Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Mono, ĉu neŭtrala lingvo?

Guillaume Armide — Francio

Parto 4: Ĉu mono nepras?

“Prefere ol amon, ol monon, ol famon donu al mi veron.”

Henry David Thoreau

Ĝis nun, ni parolis konsiderante, ke mono estas utila ĉar ĝi plenumas la Aristotelajn rolojn de konservilo, mezurilo kaj interŝanĝilo. En la 3-a parto de la artikolo ni aldonis pluan gravan rolon al mono: devigilo. En ĉi tiu lasta parto ni esploru la demandon: Ĉu tiuj kvar funkcioj vere utilas al ni?

Ĉu indas konservi?

Kiam ni parolas pri konservado per mono, ni tute ne parolas pri la konservado de la freŝeco de varo nek la uzeblon de ilo. Ni parolas pri la konservado de la aĉetpovo de homo haviginta monon al si. Ni parolas pri tio prokrasti la interŝanĝon. Ni parolas pri tio laŭplaĉe bloki la cirkuladon de varoj kaj servoj. Tio signifas krei en la reto en kiu ili cirkulas, nodojn en kiuj ili povas koncentriĝi, kaj nodojn en kiuj ili sekve maloftiĝas. La konservileco de mono estas la kaŭzo de la ekzisto de riĉuloj kaj malriĉuloj. Kaj niaepoke tiu malekvilibro atingis sian plej altan nivelon en la historio de la homaro.

En la mondo en 2014, 1% de la homoj posedas 48% de la riĉecoj.

Kaj hodiaŭ en 2017 tiu 1% posedas certe pli ol la duonon de la tutmonda trezoro. Ni vidis en la parto 2, ke la fandiĝantaj valutoj ebligas ripari tiun malekvilibron, ĉar ili malebligas la konservadon per mono kaj kuraĝigas la zorgadon kaj la dividon de la riĉofontoj, ĉar per fandiĝanta mono nur tiel eblas investi en la onton.

Ĉu indas mezuri ?

Monsistemo peras mezurunuon al ni por taksi la valoron de ĉio. Tio nomiĝas merkato. Merkato ebligas aldifini prezon al ĉio. Ĉu vere al ĉio? Nu, nuntempe usonaj malliberigitoj rajtas aĉeti pli belan ĉelon, oni rajtas aĉeti pasporton, spermon, ovoĉelojn, lui la ventron de lupatrino. Ekzistas merkatoj pri organoj, pri virinoj, infanoj. Ili kontraŭleĝas sed tamen ekzistas. Al kelkaj malriĉuloj tre utilas la eblo vendi renon kaj eĉ pli utilas al kelkaj riĉuloj aĉeti ĝin. Ĉu vi opinias, ke oni devus laŭleĝigi la vendon de renoj? En multaj publikaj lokoj estas malpermesite fumi, bicikli, promeni nude aŭ amori. Kio okazas al vi, se vi malrespektas la regulon? Vi pagas monpunon. Do iusence tiu monpuno estas la prezo pagenda por fumi, bicikli, promeni nude aŭ amori en tiuj lokoj. Vi scias, ke infanoj laboris kaj kelkaj el ili mortis por eltrovi la maloftan metalon necesan por funkciigi vian iPhone-on. Ĉu vi konsideras, ke vi pagis la ĝustan prezon por tio? En sia fama raporto la ekonomiisto Nicholas Stern kalkulis kiom kostus savi la planedon el la klimata plivarmiĝo kaj kiom kostus ne savi ĝin. Se vi pretas pagi la monpunon, ĝi ne plu vere estas malpermeso sed permesvendo. Se tiuj pripensoj interesas vin, mi rekomendas la legadon de la libro What money can’t buy [Kion mono ne povas aĉeti] de Michael J. Sandel.

La merkato difinas la prezon de la kotono en la mondo sen zorgi ĉu tiu prezo ebligas al la produktinto dece vivi. Kaj eĉ se vi neniam aĉetas renon, spermon, iPhone-on nek kotonon, la simpla fakto, ke vi aĉetas panon aŭ vendas horloĝojn per la sama mono, igas vin partoprenanto en la merkato.

Cetere la merkato responsas ankaŭ pri iom stranga fenomeno nomata kurzo. Laŭ PIV, kurzo estas borsa aŭ eksterborsa prezo aŭ valoro de akcioj, obligacioj, kambioj, devizoj, mono kaj varoj: alta, meza, malalta kurzo; kurzo falas, altiĝas; konstanta, nekonstanta, varia, ŝancela kurzo. Jen kio karakterizas la unuon, kiun ni uzas por difini prezojn: “nekonstanta, varia, ŝancela”. Nia mezurilo estas ŝanĝiĝema! Kion do eblas mezuri per ĝi?

Ĉu indas interŝanĝi?

Kompreneble jes. Nenio eblas sen interŝanĝo. Interŝanĝo estas la esenco de la vivo. Ĉiuj ĉeloj de nia korpo interŝanĝadas materion kaj informojn kun sia ĉirkaŭaĵo senhalte! Ni malkovris antaŭ ne longe, ke la arboj komunikas inter si pere de siaj radikoj. Do ni danku la monon, kiu ebligas interŝanĝojn inter la homoj kaj tiel ebligas la vivon kaj la prosperon de la homaro. Nu, minuton! Ĉu vere mono ebligas interŝanĝojn? Mi multfoje aŭdis tiun aserton. Tamen...

Mono ne ebligas sed plifaciligas precizan tipon de interŝanĝo. Temas pri la tiel nomataj komercaj interŝanĝoj, kiujn oni ankaŭ povus nomi “kondiĉaj” interŝanĝoj. “Mi donas al vi pelton, se vi donas al mi spelton”, aŭ: “kondiĉe ke vi donas....”.

Estas du intencoj profunde malsamaj en la ago doni:

Kompreneble estas multaj okazoj en kiuj nia dono estas mikso de ambaŭ ĵus menciitaj intencoj en diversaj proporcioj. Mi eĉ dirus, ke malofte oni troviĝas en nur unu el tiuj du ekstremaj intencoj.

Verŝajne la socio pli bonfartas se la unua intenco, la senkondiĉa dono, pli oftas ol la dua ĉar la senkondiĉa dono kreas nematerian ligon inter homoj tra dankemo kaj fido kaj igas la komunumon pli solida, pli paca kaj pli feliĉa. Cetere, multaj sciencaj eksperimentoj montris, ke sperti dankemon kaj fidon plibonfartigas kaj helpas ĉiun homon flori. Feliĉe, pagi per mono ne malhelpas sperti dankemon kaj fidon. Tamen konstatiĝas ke en la tutmonda socio niaj interŝanĝoj estas pli kaj pli komercaj, malpli kaj malpli senkondiĉaj. Kiom ofte vi sentas ĝojon kiam vi pagas ĉe la kaso de superbazaro? Kiom ofte vi sentas fidon, ke en via komunumo vi ĉiam ricevos tion, kion vi bezonas, eĉ se vi ne havas monon por pagi ĝin? Dankemo kaj fido malkreskas. Eĉ se ĝi ne malhelpas dankemon kaj fidon, mono estis origine kreita por anstataŭi ilin.

Oni volas ricevi monon ĉar oni ne fidas, ke sen ĝi oni ricevos la varojn kaj servojn, kiujn oni bezonas aŭ deziras. Oni donas monon por senŝuldiĝi, tio estas por eviti havi la penson “la aliulo faris ion por mi, do mi devas fari ion por la aliulo”. Ni volas eviti senti dankemon ĉar ni miksas ĝin kun ŝuldo. Tiu intermikso de dankemo kaj ŝuldo kaŭzas, ke ni perdas la kapablon senkondiĉe ricevi. Ekde nia infaneco ni aŭdas: “Vi diru ‘dankon’ al la sinjoro!”, alivorte: vi devas pagi pro tio, kion vi ricevis, vi ne rajtas nur ricevi ĝin, vi devas meriti ĝin. Tio ankaŭ signifas: “La sinjoro ne donis tion al vi pro ĝojo sed por ricevi ion de vi, almenaŭ agnoskan, kompensan vorton.” Anstataŭe eblus demandi ekzemple: “Ĉu vi sentas vin ĝoja kun tiu ricevitaĵo? Ĉu vi ŝatus dividi vian ĝojon kun la sinjoro?”. Tio helpus la infanon konscii pri sia ĝojo ricevi, t. e. sia dankemo.

Notinde

En la portugala lingvo, la intermikso de dankemo kaj ŝuldo estas des pli evidenta, ke la plej uzata vorto por diri “dankon” (obrigado/obrigada laŭ via genro) signifas laŭvorte “(mi estas) devigita”, komprenu “mi havas devon/ŝuldon al vi”. La franca merci [dankon], havas parencajn ligojn kun meriti, merkato, komerci. Ankaŭ tie videblas, kiel la sento de dankemo miksiĝas kun la ideo de repago, kompenso, ŝuldo.

Tiu “mia pelto kontraŭ via spelto”, kiun laŭdire praktikis kelkaj prakomunumoj, nomiĝas “natura interŝanĝo” laŭ Vikipedio. Nu, mi malofte vidas tian interŝanĝon en la naturo. Mi konas almenaŭ unu ekzemplon: “kiam abelo trinkas floran nektaron, la floro almetas polenon sur la abelon por ke tiu transportu ĝin al alia floro. Kiam homoj konstatas tion, ili nomas ĝin “natura interŝanĝo”. Kial ne “justa komerco”!? Tion mi nomas antropomorfismo. Neniu iam vidis abelon kaj floron interkonsenti pri sia merkato. Neniam vidiĝis la prezo de nektaro afiŝita je la enirejo de floro en la polena valuto.

“Eĉ post tiom da tempo

La suno neniam diris al la tero:

Vi ŝuldas al mi.”

Hafez de Shiraz

Ekzistas neniu komerco ekster la homa socio. Tial min tiklas la vorto “natura” por kvalifiki la unuajn komercajn interŝanĝojn. Mi pli ŝatas paroli pri: senpera kondiĉa/komerca interŝanĝo. Tio estas pli longa, sed fakte mi tre malofte uzas tiun esprimon en miaj ĉiutagaj konversacioj, do ne tiom gravas!

Ĉu indas devigi?

Ĉiufoje kiam iu faras aŭ diras ion ne pro sincera korimpeto, tiu kreas en si kaj en la mondo iomete pli da malĝojo. Ties vivo malproksimiĝas iomete pli de ties revo kaj la mondo malproksimiĝas iomete pli de la homa kolektiva aspiro.

En mia denaska lando, mi povas ĝui pro la multa atomenergio, manĝi pli da pano kaj viando ol mi bezonas, eĉ alrubujigi parton de la produktitaj pano kaj viando. Mi povas veturi avie foje kontraŭ prezo malpli alta ol tiu de biciklo. Mi povas pisi kaj feki en pura kaj trinkebla akvo en- kaj elfluanta el mia hejmo. Ĉio-ĉi eblas ĉar malgraŭ grandaj san-danĝeroj homoj zorgis, ke la uranio venu en la atomenergiajn centralojn dum aliaj funckiigas tiujn. Ĉio ĉi eblas ĉar homoj zorgis, ke kresku la nutraĵoj por fabriki la panon kaj nutri la viandbestojn, homoj zorgis ke viandbestoj naskiĝu, kresku kaj mortu en industriaj kvantoj, homoj zorgis, ke la nafto iru el la profundo de la tero en la atmosferon tra la motoro de la aŭtoj, busoj, ŝipoj, avioj kiujn mi uzas, homoj zorgis, ke pura akvo venu al mia hejmo kaj poste estu purigita antaŭ ol reiri en la naturon. Kaj strange, mi sentas same malmulte da dankemo al ili, kiel ili sentis da ĝojo farante ĉion ĉi por mi. Eble ĉar ili ne faris ĝin por mi. Mi celas: ili ne faris ĝin kun la ĝojo kontribui al ies bonfarto.

Devigi estas perforte igi iun fari ion, kion tiu ne spontanee farus, t. e. ion, kio ne havas sencon por tiu; ion, kio kontraŭas ties aspiron, bonfarton aŭ la bonfarton de aliuloj. En mondo sen devigrimedo estus multe malpli da poluo, da armiloj, da premo, da malegaleco ĉar ekster ĉiaj premkondiĉoj, neniu homo revas fabriki mortigilojn aŭ detrui la planedon.

Devigi estas devojigi. Ju pli da devigo, des pli da distanco de la vojo al feliĉo. Nur mondo en kiu ĉiu agas laŭ sia profunda korimpeto, estas daŭripova mondo. Aldone, ĝi estas mondo multe pli glata, gaja kaj harmonia.

Mono estas devigrimedo malpli evidente identigebla ol fizika perforto aŭ malliberigo. Rezulte, oni uzadas ĝin en maniero, kiu faras, ke en la memdire evoluintaj landoj oni ĝuas komforton, kies kosto estas la malkomforto de la laŭdire evoluantaj landoj kaj la detruo de nia ununura vivloko. La mondo pli kaj pli plenas je laŭdire liberaj landoj, en kiuj devigpova mono estas la bazo de ĉia socio.

Vivi sen mono?

Do se ni deziras vivi sen konservi, stoki valoron, sen mezuri, kompari valorojn, sen interŝanĝi laŭ egalvaloraj kondiĉoj, kaj sen devigi homojn krei valoron, la plej rapida solvo estas vivi sen mono. Krome, socio libera je mono tuj ĉesigas ĉian partoprenon en la detruo de la planedo kaj de la homaj rajtoj.

Ĉu nur eblas funkcii sen mono? Kompreneble jes! Teĥnike jes! La homaro pli longe ekzistis sen mono ol kun. Tamen nuntempe tio tre malfacilas ĉar la komerca valoro estas tre vorema. Tio signifas, ke estas tre malfacile kunekzistigi du mondojn en kiuj oni uzas monon kaj ne uzas monon. Havi veganan vivostilon en ne-vegana mondo ne facilegas sed ja eblas. Male, vivi sen mono en monsistemo tia, kia la nia, estas preskaŭ neeble ĉar necesas, ke multaj (ĉiuj?) aliaj homoj havu la saman ideon samtempe. Kiel jam dirite, estas tre malfacile vivi sen interŝanĝi; nu, grandega parto el niaj interŝanĝoj fariĝas pere de mono. Estas tre malfacile mem provizi sin per la ĉiomo de la varoj kaj servoj necesaj por vivi aŭ eĉ nur sin vivteni. La projekto MOCICA, pri kiu ni parolos baldaŭ, esploras tiun eblon, ke sufiĉe granda kvanto da homoj sin anoncu pretaj rezigni pri mono.

Se vi ne volas atendi ke la aliaj pretu, jen kelkaj spertoj, kiujn vi jam povas fari facile.

Organizu Gratiferia-n! Ĝi estas foiro okazanta en publika ejo, en kiu iu ajn rajtas alporti kaj forporti ion ajn senkoste kaj senpage. Ĉiu alportitaĵo iĝas publika havaĵo dum la daŭro de la foiro, ĝis iu decidas alproprigi ĝin al si. Kompreneble estas neniu kondiĉo por forporti ion. Organiziĝas tie ankaŭ prelegoj, instruoj, metiejoj senpagaj. Hispanlingve “gratiferia” signifas: senpagfoiro, sed en la hispana la vortoj senpaga (gratis) kaj dankon (gracias) estas tre similaj ĉar etimologie parencaj. Al mi havas multan sencon traduki gratiferia per: dankemfoiro!

Malfermu senpagan butikon! La unuaj senpagaj butikoj (freeshops) aperis en Usono dum la 1960-aj jaroj. Nur dum la 1990-aj jaroj aperas la unuaj senpagaj butikoj en Eŭropo. Nuntempe Germanujo estas la venkinto laŭ la nombro de senpagaj butikoj (pli-malpli 60 butikoj, inter kiuj 7 berlinaj).

Kaj por pli ĝenerale vivi sen mono, restas al vi du ebloj. La unua estas trovi aliajn solvojn ol mone pagi por havigi ĉiujn viajn necesaĵojn. Mi nomas tiun solvon: vivi per la mono de la aliuloj, ĉar ja temas pri tio havigi de ili, sen mono, aferojn, kiujn ili ekhavis per mono (tegmenton, nutraĵojn, vestaĵojn, la kapablon kuraci ktp.). La dua eblo estas detiri sin de la mondo, ĉu unuope, ĉu komunume, estigi vivmanieron memstaran, sendependan.

Vivi per la mono de aliuloj

Mi menciu mian propran situacion por komenci. Mi tute ne vivas sen mono, sed mia vivstilo pli kaj pli senmoniĝas, ĉefe ekde la momento kiam mi decidis esti senfikshejma. Per la retoj WWOOF kaj Workaway estas facile trovi homojn pretajn gastigi kaj nutri vin kontraŭ laboro. Do anstataŭ monan salajron, oni ricevas rekte la du plej gravajn vivnecesaĵojn: tegmenton kaj manĝon. Ĝenerale, oni ne laboras pli ol 5 horojn tage kaj 5 tagojn semajne. Tio lasas multan liberan tempon. Multaj homoj spertas tion nur ferie. Multaj aliaj homoj spertas tian vivstilon plurajn jarojn. Mi eĉ renkontis familion (paro + infano) vivantan tiel. Kia ĝojo renkonti infanon kies lernejo estas senfina tramonda vojaĝo!

Kelkaj homoj iom famiĝis pro sia elekto vivi sen propra mono, t. e. sen enspezi kaj elspezi monon. Ili estas pripensigaj ekzemploj. Plej ofte tiuj homoj iel komercas kun la “normala” mondo per senmonaj interŝanĝoj, sed nemalofte ili ankaŭ simple ricevas donacojn.

En la anglalingva mondo menciindas la irlandano Mark Boyle (nask. 1979), fama laŭ la nomo: the moneyless man [la senmona viro]. Li ĉesis uzi monon en 2008.

Mark Boyle: “Ni plenkreskuloj strange kredas, ke mono provizas nin, dum fakte tion faras Naturo. Ke ni devas kalkuli je mono, estas simple alia iluzio povigita de la fakto, ke ni kolektive konsentas kredi ĝin.”

Mark Boyle verkis libron The moneyless Man, kiun vi povas aĉeti kaj legi senpage ĉe la retejo moneylessmanifesto.org. Tie vi ankaŭ povos spekti la filmon The moneyless Manifesto.

Mark Boyle estas nun kunfondanta komunumon, en kiu homoj vivos laŭ la leĝoj de la Freeconomy [Liberekonomio].

Alia anglolingva menciindulo estas la usonano Daniel Suelo (nask. 1961). Li vivas en kaverno ekde 2000 proksime de Moab en Utaho. Li verkis The man who quit money [La homo, kiu forlasis monon].

Daniel Suelo: “Mi estas dungita de la universo. Ĉar ĉie, kien mi iras, estas la universo, mi ĉiam estas sekura. La vivo floris dum miliardoj da jaroj tiel. Mi neniam spertis tian sekurecon, antaŭ ol mi forlasis monon. Riĉo estas tio, je kio ni dependas por sekureco. Mia riĉo neniam forlasas min. Ĉu vi pensas, ke Bill Gates estas pli sekura ol mi?”

En mia francparolanta ĉirkaŭo menciindas du homoj:

Jean-François Noubel (nask. en 1964). Li havas unu filon. Ekde septembro 2011 li vivas 100% en la t. n. donacekonomio kaj havas sufiĉe altan vivnivelon en la senco, ke li vivas nek en kaverno, nek en ruldomo sed en “normala” loĝejo en Provenco (sudFrancujo). Mi rekomendas malkovri lin tra la dulingva (fr/en) retejo noubel.com.

Jean-François Noubel: “La vera mizero, la vera humiligo de homo ne vere estas: ne havi aliron al io. Ĝi ĉefe estas: ne povi doni.”

La franco Benjamin Lesage (nask. 1985) spertis nekredeblan 11-monatan aventuron. Li kun du amikoj (italo kaj germano) decidis vojaĝi sen mono de Nederlando al Meksiko per aŭta kaj ŝipa petveturo. Ili spertis multajn malfacilaĵojn kaj trapasis momentojn de granda manko. Sed ili ankaŭ multe amuziĝis, ĝuis, renkontis tre malavarajn homojn (notinde en Maroko) kaj lernis pri si mem, lernis malregi kaj fidi. Nun Benjamin Lesage estas verkinta libron Sans un sou en poche [sen unu monero enpoŝa] kaj kunfondinta vilaĝon nomitan Eotopia, kies celo estas funkcii sen mono. Vizitu la trilingvajn (fr/en/es) retejojn: eotopia.org kaj sansunsou.wordpress.com

Benjamin Lesage: “Mi imagas tiun mondon, en kiu estus homoj kun bezonoj kaj aliaj homoj kun riĉofontoj kaj ke ĉio ekvilibriĝus. (...) Nur unu problemo, vera baro: tio ne estas laŭleĝa. Ĝi estas nedeklarita laboro. Ĝi ne kongruas kun la jura laŭleĝa kadro. Vendi armilojn ja estas laŭleĝe en Francujo sed proponi helpon oni devas ne.”

La homoj famaj aŭ ne, kiuj vivas sen tuŝi monon, eĉ se ili vivas per la mono de aliaj, montras al mi, ke baze, uzi monon estas persona elekto. Kaj ili igas pli reala la revon, en kiu pli kaj pli da homoj aliĝas al tiu vivstilo kaj tiel igas ĝin pli kaj pli facila.

Detiri sin de la komerca mondo

Aliaj projektoj estas pli ampleksaj kaj celas krei monderojn en kiuj mono entute ne plu necesas. Plej ofte temas pri “eko-vilaĝoj”, en kiuj oni praktikas permakulturon, eko-konstruadon, liberan edukadon, vegetaranismon aŭ veganismon. La ĵus menciitaj projektoj Eotopia, kunfondita de Benjamin Lesage, kaj la Freeconomic Community de Mark Boyle estas du el tiuj. Se vi volas trovi tian vilaĝon proksime de via hejmo, vi trovos mapon en la retejo ecovillage.org.

Menciindas ankaŭ la usona arkitekto Jacque Fresco, kiu elpensis tutan strukturon de urbo tre moderna kaj memproviza, en kiu homoj povus sin vivteni sen interŝanĝi kun la ekstero. Tio nomiĝas la projekto Venuso. Mi tre rekomendas viziti la retejon thevenusproject.com, kiu prezentas tiun aferon same mirindan kiel la plej bela sciencfikcia verko.

La movado MOCICA (elparolu: mosika. MOCICA signifas franclingve: movado por konscia kaj memstara civilizacio) proponas tre konkretan, simplan kaj gradan ŝanĝon de kunmona al senmona mondo. La celo estas, ke ĉiuj homoj de la mondo organizu sian propran vivstilon kaj la disdonadon de servoj kaj varoj inter si. Jen pli-malpli ĉio! Por atingi tion, MOCICA faras laŭeble plej malpezajn proponojn. Ŝajne la ideologio de MOCICA estas eliĝi el ĉia ideologio. Kaj monsistemo estas konsiderata kiel la plej forta kaj fuĝinda ideologio. La proponoj de MOCICA estas kiel malplena (do pleniginda) kadro por nia libereco.

Jen la plej konkreta propono de MOCICA: organizi la mondon laŭ kvin niveloj de “kunveno”, tio estas, de la plej loka (nivelo 1) al la tutmonda (nivelo 5). En ĉiu nivelo, la homoj kuniĝas, diskutas kaj decidas pri la aferoj de la koncernata teritorio kaj ili elektas (laŭ sia plejŝatata elektosistemo) reprezentanton partoprenontan en la kunveno de la supra nivelo. Tiu sistemo nomiĝas la tutmonda demokratia organizo 5 (TDO5).

En tiu projekto ekzistas neniu aŭtoritato. MOCICA certe ne proponas regi la mondon! Ĝi proponas nur etaparon por pasi de unu paradigmo al alia. La ideo estas nur konsciigi pri tio, ke se ni teĥnike kapablas organizi mondon obeantan al la baroj de monsistemo, ni des pli kapablos organizi ĝin sen tiuj baroj.

Por atingi tiun celon, MOCICA proponas tri etapojn:

  1. Kuniĝi ni multnombre enskribiĝas en la movado (senpage, memkompreneble) kaj ni komencas organizi la TDO5-on.

  2. Transiĝi: tiu etapo estas sendaŭra! Temas nur pri daŭrigi la samon, kiel oni faris ĝis tiam sed rezigninte pri mono. La rekomendo estas unue nenion ŝanĝi en la aktivaĵoj por ne kaŭzi grandan ŝokon. La nura ŝanĝo konsistas el la neuzo de mono, igi ĝin senutilaĵo.

  3. Reorganizado: ekde tiam, iom post iom, la homoj reorganizas laŭplaĉe sian vivstilon de la plej unuopa al la plej kolektiva konsidero.

La propono estas plej simpla, ĉu ne? Kaj certe la plej gravaj baroj, kiujn oni povas imagi al ĝia sukceso, estas ne teĥnikaj sed homaj. Same kiel pri la fina venko de Esperanto, fakte. La movado metas la demandojn: kiu volas konstrui senpagan mondon? kiu ne kredas je la neceso de monsistemo? Se vi hezitas, vizitu la retejon: mocica.org. Vi trovos tie respondojn al multaj demandoj, kiujn vi eble havas. La retejo ekzistas en 12 lingvoj, inter kiuj Esperanto, kompreneble.

[foto]

La Belle Verte

En la franca filmo La Belle Verte far Coline Serreau, la loĝantoj de la planedo “Bela Verda”, kuniĝas regule por fari la gravajn tutplanedajn decidojn. Iun tagon la malfacilaĵo estis decidi, kiu iros viziti la Teranojn, tiun popolon tiom malrapide evoluantan, ke ĝi ankoraŭ ne lernis uzi telepation kaj ankoraŭ uzas monon, kiel nepraĵon por havi nutraĵon.

La Sankteca Ekonomio

Tre rimarkinda moderna libro pri la temo de mono estas la Sankteca Ekonomio [Sacred Economics] de Charles Eisenstein. Mi pensas, ke la jena peco de la enkonduko de la libro estos bona fino por tiu ĉi artikolo.

“La libro La Sankteca Ekonomio agas sur kvar niveloj: ĝi proponas fundamentan analizon de tio, kio fuŝis pri mono, ĝi priskribas pli bonan mondon bazitan sur malsamaj tipoj de mono kaj de ekonomio, ĝi klarigas la kolektivajn agojn necesajn por krei tiun mondon kaj rimedojn per kiuj, tiuj agoj povas esti realigitaj, kaj ĝi esploras la personajn aspektojn de la transformado de la mondo, la ŝanĝon en la identeco kaj en la esto, kiun mi nomas “vivi per la donaco”.

Transformo de mono estas ne panaceo ĉar la mondo malsanas kaj ĝi prefere ne prenu prioritaton kontraŭ aliaj aktivaj fakoj. Simpla reorganizo de la ciferoj en la komputiloj ne forviŝos la materian kaj socian neniigon, kiu premas nian planedon. Reciproke la ripara laboro en ĉiu alia fako neniam povos atingi sian potencon sen kongrua transformo de la mono ĉar ĝi estas tiom profunde enplektita en niaj sociaj institucioj kaj niaj vivkutimoj. La ekonomiaj ŝanĝoj, kiujn mi priskribas, estas parto de ampleksa renverso, kiu lasos neniun vivaspekton senŝanĝa.

Mi dediĉas mian tutan laboron al la pli bela mondo, kiun nia koro diras ebla. Mi diras nia “koro” ĉar nia menso foje diras, ke estas maleble. Nia menso dubas, ĉu la aferoj iam povos esti malsamaj ol tio, kion instruis al ni la sperto. Vi eble sentis deziron forĵeti tiujn vortojn pro ilia senespera idealismo. Verfakte mi mem estis tentita malpliigi mian priskribon, igi ĝin pli verŝajna, pli responsa, pli laŭliniigita kun niaj malbrilaj atendoj pri tio, kio la mondo kaj la vivo povas esti. Sed tia malpliigo ne estintus la vero. Uzante la mensajn ilojn mi parolos pri tio, kio estas en mia koro. En mia koro mi scias, ke estas eble krei ekonomion kaj socion tiom belajn, kaj ke vere malpli ol tio estas malinda je ni. Ĉu ni estas tiom detruitaj, ke ni aspirus al io ajn malpli ol sankteca mondo?

Senkondiĉa dono kreas nematerian ligon inter homoj tra dankemo kaj fido kaj igas la komunumon pli solida, pli paca kaj pli feliĉa.

Nur mondo en kiu ĉiu agas laŭ sia profunda korimpeto, estas daŭripova mondo.