Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Eta marĉevalo de la specio Hippocampus kuda naĝas tra la poluitaj akvoj ĉe la bordoj de la urbo Sumbawa Besar, en Indonezio.

Foto de Justin HOFMAN

“Ĝi estas foto, kiu laŭ mi prefere ne ekzistus; sed nun mi volas ke ĉiuj ĝin vidu”, li skribis en sia Instagram-profilo. “Tio kio ekis kiel oportuno foti etan kaj pufan marĉevaleton, iĝis frustriĝo kaj malĝojo kiam la tajdo kunportis rubaĵon kaj defluaĵojn. Tiu ĉi foto servas kiel bildo de la aktuala kaj futura stato de niaj oceanoj.”

La foto de la marĉevaleto kroĉita al vatbastoneto , estis elektita kiel finalista en la premio Fotisto de Sovaĝa Vivo de la Jaro de la NaturHistoria Muzeo.

Alexa Keefe

por National Geographic