Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEKNOLOGIO

Moderna mondo, moderna rubo

Paŭlo SERGIO VIANA - Brazilo

Ni ĉiuj, homoj en la 21-a jarcento, certe admiras nian modernan mondon. Dum la lasta jarcento, precipe dum la lastaj kvindek jaroj, la atingoj de la homaro en scienco kaj teknologio sendube ĉiutage gapigas nin. Mi ne bezonas citi la amason da aparatoj kaj rimedoj, kiuj nuntempe faciligas nian vivon, pri kiuj niaj avoj apenaŭ povus imagi. Ĉefe en la kampo de komunikado, de simpla kompaktdisko al plej potencaj komputiloj, oni povus mencii tutan liston. Bonege, jen estas nia ”admirinda nova mondo”!

Kune kun tiu lavango da inventaĵoj, en senĉesa rapida sinsekvo, ofte la teknologiaj modernaĵoj rapide malaktualiĝas kaj fariĝas senutilaj, favore al pli modernaj, pli komfortaj modeloj. Telefonaparato aĉetita antaŭ ses monatoj jam ne kontentigas la uzanton, kiu tuj emas anstataŭigi ĝin per pli nova, kun ekrana avantaĝo, ekzemple. Kaj fotmaŝino jam ne taŭgas, ĉar nova modelo estas pli kompakta kaj havas pli atingopovan teleskopon. Kaj oni ĉiam deziras novan televidaparaton, pli grandan kaj kun pli detala videblo. Oni povas tuj kompreni, kio rezultas de tia vertiĝa spiralo: nuntempe ĝi produktas timige grandan amason da elektronika rubo, en la tuta mondo. Temas pri tunoj kaj tunoj da materialo, kiu miksas plaston kun la tiel nomataj ”pezaj metaloj” – plumbo, hidrargo, kadmio. Jen la problemo. Ĉi tiuj metaloj estas tre danĝeraj al la homa sano.

Paralele kun tiu ”progreso”, plej multaj landoj ne preparis sin por prizorgi tiun rubon. Oni kalkulas, ke 50 milionoj da tunoj da elektronika rubo produktiĝas ĉiujare, precipe en industriaj landoj. Nur dek procentoj estas reuzataj per recikla tekniko.Oni simple forĵetas ĝin senatente, kaj ĝi kontaĝas la grundon, la akvon de riveroj, lagoj kaj maroj. Riĉaj landoj transportas ĝin al malriĉaj landoj – interalie al Brazilo. Kaj Brazilo mem ne tre rajtas plendi pri tio, ĉar ĝi estas la evoluanta lando, kiu produktas la plej grandan kvanton da tia rubo. Tio signifas, ke ĉiujare oni forĵetas ĉi tie po 100 mil komputiloj, 115 tunoj da fridujoj, 17 mil tunoj da presiloj, 2 mil tunoj da poŝtelefonoj. 60 procentoj el la plenkreskaj kaj adoleskaj homoj posedas poŝtelefonon, kaj pli kaj pli da televidaparatoj estas vendataj ĉiutage. En la brazila ŝtato San-Paŭlo oni starigis leĝon, kiu devigas firmaojn, kiuj produktas, vendas aŭ importas tiujn elektronikaĵojn, mem poste reakcepti ilin kaj konduki ilin al sekura celo. Kaj en tiu ŝtato, oni nun organizas taŭgajn punktojn por deponado de tiu speciala materialo. Sed la loĝantaro devas edukiĝi por aktive partopreni en tiu grava iniciato.

Moderna mondo, moderna rubo. Temas fakte pri speco de silenta, danĝera cunamo el ĥemiaĵoj. Por eviti tragedion, necesas generacio de moderne edukitaj homoj.

Artikolo publikigita en la Esperanta Retradio kaj republikigita kun permeso de la aŭtoro.

esperantaretradio.blogspot.com/