Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Nia TEJO (Michael Boris Mandirola)

TEJO evoluantas kaj mi pensas ke fierindas la atingoj de la lastaj jaroj kun kvalita agado: nia organizo prezentiĝas per moderna kaj alloga retejo, trejnseminarioj okazas en la ĉefaj junularaj eventoj en Esperantujo kaj krome oni lernas danke al retaj trejnadoj, TEJO estas konata kaj elektiĝis al gravaj postenoj en la Internacia Kunordig-Renkontiĝo de Junularaj Organizoj kaj en Forumo Junulara Eŭropa, nia revuo estas unu el la plej bonaj verkataj en Esperanto, ni ricevis 4 subvenciojn dum la lasta jaro kaj la laboron enkadrigas ampleksa strategio, rezulto de pluretapa procezo. Mi kredas ke la grandega kaj valora kontribuo de elstaraj aktivuloj kiel Łukasz kaj Veronika lasis valoran heredaĵon, kiun ni devas plej bone fruktodonigi.

Restas tamen gravaj defioj, interalie:

— Adapti nian strukturon por malendanĝerigi niajn atingojn, ekzemple per jura sendependiĝo kaj pli vasta difino de la membraro.

— Plibonigi nian informadon enmovadan kaj ĉefe ekstermovadan — ja ni ne konfuzu informadon kaj eksterajn rilatojn.

— Fortigi niajn zorgigajn landajn sekciojn kaj krei novajn kie ili ankoraŭ ne estas.

— Kreskigi nian membraron; bonŝance ĉi-jare la tendenco inversiĝis.

TEJO ne estas fama organizo, tamen en la medio de internaciaj junularaj organizoj ĝi estas konata. Pintaj aktivuloj de la internaciaj junularaj organizoj (kaj eŭropnivele kaj mondnivele) ofte scias pri TEJO pro nia agado en tiaj internaciaj organizaroj kaj oni ĉiam pli perceptas nin kiel la fakulojn aŭ la “gardhundon” de lingvaj rajtoj kaj lingva justeco, ja nia rakontado pri Esperanto enkadriĝas en pli vastaj lingvopolitikaj demandoj pri diversaj temoj kaj fakoj. Tio kompreneble sen fuŝi nian neŭtralecon en la politika spektro, kiu garantias al ni bonajn rilatojn dekstren kaj maldekstren.

Estas iom bedaŭrinde miaflanke ke la percepto de TEJO en la movado ne tiom pliboniĝas proporcie kun la ekstermovada bildo kie ne mankas kritikoj al TEJO; la gamo vastas ekde ĝenerale “populismaj” kritikoj pri TEJO/UEA (Kiu bezonas organizojn?) al multe pli specifaj kaj konstruaj pri niaj agadoj. Certe informado estas plibonigenda, ni faras multajn kvalitajn agadojn, sed TEJO ne sufiĉe videblas en ili, ne sufiĉe proponas ilin al la junaj esperantistoj, ne sufiĉe klarigas la utilon kaj la avantaĝon de siaj agadoj. Plibonigi nian komunikadon certe ankaŭ helpos nin membrovarbe, tamen ne sufiĉos kaj ĝuste membrovarbaj strategioj estis unu el la kernaj temoj de nia aŭtuna estrarkunsido.

Mia vizio estas pri organizo kreskanta, estas organizoj kun landaj sekcioj en ĉiuj mondopartoj, kreskantaj sekcioj kiuj ricevas helpon de TEJO informade, trejnade, subvencie danke al stabo kiu povas profesie labori por ĝi kaj subteni tiel la laboron de multe da volontuloj kiuj agadas por Esperanto en diversaj landoj. Mi imagas organizon kiu furoras en sociaj retoj kaj sukcesas sendi mesaĝojn kiujn disvastigas esperantistoj kaj neesperantistoj, mi imagas organizon kiu aranĝas kvalitajn trejnadojn kiujn oni partoprenas antaŭĝojante je la lernospertoj kaj ĉefe mi imagas organizon kiu vere sukcesas diskutigi kaj konsiderigi Esperanton en internaciaj politikaj kuntekstoj.

En la nova estraro estas Cédric Marchal (kasisto, subvencio kaj moviĝebloj), Arina Osipova (ĝenerala sekretario, kongresoj kaj edukado), Juliana Evandro (vicprezidanto, informado, kulturo, homaj rimedoj, Pasporta Servo kaj adoleska agado), Ariadna García Gutiérrez (landa, regiona kaj loka agado, scienca kaj faka agado) kaj mi (prezidanto, eksteraj rilatoj kaj aktivula trejnado). Disputeblas ĉu eŭropanoj estas la plejmulto en la estraro, sed mi kredas ke la nuna situacio en kiu nur 2 estraranoj estas eŭropanoj, estas bona respondo al la iamaj kritikoj pri eŭropcentreco de TEJO.

Mi volas substreki ke temas pri malgranda sed motivita teamo, kiu ne laboras sole: ni havas jam pli ol 10 komisiitojn kiuj diversfake subtenas nin kaj konsistigas la “vastkernan” teamon de respondeculoj. Ni ankaŭ havas plentempan volontulon en Roterdamo, Paweł FK, kiun baldaŭ anstataŭos eĉ du novaj volontuloj, nome Kubof el Slovakujo kaj Jérémie el Francujo... Kaj la traktata dungado de oficisto eĉ pli kreskigos la teamon.

Mi esperas ke ankaŭ la komitatanoj pliaktiviĝos, ĉar supera organo de organizo en kiu oni vigle diskutas, estas bona ekzemplo de demokratio kaj engaĝiĝo, estas ideujo de kie devos aperi novaj iniciatoj.