Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Cifereca mono parolas

Jens Spillner — Germanio

STEEMIT — Alia Socimedia Fenomeno

Facebook estas ankoraŭ la plej konata socimedia retejo en la mondo. Sed tio povas ŝanĝiĝi. Ekde la enkonduko de blokĉena teknologio kaj la apero de la unua cifereca valuto Bitomono (angle Bitcoin), la blokĉena * teknologio eniris plej diversajn kampojn kiel ekonomio, tekniko aŭ socia medio. Steemit estas la unua socimedia platformo, kiu uzas tiun blokĉenan teknologion. Efektive ĝi estas pli ol nur socimedia platformo. Surbaze de propra valuto, nomata STEEM, ĝi ebligas gajni monon. Steemit lanĉiĝis en la somero 2016 kaj hodiaŭ pli ol miliono da partoprenantoj uzas la platformon. Ĝia valuto rangas en la tria pozicio post Bitcoin kaj Ethereum. Nuntempe la blokĉeno de Steemit havas pli da transakcioj ol ĉiuj aliaj ciferecaj valutoj kune.

Male al Facebook, tiu nova teknologio permesas malcentran agadon, kie ĉiu uzanto povas partopreni kaj eĉ profiti. Afiŝi kontribuojn en Steemit povas havi bone financan sukceson. Jam pli ol US$10 000 estis pagitaj por unusola artikolo. Sed la plej granda amaso da uzantoj devas kontentiĝi per multe malpli.

Nu, kiel funkcias Steemit? Ĝi estas speco de forumo, simila al Reddid, en kiu vi povas enmeti kontribuaĵojn, kiel artikoloj, bildoj aŭ filmoj. Vi povas ankaŭ komenti kontribuaĵojn de aliaj, kaj, tre grave, vi povas taksi la artikolojn kaj iliajn komentojn. Per taksoj vi gajnas. Ekzistas ankaŭ la eblo uzi la tielnomatan flagon, kompareblan kun la ruĝa karto ĉe piedpilka matĉo. Tamen la flago ne signifas, ke vi aparte ne ŝatas iun enhavon, ĉar ĝi ne trafis vian guston. Ĝi estas uzata nur kiam la enhavo aŭ komento estas tute malakceptebla, ĉar ĝi ne estas farita laŭ la gvidlinioj de la platformo. En Steemit mankas centra aŭtoritato, kiu organizas kaj decidas pri ĉiuj aferoj. La plejmulto de la partoprenantoj kondutas ĝentile kaj afable, ĉar ili ja volas monprofiti.

Steemit estas internacia retejo kun tutmondaj uzantoj, do kun la plej diversaj lingvoj. Sed la angla, samkiel en la reala mondo, estas akceptita tie kiel internacia pontlingvo. Multaj verkas en la angla por esti vidataj aŭ por plibonigi sian lingvan kapablon. Tamen ekzistas ankaŭ diversaj aliaj lingvoj. En subgrupoj vi trovas ŝatantojn de fotografio, kuirado, arto, naturo ktp. Granda frakcio interesiĝas pri novaj teknologioj, kiel blokĉeno kaj komputila evoluo. Ĉar temas pri financa afero, la demando kiumaniere krei aŭ gajni ciferecan monon, estas grava parto.

Mono, do, estas la ĉefa kialo por la plejmulto de la uzantoj, kiuj venis al Steemit. La eblo de alta gajno kompreneble allogas novajn vizitantojn, kiel insektojn nokte la lumo. Tamen, la financa kompensa sistemo estas iom komplika. Jam la registriĝo per multaj ĉiferecaj ŝlosiloj estas iom malkutima. La valuto estas Steem. Sed kiumaniere ĝi estiĝas?

Steem ne estas “minita” kiel Bitmono. Ĝi baziĝas sur progresinta blokĉena teknologio, kiu uzas tielnomatan Proof of Stake. Facildire, uzantoj kreas Steem per taksado. Ĉiu takso ebligas mikropagadon por ĉiu ajn speco de kontribuoj, sen interveno de eksteraj instancoj. Do, ĉiu takso aŭ kontribuo egalas al unu transakcio ene de blokĉeno. La rapideco de transakcioj de Steemit estas proksimume po 100 000 sekundo. Tio ne plu estas komparebla kun Bitmono (de 3 ĝis 7 transakcioj en sekundo) kaj ĝi havas preskaŭ senliman evoluan potencialon. Ne nur ekzistas la valuto Steem, kiun vi povas komercadi sur internaciaj financaj platformoj, sed Steem ankaŭ havas du idojn: Steem-povo (SP) kaj Steem-dolaro (SBD). Steem estas ĉefe ekstere uzata kiel komerca ĵetono aŭ tokeno (angle: token), sed prefere ŝanĝata al SP por ke la tuta sistemo plifortiĝu kaj samtempe ankaŭ via taksopovo. SBD estas plejparte uzata ene de la platformo.

Kial rekompencoj de kvante kaj kvalite ŝajne similaj artikoloj estas tiom malsamaj? Per membalotoj, grupaj aŭ specialaj aŭtomataj balotoj oni povas ricevi multajn balotojn. La ena strukturo de Steemit ebligas, ke per via kreskanta Steem-povo kreskas ankaŭ via balotpovo (via baloto tiam valoras pli multe). Efektive tiu fakto estas spegulo de la reala mondo, nome: tie kie jam troviĝas multe da mono, pli estas aldonata.

La blokĉena teknologio daŭre evoluas, do ne mirigas, ke ĉi-jare aldoniĝas al Steem nova ĵetono, nomita Smart Media Token. Per tio, tutnovaj aferoj surbaze de Steem povos esti konstruataj, kiel ekz. novaĵo-retejoj, blogoj, socimediaj platformoj ktp. Steemit ankoraŭ ne estas ĉefflua afero, sed ĝi havas grandegan potencialon, kiu estas survoje transformi nian tutan socimedian kampon.

**

* Blokĉeno estas granda malcentra datumaro. La originala blokĉeno estis malfermfonta teknologio, kiu ofertas eblon rekte sendi la ciferecan valuton Bitmono sen iu interaganto, kiel ekz. iu banko. La interaganto estas anstataŭata de la kolektiva konfirmo de la ekosistemo, kiu proponas grandan gradon de travideblo, sekureco kaj rapideco. Nuntempe ekzistas centoj da ciferecaj valutoj, kaj ĉi tiu teknologio estas uzata en ĉiuj kampoj de teknologio.

BITMONO

Bitmono (angl. Bitcoin) kiel cifereca valuto aperis iom mistere en la financa mondo ĝuste, kiam la financa krizo en 2008 atingis sian plejalton. Kiel lumo ĉe la horizonto ĝi priskribas tute novan financan sistemon per kiu uzantoj povas interagi rekte sen neceso de internaj perantoj (ekz bankoj, paypal, visa...). Temas pri malcentralizita, demokratiigita financa agado. La proponita ideo publikiĝis sub la pseŭdonimo Satoshi Nakamoto en tiel nomata Blanka papero. Bitmono estis liberigita kiel malfermkoda programaro unu jaron poste. [Ndlr.: Vidu Kontakto n-ro 260]

Tiu ideo pri universala financa komunikilo tuj allogis multajn homojn, kiuj sopiris al alternativoj. Rapide disvastiĝis la Bitmono-projekto. Tamen tia afero ne estis tute nova. Kiam la konstruita lingvo Esperanto lernis marŝi, la svislanda esperantisto kaj matematikisto Rene de Saussure proponis jam en 1907 universalan valuton — Spesmilo — kiun uzu esperantistoj tutmonde. Fine en kelkaj svislandaj kaj britaj bankoj oni akceptis spesmilo-ĉekojn ĝis la komenco de la unua mondmilito. Sur ili legeblis “Unu mondo, unu lingvo, unu mono”. Ambaŭ konceptoj, la lingva kaj la financa, baziĝas sur sama politika malkontento en iu aparta tempo, kiuj celis al funda ŝanĝiĝo kaj plibonigo de sociaj aferoj. Nu, Bitmono montriĝas kiel alternativo al la nuna financa sistemo kaj la domina dolaro. Kiel kutime, kiel pionira projekto, ĝi estis komence mokata kaj poste kondamnita pro multaj fiagadoj ene de la bitkomunumo. Ĝi ofte estis konsiderata jam morta. Tamen post jaroj de lima ekzisto, Bitmono ŝajne nun survojas atingi la socian konscion. Ĝia valoro estas tre ŝanĝiĝema kaj pliiĝis de $900 al $20 000 en la jaro 2017.

Kiumaniere agados Bitmono en la 21-a jarcento, ankoraŭ ne estas tute antaŭvideble, ĉu kiel alternativa aŭ paralela valuto aŭ eble nur kiel unu el la multaj kriptovalutoj. Simila al universala lingvo tri kondiĉoj necesas por grandskala uzado: Unue, sufiĉe multaj uzantoj; due, eblo facile havigi ĝustajn rimedojn, do bitmonon; kaj fine, nepra interkonsento pri alternativo al la arkaika banka sistemo.

Sovereign — Plua ŝtate eldonita cifereca valuto

Antaŭ nelonge ŝtataj instancoj kaj centraj bankoj certigis nin, ke ciferecaj valutoj estas trompo kaj havas neniun valoron. Intertempe la sinteno koncerne ciferecan monon iom ŝanĝiĝis. Pli kaj pli homoj kaj monaj institucioj tre aprezas ĝin. Diversaj ŝtatoj pripensas la eblon krei sian propran blokĉenan valuton. Post Venezuelo, kiu praktike jam antaŭen paŝis per sia oleo-bazita Pedro, fine de februaro la registaro de Marŝala Insularo anoncis eldonadon de sia propra valuto, nomita Sovereign (SOV). La Projekto estas sufiĉe ambicia.

Marŝala insularo estas tre malgranda ŝtato, kiu konsistas el pli ol 1200 insuloj en la Pacifika Oceano. Ĝi havas proksime 72 mil loĝantojn, kaj estas konata pro sia natura beleco sed ankaŭ pro la usonaj nukleaj testoj en la 1940-aj kaj 50-aj jaroj. La ekonomio ne estas tre bona. La landa valuto estas la usona dolaro. Kiel manifestado de sendependeco de Usono la respubliko ĉi-jare eldonos 24 milionojn da SOV. Unue ĝi bezonas Komencan Monoferon (angl. ICO). La ŝtato ricevas 12 milionojn de ili, kaj la aliaj plus la enspezoj de ili estos disdonitaj al diversaj fundoj. Interalie por financi la damaĝajn sekvojn de klimata ŝanĝo aŭ de la iama nuklea poluado. Poste la monoprovizo jare kresku ĉirkaŭ 4%. Ĉiuj civitanoj kaj komercistoj de la respubliko posedos la necesajn teknikajn rimedojn por uzi la novan valuton. Alie ol ĉe konataj ciferecaj valutoj, ĉiukaze ne ekzistos anonimeco. Uzado de Sovereign bezonas identigon de uzanto per fingroŝpuro, kiu estiĝas parto de blokĉeno. Tamen nur la uzanto mem povas aliri sian ĉifritan fingroŝpuron. La celo estas neanonima blokĉena sistemo kiu funkcias en regulita medio. Ankoraŭ ne estas konate, sur kia blokĉeno tiu nova valuto baziĝas.

Interese, la Komenca Monofero estas organizita de israela noventrepreno Neema. Ĝis nun la tuta afero ŝajnas tre serioza kaj travidebla, kaj la ŝtato vere interesata kaj helpema al siaj civitanoj. Eble ne longe kaj ni vidos aliajn ŝtatojn sekvi la vojon de cifereca valuto, uzata kiel alternativo al la domina kaj ŝuldoplena ĉefa mondvaluto dolaro.