Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

MODERNA DROGO

Thierry SALOMON - Hungario

Sonoris la poŝtelefono.

Alvokis Andreo: “Saluton Tom, alvenis nova dozo. Tricent gramoj por ducent kvardek eŭroj. Ĉu interesas vin?”

-”Jes. Ĉu la kutima loko?”

-”Bone, ni renkontiĝu tie post tridek minutoj”.

Jam de tagoj Tom havis teruran mankosenton. Ekde la lasta vendredo li ne uzis tiun psikaktivigan drogon. En la lifto Tom ludis per sia poŝtelefono. Ĝi havis la kutimajn funkciojn: fotado, filmado, radio kaj televido. Sed ĝi estis speciala modelo kun ĉifrada kapablo, aĉetita nigramerkate. Alikaze ne eblus paroli telefone pri tiaj aferoj kun Andreo kaj aliaj “negocistoj”.

Du tagojn poste, kuŝante sur la kanapo, li rememoris la ĵus travivitajn spertojn. Li havis la impreson, ke lia menso flugis el lia korpo, bildoj aperis antaŭ liaj okuloj kaj kiel ĉiam, plej bona estis la forgeso de la ĉiutagaj zorgoj. Sed nun poste li sentis sin laca. La brakoj doloris, la okuloj pikis. Kaj la plej videbla kromefiko konsistis el apatio kaj nigraj saketoj sub la okuloj.

Timante pri sia sano li jam plurfoje provis ĉesi. Sed ĉiam li refalis. Nuntempe grandan parton de lia salajro forvoris lia dependeco.

Tom prenis la unuan dozon kiam li aĝis ĉirkaŭ dek tri jarojn. Fakte pli pro enuo ol pro scivolemo. Hazarde li trovis kvanteton kaj li provis ĝin. Ĝi ne estis tre bonkvalita, sed tamen li spertis la forŝvebon. Li eĉ nun rememoris la odoron de la blanka materialo, la senton kapabli vojaĝi en spaco kaj tempo. Tiutempe ĝi estis ankoraŭ sufiĉe facile akirebla, precipe en grandaj urboj. Sed poste la registaroj pli kaj pli draste batalis kontraŭ ĝia uzo. Unue per kampanjoj en televido substrekante la riskojn de la narkotaĵo (dependeco, laceco, torporiĝo de la brakoj, okulproblemoj, revemo, perdo de la realecosento, nekapablo labori, aŭtismeco, tendenco al kontraŭsociaj agadoj, ktp...) kaj poste per pli severaj leĝoj.

Nuntempe oni devis aĉeti ĝin “sub la mantelo”. Kaj eĉ por simpla uzanto la sankcioj estis drastaj. Se ne paroli pri la “negocistoj”, kiuj riskis fini sian tutan vivon en malliberejo. Sed ili bone enspezis dume. Kiel ekzemple Andreo.

Kelkfoje tio pensigis Tom pri la Aztekoj, Inkaoj kaj aliaj indianoj, kiuj krom tabako tute libere maĉis kaj uzis kokafoliojn antaŭ la alveno de la eŭropanoj. Kokaino fariĝis kontraŭleĝa, nikotino ne.

Nur antaŭ kvar jaroj li fariĝis vera dependa uzanto. Antaŭe li nur de tempo al tempo metis sian nazon en dozon. Sed post kiam amiko konatigis lin kun reto, kiu vendas bonkvalitan varon (interalie sudamerikan), anstataŭ du-tri foje monate, li devis akiri novan unu-du foje semajne.

Plejofte la stoko sufiĉis por kelkaj tagoj, kelkfoje dum unu nokto li foruzis la tuton por fuĝi en fantaziajn mondojn kaj forgesi la realecon kaj ĝiajn problemojn.

“Saluton Andreo, mi bezonas plian kvanton. Ĉu vi havas de la sama produktanto kiel lastfoje?”

-”Jes.”

Post duonhoro ili renkontiĝis en malluma strateto. Andreo transdonis la pakaĵon.

“Flaru, ĝi estas vere bonkvalita”.

La nazo de Tom sentis la iom fungecan kaj polvecan odoron. Li pagis kaj zorge kaŝis la aĵon en la interna poŝo de sia mantelo.

“Dankon, kaj ĝis.”

Promenante laŭ la granda avenuo, li ne tro atentis pri la grandegaj televidaj ekranoj muntitaj en la bushaltejoj kaj sur la fasado de la konstruaĵoj. Kelkajn stratojn pli malproksime li vidis du policanojn. Li provis spiri per la ventro kaj aspekti senkulpa. Post kiam li senprobleme preterpaŝis la policanojn li senpeziĝis, kaj komencis piediri pli rapide por povi uzi la materialon kiel eble plej baldaŭ. Sed kvincent metrojn de sia loĝejo li subite ekvidis pliajn policanojn kun hundo. Li jam troviĝis tro proksime de ili, ne videblis flanka strato en kiun elfuĝi kaj ne eblis retroiri sen veki suspekton. Tom provis denove blufi. Li rekte iris en la direkto de la policanoj. Ili salutis kaj petis lian identigilon. Li provis respondi al la saluto per natura voĉo kaj montris la petitan dokumenton. Por ŝajni pli senkulpa li demandis ĉu okazis io speciala en la kvartalo. La plej aĝa policisto respondis ke ne, nur rutinaj kontroloj. “Agrablan vesperon sinjoro”, ili diris. Ankaŭ Tom ĝisis. Li jam troviĝis du metrojn malantaŭ ili, kiam la hundo komencis bojegi en lia direkto kaj streĉi la rimenon.

“Atendu Sinjoro, mi petas!”

Tom sentis, ke estus vane provi fuĝi. Ili havis armilojn, kaj se ili ne, la hundo certe kurus pli rapide ol li. La uniformuloj ĉirkaŭis lin. La hundo bojegis kaj salivaĉis kontraŭ lia ventro. La plej altranga policisto traserĉis Tom kaj baldaŭ trovis la pakaĵon. Li malfermis ĝin kaj fajfis:

“Nu, vidu kion ni havas ĉi tie! Pli ol ducent gramojn. Vi estas matura por kelkaj jaroj en malliberejo. Jen serĝento, metu tion en la saketon de la pruviloj”.

Tom svenemis. La damna hundo daŭre bojis. La policanoj tenis ĝin tre forte per la brakoj kaj tio doloris. Preninte la hermetike fermitan saketon de sia subulo, la ĉefo svingis ĝin antaŭ la okuloj de Tom. “Eble se ni iom prilaboras lin, li konfesos de kiu li akiris tiujn okdek foliojn de bonkvalita varo”. En la travidebla plasta saketo antaŭ la vizaĝo de Tom kuŝis libro. Literatura verko, kiun li neniam legos kaj kies paĝojn kaj inkon li neniam snufos...