Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Mortpuno — Falas la nombro de la ekzekutoj

Paweł Fischer-KOTOWSKI Pollando/Nederlando

La plej supera puno — mortpuno — daŭre estas jura, laŭleĝa rimedo por puni krimon, aktuale uzata en 58 landoj. 32 pliaj landoj havas ĝin oficiale, sed praktike rezignis pri ĝi, ĉar la ekzekutoj ne okazis ekde almenaŭ 10 jaroj. Post la dua mondmilito pli kaj pli da landoj forigas la mortpunon el sia punsistemo. Tiel faris jam 102 landoj, 6 pliaj lasis ĝin por apartaj cirkonstancoj. Inter la evoluintaj landoj mortigo estas ebla puno nur en Japanio, Singapuro kaj Usono (ankaŭ en Sud-Koreio, kiu ne uzas ĝin). La Konsilio de Eŭropo malpermesas al la membroŝtatoj puni per morto, la lasta ekzekuto en iu el ĝiaj nunaj landoj okazis en 1997 (Ukrainio). La sola eŭropa lando kun mortpuno estas Belorusio.

Se ne kalkuli Ĉinion, kiu sisteme kaŝas informojn pri la faritaj ekzekutoj, en 2016 tutmonde estis plenumitaj 1032 mortpunoj. Laŭ la plej nova raporto de Amnestio Internacia (Amnesty International) Ĉinio ekzekutis pasintjare pli da homoj ol ĉiuj aliaj landoj kune, sed la registaro ne volas publikigi ĉiujn priajn informojn. Usono notis la historie plej malaltan nombron de ekzekutoj.

Por la unua fojo Usono estas ekster la unua kvino de la landoj kun plej multaj ekzekutoj. Ilia nombro en 2016 draste falis, ĝis 20, kaj estas la plej maltalta ekde 1991, duoble pli maltalta ol en 1996 kaj kvinoble pli malalta ol en 1999. Ekde 2009 la nombro de la ekzekutoj en Usono daŭre falas, kun escepto de 2012, kiam ĝi restis sur la sama nivelo kiel unu jaron pli frue.

La kialo de tiu falo estas precipe teknika multaj usonaj ŝtatoj havas problemon pri novaj liveroj de la veneno uzata en ekzekutoj. Samtempe estis donitaj 32 novaj mortpunoj (plej malmulte ekde 1973), sed Amnestio Internacia memorigas, ke 2832 homoj daŭre atendas plenumon de la puno (plej multaj en Kalifornio — 748). Eventuala solvo de la portempaj problemoj povos signifi plialtigon de la nombro de la ekzekutoj en 2017, unuavice en Arkansaso.

La plej multaj mortigoj en 2016 okazis en Irano, Pakistano, Sauda Arabio, Irako kaj Ĉinio. La plej granda falo okazis en Irano (de almenaŭ 977 ĝis 567) kaj Pakistano (de 326 ĝis 87). En la triopo ĉe la listopinto estas plenumataj 87% el ĉiuj ekzekutoj tutmonde. Per la morto estas punataj terorismo, murdoj kaj religiaj krimoj kiuj temas pri “ofendo de la profeto Mahometo”.

La raporto malkaŝas, ke en Malajzio kaj Vjetnamio la vera nombro de la ekzekutoj en la lastaj jaroj estis pli alta ol oni sciis. La informoj el Vjetnamio publikigitaj unue en februaro 2017 evidentigas, ke en la lastaj tri jaroj ĉi tiu lando efektive estis sur la tria loko laŭ la nombro de la ekzekutoj, plenuminte 429 da ili ekde la 6-a de aŭgusto 2013 ĝis la 30-a de junio 2016. En tiu periodo nur Ĉinio kaj Irano ekzekutis pli da homoj. La raporto de la vjetnama Ministerio pri publika sekureco ne enhavas ĉiujn datumojn pri la jaro 2016. Simila vualo de sekreto kovras la informojn en Malajzio, kie nur sub la premo de la parlamento la registaro informis ke la ekzekuton atendas pli ol mil personoj kaj en 2016 oni plenumis 9 mortpunojn, pli ol oni kredis antaŭe.

Samtempe la mortpuno enradikiĝas en aliaj landoj de tiu regiono. Filipinoj volas reenkonduki la mortpunon nuligitan en 2006 kaj Maldivoj avertas pri la reveno al la ekzekutoj post pli ol 60-jara paŭzo.

Aparta kazo estas Ĉinio, kiu laŭ oficialaj registroj en la jaroj 2014-2016 plenumis 85 mortpunojn. Tamen, la aŭtoroj mencias ke nur laŭ la publike alireblaj informoj, precipe el la amaskomunikiloj, ili nombris 931 ekzekutojn. La registaro ne respektas internaciajn leĝajn normojn, nek respondas demandojn de Unuiĝintaj Nacioj pri la nombro de la ekzekutoj. La aŭtoritatoj foje okazigas amasajn montradojn de ekzekutoj en grandaj sportejoj kaj stadionoj. Rimarkinde ofte per morto estas punataj ujguroj — islama etna malplimulto — kiu konsistigas 0,7% de la loĝantaro, sed jam 4% de la ekzekutitoj.

Notindas, ke pli kaj pli multaj landoj rezignas pri la ekzekutoj aŭ aljuĝo de mortpuno. Laŭ Amnestio Internacia tio estas signo de la kreskanta konsento pri la manko de humaneco en la uzado de ĉi tiu puno. Tiel estas ekzemple en la karibaj landoj, kiuj antaŭ kelkaj jaroj ĉesigis plenumadon de mortpunoj (aljuĝataj plej ofte pro murdo). Pasintjare la registaro de Barbado informis, ke kvankam 13 personoj atendas en la vico por ekzekuto, verŝajne neniu el ili estos mortigita.

Ĉefaj tendecoj

Legu ankaŭ: Mortopuno. Faktoj & dokumentoj. Parizo: SAT — Eldona Fako Kooperativa, 2007. 150 paĝoj. Libroservo de UEA: € 9,00 plus aldonvalora imposto (en EU) kaj sendokostoj. [kovrilpaĝo: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7817]

“Notindas, ke pli kaj pli multaj landoj rezignas pri la ekzekutoj aŭ aljuĝo de mortpuno.”