Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Mono, ĉu neŭtrala lingvo?

Guillaume Armide – Francio

Parto 2: La kompletigaj valutoj

“Mono estas kiel fera ringo, kiun ni trabore pendigis de nia nazo. Ni forgesis, ke ni mem fasonis ĝin kaj nun ĝi tiradas nin ĉien. Mi pensas, ke nun estas tempo por determini, kien ni volas iri – laŭ mi, al daŭripovo kaj divido – kaj fasoni monsistemon taŭgan por konduki nin tien.”

Bernard Lietaer

“Redonu al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro”, diris Jesuo parolante pri la moneroj de la romia imperio. Unu el la interpretoj de tiu frazo estas: “Vi estos liberigitaj kiam vi ĉesos uzi tiun monon per kiu vi akceptas la ŝuldon kaj la submetiĝon al la mastro, kies vizaĝo kaj nomo estas stampitaj sur la moneroj”.

Tial hodiaŭtempe ekzistas miloj da alternativaj kaj lokaj valutoj en la mondo. Se iu komunumo (vilaĝo, distrikto, regiono, aro da entreprenoj, komercistoj...) kreas kaj uzas sian propran valuton, tiu havigas al si la povon komerce rilati ekster ĉia ŝuldo al la ŝtato kaj banko. Ekzistas miloj da kompletigaj valutoj en la mondo. Vi certe scias, ke en Esperantujo eblas aĉeti teon per Steloj. Sed la rompo de la ligo al la banko kaj la ŝtato estas nur unu el la avantaĝoj de la kreo de alternativaj valutoj.

La “fandiĝantaj” valutoj

Kelkaj lokaj valutoj estas “fandiĝantaj”. Tio signifas, ke ili perdas iom el sia valoro laŭtempe. Ili do ne plenumas la trian funkcion de la mono laŭ Aristotelo: la konservilecon. Kial? Bernard Lietaer tuj klarigos pri tio al ni en la jena intervjuo farita de Sarah van Gelder. Bernard Lietaer servadis kvin jarojn en la Belga Centra Banko, kie lia unua projekto estis la realigo de la eŭropa valuto (eŭro). Li helpis disvolviĝantajn landojn plibonigi siajn gajnojn kaj valutojn. Li instruis internacian financon en la Universitato de Loveno (Belgujo). Kaj li estas membro de la Roma Klubo.

Bernard Lietaer/ Sarah van Gelder

Bernard Lietaer: Ni bezonas vidi la rilaton inter la interezoj kaj la manieroj laŭ kiuj ni forvendas la estonton. Se mi demandas: “Ĉu vi volas $100 hodiaŭ aŭ $100 post unu jaro?”, plejparto de la homoj dezirus la monon tuj, simple ĉar eblas deponi tiun monon senriske en bankokonton kaj rehavi ekzemple $110 unu jaron poste. Alia maniero vidi tion estas, ke mia postjara oferto de $100 pli-malpli ekvivalentas al hodiaŭa oferto de $90. Tiu maniero forvendi la estonton nomiĝas discounted cash flow [forvendita mono]. Tio signifas, ke laŭ nia aktuala monsistemo estas logike forhaki arbojn kaj meti la ricevitan monon en la bankon; en la konto la mono kreskos pli rapide ol la arboj. Estas logike “ŝpari” monon per la konstruado de malbone termoizolitaj domoj tial, ke la eta prezo de la plie uzota energio estas malpli alta ol la kosto de bona termoizolaĵo dum la vivdaŭro de la domo.

Tamen ni kapablas fasoni monsistemon, kiu faras la inverson; tio estas, ke ĝi kreas pensmanieron enkalkulantan longajn periodojn per tio, kion ni povus nomi “mona malplivalorigo”. Tiu mona malplivalorigo estas koncepto disvolvita de Silvio Gesell antaŭ unu jarcento. Lia ideo estis, ke mono estas publika havaĵo – same kiel la telefono aŭ la publikaj transportiloj – kaj ke ni devus pagigi malaltan prezon pro ĝia uzo. Alivorte temas pri kreo de negativa interezo anstataŭ pozitiva. Kion tio rezultigus? Se mi donus al vi monbileton de $100 kaj dirus al vi, ke post unu monato, vi devos pagi $1-n por ke tiu mono plu validu, kion vi farus?

Sarah van Gelder: Mi supozas, ke mi provus investi tiun monon en alia afero.

BL: Ekzakte. Vi konas la esprimon: “mono estas kiel sterko, ĝi utilas nur tie, kie ĝi estas disverŝita.” En la sistemo de Gesell, homoj uzus monon nur kiel interŝanĝilon sed ne por stoki valoron. Tio kreus laboron per la cirkuligado de la mono kaj inversigus la motivadon pro la logo pri tujaj rezultoj. Anstataŭ forhaki arbojn por enbankigi monon vi pli ŝatus investi vian monon en vivaj arboj aŭ instali bonan termoizolon en via domo.

SvG: Ĉu tio jam estis provita?

BL: Mi trovis nur tri periodojn: la antikva Egiptujo, tri-jarcenta periodo dum la Eŭropa mezepoko kaj kelkaj jaroj dum la 1930-aj jaroj. En la antikva Egiptujo, se vi stokintus cerealojn, vi ricevintus ĵetonon interŝanĝeblan, kiu iĝis valuto. Se vi estus reveninta unu jaron poste kun 10 ĵetonoj, vi ricevintus interŝanĝe nur 9 ĵetonojn da cerealoj ĉar la ratoj kaj la uzado estus malpliigintaj la ekspluateblajn kvantojn kaj ĉar necesis pagi la gardistojn. Tio do similis al malplivalorigo.

Egiptujo estis la manĝ-stokejo de la Antikva Epoko, la Nila juvelo. Kial? Tial, ke anstataŭ deponi monformajn valorojn, ĉiu investis en produktemaj riĉofontoj, kiuj daŭris eterne – ekzemple la instalado de la teritorio kaj la akvumaj sistemoj. Pruvo, ke la monsistemo havis rektan ligon kun tiu riĉeco estas, ke ĉio rapide ĉesis, kiam la romianoj anstataŭis la egiptan “norman grenon” per sia propra valuto kun pozitivaj interezoj. Post tio, Egiptujo ĉesis esti la manĝstokejo kaj fariĝis disvolviĝanta lando, kiel oni diras nuntempe.

En Eŭropo dum la mezepoko – de la 10-a ĝis la 13-a jarcento – la lokaj valutoj estis emisiitaj de la lokaj landestroj kaj ili estis periode reprenitaj kaj reeldonitaj kun kolekto de imposto dum la proceso. Denove temis pri formo de malplivalorigo, kiu igis la monon maltaŭga por la stokado de valoroj. La rezulto estis floranta kulturo kaj disvastiĝinta bonfarto, ekzakte dum la epoko de uzado de tiuj lokaj valutoj. Preskaŭ ĉiuj katedraloj estis konstruitaj dum tiu epoko. Se vi pensas pri tiom kiom urbeto bezonis investi por konstrui katedralon, estas eksterordinare.

SvG : Ĉu ĉar katedraloj konstruiĝas dum generacioj?

BL: Ne nur. Flankenmetinte la evidentan simbolan kaj religian rolon – kiun mi ne volas malpliigi – ni memoru, ke la katedraloj havis gravan ekonomian funkcion: ili logis pilgrimantojn, kiuj de negocisma vidpunkto ludis rolon similan al tiu de la nuntempaj turistoj. La katedraloj estis konstruitaj por daŭri ĉiame kaj krei longtempan enfluon por la komunumo. Ili estis rimedo por krei abundecon por vi kaj viaj idoj por 13 generacioj! Pruve, tio ankoraŭ funkcias nuntempe: en Ĉartro (Chartres, Francujo) ekzemple, la plejparto de la komercejoj de la urbo vivtenas sin danke al la turistoj vizitantaj la katedralon, 800 jarojn post ĝia konstrufino.

Freŝdataj esploroj malkovrigis tion, ke la vivkvalito de ajna kamparano en Eŭropo atingis sian apogeon en la 12-a kaj 13-a jarcentoj, kaj estis eble eĉ supera al la nuntempa. Kiam vi ne povas konservi vian ŝparon forme de mono, vi investas en ion, kio produktos valoron en la estonto. Do tiu monformo kreis eksterordinaran ekonomian impeton.

Katedralo de Ĉartro (Chartres), Francujo

La plej menciinda ekzemplo de fandiĝanta valuto estas tiu de la svisa WIR-banko-kooperativo (legu la samnoman vikipedian artikolon), ne nur pro la fakto ke unu el ĝiaj kunfondintoj, Paul Enz, estis esperantisto! Menciindas ankaŭ la germanaj valutoj Wära kaj Chiemgauer kiuj tre bone funkcias en Bavarujo.

Notinde

En 1930 la urbestro de Wörgl (Aŭstrujo) decidis eldoni paperajn labor-interŝanĝilojn ŝilingigeblajn por lukti kontraŭ la ŝuldo kaj la senlaboreco. Tri jarojn poste, la eksperimenton malpermesis la regionaj aŭtoritatoj kaj la Centra Aŭstra Banko.

La LISoj

LISo signifas Loka Interŝanĝ-Sistemo. LISo estas ĝenerale asocio de homoj, kiuj proponas interŝanĝi servojn. Ĉiu LISo uzas sian propran valuton ekvivalentan ne al ia mono sed al labortempo. Ni imagu ekzemplon de LISo kies valuto nomita Lisero ekvivalentas al unu horo de laborado. Se mi partoprenas en la sistemo kaj jesas la peton de alia partoprenanto helpi refarbi ties banĉambron kaj se mi laboras entute tri horojn tie, mi gajnas tri Liserojn. Per tiuj tri liseroj mi povas aĉeti, ekzemple unuhoran masaĝon kaj duhoran esperantolecionon laŭ la proponoj de aliaj LISanoj.

La ĉifra mono

La ĉifra mono estas alternativa mono tre uzata en la tuta mondo. Ĝia nura formo estas komputilaj datenoj. Ĝia nura cirkulejo estas Interreto. Ĝi funkcias per datenbazo nomata blokĉeno, kiu estas tre speciala. Tiun datenbazon administras ne unu centra servilo sed la ĉiomo de la uzantoj. Rezultas fidinda proceso por interŝanĝi valuton sen la perado de iu banko. Ekzistas multnombraj ĉifraj valutoj. Ili ĉiuj estas laŭdifine internaciaj ĉar ili sekvas la vojojn de Interreto. Notinde, unu el ili estas tiom internacia, ke ĝi nomiĝas Monero.

Sed plejparto estas similaj inter si kaj devenas de la unua kaj nuntempe plej uzata el ili: la Bitcoin (btc). Same kiel lingvon, ju pli da homoj uzas la Bitmonon, des pli ĝi estas utila. Franca blogisto defiis sin vivi en Parizo dum 30 tagoj el- kaj en-spezante nur Bitmonon. Li sukcesis trovi loĝejon, ekologian nutraĵon kaj laboretojn uzantajn tiun valuton. Li eĉ povis liverigi al si picon. Li publikigis kelkajn epizodojn de sia sperto (franclingva Jutub-kanalo: autodisciple). En Parizo ekzistas kovrita komerca strato nomita Passage du grand Cerf. Ĝi estas tre belstila, ĝi longas 135 metrojn kaj gastigas multajn metiajn komercistojn (juvelistojn, meblistojn, modistojn...). Preskaŭ ĉiuj akceptas la Bitmonon.

La Bitmono estas konsiderata tre helpa por la pli ol 2 miliardoj da senbankokontaj homoj de nia mondo. Ĝi ebligas sendi monon tra la mondo ene de dek aŭ dek kvin minutoj je tre malalta kosto. Eblas facile aĉeti kaj vendi bitmonon kontraŭ iu ajn valuto, ĉu per skriba aŭ materia mono.

Kiam iu lando spertas ekonomiajn malfacilaĵojn, oni ofte vidas la nombron de Bitmono-uzantoj kreski tie. La valoro de la Bitmono kreskis je 3% post la venko de Donald Trump en la usona baloto kaj ĝi kreskis je 9% post la Briteliro (Brexit). Verŝajne ĉiufoje kiam la fido je niaj institucioj, aŭtoritatoj, financistoj malkreskas, la intereso por la Bitmono kreskas.

Malgraŭ ke pli kaj pli da ŝtatoj adoptas leĝojn koncerne la Bitmonon, ĝi ankoraŭ funkcias ekster ĉia leĝa institucio, kaj pro tio ĝi estas la plej ŝatata valuto de la komercistoj de la malhela reto (DarknetDeepWeb). Tion oni ofte riproĉas al la Bitmono ĉar dum ĝia komenco la malhela merkato reprezentis pli ol la duonon de ĝia uzo. Sed nun tiu uzo estas malkreskinta al malpli ol 6% de la transakcioj. Vladimir Putin konsideras, ke la Bitcoin ebligas la monlavadon. Pro tio li minacas ĉiun rusan uzanton de Bitcoin je 38000-dolara monpuno kaj 7-jara mallibereco.

Fina rimarkindaĵo pri la Bitmono estas, ke ĝi ne protektas kontraŭ spekulacio. Fakte ĝi eĉ nuntempe tre kuraĝigas ĝin. Vidu la ĉi-suban grafikaĵon kaj vi komprenos ke iu homo, kiu aĉetis unu btc-on en 2009 (jaro de la kreo de la btc) estas nun tre riĉa se li/ŝi ne revendis ĝin tro frue.

la plivaloriĝo de la Bitmono – en US$

Krome, la homoj, kiuj kontribuas al la sekurigado de la transakcioj de ĉifraj valutoj, gajnas monon en tiuj valutoj. Jam ekzistas entreprenoj, kies aktiveco estas la tiel nomata “minado” de ĉifraj valutoj kaj nomiĝas minejoj. Nia epoko estas spertanta la ciferecan orimpetegon.

Kontakto jam prezentis la Bitmonon en la numero 2014:2. La ĉefartikolo verkita de Joop Kiefte tiam estis “La bitmona revolucio”.

La impak Coin

Kiam kreiĝas loka valuto en ia regiono de la mondo, plej ofte ĝin regas asocio de homoj, komercistoj ktp, dezirantaj aldifini specifan direkton al la nova ekonomio, kiun portos la nova mono. Tiu direktado konsistas ĉefe el la elekto de tiu, kiu rajtas uzi la valuton laŭ specifaj kriterioj kune difinitaj. Ekzemple kaj plej ĝenerale, la kriterioj rigardas la socian kaj ekologian efikon de la aktiveco de la kandidato.

Nu tia valuto ĵus kreiĝis en la universo de la ĉifra mono. Ĝi nomiĝas impak Coin (mpk) kaj naskiĝis el la ventro de la kebekia entrepreno nomita impak Finance.

La impak Coin, same kiel kelkaj aliaj ĉifraj valutoj, uzas alian sistemon de blokĉeno (nome: “pruvo de veto” kontraŭ “pruvo de laboro” por la Bitcoin). Tiu alia sistemo laŭdire estas malpli sekura sed multe pli rapida kaj ekologia:

Por scii pli pri la impak Coin vizitu la retejon: impakfinance.com.

La rompo de la ligo al la banko kaj la ŝtato estas nur unu el la avantaĝoj de la kreo de alternativaj valutoj.