Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La unua IJK en Afriko – Eksterordinaraj paŝoj por eksterordinara IJK!

Łukasz ŻEBROWSKI – Pollando

Estas iom surpriza sento skribi pri la unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko, kvazaŭ pri io jam okazinta, konsciante ke ankoraŭ antaŭ nelonge ĝi ŝajnis esti tute fora plano kaj pri ĝia realigo oni pli revis ol vere kredis. Nun ne vere eblas eltrovi, kiam por la unua fojo aperis la ideo pri TEJO-kongreso en Afriko. Mi tute ne mirus, se temas pri pli aŭ malpli seriozaj diskutoj, daŭrantaj jam de jardekoj. Mi havis grandan bonŝancon, ke la realigeblo de ĉi tiu projekto estas pli verŝajna ol iam ajn ĝuste dum la periodo de mia aktivado en TEJO. Danke al tio mi povis ĉeesti ĉi tiun procezon ekde iusenca komenco, ĝis la vera okazigo. Kial iusenca komenco? Ĉefe ĉar mi ne povas certi ĉu tio, kion mi perceptas kiel “komencon”, vere estas tia. Ĉiuokaze, ĉi tie mi ŝatus rakonti al vi pri tio, kiel tiu projekto evoluis dum tiuj 8 (!) jaroj.

La komenco

Laŭ mia kono, la plej frua oficiala dokumento de TEJO pri serioza plano realigi la unuan Internacian Junularan Kongreson en Afriko estis decido de la Komitato alprenita dum la kunsido okazinta en 2009 en Liberec, Ĉeĥio. La dokumento “Afrika IJK – strategia celo de TEJO” ne estis iu elpensaĵo de la Estraro aŭ de iu grupo de komitatanoj. Ĝi estis respondo al la bezonoj esprimataj de la junulara Esperanto-movado en Afriko. Okazis pli frue, ke Afrikaj landoj invitis la kongreson de TEJO, sed iliaj kandidatiĝoj ĉiam estis malpli fortaj ol kandidatiĝoj alilandaj. Tio estis tute nesurpriza, ĉar ja preparis ilin plej ofte homoj, kiuj eĉ ne vere havis ŝancon ekscii tion, kio estas IJK. Afrikanoj apenaŭ povis viziti kongresojn en aliaj kontinentoj kaj la ĉefa problemo estis eĉ ne financa, ĉar tion iel ĉiam eblas solvi, sed la vizoj. Ĉi tiu problemo, kuŝanta tute ekster la povo de nia movado, ĉiam baris la ĉeeston de junaj afrikaj esperantistoj en niaj kongresoj. La sola ebla solvo estis do, veni kun la kongreso al ili.

La dokumento akceptita de la komitato en 2009 jene difinis la kialojn por la alstrebindeco de IJK en Afriko:

Samdokumente oni ankaŭ sobre pritaksis la obstaklojn, kiujn oni alfrontas nur pensante pri ebla okazigo de IJK en Afriko. Klare tiam nia organizo tute ne estis preta por tuje realigi la celon, sed la precizigita starigo de komisiono por esplori la celon, tiam decidita en la dokumento, estis turnopunkto, kiu levis IJK-on en Afriko el la nivelo de temo de svagaj diskutoj al nivelo de reale celata kaj alstrebata plano. Dum la tiama komitatatkunsido trafe resumis tion Gregor Hinker, la tiama Prezidanto de TEJO:

Tiu ideo naskiĝis antaŭ duonjaro. La fono estas la opinio, ke IJK en Afriko ne realiĝas same facile kiel IJK en aliaj landoj. La kondiĉoj estas multe malpli facilaj ol en aliaj landoj kaj neekzistantaj en aliaj kandidatiĝantaj landoj. Tial Afriko bezonas specialan subtenon. Por tia eksterordinara IJK do necesas eksterordinaraj paŝoj.

Esplorado kaj evoluo ene de TEJO

Sekvante la komitatan decidon oni fondis la komisionon por priesplori la temon. Deflanke de TEJO eniris ĝin du tiame novaj estraranoj: Irmina Szustak, respondeca pri landa agado, kaj mi, tiam respondeca pri kongresoj kaj aktivula trejnado. Krom ni, en la komisiono membris junaj aktivuloj kaj spertaj gvidantoj el Afriko, eksterafrikaj spertuloj pri Afriko, specialistoj pri financado kaj subvenciakirado, kaj ankaŭ estraranoj de ILEI, kiuj jam havis sperton pri konferencado en Afriko. Kiel ofte okazas pri tiaj komisionoj, ĝia laboro estis jen pli, jen malpli intensa kaj ankaŭ la membroj laŭ tempopaso ŝanĝiĝadis. Estis tamen konstante iu movo antaŭen, plia scio kaj kompreno pri la ebloj kaj eventualaj problemoj. El ĉiuj personoj, kiuj kunlaboris pri la afero, mi ŝatus aparte mencii spertulinon pri Afriko, la prezidantinon de ILEI, Mireille Grosjean. Ŝia kontribuo ne nur per konsiloj kaj sed ankaŭ reala helpo en esplorado kaj realigado estis vere netakseble signifa por la tuta projekto.

Por la realigeblo de la projekto pri IJK en Afriko tre gravis ankaŭ alia faktoro. Temas pri evoluo, kiu ĝenerale okazis en la koncepto de TEJO pri organizado de sia kongreso. Rimarkeblas, ke ĝis la jaro 2009 la junularaj kongresoj estis plejparte eŭropa afero. Nur ekde 2010 ekstereŭropaj kongresoj iĝis plimulto. Tio portis al nia teamo multajn novajn spertojn – pri interkultura kunlaboro kaj ĉefe pri la specoj de problemoj, kiujn povas alporti organizado de kongresoj ekster la facilaj (ĉar konataj) kondiĉoj de Eŭropo. Tio vere ebligis al ni serioze pensi pri vera realigo de la unua IJK en Afriko.

Paŝoj al vera realigo

La intencon finfine konkretigi la planojn TEJO esprimis en la jaro 2013, enskribante tion en sian unujaran laborplanon. Tiel en la jaro 2014 ni atingis la punkton, en kiu realigo de la unua IJK en Afriko ŝajnis jam multe pli verŝajna. Ni havis kelkajn eblajn lokojn, kie la kongreso povus okazi, kaj ankaŭ jam sufiĉe multan scion por tion efektive entrepreni. Tiam la afero senteble rapidiĝis.

Kelkaj aktivuloj de TEJO kandidatiĝis por partopreni en la 10-a Afrika-Eŭropa Trejnado por Junularaj Organizoj, kiun la Norda-Suda Centro de la Konsilio de Eŭropo estis okazigonta en Kenjo komence de 2015. Danke al la forteco de niaj argumentoj kaj subtenate de niaj eksterarilataj aktivuloj, unu el kandidatoj de TEJO sukcesis esti elektita por unu el ĉirkaŭ 20 lokoj inter 760 kandidatoj. Tiun bonŝancon havis mi, kaj krom la partopreno en ĉi tiu riĉiga trejnado mi ankaŭ vizitis Burundon, kiu tiutempe ŝajnis esti la plej forta kandidato por organizi la kongreson.

En la komenco de 2015 kreiĝis ankaŭ du projektoj, celantaj helpi la okazigon de la kongreso. Unu el ili estis malgranda subvencipeto por venigi al la IJK en Wiesbaden (2015) du afrikajn aktivulojn, kiuj povus spertiĝi kunorganizante la eventon. Kvankam la subvencipeto estis aprobita, la projekto mem ne realiĝis, ĉar la koncernaj aktivuloj bedaŭrinde ne ricevis vizon al Germanio.

La dua projekto, male, estis tre ampleksa kaj celis komplekse subteni la junularan Esperanto-movadon en Afriko, plifortigi ĝian ligon kun la tutmonda aktivularo kaj kompreneble ene de tio – helpi la okazigon de la kongreso. La projekto AEJK – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo ne tuj ricevis subtenon de la eŭropunia programo Erasmus+, sed post plibonigo ĝi estis akceptita kaj fariĝis tiam la plej grandskala subvenciita projekto realigata de TEJO.

Intertempe, jam vere tute konkreta plano pri la kongreso en Afriko aperis en la strategia plano de TEJO por la jaroj 2014-2017. Ĝi difinis jam sufiĉe detale la paŝojn por realigi la projekton. Menciitas tie la analizo pri Landa Agado en Afriko, la plano viziti Burundon kiel eblan kandidaton por IJK, la neceso provi venigi reprezentantojn de la Afrikaj organizantoj al la IJK en 2015 kaj al la IJK en 2016 (kio finfine iom sukcesis, eĉ se malgrandskale). La strategia plano difinis, ke la estraro prezentu konkretan proponon por la IJK 2017 en Afriko ĝis oktobro 2015. Tio bedaŭrinde ne okazis sufiĉe ĝustatempe, tamen, la kialojn oni povas parte serĉi en la fakto, ke pro la politika malstabileco en Burundo necesis ŝanĝi la provizore planatan kongreslandon kaj transloki la kongreson al Togolando. La plano substrekis ankaŭ la neprecon okazigi kampanjon por financi la venigon de afrikanoj al la Afrika IJK kaj la bezonon okazigi trejnkursojn por la organizantoj de la IJK 2017. Tiu lasta okazis kadre de AEJK-renkontiĝo en Benino, tamen tre limigite. La ne sufiĉa eluzo de ĉi tiu eblo kreita pere de la projekto estis konsekvence sentebla poste, dum la organizado de la kongreso. En la strategia plano oni ankaŭ difinis la atendatan rezulton: Internacia Junulara Kongreso en Afriko en la jaro 2017 kun vasta partopreno de Afrikaj aktivuloj de TEJO.

La kongreso vere okazontas!

Finfine jam tute firma decido estis alprenita. Ni konis kaj la lokon kaj la daton de la kongreso. TEJO jam certis pri akceptiteco de AEJK, fakte ĝi eĉ estis jam iom komenciĝanta. Ekde tiam ĉio jam okazis vere rapide – ja ne plu estis alia eblo.

La donackampanjo menciita en la strategia plano estis realigita, kaj ĝia rezulto estis eĉ pli bona ol atendite. Danke al la malavara helpo de esperantistoj, TEJO sukcesis subteni la partoprenon de kvindek junuloj el diversaj landoj de Afriko. Tio estas vere senprecedenca afero, kiu igis ĉi tiun kongreson vere afrika. Pro tio ni ŝatus elkore danki al la Esperanto-komunumo!

La subtenon de la komunumo, ĉi-foje de TEJO-aktivularo, eblis senti ankaŭ formante la organizan teamon de la kongreso. Krom evidente togolandanoj, la eventon kunorganizis aktivuloj el Benino, Burundo, Francio, Pollando, Rusio kaj Slovakio. Organizado per tiom internacia teamo evidente signife riĉigis la kongreson. Necesas ankaŭ memori, ke multaj el la organizantoj neniam antaŭe havis okazon partopreni grandan Esperanto-renkontiĝon, do tiu kontribuo estis des pli valora.

Sendube, la organizado mem ne estis facila, sed facilecon ja neniu atendis. Ni sciis, pri kio ni devos aparte atenti, do tion ni kompreneble faris. Ni ankaŭ bonege sciis, ke ni atendu ĉion neatenditan. Evidente do ankaŭ surprizaj aferoj okazis. Feliĉe el ĉio ni sukcesis iel elturniĝi, eĉ se foje necesis senteble grandaj ŝanĝoj (ekzemple ŝovo de ekskurso al alia tago), kaj la buĝeto por tiuj neatenditaĵoj ne estis superita. Certe ĉiu el la teamanoj – ĉu antaŭe spertulo pri eventorganizado aŭ ne – el tiu evento lernis multon novan.

Kiel mi vidis la kongreson?

Certe mi ne rakontos ĉi tie multon pri tio, kio okazis en la diversaj programeroj, ĉar simple pro diversaj organizaj okupoj mi apenaŭ povis partopreni ilin. Pri tio oni povas legi en la raportoj de la partoprenintoj, kiuj jam legeblis en diversaj Esperanto-revuoj.

Sendube tre riĉis la trejna programo. Diverstemaj trejnadoj okazis preskaŭ dum la tuta daŭro de la kongresa programo. Tio estis tre grava, ĉar tia eblo trejniĝi kaj spertinterŝanĝi ne estas facile aranĝebla en Afriko. Nun la partoprenintoj povos porti nove akiritajn sciojn al siaj komunumoj. Mi aparte rimarkis ke nemalofte la trejnadojn gvidis duopoj de trejnistoj – unu el Afriko kaj unu el Eŭropo. Tio estas tre pozitiva, ĉar permesis havi malsamajn vidpunktojn al la aferoj kaj certigis la trafecon al la tuta publiko. Koran dankon pro tio al la tuta teamo de homoj respondecaj pri aktivula trejnado.

Abundis ankaŭ movadaj programeroj. Diversspecaj kunsidoj, pro la plenpleneco de la programo nemalofte okazis ankaŭ dum vesperaj horoj, kio ja ne estas aparte kutima solvo. Simple ne eblis fari alimaniere. Ĉi tiu IJK estis vere unika eblo por renkontiĝo de junaj afrikaj aktivuloj – inter si kaj kun homoj de aliaj mondopartoj. Ne surprizas do ke ĉi tiun eblon oni volis eluzi maksimume.

La programeroj rilataj al la temo de la kongreso Virinoj kaj viroj kun siaj kulturoj laŭnombre ne estis tre multaj, tamen rimarkeblis, ke ili vekis grandan intereson. Ekzemple jam la unua diskutrondo pri la vivo de virinoj daŭris multe pli longe ol planite, ĉar la diskutoj tiom abundis.

Se temas pri la kernaj programeroj, aparte eniros mian longdaŭran memoron la Kultur-Lingva Festivalo. Ĝi estis senteble malsama ol tiuj multaj similaj, kiujn mi partoprenis ĝis nun. Tiuj festivaloj en mia vivo jam multis kaj ne facile povas min surprizi, sed ĉi-foje tamen jes – estis alie. La vspera programo dum kiu okazis interalie kelkaj koncertoj, miasente tute bonis, krom eble unu vespero, kiam iom surprize la programo ŝanĝiĝis kaj okazis sursceneja komitatkunsido kune kun la elekto de nova TEJO-estraro. Eĉ se la ideo mem pri pli videbla estrarelekto ne estas malbona (kvankam ja komitatkunsidoj ĉiam estis malfermaj), okazigi tion vespere evidentiĝis ne tre sukcesa. Ioma kaoso, longiĝantaj proceduroj, multaj paŭzoj – tio bedaŭrinde facile endormigis kaj draste malmultigis la publikon, samtempe ankaŭ tute mortigante la etoson de vespero en junulara Esperantujo. Estis tamen unuafoja tia provo kaj oni povas lerni de ĝi por estonte fari pli taŭge por la ritmo de la evento.

Kiel mi jam skribis, mi ne vere povis ĉeesti multajn programerojn, sed mi havis plurajn okazojn por babili kun partoprenantoj pri iliaj spertoj. Laŭ tio, kion mi aŭdis, ili estis kontentaj kaj feliĉaj. Tiuj, kiuj por la unua fojo havis okazon ĉeesti tian kongreson (do plejparto el afrikaj junuloj) estis vere ravitaj pri la sperto – pri la interkultura etoso, pri la programo, pri homoj, pri ĉio. Ankaŭ tiuj, kiuj jam antaŭe partoprenis kongresojn, ĝuis ĉeesti ĉi tiun vere specifan afrikecan eventon, renkonti multajn tute novajn homojn. La partoprenintoj revenis hejmen feliĉaj, ke ili ĉeestis ĉi tiun kongreson. El tiu vidpunkto la kongreso tute bonis.

Ĉu ni atingis la celojn?

La kontentigo de la partoprenantoj estas tamen nur unu el la vidpunktoj. Alia estas tio, ĉu la kongreso atingis la celojn, kiujn ĝi havis?

Grava celo de la IJK en Afriko estis ebligi al la afrikaj junuloj partopreni tian eventon (kio pro vizaj malfacilaĵoj ne eblis en aliaj kontinentoj). La kongreso estis ankaŭ multnombre paroprenita de afrikaj aktivuloj. Al la IJK venis 53 homoj el 10 afrikaj landoj. Inter ili estis 50 junuloj (laŭ TEJO-aĝlimo, do ĝis 35-jara inkluzive). Ĉi tiu celo do evidente estis atingita.

Alilfanke, la statistikoj montras ankaŭ malsukcesojn. Inter la 53 afrikaj partoprenantoj estis 41 viroj kaj nur 12 virinoj. Inter la partoprenantoj de aliaj kontinentoj tiu proporcio estis pli ekvilibra. Tio montras, ke kvankam ni sukcesis doni senprecedentan eblon al afrikaj aktivuloj, ĝi distribuiĝis tre malproporcie inter la genroj. En tiu punkto ni bedaŭrinde devas konstati ke ni finfine ne sufiĉe sukcesis. Mi tre bedaŭras, ĉar oni vere strebis, ke ankaŭ pri tio ĉio bone iru kaj dum longa tempo ŝajnis tiel, sed nelonge antaŭ la kongreso evidentiĝis iom da rezignoj de virinaj partoprenintoj, kiuj estis anstataŭitaj de viroj kaj ne vere plu estis tempo reagi pri tio – la kongreso estis jam tro proksima.

Se temas pri la tuta kongresanaro, la eventon partoprenis 111 homoj el 27 landoj en 4 kontinentoj. Tio signifas, ke ĝi estis la plej granda Esperanto-aranĝo ĝis nun okazinta en Afriko! Laŭlande plej multnombris beninanoj (15 partoprenantoj) kaj Togolandanoj (14), laŭvice estis po 9 partoprenantoj el Burundo, Kongolando, Pollando kaj Slovakio, 8 venis el Germanio, 7 el Nederlando kaj po 5 el Italio kaj Francio. Laceteraj 17 landoj estis reprezentitaj de 1, 2 aŭ 3 partoprenantoj.

Laŭ la statistikoj kaj laŭ la ebloj, kiujn la kongreso donis al la junulara Esperanto-movado en Afriko kaj tutmonde ŝajnas ke la jame mezureblaj celoj grandparte estas realigitaj. Sed ili ne estas ĉio – ja kongreso ne estas la fino, sed ŝtupo.

Ĉu iom pli aŭ jen la fin’?

La kongreso estas afero facile rimarkebla, tuŝebla kaj mezurebla. Pro tio ĉiam estas risko, ke, vidante ĝian sukcesan fermon, oni povas facile ekhavi senton pri la fino de bone farita laboro. Tio povas esti tre misgivda sento, ĉar efektive nun, postkongrese, la laboro estas same grava, sed malpli impresa. Oni devas flegi la kontaktojn komenciĝintajn aŭ plifortigitajn en la kongreso. Necesas efektive transdoni la sperton al siaj lokaj grupoj kaj komunumoj. Gravas zorgadi, ke la movado, kiu ricevis ĉi tiun kongresan puŝon, efektive evoluu danke al ĝi.

La longdaŭrajn celojn, kiujn havis ĉi tiu kongreso, ni povos mezuri eble post unu aŭ du jaroj. Ĉu ene de tiu tempohorizonto TEJO ekhavos novajn Landajn Sekciojn en Afriko? Ĉu la aktivuloj, kiuj ĉeestis la kongreson, transdonos la spertojn, instigos aliajn junulojn aktivi en la movado? Ĉu en 2018 TEJO havos pli da membroj en Afriko, eĉ se ĝia kongreso ne okazos en ĉi tiu kontinento?

Tiujn kaj aliajn similajn demandojn ni ne povas forgesi, kaj ni – TEJO-aktivuloj – devas havi ilin ĉiam enkape por nepre ne perdi tiun ŝancon, kiun donis la unua IJK en Afriko. Ĝi estis vere granda investo de TEJO, kaj de la Esperanto-komunumo. Investo ne nur en financa senco, sed investo de laborforto de vere pluraj homoj, kiuj dum preskaŭ jardeko estis iel engaĝitaj en la projekto. Tio estas la defio, kiu staras antaŭ la nunaj TEJO-aktivuloj, ja preskaŭ tute malsamaj ol tiuj, kiuj ekigis la projekton. Mi esperas, ke post unu aŭ du jaroj ni povos respondi jese al la demando – ĉu la longdaŭraj celoj de la unua IJK en Afriko estis atingitaj?

“La longdaŭrajn celojn, kiujn havis ĉi tiu kongreso, ni povos mezuri eble post unu aŭ du jaroj.”

“Partoprenis 111 homoj el 27 landoj en 4 kontinentoj [...] la plej granda Esperanto-aranĝo ĝis nun okazinta en Afriko!”