Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VOJAĜO

Mia granda aventuro

(aŭ) - Perdita en Israelo (parto 2)

Ivan Kamilo Kintero Sant-Kruco – Kolombio

Kvina tago: Kial la maro estas morta? Eble pro la varmego.

Valla sciis ke mi tre volas koni la Mortan Maron, do ŝi konsilis al mi viziti ĝin dum tiu tago, ĉar estis ĵaŭdo, se mi atendus ĝis vendredo mi malfacile povus trovi buson por reveni al Jerusalemo, ĉar vendrede vespere ekas ŝabato kaj neniu laboras tiam.

Do mi vojaĝis per tramo ĝis CBS kaj de tie mi prenis buson, kiu veturigus min al la Morta Maro. La buso estis klimatizita, do kiam mi elbusiĝis, mi tujtuj sentis la varmegon – kaj kia varmego! Vi komprenu, mi pensis ke Tel-Avivo estas varmega urbo, sed tiu varmo estas nenio se ni komparas ĝin kun tiu ĉe la Morta Maro.

La vetero varmegis kaj la suno sunis senkompate, ne estis eĉ nubeto, kiu donu iom da ombro. Mi piediris ĝis senkosta plaĝo kaj tie mi ŝanĝis mian vestaĵon. Ekscitita mi kuris ĝis la akvo kaj... surprizo! La akvo estis tiom varma kiel tiu de termalakvo. Krome, ĉiu eta vundeto kiun mi havis sur mia korpo ekdoloris pro la salo!

Malgraŭ la tro varma vetero kaj la doloro, la afero iris glate, mi lasis min flosi sur la akvo kaj kovris mian vizaĝon per ĉapelo. Ververe oni flosas en la Morta Maro, fakte estas tre malfacile resti vertikala ĉar la akvo turnas vin horizontale, kaj se oni provas subakviĝi, la akvo tiras onin supren, mojose ĉu ne?

Tamen la vetero estis tiom varma ke mi devis eliri de la akvo kaj duŝi min per malvarma akvo plurfoje. Post la baniĝo en la maro, mi decidis iomete esplori la ĉirkaŭaĵojn. Mi trovis tre grandajn pecojn da solida salo sur la strando. Denove min mirigis la situacio de la arabaj virinoj, eĉ en tiu varmega kaj plen-sala vetero ili ne ŝanĝas siajn tut-korpajn vestaĵojn por eniri en la akvon.

Sesa tago: Vizito al Jad Vaŝem kaj rusa lingvo.

Ĉiuj el ni scias la terurajn aferojn, kiujn trapasis la juda popolo dum la holokaŭsto, sed unu afero estas scii pri tio per dokumentaj filmoj en televido kaj tute alia estas vidi propra-okule kiel okazis ĉio. Pro tio mi dekomence volis viziti Jad Vaŝem, la muzeon pri la holokaŭsto, kaj malgraŭ la averto de mia gastiganto – “tiu estas tre malĝojiga loko”, ŝi diris al mi - tiumatene mi vekiĝis kaj veturis de la tram-stacio Giv’at Ha-Mivtar ĝis la stacio Herzl-monto, la tuta vojaĝo daŭris malpli ol duon-horon.

Jad Vaŝem fakte situas en tre bela loko, ĉirkaŭata de bela pina arbaro (kiu estas la Jerusalema arbaro). Mi eniris en la akceptejon, kiu estas granda kvadrata konstruaĵo. Mi vidis mono-donacujon kaj malavare donacis iom da mono, ĉar la muzeo estas senkosta, sed poste mi iom bedaŭris tion, ĉar mi devis aĉeti mapon kaj lui son-ludilon, kiu gvidos min tra la muzeo (kaj mi ne havis multe da mono).

La muzeo havas plurajn ĉambrojn kaj en ĉiu el ili oni rakontas paŝo post paŝo kiel okazis la teruraĵo en Eŭropo: la antisemitismo tra la epokoj, kiamaniere Hitler atingis la regadon de Germanio kaj kiel li komencis la amasmortigadon de judoj... Aŭskulti tion estas tre malĝojiga afero, sed vidi la posedaĵojn, leterojn, fotojn, ktp. de tiuj personoj kaj kompreni ke ili estis personoj kiel iu ajn el ni, kaj ke ilia destino estis tiom terura, tio estis tre kortuŝa afero.

La plej kortuŝa momento estis kiam mi vizitis la monumenton por la infanoj, tiu loko sentigis min terure malbone. Ĝi estas subtera ĉambro, treege malluma, nur etaj kandeloj en la nigraj muroj iomete lumigas la ĉambron. En tiu loko estas grandaj fotoj pri infanoj mortigitaj dum la holokaŭsto, kaj basa voĉo parolas la nomojn de ĉiu infano, 1,5 milionoj entute. Mi ne povis resti longe en tiu loko, mi sentis la bezonon fuĝi de tie ĉar la malĝojo preskaŭ plorigis min. Kvankam ĝi estas tre malfeliĉa loko, mi pensas ke ĝi estas vizitenda, ĉar oni devas scii pri tiaj aferoj kaj tiel eviti ke ili reokazu.

Post tio, mi veturis (ree per tramo, mi tre ŝatis tiun tramon) al loko kie mi renkontiĝos kun Valla, ŝi invitis min tagmanĝi kune kun ŝia patrino. La patrino de Valla kuiris por ni tre bongustajn manĝaĵojn kaj salaton, la unuan fojon ekde kiam mi alvenis al Israelo mi gustumis viandon, mi ne kutimas manĝi fiŝan viandon sed tiu, kiun ŝi kuiris, estis tre bongusta kaj mi nepre devis gratuli ŝin post kiam mi voris la pladon, kiu estis antaŭ mi.

Fine, ni iris al proksima parko, kie okazis kunveno de Couchsurfing-anoj, ĝi estas gastiga servo simila al Pasporta Servo, Valla kutime gastigas personojn per Couchsurfing, mi pensas ke mi estas la unua personoj kiun ŝi gastigis danke al PS. Mi pasigis do tre strangan kaj plaĉan vesperon, parolante kun multaj personoj, sed en la angla...

Sepa tago: Ĉu malnova urbo aŭ malnova bazaro?

Estis ŝabato, kaj kiam la judoj diras ke dum ŝabato oni ne rajtas labori, ili diras tion serioze. Mi, kiel okcidentano, pensis ke ŝabato estas kiel ajna dimanĉo en okcidento, mi tute eraris. Vere ne eblis uzi publikan transporton tiun tagon kaj la stratoj estis malplenaj, nur de tempo al tempo videblis izolita ulo piediranta ien. Mi do devis piediri de la hejmo de mia gastiganto ĝis la malnova urbo, eble 45-minutan promenadon sub varmega suno.

Mi diros la veron al vi, mi estas ateisto kaj pro tio la religiaj lokoj ĝenerale ne logas min, sed iri al Israelo kaj ne viziti la religiajn lokojn estas punenda afero, mi pensas. Mi atingis la malnovan urbon kaj mi vidis ĉion el la arĥitekta kaj historia vidpunkto. Kiam mi eniris tra la Pordo de Damasko, mi pensis ke mi mistrafis la lokon, ĉar mi eniris en bazaron plenplenan de homoj, verŝajnas ke la malnova urbo estas la nura loko en Jerusalemo, en kiu oni laboras dum ŝabato.

Mi vizitis la Via Dolorosa (krucuman vojon) kaj malgraŭ ke mi piediris kun mapo enmane, mi mistrafis la plejmulton da stacioj (ĝis nun mi ne scias kie ili troviĝas), mi ankaŭ vizitis la okcidentan muron kaj plurajn preĝejojn, inter ili la plej elstara estis la Baziliko de la Sankta Tombo, kaj kvankam ĉiuj lokoj estas bele konstruitaj kaj en bona stato, post tiu vizito pligrandiĝis la impreso ke religioj estas nur grandaj entreprenoj, kiuj volas preni vian monon. En ĉiuj preĝejoj oni vendas milojn da religiaj bagatelaĵoj je tre multekosta prezo kaj eĉ en kelkaj oni devas pagi por eniri (kaj kompreneble ne mankis la mono-donacujoj tre bone situantaj en ĉiuj preĝejoj).

La nura loko, kiun mi ne povis viziti, estis la Templa Monto, ĉar ĝi ne estis malferma al la publiko dum tiu tago. Mi pasigis la ceteron de la tago en bazaro kaj ekster la muroj de la urbo.

Oka tago: Perdita en Nazareto.

La 18-an de aŭgusto mi vekiĝis frue, matenmanĝis lastfoje kun Valla. Mi adiaŭis ŝin kaj mi vojaĝis lastfoje per tramo ĝis CBS. De tie mi prenis buson al Nazareto. Laŭplane, mi devintus esti en Nazareto tiun tagon por helpi organizi la kongresejon, tiu estis unu el la kondiĉoj de la konkurso. Mi atingis Nazareton post-tagmeze, kaj mi vojaĝis al la loko kie supozeble okazus la kongreso, sed neniu estis tie, nek eĉ malgranda spuro pri ia esperantumado tie.

Mi trairis la apudajn stratojn serĉante la ĝustan lokon, sed la GPS-o de mia poŝtelefono ne mensogis, mi ja estis en la ĝusta loko, tamen neniu aperis kaj mi komencis maltrankviliĝi. Mi demandis al la najbaroj sed neniu sciis ion pri Esperanto aŭ pri ajna kongreso. Mi estis ege maltrankvila kaj mi provis kontakti la LKK-anojn sensukcese. Mi estis do denove perdita, preskaŭ sen mono kaj la baterio de mia poŝtelefono estis tiumomente preskaŭ tute elĉerpita.

Mi atendadis ĝis preskaŭ noktiĝis kaj tiam mi rezignis. Tre malfeliĉa mi devis serĉi gastejon, do tiam mi kontrolis mian monujon kaj tio maltrankviligis min eĉ pli: Restis nur 85 ŝekeloj en ĝi (malpli ol 18 Eŭroj), kaj tio estis la tuta mono, kiun mi havis. Komence mi nur trovis tre kostajn gastejojn, kontraŭ 400 ŝekeloj nokte, sed bonŝance, poste mi trovis tre malmultkostan gastejon, Samira Guest House, mi pagis 82 ŝekeloj por unu nokto en plurlita ĉambro kiun mi kundividis kun usonano kaj italo.

Malgraŭ ĉio, tiu nokto estis vere mirinda, mi neniam antaŭe tranoktis en gastejo kaj tiu, kiun mi trovis estis tre bonetosa. La deĵorantino estis belega germanino, inteligenta kaj bonhumora. Mi parolis kun la aliaj gastoj kaj kun la germanino dum la tuta nokto kaj la postan tagon ŝi mem helpis min trovi la lokon de la nova kongresejo (kiu estis ŝanĝita lastmomente pro problemoj).

Iom antaŭ la tagmezo mi foriris celante la kongresejon kaj dezirante ekkomenci mian unuan E-renkontiĝon, sed mi denove perdiĝis (jes...denove), kaj ree la afableco de la israelanoj helpis min, ili estas mirinda popolo! Ĉi-foje iu sinjoro vidis ke mi eniras en sen-eliran straton kaj tuj demandis ĉu mi estas perdita; kiam mi petis helpon por trovi la kongresejon, li tute malavare veturigis min ĝis la ĝusta loko.

Kio okazis poste tio, indas tute novan artikolon, ĉar dum la IJK okazis multaj aferoj, la plejmulto el ili estas nepriskribeblaj per homaj vortoj. Ververe dum la IJK povas okazi io ajn (kaj post la IJK povas okazi eĉ pli). Sed resume (por ke vi havu ian ideon pri tio, kio okazis poste): mi trovis la kongresejon, konis multajn personojn, mi iĝis vilaĝestro kaj homlupoj murdis min, mi geedziĝis al vjetnamino (dum teatraĵo), ĉeestis multajn interesajn prelegojn kaj trejnadojn, mi sanktigis min en la rivero Jordano kaj finfine mi revenis hejmen kun granda bedaŭro pro forlasi Esperantujon sed ankaŭ feliĉa ĉar mi travivis la plej grandan (ĝis nun) aventuron de mia vivo.

Ĝis baldaŭ en Fortalezo, karaj!