Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEKNOLOGIO

Linukso — La Esperanto de la operaciumoj

Jonas MARX — Germanio

Uzinda kaj neŭtrala sed ankoraŭ ne sufiĉe disvastigita, jen situacio de kaj Esperanto kaj Linukso. La procento de Linuks-uzantoj en Esperantujo certe pli grandas ol en aliaj grupoj, tamen por la ceteraj, kiuj ankoraŭ ne uzas ĝin, mi sube priskribas la avantaĝojn kaj malfortojn de la alternativa operaciumo.

Ekde la 1990-aj jaroj, Linukso evoluis al moderna, malferma kaj libera operaciumo kun multaj trajtoj. Kelkaj el ili estas kopiitaj al aliaj operaciumoj. Sed multaj homoj ne scias, ke ili konstante uzas Linuksan version surfante la interreton, ĉar ĝi estas uzita en la plej multaj serviloj, kiuj pritraktas viajn serĉojn. Ankaŭ La fama operaciumo por poŝtelefonoj “Androido”, uzas adaptitan version de la linuksa kerno.

Tamen, la plejmulto de la homoj uzas Vindozon aŭ macOS de Apple por siaj hejmkomputiloj. Tio havas diversajn kaŭzojn. Ekzemple, la plejmulto de la venditaj komputiloj havas Vindozon aŭ macOS jam instalita. En multaj landoj ne ekzistas vasta eblo aĉeti komputilon kun Linukso. Tiamaniere restas al la aĉetantoj meminstali, kio postulas minimuman scion pri komputiloj. Kvankam ekzistas bona helpo en la Interreto, certe malkomputilemaj homoj timas permane ŝanĝi la jam instalitan sistemon. Kaj eĉ se vi decidis uzi Linukson, necesas ankoraŭ plia decido: kiun distribuon uzi?

Linukso estas nur la kerno de la sistemo, mankas ankoraŭ grafika sistemo kaj aliaj programoj. Pro tio ke ĝi estas senkoste havebla kaj malferme uzebla, diversaj kompanioj kaj grupoj disdonas sian propran distribuon. Tiuj enhavas proprajn versiojn de la kerno kaj diversajn grafikajn sistemojn. Jam konata estas la distribuo “Ubuntu”, kio signifas “humaneco” en la zulua lingvo. Aliaj famaj distribuoj estas “Fedora” de la kompanio Red Hat kaj openSUSE, Mint, Debian, elementaryOS kaj Arch, kiu estas senkompania, volontula distribuo. Ekzistas diversaj aliaj kaj vi bezonas tempon kaj helpon por elekti tiun distribuon, kiu plej bone taŭgas al vi.

Aliflanke tio ja estas ŝanco, ĉar vi havas elekton. Ĉu vi volas uzi distribuon kun sufiĉe minimuma grafiksistemo, per kiu via komputilo iĝas rapidega kaj havas konservativan aspekton aŭ ĉu vi volas la plej novan grafiksistemon, kiu ludas per mojosaj* efektoj sed bezonas pli da procesado kaj elektro? Ĉu vi volas fidi al kompanio, kiu publikigas novan version de distribuo ĉiun duonan jaron aŭ ĉu vi volas volontulan distribuon, kiu rapide sin ĝisdatigas?

Longan tempon oni varbis pri la senkosteco de Linukso. Sed ŝpari monon ne estas ĝia sola avantaĝo. Ankaŭ aliaj operaciumoj nuntempe senkostas aŭ la kostoj estas kaŝitaj en la prezo de la komputilo, tial mi volas klarigi ke la plej granda forto de Linukso estas ĝiaj sendependeco kaj libereco.

La operaciumo Vindozo 10 estis senkosta dum longa tempo. Sed pli kaj pli, homoj estas ĝenataj de varbado ene de la grafiksistemo, en la datumserĉilo ktp. Kaj kien iras viaj datumoj? La privatecaj politikoj de Microsoft kaj Apple iĝis dubindaj post la Snowden-publikaĵoj. Kaj eĉ se ili respondece traktus viajn datumojn — neniu povus publike pruvi tion, ĉar la kodo de la operaciumo estas privata. Neniu, krom la kompanio mem scias, kiuj operacioj estas plenumitaj ekzakte en via komputilo. Jen la diferenco de Linukso. La kodoj de la kerno kaj la plejmulto de la programoj estas publike legeblaj kaj estas kontrolitaj de sendependaj personoj kaj kompanioj. Ĝi eĉ libere uzeblas — ekzemple vi, aŭ via kompanio, rajtas ŝanĝi la kernon, pagi personon por aldoni ŝanĝojn al ĝi aŭ krei vian propran distribuon por viaj necesoj.

Linukso estas tiom fleksebla, ke ĝi ne nur pretas por uzo en la plej grandaj komputilsistemoj kaj serviloj de la mondo, ĝi same uzeblas por via hejma komputilo kaj la plej malgrandaj sistemoj, komputiletoj en maŝinoj kaj robotoj. Ankaŭ en aŭtoj kaj en la kosma spaco, linukso estas uzata. Malaĉas, ĉu ne?

Sed antaŭ ol vi decidas rekte iri al la Interreto por elŝuti distribuon kaj instali ĝin — bonvolu atenti: ankoraŭ ne ĉiuj programoj funkcias kun Linukso. Pro la malgranda disvastigo en privataj domoj kaj firmaoj, programoj kiel PhotoshopMicrosoft Office ne rekte haveblas.

Do, antaŭ ol ekuzi Linukson, certigu ke ĉiuj programoj, kiujn vi uzas, haveblas por Linukso aŭ almenaŭ havas alternativon. Ekzemple, LibreOffice estas bona alternativo por Microsoft Office. Por Photoshop, haveblas GimpPixeluvo. Same, ne ĉiuj komputilludoj haveblas por Linukso, kvankam la situacio multe pliboniĝis kaj bonegaj, bonkvalitaj titoloj jam troveblas.

Homoj, kiuj interesiĝas lerni pri sia komputilo kaj eble uzas ĝin nur por retpoŝto kaj Interreto, senprobleme povas uzi Linukson. Same se vi volas esti mojosa, ne timas investi tempon por kompreni la sistemon kaj serĉi program-alternativojn. Aŭ fine, se via libereco gravas al vi: provu Linukson!

* Mallongigo por Modernjunstila

La plej granda forto de Linukso estas ĝia sendependeco kaj libereco.