Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

MONDMAPO

LA VERA GRANDECO

Estas malfacile prezenti nian sferan mondon sur ebena peco de papero. Mapo-kreantoj uzas ion nomatan “projekcio” por transmeti la globon en 2-dimensian mapon. La plej populara estas la Mercator-projekcio (Cilindra mapo-projekcio prezentita de la flandra geografo kaj mapisto Gerardus Mercator en 1569).

Ĉiu mapa projekcio prezentas distordon, kaj ĉiu havas sian propran aron da problemoj. Unu el la plej oftaj kritikoj de la Mercator-mapo estas, ke ĝi troigas la grandecon de landoj pli proksimaj al la polusoj (Usono, Rusio, Eŭropo), dum ĝi malpliigas la grandecon de tiuj proksime de la ekvatoro (Ekz, tiuj de la afrika kontinento). Sur la Mercator-projekcia mapo Gronlando ŝajnas esti preskaŭ samgranda kiel Afriko. Fakte, Gronlando grandas je 2 milionoj da kvadrataj kilometroj kaj Afriko estas 30 milionojn da kvadrataj kilometroj granda, preskaŭ 15-oble pli granda.

La retejo The True Size estis kreita de James Talmage kaj Damon Maneice. Ĝi estis inspirita de epizodo de la televidserio The West Wing kaj de grafikaĵo de Kai Krause, titolita La Vera Grandeco de Afriko. Ili esperas, ke instruistoj uzos ĝin por montri al siaj studentoj kiom granda la mondo vere estas.

http://thetruesize.com