Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LINGVOJ

La pirahanoj kaj la matematiko

Ĉu eblas vivi sen nombroj?

Frederico LOPES - Brazilo

Ĉiuj el ni, kiuj kapablas legi ĉi tiun tekston, lernis matematikon en lernejo. Nombrado, kalkulado kaj mezurado estas kelkaj aferoj, kiujn vi sendube lernis tie. Vi certas, kiam vi pensas, ke ne ĉio, kion vi lernis, estas utila. Sed vi povas agnoski ankaŭ, ke almenaŭ nombroj kaj kalkuloj estas utilaj en nia ĉiutaga vivo. Ĉu vi iam imagis vivi sen ili?

Por pli bone pensi pri tiu afero, lasu min rakonti al vi unu tre interesan historion, kiu fakte okazis en la ĝangalo, en la amazona regiono de Brazilo. Tiu historio estas tre konata de lingvistoj de la tuta mondo. Ĝi okazis ene de malgranda indiĝena brazila tribo, kun iom pli ol tricent kvindek membroj: la pirahanoj.

En 1977, la tiama misiisto, hodiaŭ mondfama usona lingvisto, Daniel Everett, vojaĝis al Brazilo por plenumi la neniel originalan taskon katekizi kelkajn indiĝenojn. En liaj iradoj tra la densa amazona arbarego, li trovis genton, kiu vivis en izoliĝo ĉe la bordoj de la rivero Majsio, enflurivero de la Amazono. Ili estas konataj kiel la pirahanoj, kaj vivis pace for de la lokaj urboj. Everett decidis resti tie, kun sia tuta familio inter ili.

Kun la paso de la tempo kaj kun la kunvivado, Everett ekrimarkis aron da tre interesaj trajtoj de la tribo. Ili havis neniujn mitojn pri la kreado de la mondo, kaj ne memoris pri prauloj krom siaj avoj. Ilia lingvo ne havis vortojn por koloroj kaj, kio plej gravas, ĝia gramatiko forte kontraŭis la teoriojn de la fama usona lingvisto kaj politika aktivulo Noam Chomsky, eble la plej influa lingvisto de la mondo. Ĉi tiu estas la punkto, kiu faras mondfama tiun ĉi etan grupon da personoj: ili estas en la centro de malnova, longdaŭra kaj furora debato pri la originoj de la homaj lingvoj.

Sed tio, kio interesas nin, estas alia eĉ pli funda trovo de Everett: la pirahanoj tute ne havas vortojn por nombroj kaj numeroj. Ili uzas nur unu vorton, hoi, por montri, ke io estas “malmulta” aŭ “malgranda”. Unu, du aŭ tri ŝtonoj en la mano estas hoi. Se ili estas tre malgrandaj, eĉ dudek ankaŭ estas hoi. Inter la pirahanoj la ideo pri kvanto simple ne ekzistas.

Sciencistoj kaj antropologoj de ĉiuj fakoj kaj de la tuta mondo provadas la paciencon de la pirahanoj per sennombraj esploroj, kiuj konfirmas, ke la pirahanoj ne nur ne scias nombri, sed ankaŭ ne interesiĝas pri lernado. Eĉ ne unu, du kaj tri, kiel la xetaoj, ankaŭ en Amazonio. La pirahanoj estas laŭŝajne la sola popolo, kiu ne havas ajnan aritmetikon, plej simpla ĝi estas.

Ĉu ili estas malsaĝaj? Tute ne: laŭ ili, *ni* estas sencerbaj uloj! Laŭ Everett, la pirahanoj estas tre inteligentaj, gajaj kaj ŝercemaj; inter ili ne ekzistas depresio kaj aliaj mensaj malsanoj. Ne, mi ne diras, ke ili vivas en paradizo aŭ estas bonaj sovaĝuloj. Kiel homoj, ili suferas kiel ĉiuj kaj havas multajn problemojn inter si. Ili simple estas alia civilizacio.

Dum ni pensas pri la pirahanoj, libroj kaj libroj de scienca informado diras, ke la kreado de matematiko estas unu el la plej homaj ecoj, kiuj fakte difinas la homon. Ni demandas nin, kio do estas matematiko por tiuj verkistoj... Ili eble neniam aŭdis pri la scienca fako nomata etnomatematiko, kiu strebas respondi, baze de antropologiaj esploroj, ĝuste tion, kio estas matematiko. Eble ĝi estas, kiel ĉio alia en la homa kulturo, nur loka, tempa kaj frukto de la socio, kie ĝi ekestas.

La etnomatematiko estas tre bone enradikigita fako en la plimulto de la universitatoj de la mondo, kaj defias la tradician sintenon pri la filozofio de la matematiko. Krom tio, ĝi montras, ke la toleremo kaj la malfermita koro estas du el la plej bonaj iloj, kiujn ni havas, por vivi en paco unuj kun la aliaj.

Se vi volas scii iom pli, vi povas priserĉi la interreton, kaj trovi tie multajn aliajn informojn. Se mi povas rekomendi ion, mi sugestus, ke vi spektu la tre bonan kaj altkvalitan brazilan filmon de 2012 Xingu, kiu montras la indiĝenan vivon en alia regiono, de 1943 ĝi hodiaŭ, kiam la heroaj fratoj Villas-Boas, post multaj suferoj kaj laboroj, sukcesis krei la Nacian Parkon de Xingu, kie vivas kelkaj centmiloj da indiĝenoj.

Kaj ne forgesu, kiam vi parolos pri “homaj ecoj” kaj “homaj valoroj”, pensu ke eble vi parolas nur el via vidpunkto. Ĉu fakte ekzistas io komuna al ĉiuj el ni? Kion vi pensas?