Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

BRULIGITA HISTORIO

Nacia Muzeo de Brazilo detruita de fajrego

Wendel PONTES – Brazilo

Neniu bone komprenis, kio vere okazis. Dum la vespero de trankvila dimanĉo, la 2-an de septembro 2018, la impona tri-etaĝa konstruaĵo, kiu stariĝis en la kolonia periodo de Brazilo, eligis grandajn turojn el flamoj. La fajrego grandiĝis, konsumante la antikvan internan lignan strukturon de la tegmento, kaj kune kun ili la plej riĉenhava kolekto pri scienco kaj historio de la lando. La Nacia Muzeo de Brazilo estas bruligita.

Ŝokitaj kaj plenaj je paniko, teknikistoj, studentoj kaj sciencistoj kuraĝe kaj sensekure decidis eniri la konstruaĵon kaj propramane kunporti eksteren la trezorojn de la scienca instituto. La fajrobrigado alvenis kaj batalis kontraŭ la varmego, en tre limigaj kondiĉoj: mankis akvo dum tiu periodo, en la kvartalo.

La batalo daŭris kelkajn horojn, kaj helikpteroj filmis la fajrolangojn lekantajn la fragilajn murojn de la instituto. Nigra fumego leviĝis kaj ĵetis la cindrojn de la centjaraj dokumentoj pli ol 3 kilometrojn for de la konstruaĵo. En pli-malpli kvar horoj la fajrobrigado sukcesis malaltigi la flamojn kaj malrapidigi la bruliĝon, sed jam estis malfrue. Pli ol 60% el la konstruaĵo kaj la riĉaĵoj, kiuj estis en ĝi, estis forkonsumita. Nekalkuleble valoraj dokumentoj kaj objektoj perdiĝis porĉiame.

La Nacia Muzeo de Brazilo, kiu troviĝas en la urbo Rio-de-Ĵanejro, estis kreita en 1818 de la tiama imperiestro Johano la 6-a (1767 – 1826), kaj estas la plej antikva scienca instituto de Brazilo. La kolekto estis komencita de la reĝa familio mem, kiu donacis kaj aĉetis valorajn kolektaĵojn por riĉigi la muzeon. Ekde tiam, diversaj sciencistoj kaj projektoj celis pligrandigi kaj valorigi ĝian kolekton. Ĝi konservis historiajn dokumentojn, kiel la leĝo kun la subskribo de la princino Izabel, kiu malpermesis sklavecon en Brazilo, la originalaj manuskriptoj de famaj brazilaj verkistoj, kiel José de Alencar kaj Machado de Assis. La muzeo konservis ankaŭ la meblaron de la reĝa familio dum ĝia periodo en Brazilo. Mirinda estis la kolekto de egiptaj kaj indiĝenaj statuoj kaj artaĵoj. La plej granda meteorito de Brazilo, la ŝtono Bendegó, same estis tie. La paleontologia kolekto de fosilioj estis konata de ĉiuj fakuloj de la lando. La kolektoj de birdoj, mamuloj, plantoj kaj nevertebruloj estis bunta kaj emociveka. Elstariĝas la grandaj skeletoj de dinosaŭro kaj baleno, kiuj okupis vastan kaj altan ĉambron de la muzeo.

La Nacia Muzeo jam suferis pro konstantaj malaltigoj de la buĝeto antaŭ jaroj. En la lastaj monatoj la direktoro de la muzeo klare anoncis, ke estas sufiĉe da mono nur por fari simplajn urĝajn riparojn kaj apenaŭ eblas pagi la kontojn kaj salajrojn de la oficistoj. La muroj, tegmento kaj elektronika drataro urĝe bezonis renoviĝon, tamen ne estis mono. Malgraŭ la plendoj, neniu registaro decidis atenti la postulojn. Kelkaj partoj de la muzeo fermiĝis al la publika vizito pro manko de sekureco al la vizitantoj. Kelkaj grandaj skeletoj estis malmuntitaj simple ĉar la ligna strukturo kiu tenis ĝin estis plenplena da termitoj, kaj ne estis mono por konstrui novan aŭ purigi la malnovan.

Neniu scias, sed plejeble elektra akcidento startigis la flamojn. La lignaro, la paperaj dokumentoj kaj la bestoj konservitaj en alkoholo fariĝis oportunaj bruligaĵoj por subteni la fajron dum tiom da tempo. Malgraŭ la intenseco de la fajro, la fajrobrigado asertis ke la muroj de la konstruaĵo ne minacas kolapsi.

Monaton post la akcidento, oni konstatas ke ne ĉio perdiĝis. Evidente, la ŝtono Bendegó bone trapasis la altegan temperaturon de la fajro, kune kun kelkaj ekzempleroj kiuj troviĝis en la malmultaj bretoj, kiuj ne estis en la detruitaj ĉambroj. La registaro bedaŭris kaj lamentis pro la okazaĵo kaj liberigis financajn rimedojn por rekonstrui la muzeon. Estas limigita aliro al la restaĵoj de la konstruaĵo kaj eĉ timo ke la puriga skipo povas forĵeti meteorojn kvazaŭ rubojn.

Kelkaj kolektoj estis savitaj ĉar la muzeo decidis prunte-doni parton de sia kolekto al aliaj muzeoj kaj universitatoj, por ekspozicio aŭ studoj. Tiun decidon la estraro de la muzeo faris pro la fakto ke la strukturo disponebla por adekvata konservado de tiuj kolektoj estis tre malproksima de la realaj necesoj. Nur tial kelkaj aferoj saviĝis.

Antaŭ kelkaj jaroj, projekto por ciferecigi la fizikan kolekton de la muzeo komenciĝis. La artaĵoj estis sisteme skanitaj dum estis financoj por subteni la projekton. Respondeculoj pri la projekto kredas, ke eblas krei 3D-kopiojn de kelkaj el la artaĵoj skanataj, kaj almenaŭ prezenti ilin al la publiko denove.

Resume, jen kio perdiĝis post la fajro:

Pra-historio de Antarktiko – Diversaj fosilioj, kolektitaj post longa scienca laboro, ne plu ekzistas. Sen ili, rekonstrui la antaŭan naturan historion de Antarktiko estas malebla.

Sonregistraĵoj de estingitaj lingvoj de indiĝenoj – Dum jardekoj sciencistoj kolektis, sonbendigis kaj priskribis lingvojn de indiĝenoj en Brazilo, kaj koncentris tiujn informojn en la ĉambroj de la Nacia Muzeo. Ĉiu scio pri tiuj lingvoj kaj kulturoj definitive ne plu ekzistas.

Dinosaŭroj – La dinosaŭraj fosilioj, kiuj estis ekspoziciitaj en la muzeo trovis sian finon en la flamoj. La altega temperaturo kaj la kolapso de la tegmento detruis grandan parton de la specioj kolektitaj tie. Kelkaj eĉ ne estis identigitaj. Kaj neniam plu estos.

La kranio “Luiza” – Oni kredis ke la plej antikva homspecia reprezentanto de Sudameriko (12 mil jaroj) certe ne eltenis la forton de la detruo. Ĝi fariĝis simbolo de la perdo pro la fajrego en la Nacia Muzeo, sed oni ĵus anoncis ke 80% el ĝiaj fragmentoj estis retrovitaj inter la restaĵoj de la muzeo.

Afrikaj kulturaj objektoj – Estis diversaj artaĵoj de afrikaj triboj kaj de la egipta civilizacio, kiel mumioj kaj ĉerkoj, kiuj ĉefrolis dumlonge en la ekspozicia halo malferma al la publiko. Multaj el ili estis el argilo kaj ligno, kaj nutris la brulojn dum la akcidento.