Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Mono, ĉu neŭtrala lingvo?

Guillaume Armide — Francio

Parto 3: plivirtigi la ekonomion

“Nuntempe pli ol iam ajn ni bezonas politikajn regantojn, kiuj kapablas vidi la grandan bildon, kiuj komprenas la rilaton inter ekonomio kaj la mediaj sistemoj, kiuj subtenas ĝin.”

Lester R. Brown

Kiam vi aĉetas ion ajn, vi voĉdonas multe pli efike ol kiam vi enlasas voĉdonilon en la voĉdonilujon. Se vi deziras havi novan porteblan telefonon ekzemple, vi rajtas elekti inter iPhone kaj Fairphone, t.e. inter nedaŭrigeblo kaj daŭrigeblo, inter neresponsaj kaj responsaj materialoj, inter nedecaj kaj decaj laborkondiĉoj kaj inter kreado de poluaj ruboj kaj reuzo/recikligo de materioj. Do eĉ se ĉiu unuopa civitano ne responsas pri tio, kiu kreas la monon kaj kiel, ĉiu konsumanto ja havas la povon direkti la ekonomion al unu aŭ alia idealismo.

La etikaj bankoj

Kiam vi ne estas uzanta ĝin por aĉeti ion ajn, via mono tute ne estas dorme atendanta. Por multaj el ni ĝi estas uzata de la banko al kiu ni konfidis ĝin. Tial la plej grava elekto, kiun ni povas fari pri la uzo de nia mono, estas tiu de nia banko. La bankoj financas la mondon. Ili elektas la projektojn, kiujn ili subtenas. Imagu, se neniu banko volas financi la konstruon de muro inter Meksiko kaj Usono, Donald Trump povas decidi ion ajn, la muro ne konstruiĝos. Li mem certe ne pagos por ĝi! La banko estas la lasta decidanto, do la plej pova politikisto. Ni kutime kredas, ke la bankoj neniam elektas laŭ politikaj kriterioj sed nur laŭ la rentopovo de la financata afero. Plej ofte ja estas tiel, sed tio ne estas universala leĝo. La bankoj rajtas elekti laŭ siaj propraj kriterioj, al kiuj projektoj ili volas pruntedoni monon aŭ ne. Ili estas do en la plej taŭga pozicio por decidi pri la bonfarto de nia mondo kaj ĝia onto.

Kiel scii ĉu via banko subtenas etikajn projektojn? Demandu ĝin! Ĝi ne nepre respondos aŭ rakontos mensogojn. La internacia asocio Amikoj de la Tero enketas pri tiuj aferoj de multaj jaroj. Ĉiujare ĝi publikigas raportojn pri responso de la bankoj kaj pri ilia travidebleco.

Kelkaj fidindaj etikaj bankoj en la mondo nomiĝas: Triodos bank, NEF (Nouvelle Économie Fraternelle), Desjardins. Ili havas perfektan travideblecon. Kelkaj el ili disdonas jaran raporton al siaj membroj por informi pri la projektoj subtenitaj per ties mono. Menciindas ankaŭ la sveda JAK-membrobankon (JAK Medlemsbank), pri kiu ekzistas bela vikipedia artikolo en Esperanto, kies enkondukon mi kopias jene: “JAK estas alternativa banko, kiu funkcias sen rentumo. La membroj ŝparas kaj pruntedonas monon unu al aliaj laŭ sistemo balancita per ŝparopoentoj. Ĝi funkcias dum pli ol kvardek jaroj kaj havas nun pli ol 36 000 membrojn. La kreinto de la ŝpar-pruntsistemo estis Per Almgren, verdulo kaj iam esperantisto. La ĉefoficejo situas en Skövde (Ĥovdo) kaj estas lokaj grupoj en multaj svedaj urboj. Krome ekzistas internacia reto por disvastigi la ideojn pri senrentuma banko internacie.”

La baza enspezo (BE)

En Brazilo ĝi iĝis en 2005 konstitucie atinginda idealo. Mi parolas pri tiu propono de monsumo, kiun ĉiu civitano senkondiĉe ricevus ekde sia naskiĝo ĝis sia morto. Antaŭ kelkaj jaroj, tia ideo aspektis tute freneza. Nun ĝi aspektas ne nur freneza sed ankaŭ ebla pro la tutmonda movado, kiu subtenas ĝin kun konvinkipovaj argumentoj, literaturo, dokumentfilmoj kaj spertaj prelegantoj. La 5-an de junio 2016, la unuan fojon en la mondo, okazis popola baloto pri la estigo de la BE en Svisujo. Rezultis, ke 76,9% de la voĉdonantoj malakceptis la ideon. Kiun ideon fakte? Nu, ekzistas du malsamaj fluoj en la BE-movado. En la unua oni volas, ke tiu BE restu sufiĉe malalta por esti nesufiĉa por vivteni, t. e. ke la homoj bezonu almenaŭ kompletigan salajron kaj ke ili do ĉiuj laboru aŭ serĉu laboron. La dua fluo deziras, ke tiu BE estu sufiĉe alta por ke neniu civitano bezonu labori por rajti vivi en komforta loĝejo, kun sanaj nutraĵoj, atingeblo al sanaj servoj kaj decaj vestaĵoj.

Multaj fakuloj asertas, ke la BE plivirtigos la ekonomion en la senco, ke kun malpli da premo la homoj dezirus labori pli en fakoj, kiuj havas sencon por ili, kiuj ne difektas ilian sanon, kiuj ne detruas la naturon aŭ la homojn, ktp.

Kaj ĝuste tio timigas aliajn homojn. Verŝajne unu el la plej komunaj kialoj pro kiuj oni kontraŭas la ideon de BE, estas la timo perdi la devigpovon de mono. Nia nuna mondo funkcias surbaze de tio. Estas kapturne pensi, ke iam neniu homo estus en la situacio ne devi labori por vivteni sin. Tiu vertiĝo estas ligita al du gravaj aferoj:

Tamen tiu kredo kaj tiu timo estas la radikoj de la malfeliĉo de multaj homoj.