkanta akvon same simbolas, ke eĉ unusola individuo povas ŝanĝi la mondon – kiel faris la viro, kiu plantis arbojn. Ja lia agado preterpasas la limojn de sia naskiĝloko kaj disvastiĝas tra la tuta tero, kiel lia flora mantelo. Ĉu eble ne kiel Esperanto?

La Birda Arbo

La planado kaj la konstruado de tiu skulptaĵo daŭris ses jarojn kaj la laborantoj eĉ devis fari montgrimpadajn kursojn por povi labori pri ĝi! La skulptaĵo estas ege granda: 16 metrojn alta kaj 18 metrojn diametre, sed tamen tre aereca kaj aspekte leĝera. Oni uzis aluminion por malgrandigi la pezon de la skulptaĵo, sed eĉ kun tio la plej peza birdo pezas tri tunojn kaj la tuta skulptaĵo – 100 tunojn! La priskribon de la Birda Arbo malfermas citaĵo de la fama kanada sciencisto Hubert Reeves: Hodiaŭ ni malaperigas pli ol mil speciojn pli ol antaŭ la industria epoko. Tiu ĉi masakro, jam la sesa dum la historio de la Tero, estas kaŭzata de la homo. Kaj la homo povus iĝi ankaŭ ĝia viktimo. La skulptaĵo estas emblema por tiu ĉi ekspozicio kaj tuŝas la temon de la malaperantaj specioj sur la tero kaj la delikatecon de la ekosistemo. La branĉoj de la birda arbo estas 56 specioj de birdoj, dum la radikoj transformiĝas en diversajn akvajn bestojn kaj en kakapon – “la strigan papagon” – la sola papago, kiu ne povas flugi. Tiuj ĉi birdoj, amfibioj kaj reptilioj estas inter la plej endanĝerigataj specioj de la Tero. La birdoj sur la arbo kvazaŭ provas eskapi sian malaperon – la sorton, kiu jam trafis multajn aliajn speciojn... Ni devas malpermesi al ili malaperi je kiu ajn kosto, estas la mesaĝo de la artistoj.

Se ili nur povus paroli...

La lando, kiu gastigas la eventon, Kanado, prezentis la plej multajn artaĵojn: ne eblis maltrafi etajn ĉarmajn kanadajn naciajn bestetojn kaj bestegojn: sciurojn, kastorojn, alkojn, lupojn, faritajn el ligno kaj musko, kiuj venis de la malvarma norda Kebekio. En la lertaj etaj manoj de elementlernejaj artistoj (la skulptaĵoj estis faritaj de infanoj, sub la gvido de genia artisto kaj instruistoj), la rigidaj materialoj kvazaŭ spiras la vivon kaj la moviĝon! De la kanada nordo oni iras al la tropikaj ĝangaloj de Malajzio, kies ludemaj plantaj orangutanoj salutas vin de sur la arbo, kaj la najbara Tajlando, kiu prezentis la vivograndan statuon de sovaĝa akvobubalo: en la mondo restas nur ĉ. 4000 da ili... Apudas la du ludantaj gigantaj pandoj, “Ambasadoroj de Espero”, kies nombro, eĉ se malgranda (ĉ. 1600), tamen kreskas.

Jen delikataj ranoj, prezentitaj de Atlanto: kiam oni pensas pri endanĝerigataj specioj, la homoj ofte pensas pri ĉarmaj pandoj aŭ polusaj ursoj kaj ofte ne konscias, ke el preskaŭ 5000 specioj de ranoj en la mondo ĉ. 2000 estas endanĝerigataj... Jen la “Salamandro” de Gaudì farita el... pomoj! Salamandro estas tre populara temo en Katalunio kaj simbolas la diversecon de Katalunio mem: ĝiaj loĝantoj, personeco kaj pejzaĝoj. Jen la Gardantoj de la Tero de la Paska Insulo, Ĉilio: silentaj kaj solenaj, ili kvazaŭ reprezentas la tragikan historion de la insulo, kie la malarbigo kaj troa ekspluatado de la naturrimedoj kaŭzis ekologian katastrofon eĉ antaŭ la alveno de la eŭropaj koloniantoj... kies alveno, plue, kaŭzis la preskaŭ tutan malaperon de la loka loĝantaro.

Tiaj estis la skulptaĵoj: iuj seriozaj, iuj misteraj, iuj amuzaj, iuj ludemaj... kaj ĉiuj, senescepte, kun profunda mesaĝo! Se nur la statuoj povus paroli!