Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

CXEFARTIKOLO

Kiu ne scias alilandajn lingvojn, tiu ne scias la propran

J.V.Goeto

Lingvaj notoj

Olga ŜILAJEVA — Rusio

Do you speak English? Parlez-vous français? Sprechen Sie Deutsch? Вы говорите по-руcски [vyj gavaritje pa ruskij]? Ĉu vi parolas Esperante? Ĉu vi scias, ke nun en la mondo, se ne konsideri diversajn dialektojn, ekzistas pli ol 4200 puraj lingvoj? Lernado de fremdaj lingvoj malfermas al ni novajn pordojn, kiuj antaŭe ŝajnis por ni fermitaj. Komunikiĝo kun amikoj-esperantistoj el diversaj landoj, vojaĝoj al Eŭropo kaj konatiĝo kun rusaj lingvistoj vekis mian intereson al lingvoj. Kaj hodiaŭ mi volas iomete rakonti al vi pri miaj lingvaj eltrovaĵoj.

Mi pensas, ke ĉiu esperantisto scias, ke krom nia lingvo Esperanto en la mondo estis kreitaj pli ol mil projektoj de artefaritaj lingvoj, jen kelkaj (kel-kaj) el ili: solresol, volapuk, idiom, neŭtral, latino-sine-fleksione, ido, okcidental, novial, bejsik ingliŝ, interlingva, neo, romanid, eljundi, loĵban, glosa, slovio ktp, ktp.

Kaj oficiale la plej lasta projekto estas la planlingvo toki-pono, konstruita de kanada junulino, Sonja Elen Kisa. La projekto estis unue publikigita en la interreto en la jaro 2001. La vortkombinaĵon “toki-pono” oni povas traduki kiel “lingvo de bono” aŭ “simpla lingvo”. “Pona” signifas “simpla”, sekve — “bona”: facilaĵo ne povas esti malbona. Toki-pono enhavas ĉirkaŭ 120 vortojn kaj tute malgrandan alfabeton — nur 5 vokalojn (a e i o u) kaj 9 konsonantojn (j k l m n p s t w). En toki-pono estas nur 3 numeraloj: “unu”, “du” kaj “multe”. Kutimaj vortoj en toki-pono transformiĝas en belajn kaj filozofajn metaforojn, kaj interparolantoj iĝas kvazaŭ poetoj. Ekzemple, la vorto “glaciaĵo” en toki-pono sonas kiel “malmola akvo” (telo kiwen) kaj “aŭtomobilo” — kiel “moviĝanta domo” (tomo tawa). Treege simpla gramatiko donas al ĉiu vastan eblon ekzerciĝi en spritado. Tiu lingvo taŭgas por viva konversacio, sed ne por leteroj aŭ skajpumado, ĉar neniu vin komprenos. Toki-ponon oni povas ellerni dum du semajnoj, sed oni kutime tre longe lernas, kiel esprimi pensojn por ke la interparolanto ĉion ĝuste komprenu. Jen tia filozofa lingvo.

Kaj pri aliaj faktoj. De mia amiko el Hungario mi eksciis, ke la plej longa vorto en la mondo estas la hungara vorto “megszentségteleníthetetlenségeskedéseitekért”, kiu enhavas 44 literojn. La traduko en Esperanton estas proksimume la jena: “pro viaj malsanktigebladecoj”.

Mia amiko el Germanio, kiu skribas sciencverkon pri lingvistiko, rakontis al mi, ke la plej ĝentila lingvo en la mondo estas la lingvo de eskimoj-inuitoj, kiuj loĝas en Gronlando. En ilia lingvo ne ekzistas eĉ unu insulta vorto. Ĉiu gento de aborigenoj en Aŭstralio havas propran lingvon, kaj la gento dieri — eĉ du: la unua el ili estas kutima kaj ĉiutaga kaj la duan oni uzas nur por parolado inter bopatrino kaj bofilo. Antaŭ nelonge sciencistoj registris raran lingvon, kiu nomiĝas “susuami”. En tiu lingvo parolas nur du familioj el la provinco Morovio (serĉu en Oceanio). Estas interese, ke infanoj komprenas tiun lingvon, sed ne parolas ĝin. Kaj la plej rara lingvo sur nia planedo estas lingvo, kiu nomiĝas “bikja”. Ĝin posedas nur unu 87-jara virino el vilaĝo sur la limo inter Kamerunio kaj Niĝerio.

Mia sciecema germana amiko krom Esperanton, la germanan kaj la anglan regas ankaŭ la kreolan. Tiu kreola lingvo estas lingvo de kreoloj, loĝantaj en Haitio, Sejŝeloj kaj Vanuatuo. Por kompreni subskribon en la kreola, necesas laŭtlegi ĝin kaj poste imagi, kiun frazon el originala eŭropa lingvo ĝi similas. Ekzemple, la subskribo “Labank Santral” sur monpapero — estas aliformogita “La Banque Centrale”, t.e. Esperante — “La Centra banko”. La baza principo de la kreola: kiel vi aŭdas, tiel skribu! Entute en la mondo oni povas trovi 127 specojn de la kreola.

Kaj iom da lingvaj rememoroj kadre de la ĉi-jara IJK. Nia instruisto dum la IJK en Kievo estis bonkora, saĝa, sperta kaj tre interesa esperantisto — Aĥman Junusov el Rusio. Dum kursoj kaj prelegoj li sukcesis rakonti ne nur pri Esperanto, sed li lerte enplektis en la rakontojn ankaŭ temojn pri sia patrujo — la Dagestana provinco (Rusio). Li iufoje diris, ke en Dagestano homoj parolas en la tabasarana lingvo, kiu enhavas 44 kazojn! Ĉu vi povas imagi!

Kaj jen ankoraŭ iom da aliaj lingvaj interesaĵoj, kiujn mi ekaŭdis de miaj rusaj amikoj-lingvistoj.

La plej longa vorto-palindromo en la mondo estas la finna vorto “saippuakivikauppias”, kiu signifas “vendisto de steatito (sapŝtono)”.

La Princujo de la rivero Hutt estas mikronacio, kiu troviĝas okcidente de Aŭstralio, havas tri oficialajn lingvojn: la anglan, la francan kaj Esperanton(!).

La plej longan alfabeton enhavas la kamboĝa lingvo — 74 literoj!

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu estis adoptita kaj proklamita la 10an de decembro 1948 en Parizo, havas tradukojn en 321 lingvojn kaj dialektojn.

Ĉina hieroglifo, kiu signifas “malfacilaĵo” estas skribata kiel “du virinoj sub unu tegmento”.

Mi povas babili pri lingvaj interesaĵoj pli kaj pli, sed mi ne havas eblon rakonti pri ĉio kadre de unu artikolo. Do en la fino de mia rakonto mi diru, ke antaŭ nelonge sciencistoj de la Londona universitato per statistika esplorado konkludis, ke homoj, kiuj ellernas fremdajn lingvojn, havas pli flekseblan kaj originalan pensadon, ol tiuj, kiuj ne interesiĝas pri lingvoj. Do ni iru kaj lernu! Sukcesojn al ni!