Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Hoan Tran (Ĝojo) - nova prezidanto de TEJO

Dum la komitata kunsido kiu okazis en la jarŝanĝa Junulara E-Semajno en Szczecin, Pollando, demisiis la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar. Provizore liajn taskojn transprenis la unua vicprezidanto, Konstanze Schönfeld (Tuśka). Baldaŭ la estraro faris proponon pri ŝanĝoj en la oficoj. Laŭ tiu propono la oficon de la prezidanto transprenu Hoan Tran (Ĝojo), kiu ĝis tiam estis la ĝenerala sekretario, aldone respondeca pri edukado. Ŝiajn taskojn siavice transprenu Charlotte Scherping Larsson, kiu ĝis tiam estis estrarano respondeca pri aktivula trejnado, talento, egaleco kaj adoleska agado. La proponon en reta voĉdono (laŭstatute ne nepra, sed specife petita fare de la estraro) la komitato aprobis la 22-an de januaro. Tiel TEJO ĵus ekhavis novan prezidanton, al kiu ni nun transdonas la voĉon. Hoan Tran (Ĝojo):

Unue, mi ŝatus danki al la estraro pro la fido kaj al la komitato pro via aprobo de la estrara propono. Mi ĝojas ricevi vian grandan subtenon por mia prezidantiĝo.

Ne temas pri eko de tute nova oficperiodo, sed mi pensas, ke indas skribi al vi por prezenti miajn planojn por la resto de la mandato 2017-2018.

En Komitata Kunsido dum JES 2017, la Strategia Plano kaj la Realigplano estis aprobitaj de la komitato. Tio signifas, ke la planoj por TEJO dum venontaj jaroj jam estis difinitaj. El mia enposteniĝo ne rezultas ajna ŝanĝo en tiuj planoj. Mia tasko kiel prezidanto estas kunordigi la laborojn laŭ difinitaj paŝoj priskribitaj. Ĉi tie mi ŝatus danki al Enric pro lia laboro por nia organizo kaj plej grave - lia gvida rolo en la pretigado de la Strategia Plano kaj la Realigplano.

Kompreneble, ankaŭ mi mem havas kelkajn specifajn planojn kaj prioritatojn rilate al miaj respondecoj en la teamo.

Plibonigo de Komisiono/Interesgrupo pri Edukado

Malgraŭ ŝanĝoj en la estraraj oficoj, mi daŭre respondecas pri edukado. Tiukampe mi vere volas konstrui bone funkciantan komisionon (nun interesgrupon) pri edukado. Lernado kaj instruado de Esperanto estas nemalhaveblaj agadoj en nia movado kaj pro tio klaras, ke edukado devas esti unu el la kernaj komisionoj. Por ĉi-mandato, mi ĝojas labori kun tre laborema, aktiva komisiito, Querino. Tamen, pro diversaj kialoj kaj ĉefe manko de disponeblaj tempo kaj kunlaborantoj en la Komisiono, ni ankoraŭ ne sukcesis krei bonan grundon por ĝi. Profitante ĉi tiun okazon, mi ŝatus peti vian subtenon al la interesgrupo pri edukado, nome al mi kaj Querino. Ni vere bezonas kunlaborantojn por realigi celojn kaj bonvenigas ideojn por ke la grupo pli kaj pli bone funkciu kaj disvolviĝu. Se vi interesiĝas pri edukado aŭ konas iun kiu ŝatus engaĝiĝi tiukampe, bonvolu respondi la formularon troveblan ĉe bit.ly/edukado-formularo.

Antaŭenpuŝo de la rilatoj inter UEA kaj TEJO:

Malgraŭ jura ŝanĝo de la statuso de TEJO - nun sendependa organizo, UEA kaj TEJO estas unu korpo kaj havas saman celon. Bona aŭ malbona funkciado de unu certe influas normalan funkciadon de la alia. Necesas kunlabori kaj enplekti unu la alian en komuna interna agado, por ke ni havu bone funkciantan sistemon. Tion mi lernis kaj atestis dum mia volontula servo en la Centra Oficejo en 2017. Mi ĝojas, ke la tuta Estraro kundividas la saman opinion. Kun tiu penso, ni klopodas engaĝiĝi kaj helpi kiel eble plej multe. Mi ŝatus ankaŭ vin alvoki al agado en ambaŭ organizoj.

Engaĝiĝo kaj memstariĝo de ekstereŭropaj sekcioj

TEJO celas al ankoraŭ plia tutmondiĝo de sia agado. Ni ĵus sukcesis pri granda interkontinenta projekto kunlaboriganta Eŭropon kun Afriko. Tio tamen ankoraŭ ne okazis tiaskale kun Azio, nek kun Ameriko. Ĉi-jare TEJO celebros sian 80-an datrevenon. Tio estas longa vojo kaj longa historio pri kiu ni rajtas fieri. Aliflanke, ni daŭre havas multon por fari celante agadi pli kaj pli tutmonde. Evidente tio ne facile realigeblas. Malhelpas distanco, politikaj kaj ekonomiaj diferencoj, vizaj baroj kaj multaj aliaj kondiĉoj. Tio tamen ne signifas, ke ni ne povas lerni de unu la alia kaj kunevolui.

Dum 3-monata restado en Eŭropo en 2017, mi havis ŝancon kunlabori pri 2 projektoj kaj el vidpunkto de aziano mi estis impresita pri la profesia kaj memstara laborstilo, pri bonegaj ideoj de lokaj junuloj. Tion indas lerni. Eŭropaj junuloj jam sukcesis pri diversaj projektoj, iliaj spertoj kun subvencipetoj, partopreno en internaciaj eventoj kaj seminarioj vere valoras por junuloj en aliaj kontinentoj.

Ankaŭ junuloj en Ameriko, Azio aŭ Afriko havas plurajn kapablojn, kiuj helpas al ili bone labori en internacia medio. Plej grave, ili komprenas kiel funkcias reguloj en iliaj landoj kaj regionoj. Kompreneble oni plej bone laboras kiam ĉiuj kondiĉoj konvenas. Tial indas serĉi ŝancon en nia propra regiono. Ekzistas organizaĵoj en aliaj kontinentoj kiuj iom similas al Eŭropa Unio kaj eble pretus finance subteni junulojn por realigi tiajn projektojn. Pro tio indas serĉi kaj esplori subvencieblojn, fondaĵojn en aliaj kontinentoj kaj proponi taŭgan subvencipeton. Depende de ebloj ni povus okazigi projektojn kaj trejnadon por junuloj kaj tiam la spertoj de eŭropaj samideanoj certe utilos.

TEJO ĉiam disponeblas por kunlabori kaj helpi. Ni havas komisiitojn pri landa agado en Azio, Ameriko, Eŭropo, Afriko kaj Oceanio kaj havas tre fortan komisionon pri eksteraj rilatoj, kiu enhavas spertajn aktivulojn. Ili certe bonvenigas vian kunlaboron kaj ĉiam pretas doni al vi konsilojn rilate al agado ekster Esperantujo.

Kion ni bezonas, tio estas viaj kuraĝo, engaĝiĝo kaj emo kunlabori. Ne hezitu kontribui kaj labori por TEJO eĉ se laŭ vi ĝis nun ĝi ne sufiĉe internacias aŭ ĝi ne sufiĉe faris por via kontinento, lando aŭ regiono. Ŝancoj kaj ideoj alvenas dum laborado.

Hoan Tran (Ĝojo)

Prezidanto de TEJO