Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Mia malkovro de Japanio

Ĵenja Yevgeniya Amis - Ukrainio/Usono

“Mia nomo estas Ĵenja kaj mi naskiĝis en Kioto...”, mi diras en la sinprezento al japanaj esperantistoj (oni rigardas min kun malkredo) – “... en Kioto-strato en Kievo, Ukrainio”. Jes, tio klarigas: oni ridetas. Kievo kaj Kioto estas ĝemelaj urboj, kaj kvin minutojn de mia naskiĝ-loko eĉ troviĝas japana parko kun torijo, pagodo, eta “Fuĵi-san” kaj aleo de sakuroj, la plej longa en Eŭropo. Eble dank’ al tiu ĉi hazardo mi ĉiam revis viziti Japanion. Ĉi-jare tiu ĉi revo realiĝis!

Tra la tuta vojaĝo kaj nun, reveninte, mi ne povas ne miri, kiom maloftan okazon ni havis vere sperti Japanion, ne nur supraĵe, kiel kutimaj turistoj, sed loĝante en la domoj de japanoj, kune manĝante, promenante kaj babilante. Kutima por vojaĝemaj esperantistoj, la pasport-serva vojaĝ-maniero estas tute nekomprenebla por multaj, kaj mi ofte devas klarigi al amikoj kaj kunlaborantoj kiel tio funkcias: ili simple ne povas imagi, ke eĉ ne estante riĉa, oni povas vojaĝi al tiom malproksima kaj multekosta lando kiel Japanio kaj sperti la landon tiel, kiel oni ne povas sperti ĝin eĉ estante la plej riĉa homo en la mondo!

Dum preskaŭ tri semajnoj ni vizitis dekkvinon da urboj kaj urbetoj sur du insuloj: Honŝu kaj Ŝikoku, kaj renkontiĝis kun pluraj esperantistoj kaj E-grupoj. Ni spertis la trankvilon kaj serenecon de la japana kamparo kaj la frenezan ritmon de Tokio. Ni “malkovris” multajn aferojn, manĝaĵojn kaj homojn. Mi plenigis mian tutan kajeron per vojaĝnotoj, kaj ni alportis hejmen du mil fotojn. Ni spertis la aŭtentikan japanan gastamon, la ekstreman malavarecon kaj mirigan zorgemon de ĉiuj niaj gastigantoj kaj ĉiĉeronoj. Ĉiu persono, kiun ni renkontis, restos por ĉiam en niaj koroj!

Hiroŝimo, la unua halto.

Post 15-hora flugo el Montrealo, finfine, nia aviadilo surteriĝas en Hiroŝimo, la komenco de nia vojaĝo. 15-minutojn de la centra stacidomo, kie s-ro Oŝioka renkontas nin, ni veturas tra zigzagaj montecaj vojoj kaj jen ni alvenas al la hiroŝima Esperanto-domo, kie loĝas la famaj esperantistoj Moritaka kaj Taeko Oŝioka (antaŭ kelkaj jaroj ili estis premiitaj pro sia internacia agado per Esperanto).

Lacegaj post preskaŭ du tagoj sen dormo, ni iras al nia bela japanstila tatama ĉambro. En modernaj japanaj domoj ofte estas japanstila ĉambro, tre utila por la gastoj: en ĝi tute ne estas mebloj aŭ lito, kio permesas gastigi multajn personojn samtempe. La planko estas kovrita per tatamoj – tapiŝoj el plektita riz-pajlo, kaj en la angulo – bela kaligrafiaĵo kun vazo – tokonoma, la plej honora parto de la ĉambro. Malsimile al eŭropanoj aŭ usonanoj, kiuj kutimas havi apartajn dormoĉambrojn, la ĉambroj en tradiciaj japanaj domoj ofte estas multfunkciaj: ĉiuvespere oni metas matracon kun litaĵoj, kaj ĉiumatene oni forigas ĝin – jen bona utiligo de malgranda spaco.

Kiam la tempo haltis...

Hiroŝimo situas en tre bela loko – en la montaro apud la Interna Maro. Bedaŭrinde, la urbo estas fama ne pro siaj belaj pejzaĝoj, sed pro la teruraĵoj de atombombado. Laŭ s-ro Oŝioka, ofte vizitantaj esperantistoj imagas Hiroŝimon daŭre kuŝanta en ruinoj, kio tute ne veras. La urbo renaskiĝis: ĝi estas moderna urbo kun granda aŭtoindustrio, sed la pac-muzeo, pluraj monumentoj kaj la konservita bombita kupoldomo, 600 m super kiu eksplodis la bombo, estas porĉiamaj atestantoj pri tio, kio okazis tie antaŭ 67 jaroj. Provizitaj per mapoj kaj gvidlibroj (du el kiuj estas eldonitaj de gesinjoroj Oŝioka), ni iras promeni en la urbo. La pacmuzeo estas nia unua celo.

La 6an de aŭgusto 1945, je la 8:15 matene, la tempo haltis en Hiroŝimo. 140 mil personoj perdis la vivon. Iuj tute vaporiĝis, eĉ sen lasi la ostojn – ja temperaturo en la epicentro atingis kelkajn milojn da gradoj. Iuj suferis longajn horojn, tagojn, monatojn poste. Inter ili multaj infanoj, kiuj devige laboris konstruante ŝirmejojn. Oni povas vidi fandiĝintan sablon kaj tute detruitajn etajn uniformojn de lernejanoj. Oni vidas bildojn de infanoj, kiuj desegnis spertitajn teruraĵojn: jen la aro de kadavroj kuŝantaj laŭlonge de la rivero – por identigo. Jen la homoj kun vizaĝoj ŝvelintaj pro la radiado kaj starantaj haroj plenaj de radioaktiva polvo...

Sed, feliĉe, Hiroŝimo renaskiĝis – oni komencis purigi la urbon tuj post la atako, kaj en kelkaj partoj de Hiroŝimo la tramoj funkciis jam kelkajn semajnojn post la atako. La urbo fariĝis vivanta rememorigo pri la danĝeroj de nukleaj armiloj. En la muzeo la tutan muron kovras la protest-leteroj, adresitaj al la mondaj potenculoj, prezidantoj kaj ĉefministroj, de la sinsekvo de hiroŝimaj urbestroj kontraŭ uzado kaj testado de nukleaj armiloj. Hiroŝimo fakte komencis la tutan movadon de “Urbestroj de Paco” movado, de nun ĉ. pli ol kvin mil urboj (reprezentantaj ĉ. miliardon da personoj), kiuj kampanjas por forigo de nukleaj armiloj. La loĝantoj de Hiroŝimo deziras, ke tiu ĉi terurega sperto tamen helpos konstrui mondon sen nukleaj armiloj. Ni esperu, ke oni aŭskultos...

La flosanta sanktejo

Nia sekva celo en la Hiroŝima regiono estas la insulo Mijaĵima. Por atingi ĝin oni devas trajniri ĉirkaŭ horon, kaj tiam preni pramŝipon. La insulo estas majesta: kovrita de verdaj montoj kaj ĉirkaŭata de blua akvo, sur kiu kvazaŭe flosas la ruĝa sanktejo Icukuŝima – ĝi aspektas kiel io tute surreala. La insulo estas plej konata pro tiu ĉi sanktejo kun la grandega torijo (O-Torii): pordego en akvo – unu el la plej konataj vidindaĵoj en Japanio kaj parto de la Monda Heredaĵo de Unesco. Torijoj markas la enirejon al ŝinto-sanktejo; ili estas jen lignaj (plej ofte farbitaj ruĝe), jen ŝtonaj, jen eĉ betonaj. Tiu ĉi torijo estas tre speciala, ĝuste pro tio, ke ĝi staras en la akvo. La sanktejo staras sur platformo en la akvo kaj ŝajnas, ke ĝi vere flosas sur akvo. Kvankam la torijo en akvo sur tiu ĉi loko staras ekde la 12a jarcento, la nuna torijo datiĝas de 1875. 16 metrojn alta, ĝi estas farita el putroimuna kamforligno.

La Icukuŝima-sanktejo ne estas la sola vidindaĵo sur la insulo: ĝi havas tutan aron da aliaj vidindaĵoj, ŝinto-sanktejojn kaj budhismajn templojn, kiuj tute harmonie kunvivas. Foje ŝinto-sanktejo estas eĉ integra parto de pli granda budhista komplekso. Por ni, okcidentanoj, tiu ĉi paca kunvivado estas aparte interesa, ĉar, post la akcepto de la kristanismo, la praaj religioj estis tute forgesitaj kaj eĉ diabligitaj (ekzemple, en la ukraina lingvo la vorto “pagana” en la nuna lingvaĵo signifas “malbona”).

Ŝinkanseno malfruas... ne sufiĉe!

Post la du perfektaj tagoj en Hiroŝimo ni veturas al Kioto. Niaj gastigantoj, gesinjoroj Tahira loĝas en centjara eta domo. Mia gvidlibro nomas tiajn longajn lignajn vic-domojn “Maĉija”-domoj (“urba domo”) kaj klarigas, ke en la malnova tempo oni pagis impostojn laŭ la surfaco de fasado do, pro tio la fasado de tiaj domoj estas malgranda, sed la domoj mem estas longaj. La tre eta kuirspaco (ĉar ne vere aparta ĉambro) en tiaj domoj troviĝas en la koridoro – unu ŝtupon sub la nivelo de la vico de tatamo-ĉambroj ; malantaŭe “maĉija”-domoj ofte havas etan ĝardenon. Esenca parto de ili estas la glitantaj pordoj, kiuj ebligas jen grandan salonon por akcepto, jen kelkajn dorm-ĉambretojn. S-ino Tahira diras, ke oni nomas tiajn malnovajn vic-domojn “harmonikaj domoj” (ĉar tiel ili aspektas!) kaj ŝercas, ke la najbaraj domoj fakte subtenas unu la alian kaj tiel ne falas.

Ĉe nia alveno, Masako donas al ni du kaskojn, por meti kaze de tertremo – bona rememorigo pri tio, ke ni estas en loko, kie oftas tertremoj (“tio donus novan signifon al la esprimo ‘morti pro Esperanto’, se oni estus mortigita per falantaj Esperanto-libroj!” ŝercas Joel – ĉar ŝia domo plenplenas je Esperanto-libroj).

Vizito al Oomoto

De nia “kansaja bazo” Kioto ni trajniras al Kameoka – unu el la du ĉefaj centroj de la religio Oomoto, kien ni estas invititaj de ĝia Internacia Fako por partopreni en la junulara festivalo okaze de la 120a datreveno de Oomoto. Kameoka estas urbo kun ĉ. 90 mil loĝantoj kaj troviĝas apud la montaro kaj la bela Hozu-rivero, kies zigzagan vojon oni povas vidi el la trajno. La vorto “Kameoka” signifas “testuda monteto”, kaj tute prave, ni ofte vidas testudojn trankvile kuŝi sur la ŝtonoj en lagetoj (amuze, la ideogramo por testudo estas unu el la manpleno da ideogramoj, kiujn mi lernis dumvojaĝe, ĉar ĝi fakte iom aspektas kiel testudo). La Oomoto-Centro troviĝas nur dek minutojn piede de la stacidomo kaj nemalproksime de la urbocentro, sed tie estas tiom trankvile, ke oni povus pensi, ke oni estas tute ekster la urbo.

Toŝi, nia “bona ĝino”

Antaŭ nia alveno, nia ĉiĉerono en Oomoto – s-ro Okuŭaki Toŝiomi (Toŝi) demandis, ĉu ni havas iujn dezirojn, kaj se jes, li provos realigi ilin. Ni respondis, ke se, hazarde, dum la festivalo okazos te-ceremonio, ni volas partopreni ĝin, ĉar mi neniam faris tion antaŭe. Antaŭ nia alveno Toŝi informas nin, ke ni bonŝancas, ĉar ja okazos te-ceremonio dum nia vizito – fakte tuj post nia alveno. Ni alvenis iomete malfrue kaj timis maltrafi la ceremonion, sed, feliĉe, ĝi ankoraŭ ne komenciĝis. Ni iras al la te-ceremonia domo kaj devas enskribi niajn nomojn en la gastolibro – per inko kaj tuĉpeniko. Joel studis la japanan, kaj do sukcesas pene skribi niajn nomojn per katakana alfabeto (“Sufiĉe proksime”, Toŝi diras). Kiam mi konstatis, ke ne estas aliaj nomoj en la listo, mi komprenis, kial la ceremonio ankoraŭ ne komenciĝis: ni estas la solaj invititoj!

Aŭtentika te-ceremonio

La oomotanoj ofte lernas kaj praktikas diversajn artojn (kaligrafio, ceramiko, batalartoj, tradicia japana muziko kaj no-teatro). Ankaŭ te-ceremonio estas unu el praktikataj artoj. La te-ceremonio, kiun ni spertas, estas fakte ekzercado – ĝin okazigas du belaj virinoj, sub la gvido de sperta instruistino, ĉiuj en tradiciaj vestaĵoj. (En mia notlibro mi skribis “knabinoj” – tiom june ili aspektis ; sed kiel mi eksciis poste, ili estis pli aĝaj ol mi pensis, ĉar ĝenerale japaninoj aspektas pli junaj ol eŭropaninoj – eble ĉar ili ĉiam bone kaŝas sin de la suno.)

La ceremonio komenciĝas eĉ antaŭ nia eniro en la ĉambron (surgenue). Antaŭ la enirejo ni ricevas etan falditan ventumilon, kiun oni en diversaj momentoj devas meti jen antaŭ sin, jen flanken. Ĉiuj agoj de la junulinoj aspektas tre graciaj kaj bone ellernitaj. Jen oni purigas la bovlojn, la ilojn, jen boligas kaj verŝas akvon, jen ŝaŭmigas la teon. Ĉio ĉi aspektas kiel teatraĵo, tiom lertaj ili estas. Antaŭ ol trinki la teon, ni manĝas la dolĉaĵojn por mildigi la fortan guston de la teo: el sukeritaj soj-faboj kaj ĵeleo. Antaŭ ol trinki la teon, oni devas turni la bovlon tri fojojn por plene admiri ĝin. Oni turnas tri-foje ankaŭ post la trinko. Mia tebovlo estas blua, kun foliaj desegnaĵoj – ĉar estas somero, ĝi havas tiajn florajn motivojn. La stilo de tasoj ŝanĝiĝas laŭ la sezonoj. La teo mem estas verdege-verda, kiel farbo, tre ŝaŭmeca kaj bongustega.

Estas aparta talento sidi surgenue tiom longe, sen ke la kruroj endormiĝu – niaj kruroj ja iom doloras post la longa sidado, tial ni eĉ pli aprezas la konsilon de la te-mastrino moviĝi iomete meze de la ceremonio.

La unua parto de la malferma ceremonio konsistis el Oomoto-diservo (ŝinto-stila – ja Oomoto estas bazita sur ŝintoismo). Fakte, ĝi estas vera spektaklo, kiun komencas la tradicia japana muziko. Same kiel te-ceremonio, ĉiuj moviĝoj de la partoprenantoj en la rito de manĝaĵ-oferaĵoj estas tre graciaj kaj bone ellernitaj, kaj oni portas vestaĵojn tradiciajn por ŝintoismo. En certa momento de la diservo oni invitas la eksterlandajn vizitantojn (t.e. nin, du personojn el Tajlando kaj unu el Mongolio) oferi pinajn branĉetojn kun blankaj paperoj antaŭ la altaro.

Post la diservo komenciĝas la efektiva malfermo de la festivalo, kun oficialaj salutoj, k.s. Oni petas nin (kaj la aliajn alilandajn gastojn) saluti la ĉeestantojn – kion ni faras en Esperanto kun traduko en la japanan. Tamen poste atendas nin granda surprizo: la Spirita Gvidantino de Oomoto alvenas kaj, antaŭ ol preni sian lokon sur la podio, haltas por saluti la alilandajn gastojn – vere grandega honoro! (Tamen eĉ plia surprizo atendis nin post la ceremonio – pere de Toŝi, ni ricevis de ŝi du belegajn te-tasojn, faritajn laŭ ŝia propra dezajno!) La Spirita Gvidantino tiam aliras la podion, riverencas kaj komencas sian paroladon – Esperante! Fakte ŝi kutimas fari tiel – respekte al la devizo de Oomoto (“Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo”), ŝi komencas kaj finas ĉiun sian paroladon en Esperanto.

Kobe de sur la “tambura turo”

Kobe estas tre malĝoje konata pro la terura tertremo de 1995, en kiu mortis pli ol ses mil personoj. Ĝi frapis frumatene, kiam multaj homoj ankoraŭ estis en la lito... La monumento al la mortintoj dum la tertremo, kun la nomoj de ĉiuj viktimoj, estas la unua loko, kiun ni vizitas. Same kiel en Hiroŝimo, ni vidas la striojn da kunplektitaj paperaj gruoj. De la fama 90-metra “tambur-turo” – simbolo de Kobe – ni povas vidi la tutan urbon ĉe la montaro kaj la Kobe-havenon, kie troviĝas grandaj ŝip-farejoj de la du japanaj gigantoj Kawasaki kaj Mitsubishi.

Tiu ĉi haveno estis plene rekonstruita post la tertremo, sed oni lasis, kiel rememoraĵon, kelkajn partojn de la kajo, tute torditajn pro la tertremo. De la supro de la turo ni ankaŭ vidas tri (!) kristanajn preĝejojn. Du estas sur la tegmentoj de hoteloj. Bone, ne temas pri veraj preĝejoj (almenaŭ ne tiuj du sur la tegmento) – sed pri specialaj preĝejoj, kie okazas geedziĝoj, ĉar japanoj tre ŝatas la aspekton de okcident-stila geedziĝo (tiom ordinara por ni en Nord-Ameriko!). Ankaŭ la reklamoj pri kristan-stilaj geedziĝ-servoj estas ĉie. Mi ne povas ne ŝerci, ke mia edzo Joel, kiu tiom ŝatas religiojn, maltrafis belan karieron kiel falsa eŭrop-aspekta pastro en Japanio!

Kiel ni maltrafis alian karieron

Kobe estas ankaŭ internacie konata pro siaj perloj, kaj ni iras viziti etan perlan muzeon. Jam preskaŭ elirantajn, nin salutas muzea laboranto. Li tre pardonpetas, ke la muzeo ne estas klimatizita kaj ke ni devas suferi en tia varmego. Li invitas nin al sia oficejo, kiu estas klimatizita, kaj regalas nin per malvarma teo. Utsumi Yoshihiro tre bone parolas la anglan... sed ŝajne (mi vere ne povas kredi tion!) kun sveda akĉento! “Mi loĝis en Svedio”, li respondas mian silentan demandon.

Yoshihiro havas grandegan perlon pinglitan sur lian kolumon. Kaptinte nian rigardon, li donas la perlon al mi kaj demandas tre strangan aferon “Kiu estas ĝia koloro?” Ni atente rigardas – ĝi fakte ne estas unukolora, sed ŝanĝiĝas laŭ la lumo: jen ĝi estas verda, jen ruĝa. Sed kaj mi kaj Joel konsentas, ke ĝi tamen estas verda. “Ĉu vi frenezas?” li diras. “Ĝi estas ruĝa! Se ĝi estus verda, ĝi kostus 700 $, sed ĝi kostas nur 300 $! Se vi estus profesiaj pritaksistoj de perloj, vi malgajnus 400 $ en unu momento!” Jes, estas tia profesio – pritaksistoj de perloj, rakontas Yoshihiro. Ene de duonsekundo (vi bone legis duonsekundo!) ili devas pritaksi la valoron de perlo. Kaj tiel dum pluraj horoj! Nu, ŝajne la laboro de perlopritaksistoj ne estas por ni – en tia ritmo ni povus perdi kelkajn milionojn da dolaroj en kelkaj horoj! Fakte, Yoshihiro mem diras, ke li ne povus fari tiun laboron, eĉ malgraŭ tio, ke li laboras jam kvar jarojn kiel ĝenerala direktoro de la japana perl-eksporta asocio – oni devas trejniĝi kiel perlopritaksisto dum dek jaroj antaŭ ol ekzerci tiun metion!

La cervoj kaj la temploj

El Kobe ni revenas al Kioto. De tie ni povas viziti plurajn aliajn urbojn en la belega kaj historiplena Kansaja regiono. Unu el tiaj tagaj promenoj estas vizito al Nara, nemaltrafinda malnova ĉefurbo de Japanio dum la prospera oka jarcento. Same kiel ĉie, ni promenas en Nara en akompano (kaj kun bonega ĉiĉeronado) de esperantisto, S-ro Kimoto Yasuhiro, kiu (bonŝance!) translokiĝis al Nara de Kobe en 1994, do, unu jaron antaŭ la tertremo. Sur la stacidomo de Nara troviĝas afiŝoj de eta ĉarma bonzo kun cervaj kornoj – jen sintezo de la du plej gravaj allogaĵoj de Nara: temploj kaj cervoj, ambaŭ abundaj. Fakte, en Nara troviĝas pluraj el la plej famaj japanaj vidindaĵoj – sur la mapo, kiun ni ricevas en la turisma centro, estas indikitaj ĉirkaŭ deko da Mondaj Heredaĵoj de Unesco.

Alia vidindaĵo de Nara (eĉ se ne deklarita Monda Heredaĵo) estas la ĉarmaj japanaj cervoj – ŝika. Laŭ legendo, kiam oni fondis familian sanktejon de la nobela familio Fuĵiŭara (la plej influa klano en la oka jarcento), oni invitis potencan dion por protekti la lokon. La dio venis sur blanka cervo. Ekde tiam la cervoj estas rigardataj kiel diaj mesaĝistoj kaj profunde respektataj. Onidire, antaŭ longa tempo unu knabo estis eĉ ekzekutita, ĉar li mortigis per ŝtono cervon, kiu manĝis la paperon kun lia hejmtasko... Malsame ol sur la insulo Mijaĵima, kie oni ne permesas manĝigi cervojn kaj kie la cervoj estas iom miskondutaj, en Nara neniu malpermesas tion fari – fakte, oni eĉ vendas ŝika senbei – kuketojn por la cervoj. Eble pro tio la cervoj en Nara estas bonkondutaj: ili trankvile atendas siajn kuketojn kaj tute ne provas ŝteli vian (ege bongustan !) mapon.

La Kofuku-ĵi-templo kaj bela kvin-etaĝa pagodo estas nia unua haltloko. Antaŭ du jaroj, tiu ĉi templo festis sian 1300-jariĝon, kaj tiu ĉi pagodo estis konstruita en 1426, post kiam ĝi brulis jam kvin (!) fojojn. Nia gvidanto rimarkas, ke en Japanio oni havas nur tri- aŭ kvin-etaĝajn pagodojn – neniam kvar, ĉar la vorto “kvar” sonas kiel la vorto “morto”. Ĝuste pro tio en hospitaloj ne troviĝas ĉambroj aŭ etaĝoj markitaj per cifero “kvar” (nek per “naŭ”, kiu sonas kiel “sufero”). Por ke la pagodoj eltenu la tertremojn, oni pendigas supre arbotrunkon, kiu stabiligas la konstruaĵon dum la tertremoj. La Todai-ĵi-templo – pli bone konata sub la nomo “Daibutsu-den” (Grand-Budha Halo) – estas nia sekva haltloko. Fondita en la oka jarcento, Daibutsu-den (la halo, kie trovigas la Granda Budho) brulis du fojojn pro diversaj militoj. La nuna konstruaĵo, kiu estas nur du trionoj de la originala, staras ekde 1709, sed eĉ malgraŭ tiu malgrandiĝo, ĝi estas la plej granda ligna konstruaĵo en la mondo!

“Industrio por profiti de malfeliĉuloj”

Ni trapasas la praarbaron, apud kiu troviĝas kelkaj ŝinto-sanktejoj kun miloj da lanternoj, sur kiuj ofte estas skribitaj nomoj de donacantoj al la sanktejo. La etoso en kaj apud la ŝinto-sanktejoj estas tute malsama ol tiu de budhistaj temploj: ĉiuj ŝinto-sanktejoj troviĝas en la arbaro, dum budhistaj temploj pli ofte troviĝas en malfermaj spacoj. Tamen, kaj en ŝinto-sanktejoj, kaj en budhistaj temploj (kiuj ofte situas tuj apude), oni abunde vendas amuletojn por ĉiu okazo de la vivo. Apud Daibutsu ni vidis eĉ “budhomaton”, aŭtomaton, kiu vendas budhojn en “plastaj ovoj”! Ni vidis en Japanio vendoaŭtomatojn por ĉio, eĉ kravatoj. Sed Budhoj?... “Religioj en Japanio estas bona industrio por profiti de malfeliĉuloj,” rimarkigas nia saĝa gvidanto.

Dum nia vojaĝo, mi ofte demandis al diversaj homoj la saman demandon: “Kiu estas via religio?” Rimarkinde, la respondo preskaŭ ĉiam estis “Mi ne estas religiema.” Kurioze, en la praktiko multaj japanoj tamen iras kaj al budhistaj temploj (ofte estante membroj de unu el ili) kaj al ŝinto-sanktejoj por preĝi. Nia gvidanto ankaŭ atentigas, ke en la japana lingvo, la vorto por “preĝi” estas sama kiel la vorto por “peti”, do, plejofte oni iras al temploj por iu peto al dioj (bone fari la ekzamenon, trovi amat/in/on, ktp).

Ni eksciis, ke en Japanio estas tre strikta “divido de agokampoj” inter la religioj, do kristanismo okupiĝas pri modernaj geedziĝoj; ŝintoismo pri ĉio rilata al vivo (ekzemple, bebo-dediĉo, tradicia geedziĝceremonio kaj ĝenerale feliĉo kaj sukceso), kaj budhismo pri ĉio rilata al morto (ofte sur la tereno de budhistaj temploj troviĝas tombejoj).

Oni devas koni la lokojn!

Por fini la perfektan tagon, S-ro Kimoto venigas nin al sia plej ŝatata drinkejo, kiu troviĝas en malantaŭa strato, tute kaŝita per aliaj konstruaĵoj, sen ŝildo. Ĝi troviĝas en simpla eta japana domo, kie sur la dua etaĝo troviĝas la loĝejo de la posedantino. Ni komprenas, kiom bonŝancaj ni estas viziti tiun lokon – ja eksterlandanoj (kaj eĉ ne-eksterlandanoj!) venas ĉi tien nur invitite de iu lokano. Tiu “ekskluziveco” tute ne estas intenca, diras la sesdekjaraĝa posedantino, kiu translokiĝis al Nara de Tokio. Ŝi estas tre babilema kaj ŝajne amuziĝas de nia (iom nekutima) kompanio. Menuo tute ne estas, sed la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj aperas antaŭ ni, sen ke ni devu mendi ilin. Fakte, la posedantino kuiras antaŭ ni, prenante ingrediencojn el eta (triono de kutima amerika) fridujeto. Mi havas multe da okazoj uzi la plej utilan vorton, kiun mi lernis en la japana: “ojŝii!” – “bongusta!”

Por ankoraŭ pli detala raporto kaj ĝia daŭrigo, serĉu ĝin en “La Riverego”, la oficiala gazeto de Esperanto-societo kebekia:

http://www.esperanto.qc.ca/fr/riverego