Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LINGVOJ

Lingvoj ne mortas, oni mortigas ilin

Kio malkovriĝis malantaŭ la malaperigo de la originaj lingvoj en Meksiko

Yásnaya Elena Aguilar Gil – Meksiko

La sekva teksto estas traduko de la parolado farita de la lingvistino Yásnaya Elena Aguilar Gil en la Ĉambro de Deputitoj de Meksiko. La parolado estis verkita originale en la lingvo mixe kaj okazis kadre de la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj. La originala tekstversio en la lingvo mixe inkluzivas pripensojn pri la malaperigo de la indiĝenaj lingvoj, ĝia rilato kun la perdo de teritorio kaj la rolo de la ŝtato en ĉi tiaj eventoj. La ĉi-suba traduko estis farita surbaze de la hispana versio kaj publikigita ĉe Tutmondaj Voĉoj (Global Voices Esperanto), oficiala partnero de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.

Meksiko. Akvo kaj vorto. Meksiko kaj ĝiaj pluraj malkovritaj nomoj. Nëwemp (en la loko de la akvo en mixe); Giajmïï (sur la akvo, en la ĉinanteka lingvaro); Nangi ndá (la tero inter la akvo, en lamazatekaj lingvoj); Kuríhi (ene de la akvo, en chichimeco jonas); Nu koyo (humida popolo en lingvoj mixtecas). Meksiko estas la nomo donita al tiu ĉi urbo kaj poste al tiu ĉi ŝtato, la meksika ŝtato, Meksiko.

Kio kaŝiĝas en la akvoj de Nëwemp?

Mi intencas priparoli kelkajn ideojn kaj provos respondi la demandon: kial lingvoj estas mortantaj? Nuntempe oni parolas proksimume ses mil lingvojn en la mondo. La katalogo de minacataj lingvoj de la Universitato de Havajo raportas ke averaĝe po ĉiuj tri monatoj mortas unu lingvo en la mondo. Ankaŭ Unesko raportas ke post cent jaroj, proksimume duono de la nunaj parolataj lingvoj tra la mondo malaperintos.

Neniam antaŭe en la historio okazis ĉi tio, neniam mortis tiom da lingvoj. Kial nun la lingvoj mortas? Antaŭ proksimume tricent jaroj, la mondo ekdisiĝis kaj ekestis internaj limoj. La mondo ekdividiĝis. Sen dokumentoj ne plu eblis vojaĝi aliloken. La mondo estis dividita en proksimume 200 ŝtatojn aŭ landojn, ĉiu el ili kun sia propra pensmaniero, kiun oni privilegias, kaj kun sia permesata kulturo. Por konstrui ĉi tian internan homogenecon, nur unu lingvo estis asignata kiel ŝtata lingvo. Lingvoj malsamaj al la ŝtata lingvo estis kontraŭbatalataj kaj diskriminaciataj.

Antaŭ ducent jaroj ekestis la nuna ŝtato nomata Meksiko. Tricent jarojn post la hispana konkero, en 1820, 65% de la popolo parolis indiĝenajn lingvojn. La hispana lingvo estis minoritata lingvo, kiam la meksika ŝtato fondiĝis. Aktuale, ni la indiĝenlingvaj parolantoj reprezentas nur 6,5%. La hispana estas nun la superrega lingvo. Antaŭ 200 jaroj niaj lingvoj estis majoritataj: la naŭatla, la majaa, la majoa, la tepehŭa, la tepehŭana, la mixe kaj ĉiuj aliaj indiĝenaj lingvoj. Ene de 200 jaroj niaj lingvoj estis minorigitaj.

Kiel tio eblis? Ĉu ni subite decidis forlasi niajn lingvojn? Tute ne. Temas pri procezo stimulita de registaraj politikoj. Niaj lingvoj estis malvalorigitaj favore al unika lingvo, la hispana. Kun la celo malaperigi niajn lingvojn, oni batis niajn praulojn, oni admonis kaj diskriminaciis ilin ĉar ili parolis tiujn lingvojn.

Oni diradis al ili: “via lingvo valoras nenion”. “Por esti meksika civitano vi devas paroli la nacian lingvon, la hispanan. Ĉesu uzi vian lingvon”, oni ripetadis al ili. La meksika ŝtato alstrebis devigan kastiliiĝon (altrudis la kastilian lingvon) kun la celo elradikigi niajn lingvojn, precipe de la eduksistemo. Meksiko prirabis nin de niaj lingvoj; la akvo de ĝia nomo malaperas kaj silentigas nin. Kvankam la leĝoj ŝanĝiĝis antaŭ nelonge, niaj lingvoj daŭre estas diskriminaciataj en la sistemoj eduka, jura kaj sanzorga.

Niaj lingvoj ne nur mortas, niajn lingvojn oni mortigas.

Niajn lingvojn oni mortigas ankaŭ kiam niaj teroj ne estas respektataj, kiam niaj teroj estas vendataj kaj kiam oni donas koncesiojn pri niaj teroj. Kiam la konsultoj pri konsento aŭ malkonsento rilate al realigado de projektoj en niaj teritorioj ne estas taŭge plenumitaj. Niajn lingvojn oni mortigas, kiam oni murdas tiujn, kiuj defendas niajn terojn, kiel okazis ĉiam. Kiel ni povos fortigi niajn lingvojn kiam oni murdas tiujn, kiuj parolas ilin, kiam oni silentigas kaj malaperigas ilin? Kiel floros nia vorto en teritorio kiun oni rabas de ni?

Estas ĝuste tio, kio okazas en mia komunumo Ayutla Mixe, en Oaĥako. Ni ne havas akvon. Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj, armitaj grupoj senigis nin je la natura fonto, kiun ni historie kutimis uzi por ni, kaj ĉi tiu maljustaĵo daŭras ĝis hodiaŭ, malgraŭ la fakto, ke ni denuncis ĝin kaj manifestaciis por nia rajto. Malgraŭ la leĝoj, kiuj asertas ke akvo estas homa rajto, ĝi ne atingas niajn hejmojn kaj tiu manko frapas, ĉefe, infanojn kaj maljunulojn.

Estas la tero, la akvo kaj la arboj, kiuj nutras la ekziston de niaj lingvoj. Sub konstanta atako kontraŭ nia teritorio, kiel povas revigliĝi nia lingvo? Niaj lingvoj ne mortas, oni mortigas ilin. La meksika ŝtato forviŝis ilin. La penso unika, la kulturo unika, la ŝtato unika, kun la akvo de sia nomo, forviŝas ilin.

**

Tradukita de Manuela Burghelea kaj Daniel Sanchez

La parolado de Yásnaya en la lingvo Mixe aŭskulteblas en la retejo de Tutmondaj Voĉoj:

https://eo.globalvoices.org