Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

La vendeja bruo

Gabriel. O. ÒSHÓ-DAVIES – Niĝerio

La patrino de Oĵo ekkuiris supon, kaj pensis ke ŝi aĉetis ĉion kion ŝi bezonas por prepari ĝin. Do ŝi mallaŭte fajfis kanton dum ŝi sola en la kuirejo okupiĝis.

En sia dormo-ĉambro ludis Oĵo per sia nova ludilo, ĉar kiam ajn li havas novan ludilon, li tiam facile forgesas viziti amikojn. La nova ludilo portempe plezure okupis lin.

Subite la alta-tona patrina voĉo piketis lin ĉe la oreloj: “Oĵo, tuj venu. Vi tuj faru ion por mi”.

Ojo neniam atendis duan alvokon, ĉar la patrino ege mal-ŝatas tion kiam li ŝajnigas ke li ne aŭdis ŝin la unuan fojon. Do li zorge de-metis la ludilon. Tuj aperinte antaŭ la patrino, li diris: “Jes, panjo, mi estas ĉi tie”.

“Kara mia”, diris la patrino, “mi al-frontas katastrofeton. Jam estos baldaŭ preta la supo, sed, mi forgesis iun gravan ingrediencon”. Ŝi montris al li la ujon de jam finita ero kaj diris: “Iru tuj al la vendejo kaj aĉetu ĝin por mi. Kuru laŭkapable, kaj revenu sen malfruo”.

Oĵo kuris tiom rapide, ke la malantaŭo de liaj piedoj ripete frapetis la malantaŭon de lia kapo, kaj ene de du minutoj, li jam alvenis al la vendejo. Fakte, senprobleme li trovis la lokon kie aĉeti la aferon. Sed li ankaŭ trovis problemon. En la vendejo, ĉiu homo senĉese parolis. Jen tiuj kiuj petis resto-monon. Jen tiuj kiuj diskutis pri la ĝustaj prezoj de iuj varoj. Jen tiuj kiuj demandis kiel fartis al malnovaj klientoj. Jen tiuj, kiuj pri-parolis aferojn tute mal-seriozajn.

En la lernejo de Oĵo ne ekzistis tia senordo. Jen tempo paroli. Jen tempo silenti. Kiam parolis la instruisto, ĉiam silentis la lernantoj. Fakte, kiam iu lernanto parolis, ĉiu alia aŭskultis kaj atendis sian fojon paroli. Li do miris: “Kial inter plenkreskuloj mankas ordo? Kiel tiu virino aŭdos mian peton? Nu mi bone scias kion fari. Mi pacience sidiĝos sur tiu ŝtono kaj atendos ĝis ĉiu silentos”.

Li sidis sur la ŝtono kaj fajfetis, kaj tiel ankaŭ kontribuis al la bruo de la vendejo. Li planis ne paroli ĝis ĉiuj estos silentaj kaj pretaj aŭskulti lin. Post longa tempo, li ricevis parton de sia deziro, sed ne laŭ espero. Vere fine ekregis silento en la vendejo, sed ne pro tio ke oni silentis, sed pro tio ke ili ĉiuj iris hejmen.

“Ho, ve!” diris Oĵo, “panjo severe punos min”.

Laŭ la interpreto de tiu ĉi rakonteto, ĉiuj, kiuj atendas la konven-econ de silento ne sukcesos partopreni en la vendeja mondo. La mondo estas vendejego kaj ni ĉiuj devas partopreni malgraŭ la sen-ĉesaj malfacilaĵoj. Agu nun malgraŭ la bruo de la vendeja mondo, malgraŭ ĉia monda malkonveneco.

Gloso:

supo – manĝaĵo kuirita kun multe da akvo kaj diversaj ingrediencoj

laŭta – forte sona

tono – muzika sono kun difinita alto

ŝajni – ekstere aspekti kiel io alia

panjo – karesnomo por patrino

al-fronti – direkti sin al.../fronti kontraŭ

katastrofo – subita malbonega okazaĵo

ingredienco - unu el la eroj por prepari manĝaĵon

varo – komerca objekto

kliento – persono, kiu aĉetas

pacienco – trankvila atendado

fajfi – eligi muzikan sonon per la buŝo