Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

Kio estas muzikoterapio?

Lucas VINÍCIUS Brazilo

Eble ĉiuj homoj, kiuj legas ĉi tiun tekston jam uzis muzikon por sanigi kelkajn problemojn kiel: streĉo, anksio, timo kaj tiel plu. Sed la povo, kiun havas la muziko, komencis esti uzata ne nun. Raportoj informas, ke de antaŭ multe da tempo oni uzas la muzikon kiel terapion. Pluraj dokumentoj verigas tion, eĉ en la Biblio estas mencio pri la uzado de muziko por terapio. La scienco komencis atenti pri tiu fakto kaj post multe da studoj, en la XX-a jarcento, aperis nova scienca kampo nomata: muzikoterapio.

La muzikoterapio estas scienco, kiu studas la rilaton inter la sono, la homo kaj la sano. Per ĝi, oni scias utiligi pli bone la muzikon kaj ĝiajn ecojn por plibonigi la vivan kvaliton de unu homo aŭ homa grupo. Kiel oni facile povas rimarki, tiu scienco unuigas du kampojn: muzikon kaj terapion. El tiu unuigo aperas utila ilo uzata en traktado de multaj malsanoj, ĉu psikajfizikaj. Pro tio, la muzikoterapio multe kreskas kaj fariĝas tre grava kuracilo en la monda sano.

Alia tre interesa kampo, kiun la muzikoterapio studas, estas la rilato inter la homo kaj la muziko. Malsame ol nia ĝenerala penso, tiu rilato estas pli malkonata ol ni opinias. La muzikoterapio montras ke la influo de la sonoj aŭdataj en la medio kie li vivas kaj la muzika historio vivita de tiu homo, ekde la ventro de sia patrino, difinas liajn personecon kaj kulturan emon.

Pro tio ke ĝi estas nova scienco, ankoraŭ ekzistas multe da aferoj por esti esplorataj ene de tiu kampo kaj tio multe stimulas la esploristojn. Tiu scienco nun montriĝas pli vasta ol ni pensis. Nuntempe novaj esploroj montras ke la uzado de la muziko en kampoj kiel entreprenoj kaj lernejoj estas tre efikaj.

Malgraŭ tio ni ne devas kredi ke kiam ni aŭdas aŭ studas muzikon aŭ eĉ kiam ni ludas muzikilon, ke tiam ni faras terapion. Ekzistas diferenco inter ludi aŭ studi muzikon kaj fari muzikoterapion. La muzikoterapio havas siajn proprajn metodojn kaj devas esti okazigata fare de specialisto. Nuntempe ekzistas multaj kursoj en universitatoj kaj tiu scienco ĉiutage kreskas pro tio ke ĝi montras efikajn rezultojn.

La muziko estas kuracilo por la animo. Ĉu vi estas malsana? Serĉu muzikoterapiiston.

**

dokument/o: skribaĵo aŭ signifa objekto, kiu servas kiel pruvo k atesto

terapi/o: difinita kuracrimedo:

psika: rilata al la mensa stato

fizika: rilata al korpo