Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

POEZIO

La Velka Rozo

Gabriel ÒSHÓ-DAVIES - Niĝerio

Tiu kiu vivigas min ankaŭ mortigas min
Tiu kiu senĉese provizas sufiĉe da pano kaj vin´
Ankaŭ kaŭzas mian eternan malsaton
Li igas min ridi, tamen kaŭzas la mienon mornan,
Li fortigas min, sed lia donaco por mi estas malforto
Ho, kiel liberiĝi je tiu ĉi terura sorto,
Ho, for estu jam tiu ĉi frenezo!

Serĉu por mi ŝtonon, mi restigos mian lacan kapon en morto,
Miaj flugiloj brulvundiĝis, ĉar min trafis malbona sorto,
Ne plu malfaldiĝonte, ili ĉe miaj flankoj restos en malvarmo,
En silenta loko kie nek amo nek malamo ekzistas
Kien oni ĉiam gastigas, tamen senatente, vermojn,
Forestas amantoj, kvankam malamikoj ne plu kaŭzas ĝemojn
Kaj oni ne observas ĉion kio okazas sub la suno.

Turnas sin – kaj ĉiu atentas ĝian kapricon – la tero,
La granda oceano ondegas kaj tremas ĉiu koro,
La montoj minacas per siaj imponaj ĉeestoj,
La valoj oscedas malsatege, neniam satiĝontaj;
Tamen, malgraŭ tiuj ĉi malfacilaĵoj ĝeneralaj,
Ĉion kion rozoj malhavas, estante fizike malfortaj kaj palaj,
Ili posedas en beleco kiu senarmigas fortegulojn.

Parolu nun por ke mi sciu ĉu vi vere estas ĉe mi,
Ĉar nenio krom via ĉeesto kapablas sanigi
Tiun ĉi eterne vunditan koron batantan ene de mia busto.
Malferminte l’okulojn mi vin vidas, ferminte ilin, mi vin vidas,
Sen vi mi estas nenio, kaj tio al mi plaĉas;
Se mi estas kun vi dum la tero kaj ĉielo forpasas,
Unu jarmilo kun vi jam estus kvazaŭ unu tago.

Ne fariĝinte malseka transmaren mi naĝis pro vi,
Kaj promenante tra danĝeraj lokoj ne timis mi;
Mi vojaĝis milojn da mejloj sed ne laciĝis,
Ĉar miajn timojn kaj kuraĝojn, amojn kaj malamojn, miajn ĉiojn,
Ĉion ĉi sur vin mi kuŝigas, nur vi estas en la mondo grava.
Mi antaŭeniris kvankam mi foje ne estis tute brava;
Nu, kara, ĉu mia kapo trovos ripozon en vian sinon?

Kio estas pri la vivo dezirinda?
Ĉu ĝiaj amaraj streboj aŭ ĉiu vojo blinda?
Ĉu la floroj matene florantaj
Sed subite velkantaj vespere?
Tamen, mi jam trovis kialon por daŭre vivi
Mi jam trovis iun por kiu dediĉos mian vivon mi
Pro vi, mia kara, mi estas daŭre tenaca.

Se vi estas la suno, via brilo volas esti mi;
Faru min la ombro se l’substanco estas vi.

Suno aŭ brilo, substanco aŭ ombro,
Tute ne gravas al mi kiu estas kio;
Se esti kune, nur tiam vivo ne estos sen valoro.

Sed pro ĝia ofte neeviteble trudiĝema doloro,
Eble ĉio ĉi estas odinara fantazio.

Kaj li diras dum firme ŝin en la sinon li provas teni,
Ne gravas kiom longe ni devis promeni,
Ni jam venkis vivon, ni venkis morton;
Ne gravas tio ke ni spertis tiom da problemoj,
Ni venkis tempon, ni venkis spacon;
Ni renkontas ĉi tie kaj havas pacon
Nur pro tio ke por amo nenio estas neebla.

Amo vidas kion ne povas vidi mortaj okuloj,
Amo povas rezisti ĉion pro kio forkuras fortuloj;
Ĝi neniam cedas al la povo de morto,
Amo mokridas la tombon, ‘min vi ne povas kapti’;
Ĝi vojaĝas laŭ la vojo de anĝeloj sanktaj,
Ne laŭ la irejo de homoj, vivantaj aŭ mortintaj,
Kies vivoj estas, aŭ estis makulitaj per vaneco.

Silento aŭskultas, dum vi parolas, mallumo atentas,
Sed kiu jam divenus, ke en ĉio ĉi, vivo banalaĵo estas?
Jam velkis la rozo kiun ni plantis en nia fantazio,
Kaj la sunbriloj kiujn ni kreis dum nia revo, jam subiris;
Nun, ke jam estingiĝas tiu ĉi malgranda flam’,
Kaj tiu ĉi juna arbo estas tranĉita jam,
Kie ĉi-nokte nestos la birdo de nia amo?