Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Multfoja reviviĝo laŭlonge de unu vivo

En USSR la ĉiutaga vivo baziĝis sur ŝtata mensogado kaj subpremo de sociaj “elementoj”. La Vivo malantaŭ la fera kurteno, pri kiu la okcidentaj landoj dum pluraj jaroj apenaŭ havis nocion. Kiel simple transvivi en tiu freneza realo, iom senvualigas ĉi tiu biografia rakonto de virino, kondamnita al ĉiama juĝateco pro ne-faritaj krimoj de sia patro kaj naskiĝo kun “ne-taŭga” nacieco.

Tradukis: Sergeo TYRIN – Israelo

La aksiomon de Exupéry*, ke “ni ĉiuj devenas el la infanaĝo”, ne kontestas eĉ la psikoterapiistoj, kiuj diras ke niaj problemoj en la plenaĝo radikas ĝuste tie – nur atingu la fonton, kaj la homo ekstaros de la sofo renovigita. Ne kuŝigu min sur la sofon. Mi volas vidi kaj scii nenion el tio, kion ŝparis al mi la mizerikorda memoro. En mia memoro ekzistas faŭko, en kiu estas entombigitaj la radikoj de miaj anim-problemoj. Estu benata la kuraca forto de la forgeso, kiu donis al mi la eblon kreski kiel sufiĉe normala, vigla, ĝoja knabino.

* Antoine DE SAINT-EXUPÉRY, aviadisto kaj mondfama verkisto.

Mi sufiĉe multon kaj detale memoras el tio, kio estis “antaŭe”, kaj en la aĝo de 3 jaroj mi jam klare distingis min de la ĉirkaŭanta mondo, kiel la plejmulto de normalaj infanoj. La amnezio komenciĝis la 3-an de oktobro 1937, kiam mi iĝis 4-jara kaj mia patro 34-jara: ni naskiĝis en la sama tago. Ekde tiu ĉi tago kaj dum plena jaro poste – nur blanka makulo. NENIO! Post kelkaj jaroj, kiam mi fortiĝis anime kaj emocie, oni rakontis al mi kio okazadis en tiu tempo. Tiuj rakontoj iĝis por mi informo, tre dolora, sed nur informo, ne komparebla kun la emocie-detruaj travivaĵoj.

Nun mi klare scias, ke mian patron, Viktor Grigorjeviĉ Magaziner, ĉef-inĝenieron de la leningrada fabriko “Boljŝevik”, sendis al la morto persone Stalin, Molotov, Kaganoviĉ kaj Voroŝilov jam en februaro 1938, kaj lian pli aĝan fraton Aleksandr unu monaton pli frue. Singarde oni rakontis al mi pri la forvojaĝo de panjo kaj frato (tion, imageble, mi devus memori; sed ne). Pri tio ke dum unu jaro mi aspektis kiel “malakcelita”*, kaj nenion demandis. Cetere, ankaŭ pli poste mi nenion demandis.

* “Malakcelita” estis norma strata moknomo.

Jakov Fjodoroviĉ Zolin, lia edzino Sonja – la fratino de panjo, kaj iliaj gefiloj iĝis mia dua familio kaj pluraj periodoj el mia vivo ligiĝas kun ili. Foje... mi memoras tion klare, kvazaŭ tio okazus hieraŭ: infanĝardeno, tag-fino. Baldaŭ alvenos Sonja kaj prenos min hejmen. Finfine oni vokas min: “Nataŝa, paĉjo venis!”; kaj mi frostas surloke, mia infana animo momente ŝtoniĝis. Sed tuj, trankvile mi klarigas al mi mem: “Ne, ne estas paĉjo. Estas Jaŝa (tiel mi nomis Jakov)”. Tiam mi havis ses jarojn. Kaj tiam mi jam certe sciis ke paĉjo ne venos. Neniam venos.

Sur pado al Murom

Dum aŭgusto-septembro 1941 la ĉefa inĝeniera-teĥnika kaj labora personaro de la leningrada fabriko №5 estis evakuita al la regiono de Murom (300 km oriente de Moskvo). Jam en la unua tago de la milito, Jaŝa enregistriĝis kiel volontulo por batali; sed li estis ordonita evakuigi la fabrikon kaj tuj komenci provizadon per armiloj por la fronto.

En 1946 la familio Zolin kune kun avinjo revenis al Leningrado. Tiujare mia frato Volodja finstudis la 10-an klason, sukcesis en la ekzamenoj, estis akceptita kaj ricevis lokon en la studentloĝejo. Dumsomere li venadis viziti nin. Poste, kiel kutime neatendite, venis la malfeliĉo.

Foje dum la somero de 1948, panjo kiel kutime vojaĝis al Murom “markiĝi”*; ŝi revenis kun malĝoja informo: ŝi estis instrukciita maldungiĝi de la laboro kaj foriri al Norda Kazaĥio. Ni abrupte estis forplukitaj el ne-nia vivo, kaj revenigitaj en la antaŭan, veran, kie ĉiu ricevu laŭ sia etikedo – FAMP (famili-ano de malamiko de la popolo). Tiel ke ni ne forgesu pri “nia loko”. Ĝis Moskvo mi kaj panjo veturis kune, renkontiĝis kun Volodja, kaj denove adiaŭis: mi al Leningrado kun la Zolin-oj por daŭrigi la studadon, panjo – al nesciata loko, kien el la stacidomo forveturis var-trajnoj.

* Montri sin ĉe la aŭtoritatoj kaj subskribiĝi en la perioda registro-tabelo, deviga proceduro por ekzilitoj.

La amata urbo

Mi revenis en mian urbon, kie mi naskiĝis kaj vivis dum sep kaj duona jaroj. En Leningrado regis mizero; ne la malriĉeco, al kiu ni alkutimiĝis, sed reala mizero. Mi estis tutsenca “superflua buŝo” kaj Jaŝa, kiu tiam studis por universitata diplomo, devis forlasi la studojn kaj eklabori en fabriko. Ĉiuj antaŭ-militaj mebloj estis, kompreneble, forbruligitaj dum la Blokado de Leningrado far germanoj.

Filo de kamparano, inĝeniero-ekonomiisto, elstariĝinta el sia rondo, Jakov Fjodoroviĉ Zolin havis du neforigeblajn makulojn en sia alikaze senriproĉa biografio: edzinon-judinon kaj filinon de dispafita malamiko de la popolo, kiun li amis kaj kreskigis kiel sian propran, esperante adopti ŝin, tiel donante al ŝi alian naciecon kaj alian socian statuson. Sed kvankam mi tre amis lin, mi traktis tian paŝon kiel perfidon de mia paĉjo.

Leningrado ankoraŭ ne renormaliĝis de post la milito, kies spuroj estis videblaj ĉie. Mi kaj Sonja staradis en longegaj vicoj por produktoj; la akirado de terpomoj kaj aliaj legomoj estis nun mia devo. Mi kaj ŝi ĉefe nutris nin per griza pano, terpomoj kaj makaronioj. Butero kaj aliaj delikataĵoj estis rezervitaj por la pli junaj gefiloj: ili bezonis kreski. Panjo tiam per nenio povis helpi. Ŝiaj leteroj estis malfacilaj – en Norda Kazaĥio, kien ŝi estis veturigita en varvagono ĝis Petropavlovsk, kaj ankoraŭ 136 kilometrojn en kamiona karoserio ĝis la vilaĝo Kornejevka, ŝi estis asignita al kamparaj laboroj. Dum la noktoj, relegante ŝiajn leterojn, mi ploris. Unu tagon ŝi perdis la konscion en la kampo, estis enhospitaligita. Kaj tuthazarde el inter ŝiaj dokumentoj oni trovis unu taŭgan: kiam ŝi estis eksigita el la leningrada universitato pro malproleta deveno, ŝi dum iu tempo studis en instruistaj kursoj. La atesto pri tio savis ŝin: oni donis al ŝi lokon de instruistino en bazlernejo. Ŝi ekricevis monon – el kiu ¼ ŝi sendis al Sonja, ¼ al Volodja. Ankoraŭ ¼ por pagi por la angulo kie ŝi dormis surkofre. Per la restantaj ¼ ŝi vivis... Kiamaniere? Mi ne scias.

Kie studi?

En la 10-a klaso, kiam la lasta jarkvarono estis proksimiĝanta al sia fino, mia literatura instruisto petis min resti post la lecionoj; li forprenis el sia teko manlibron “Superaj Lernejoj de Leningrado” kaj enprofundiĝis en ĝian enhavon. Li diris: “Vi devintus iri al Universitato, sed vi ne estos akceptita”. Li plej verŝajne ne nur kalkulis je mia ‘5-a punkto’* sed sciis ĉion pri mi (la jam menciita FAMP, famili-ano de malamiko de la popolo). Finfine ni alvenis al la decido ke la plej sendamaĝa loko estus la Arboteĥnika akademio.

* Fikonata enskribo de nacieco en la nacia identigilo; en USSR ĝi estis deviga kaj elektebla nur el la listo oficiale rekonita de la ŝtato. Ekzistas multaj atestoj ke surbaze de ĉi-enskribo okazadis diskriminacio de naciaj minoritatoj kiel judoj, germanoj, poloj, tataroj, en la akceptiĝo al superaj lernejoj, al laboro, en kariera kresko, permesoj vojaĝi eksterlanden k.t.p. El tio fontas la ironia esprimo “invalido de 5-a grupo”, signifanta personon havantan ‘netaŭgan’ naciecon.

La akceptajn ekzamenojn mi ne timis, sed evidente la ekzamenantino ricevis buŝan ordonon nepre ‘tranĉi’ min en ĉi-lasta ekzameno: starante ĉe la tablo mi klare respondis ĉiujn demandojn sur la listo; poste ŝi ordonis skribi sur la tabulo aron de formuloj, kion mi faris. Tiam ŝi donis al mi blankan paperon kaj komencis rapide kaj nervoze dikti unu formulon post la alia. Kiom estis? 30? 50? Finfine ĉe unu mi stumblis. Ŝi kontente prenis la nototabelon dirante: “Vi devos serĉi alian fakultaton.” Dume mi estis agitiĝe cerbumanta: ĉe “4” mi ankoraŭ havos sufiĉan noton; ĉe “3” mi vere iros al alia fakultato. Ŝi enskribis “неуд”. (mallongigo de “неудовлетворительно” = “nekontentige”: la plej malalta ebla noto, signifanta plenan nescion de la ekzamena materialo).

En la morgaŭa tago mi portis miajn dokumentojn al la Celuloza-papera instituto, kie ili estis akceptitaj. Kiam la listoj kun matrikuligitoj estis pendigitaj, mia familinomo mankis. Rigardante al mi per trankvilaj okuloj, oni klarigis ke miaj analizoj de urino kaj ekskremento estis malfruaj kaj sekve estas neniu eblo enlistigi min.

Miaj amikoj alarmiĝis kaj elsciis ke en tiuj tagoj funkcias komisiono, trovanta lokon sur la vastaĵoj de Sovetio por malsukcesintoj en la universitatenira konkuro. Tie oni proponis al mi la Instituton de Forstokulturo en Petrozavodsk, Karelo-Finna SSR. Mi senprokraste sendis miajn dokumentojn. En oktobro ĉiuj miaj amikoj komencis siajn studojn; miaj dokumentoj tamen revenis kun la noto, ke la akcepta komisiono ricevis ilin “tro malfrue”.

Racia, Virta, Eterna*

* Aludo al tio kion oni instruis al gelernantoj pri tio kion semas la sovetia reĝimo.

En la bela somero de 1953 (Stalin mortis en marto 1953 kaj tuj estis abolita lia personkulto kaj multaj liatempaj malpermesoj), kiam ankoraŭ etskale komencis reveni homoj el la koncentrejoj kaj ekziloj, kiam la nocio de ‘malamiko de la popolo’ ricevis neaŭdigitan demandosignon, antaŭ la gefiloj de ‘malamikoj’ la perpleksa ekzekutivo komencis malfermi pordojn. Havante jam du jarojn de laboro kiel instruistino kaj elstaran laborkarakterizon mi certis ke mi povus eĉ akceptiĝi en universitaton, malgraŭ la ne malaperinta 5-a punkto. Kaj mi prezentis la dokumentojn al la Leningrada Ŝtata Pedagogia Instituto, por la fakultato de pedagogio kaj psiĥologio. En la destinita dato mi trovis en la listo de matrikulatoj mian familinomon, apud kiu staris ‘elstare’.

Absolute nepre estas rakonti pri tio kio okazis en la printempo de 1957. Iel oni ne tuj rimarkis ke la kurttempa ‘degelo’ finiĝas. Mia konato, filo de nia respektata profesoro, invitis min al la universitato por aperta diskuto; la enorma aŭditorio estas plen-plena, ĉiuj estas ekscititaj. Pupitro, kie la studentoj tuj ekprezentos siajn raportojn; tablo, malantaŭ kiu kelkaj dece aspektantaj homoj – ili invitas la studentojn paroli pri tio kio ĝenas ilin, paroli malferme, sen timo. Ili komprenas ke post la publikigo de eraroj de la periodo personkulta, estas pluraj demandoj. Ne tute klaras kiuj ili estas (kvankam tio devus esti!). La ĉefraporton, pri ekonomio de socialismo, prezentas mia amiko kaj ekflamas arda polemiko, nenion komunan havanta kun ekonomio. La homoj malantaŭ la tablo ne enmiksiĝas, nur aŭskultas. Ekaŭdiĝis pluraj subtenantoj de la “malnova ordo”, dum kiu estis tiom da bono – ekzemple egala rajto de supera eduko... “Kio?!” – mi eksaltas kaj rapidas al la pupitro. Ekscitite, koncize kaj precize mi listigas la etapojn de mia ‘odiseado’ kaj revenas al mia loko, dum min sekvas forta aplaŭdo.

Pri tio, ke temis pri bone planita provoko “por malkaŝado”, ni ne tuj divenis. Evidentiĝis ke krom mi ĉeestis la “diskuton” ankaŭ aliaj studentoj de nia instituto, kaj ili sekve kreis rondon por ellabori rekomendojn por daŭra evoluigo kaj plibonigo de la soveta reĝimo. Unu fojon ili invitis min kaj mian amikinon al ilia vica kunveno; tiu-vespere dum ni jam estis nin plibeligantaj en la studenta dormoĉambro, subite envenis knabo kaj invitis iri kun li al kinejo. Ni ne persone konis lin – li estis mistera. Onidiroj cirkulis ke en la armeo li servis en “speciala sekcio”. Do, sen ajna preteksto li vokis nin al kinejo. Ni, kompreneble, klarigis ke oni atendas nin aliloke, sed li insistis, kaj ankaŭ la kinejo estis pli alloga. Post kelkaj tagoj ĉiuj ĉeestintoj de tiu kunveno estis arestitaj. La kino-umado savis nin. Evidente ke dank’ al ligoj al lia inta (aŭ anta?) servo li sciis tion anticipe, kaj kial li decidis nin savi – restas malferma demando.

Spirhalto

Mi tre ŝatis mian laboron en la internulejo, kaj la infanojn. Mi sciis ke mi estas faranta vere gravan aferon, kvankam kontraŭ mizera pago. Sed ne estis restanta tempo por simple vivi. Mallonge for de nia domo troviĝis unu el la multnombraj Scienc-Esploraj Institutoj, kie estis bezonataj laborantoj. Kiom ajn tio sonas strange, mi tuj estis akceptita por posteno de “inĝeniero”! Mi havis bonajn rilatojn kun la laborantoj de la kopia fako, kaj ni kopiadis tie poemojn de Gumiljov, Mandelŝtam kaj aliajn malpermesitajn materialojn. Hejme kuŝis ĉe mi kopio de “Doktoro Ĵivago”, mi kutime lasis la ŝlosilon en antaŭdecidita loko, kaj ne malpli ol dudek homoj legis ĝin; neniu denuncis al la aŭtoritatoj (tiutempe unu lektoro, ĉe kiu oni trovis unu folion de la anglalingva teksto, estis sendita koncentrejen). Sed tia idilio ne povus daŭri longe. Unu tagon vokis min la estro de tute alia fako kaj avertis ke “oni scias” pri miaj rilatoj kun la kopimaŝino kaj ke li persone insiste rekomendas al mi trovi alian laborlokon.

Pri justuloj en Sodomo

La patrujo-duonpatrino faris ĉion eblan por ke ni plej facilanime povu disiĝi de ŝi. Kvankam mi jam maldungiĝis, mi – kiel ĉiuj – devis trapasi ‘malvarman duŝon’ en mia buroo: sen laborkarakterizo la peto-dokumentojn pri permeso elvojaĝi oni ne akceptis. Mi ankaŭ trapasis lango-vipadon en la partia kunsido en la lernejo, kie mi jam 14 jarojn ne laboris, post kiam mian bopatrinon trafis koratako. Ili nek havis kompaton al mia maljuna patrino, kiu estis devigita viziti instancojn kaj subskribi permesojn por mi – plenkreska – forvojaĝi. Ĉiu burokrato, “kunsente”, diradis al ŝi, kian maltaŭgan filinon ŝi kreskigis, kiu lasas ŝin en ŝia maljunaĝo (kvazaŭ ni ne sciis sen ili ke tiu ĉi disiĝo estos por ĉiam); sed la muskaptilo povus ĉiun momenton ŝlosiĝi – kiel baldaŭ ja okazis – kaj senprokraste ni devis forvojaĝigi la infanojn. Alia eliro ne ekzistis.

Restis la lasta aflikto – en la dogankontrolo. Sciante ĉion plej intiman pri ni, ili ne serĉis ĉe ni oron aŭ diamantojn. Ili kontrolis niajn librojn serĉante malpermesitajn materialojn, ne permesis kunpreni nigra-blankan foton donacitan de amikoj. Mia dua filo tiam ĵus iĝis unu-jara. En eta valizo mi kunprenis pispoton, vindaĵojn, suĉilojn... Kaj jam antaŭ la flugo: “Valizoj estas malpermesitaj!”. La akompanantaj nin proksimuloj kaj amikoj elprenis siajn saketojn, kaj ni eniris la aviadilon kiel milittempaj rifuĝintoj.

Adiaŭ, paĉjo!

Vi estis dispafita la 3-an de februaro 1938. Vi vivis precize 34 jarojn kaj 4 monatojn. Eble vi eĉ ne sciis ke jam alvenis februaro... Vi atendis la areston ĉiutage, ja la fraton Aleksandr ili jam ‘prenis’ (dispafis la 22-an de decembro 1937). Mi ne scias kiel tio okazis, paĉjo, sed post translokiĝo al Israelo mi ĉesis pensi pri vi; en la senco ke ekde la aĝo 8-9 vi ĉiam troviĝis en mia konscio, troviĝis kiel viva. Eĉ kiam mi jam sciis ke vi delonge ne estas inter la vivantoj. La espero ke tio ne veras ne lasis min ĝis la forvojaĝo mem. Kaj tio havis siajn kaŭzojn: komence, en la infanaĝo, panjo kredigis al si kaj al ni ke vi plej verŝajne enskribiĝis en sankcian roton*, ĉar antaŭ ĉio vi estis patrioto de via Patrujo. Kaj mi revis, kiel vi aperas en la pordo, vundita, kun ordenoj... Poste, kiam pasis la ebla tempo, mi alkutimiĝis pensi ke vi vivas ie en ekzilo, sed vi havas alian familion kaj vi fortranĉis la pasintecon. Tiaj kazoj ne malkutimis. Eĉ en la lastaj leningradaj jaroj mi imagis ke dum mi forestas, vi sonorigos kaj la pordon malfermos al vi blondhara knabo, kun samronda kapo kiel la via. Tio ne estas tiom sentimentala kaj naiva kiel ŝajnas. Tio pli precize estas malsano, kiu de fojo al fojo ricevis dozon de nutra narkotaĵo.

* Armeaj unuoj, en kiujn estis sendataj soldatoj farintaj krimojn. Ankaŭ civitanoj, interalie akuzitaj pro ‘politikaj krimoj’, povis peti esti senditaj tien anstataŭ la koncentrejo, por “per sango pentofari antaŭ la Patrujo”. La sankciaj rotoj estis lokataj en la unuaj linioj de la fronto kaj la ŝanco perei estis preskaŭ absoluta. La popolo nomo de la ‘sankciuloj’ estis “kanon-viando”.

En la 60-aj jaroj via filo decidis el Moskvo translokiĝi al Leningrado. Li prenis la dokumentojn al scienca instituto kaj jam tiuvespere emociiĝinte rakontis al mi kaj panjo kiel li venis tien, kie neniu konis lin, plenigis ĉiujn paperojn, kaj jam estis surmetanta la palton, kiam sur la vasta ŝtuparo ekaperis senspiriĝinta viro, ekkriante: “Atendu! Vladimir Viktoroviĉ! Haltu!”, malsupreniĝis kaj brakumis lin. “Mi ĉiujn vin ja bone konas. Kaj vian patrinon, kaj patron. Mi vizitis vian domon dum multaj jaroj, eĉ tenis vin surgenue!”. Kaj mi memoras kiom terure paliĝis panjo. Neniam, nek antaŭe nek poste, mi vidis ĉe ŝi tian vizaĝ-esprimon. Jes, ĉio estis vero. Jes, malnova konato. Jes, tenis sur la genuoj. Sed la vero estis ankaŭ la terura, vin akuzanta gazeta artikolo, kiun ŝi tuj klare imagis. Kun la subskribo de tiu homo*.

* La praktiko denunci unu kontraŭ la alia estis instigata far la ŝtato kaj aparte ‘heroaj’ estis konsiderataj rakontoj pri gefiloj kiuj denuncis kontraŭ siaj propraj gepatroj – agintaj kontraŭ-sovetie (laŭ la interpreto de la organoj) kaj sekve dispafitaj.

Via foto, same kiel de panjo kaj de Volodja, pendas en mia dormoĉambro. Mi rigardas vian vizaĝon, mi ŝatas ĝin, ĝi estas fortkaraktera. Sed ve, ĝi diras al mi nenion pri vi viva. Mi rigardas vian foton kaj ripetadas: “Estas mia patro”. Sed mi ne sentas viajn manojn, ne aŭdas vian voĉon, vian ridon, ne vidas vian rideton, kvazaŭ neniam en sia vivo la homo sur la foto ridetis... Reale vi neniam ĉeestis mian vivon. Vi estas kvazaŭ fantomo. Pardonu min, paĉjo.

Aŭtoro: RADOVSKAJA, Natalija Viktorovna

Konciza traduko surbaze de teksto publikigita en la ĵurnalo “Zvezda”, 2008, n.8, kiu siavice estas aŭtora koncizigo de la samnoma libro “La puto el kiu trinkis”. Eld. AST, Sova, Harvest, 2008, ISBN 978-5-17-055081-4, 978-985-16-5901-8.

***