Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La Supersekundo

Paweł FISCHER-KOTOWSKI – Pollando/Nederlando

Kvankam 2015 ne estas superjaro (ĝi havos 365, kaj ne 366 tagojn), ĝi tamen estos pli longa ol kutima jaro, precize je unu sekundo. Tiel decidis internacia servo, kiu sekvas la rotacion de la Tero. La supersekundo estos aldonita la 30-an de junio: la lasta minuto en tiu tago daŭros 61 sekundojn. Post 23h:59m:59s ne sekvos tuj la noktomezo, sed unue 23h:59m:60s.

En 1972 estis enkondukita la Universala Tempo Kunordigita (UTC), kiu estas stirata de atomhorloĝoj – danke al tio ĝi estas pli preciza. Antaŭe la horoj, minutoj kaj sekundoj estis kalkulataj surbaze de la tempo, kiu pasas inter la tagmezoj (la momento, en kiu la suno estas plej alte sur la ĉielo). Nun oni traktas sekundon kiel tempon egalan al 9 192 631 770 tremoj de la atomo cezio-133. Tamen, la mondo ne tute rezignis pri la astronomia tempo favore al tiu atoma. De tempo al tempo UTC estas mane ĝustigata, tiel ke la diferenco inter la suna kaj atoma tempoj ne estu pli granda ol 0,9 de sekundo.

Se la Tero rapidigas aŭ malrapidigas la rotaciadon, oni subtrahas aŭ aldonas sekundon, simile kiel pri superjaro. Tamen, kontraste al tiu ĉi, tiu ŝanĝo estas neantaŭvidebla, ĉar ĝi dependas de pluraj faktoroj, kiel tertremoj, kiuj kaŭzas movojn de la tektonaj platoj. Ekde la enkonduko de tiu sistemo la Tero ĝenerale nur malrapidiĝis, tial ekde 1972 estis artefare aldonitaj jam 25 sekundoj, la lasta en 2012. Tiu ŝanĝo povas okazi maksimume du fojojn en jaro. Eblus ankaŭ subtraho de unu sekundo, sed tio ankoraŭ neniam okazis.

Aldono de unu sekundo estas tute nerimarkebla por homo, sed ĝi povas kaŭzi grandajn problemojn en la hodiaŭa mondo, kiu tiom dependas de la komputiloj kaj Interreto. Unu el tiuj problemoj kaŭzitaj pro la supersekundo okazis en 2005, kiam paneis kelkaj serviloj de Google. Tiam la Interreta giganto elpensis ruzan strategion por eviti la problemon en la estonteco. Google, en la tago de tiu ŝanĝo plilongigas iujn sekundojn je milona parto, tiel ke la komputiloj ne rimarkas la ŝanĝon, sed fine de la tago ĉiuj tiuj modifoj sumiĝas al precize unu sekundo. Tiu ĉi solvo estas jam sukcese elprovita kaj uzita, sed neniu certas, ĉu tiu trompo de komputiloj iam poste ne efikos malbone en malplej atendata momento.

Pro la lasta ŝanĝo, en 2012, problemojn spertis multaj konataj retejoj, kiel Reddit, LinkedIn, Gizmodo kaj FourSquare. Paneis ankaŭ la flugkompania vendosistemo Amadeus, kiu ne funkciis dum kelkaj horoj. La ŝanĝo kaŭzas kaoson ankaŭ en borsoj, ĉar en diversaj landoj la supersekundo estas aldonata laŭ diversaj manieroj. Borsaj operacioj kaj bankaj ĝiroj estas registrataj kun granda precizeco, en milisekundoj. Mana interveno en tiuj sistemoj simple povas malbone efiki. Por trompistoj ĝi donas okazon antaŭplani.

Preciza tempo estas tre grava ankaŭ por la biradaj satelitaj sistemoj, kie decidaj estas eĉ miliardonoj de sekundo. Por tiuj sistemoj sekundo estas simple eterneco. Tial la usona GPS, eŭropa Galileo kaj ĉina BeiDou eĉ ne sekvas la universalan tempon, sed uzas proprajn temposkalojn, sen supersekundoj. Sed eĉ tio povas esti danĝera – tiuj propraj skaloj diferencas inter si eĉ dekojn da sekundoj. Oni povas facile imagi situacion, en kiu flughavena kontrolturo erare uzas du malsamajn sistemojn. Kiu ŝatus flugi ĉirkaŭ la tempo de la aldono de la supersekundo?

La afero tuŝas eĉ pli seriozajn, eksterterajn flugojn. Por la monatŝanĝoj junio-julio kaj decembro-januaro oni planas sendi neniujn satelitojn en la kosmon, ĉar ĝuste tiam estas aldonata la supersekundo. Tio kaŭzas grandajn prokrastojn kaj monperdojn kalkulatajn en milionoj da eŭroj.

Do, ĉu ne estus pli facile ignori la supersekundon? Tion postulas pluraj spertuloj. La fina decido apartenas al Internacia Telekomunika Unio (ITU). Pluraj ŝtatoj estas por, sed tre forte kontraŭas tion Britio, precipe pro historiaj kialoj. Ĝi ja estas sentimentale ligita al la astronomia tempo GMT (Meza Tempo de Grenviĉo). La nulmeridiano, kiu trairas Grinviĉon, restas unu el la lastaj simboloj de la iama potenco de Britio.

En unu el la lastaj kunvenoj de ITU brita delegito pledis, ke tiu aldona sekundo ne devus esti problemo por la nunaj inĝenieroj kaj se ni rezignus pri ĝi, tiam por la unua fojo en la historio la homa tempokalkulado malligiĝus de astronomio. Ni perdus la ligon inter la horloĝa tempo kaj partoj de tago kaj nokto. Post longa tempo povus okazi, ke horloĝoj montras tagmezon krepuske.

Brition subtenas Germanio kaj Kanado. La usonan proponon pri la neglekto de tiuj sekundo-ŝanĝoj subtenas Japanio, Italio, Meksiko, Francio kaj Pollando. Multaj landoj ankoraŭ ne prenis pozicion. La decidon oni devus fari fine de la jaro. Sed tiu junia ŝanĝo ĉiel ajn okazos.

**

http://time.is

La retejo montras la precizan atoman horon kaj tie spekteblos la aldono de la supersekundo.

La teksto estas verkita surbaze de la artikolo “Sekunda, która wstrząśnie internetem” (La sekundo, kiu tremigos la interreton) de Piotr Cieśliński el “Gazeta Wyborcza” de la 18-a de januaro 2015.

“Aldono de unu sekundo estas tute nerimarkebla por homo, sed ĝi povas kaŭzi grandajn problemojn”

“25 sekundoj jam estis aldonitaj ekde 1972”