Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LA OBJEKTO

“La objekto” estas rubriko en kiu la legantoj rakontas iun apartan historion pri iu objekto.

Rogener PAVINSKI – Brazilo

En la jaro 2008 de Nederlando mi vojaĝis al Italio por partopreni en la Internacia Junulara Semajno en Senigallia. Mi veturis per nokta trajno. Kelkajn tagojn antaŭe, en Amsterdamo, mi eniris lokon, en kiu oni vendas memoraĵetojn. Inter centoj da tiaj objektoj mi trovis ĉarmajn muzikskatoletojn. Estis eble deko da similaj, tamen kiam oni turnas la kranketon, ĉiu sonigas iun malsaman muzikaĵon. Mi aĉetis du, unu por mi, alian por donaci. Oni bele pakis la skatoletojn kaj mi metis ilin en mian grandan valizon (ja temis pri preskaŭ unu-monata vojaĝo). Mi kuportis ankaŭ dorso-sakon.

La trajno ekiris je la 17ª horo kaj devus atingi Milanon proksimume je la 8ª matene. Mi alvenis la unua en mian kupeon (mi ne ekzakte memoras ĉu ĝi estis ses- aŭ kvar-lita), ekkuŝis en la plej suban liton, metis miajn sakojn sub ĝi kaj frue ekdormis. Iom post iom alvenadis pliaj kunvojaĝantoj.

Frumatene, proksimume je la tria horo, mi estis vekita per skuo kaj forta lumobrilo sur mia vizaĝo. Ie en Germanio, du soldatoj kun mia pasporto enmane venis en mian kupeon kaj petis min malfermi la valizon. Ni devis ŝalti la lumon, post kio ili komencis ĉion rigardi.

Iun momenton, ili trovis la muzikskatoletojn kaj demandis min kio ili estas. Je mia respondo, la soldato lasis ilin apude kaj daŭre serĉis inter miaj aĵoj. Sendube ili serĉis drogojn – por la soldatoj; kiel longharulo, sudamerikano kaj elirinta el Nederlando, certe mi devus havi ion en la valizoj... Tio estis ioma embaraso, ĉar ili priserĉis nur min, dum la aliaj kunvojaĝantoj simple rigardis. Unu soldato estis pli severa; estis li, kiu faris la serĉon; dum la alia estis pli trankvila kaj eĉ amuziĝis, kiam li trovis la ko-diskojn de Supernova. Rigardante la malantaŭan foton de la bando, li surprize demandis angle: “Ĉu ja estas vi ĉi tie?”

Post kelkaj minutoj, kiam miaj aĵoj estis tute malordigitaj ene kaj ekster la valizoj kaj trovinte nenion kontraŭleĝan, la pli severmiena soldato decidis malfermi unu el la flankelasitaj pakaĵetoj de la muzikskatoloj (eble kiel lasta ŝanco por aresti min). Vidinte ke ja temas pri la muzikskatoleto, kun videbla elreviĝa sinteno li turnis la kranketon kelkfojojn kaj adiaŭis.