Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SCIENCO

Malkrovu la universon en Esperanto!

Ana Maria Ribeiro - Brazilo

Ĉu vi jam pensis kiel aspektas la universo en et-eta skalo? Kaj kio pri ĝi en grandega skalo? Ĉu vi jam pensis ke stelo tute malsimilas al homo kaj al bakterio? La homaro malkovras ke la universo estas malsimila en la proporcioj. Ekzemple, laŭ homa skalo, libro estas rektangula objekto, sed en tre malgranda skalo, kiel tiu de formiko, ĝi grandas kiel stadiono; en grandega skalo ĝi estas nur unu punkto, sed ĉiam estas la sama objekto.

Se vi pensas pri tio kaj ŝatus malkrovi la skalon de la universo kaj krome scii kiom grandaj estas ni en la videbla universo, mi forte sugestas ke vi vizitu la projekton nomatan “La Skalo de la Universo”. Ĝi estas tradukita al 20 lingvoj, inter ili Esperanto! Ĉe la retejo eblas vidi kiom granda estas la universo, de la kordoj (el kiuj ĝi konsistas, laŭ la fizika kordoteorio) ĝis la fino de la videbla universo.

Tre interese ke la projekto estis farita de du 14-jaraĝaj usonaj fratoj nomataj Cary kaj Michael Huang. Cary diris en intervujo al ABC News ke la projekto komenciĝis kiam lia instruisto pri sciencoj montris al li videon pri la grandeco de unu ĉelo. Tiam li trovis la informojn pri la skalo en Vikipedio kaj libroj pri fiziko kaj li decidis fari sian propan projekton. Cary petis sian fraton helpi pri la teknika parto kaj ili finis ĝin pasintjare. La traduko en Esperanto estis farita de Angel Segura Peralta.

La Skalo de la Universo: http://htwins.net/scale2/lang.html [qrcode.png]