Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Pluramemo – Novaj difinoj en amo-rilatoj

Alice ANDRÈS – Francio

Pluramemo estas vivmaniero en kiu, kun la konsento de ĉiuj koncernaj homoj, oni rajtas havi pli ol unu amrilaton samtempe. Tio kreiĝis ĉefe pro la teknika eblo en nia moderna socio kaj pro ies bezonoj de libereco, diverseco kaj sendependeco. Oni povas observi tiujn bezonojn ĉe kazoj de adulto, de seria monogamio (havi nur unu partneron samtempe, sed dum eta tempo, kaj finfine havi multajn unu post la alia) aŭ en la feminista movado. Ekzemple, la konata rilato inter la filozofo kaj verkisto Jean-Paul Sartre kaj Simone de Beauvoir ankaŭ filozofino, estas iel pluramema: ili decidis kaj konsentis havi renovigeblan “kontrakton de plur-fideleco” de du jaroj. Tio signifis ke ili restos en rilato kaj akceptas ke la alia vivu aliajn amajn rilatojn.

Ekzistas rilatoj, kiuj foje ŝajnas pluramemaj sed ne estas. Jen ekzemploj: La adulto (kie mankas la konsento de la koncernatoj) kaj libertinismo (kie oni ĝenerale rajtas havi nur seks-rilatojn, kaj ne amrilatojn kun sentoj). Pluramemo ankaŭ ne estas seksa-interŝanĝismo (en tio, kio ankaŭ temas ĝenerale nur pri seksaj rilatoj), nek “libera rilato” pro la sama kialo. Finfine, pluramemo estas la ideo de interkonsento, kaj de la eblaj pluraj profunde amaj rilatoj. Tiu nova koncepto alportas novajn vortojn, kiel meta-amanto, kiu estas la alia amanto de ies amanto.

Kiel? Kia?

Ekzistas ankaŭ tre diversaj modeloj kaj manieroj kiel vivi la pluramemon. Ĉi tie ni prezentos kelkajn plej konatajn. La hierarkiaj rilatoj signifas ke ne ĉiuj rilatoj estas same gravaj en ies vivo. Ekzemple, iu povas aĉeti domon kaj havi infanojn en iu primara rilato; ofte vidi, festi kaj kelkfoje ferii en iu duaranga rilato; kaj kelkfoje “nur” seksumi en iu tria-ranga rilato.

Izolda* estas preskaŭ kvindek-jara, pluramema kaj patrino de du infanoj. Ŝi spertas hierarkian pluramemon, kun specifaj reguloj pri tio kiam ŝia primara amanto povas vidi aliajn amatajn virinojn. Ankaŭ Aŭŝra elektis hierarkian pluramemon, sed vivas ĝin malsame. Ŝi estas dudek-jara, havas primaran rilaton en la lernejo, kiun ŝi vidas preskaŭ ĉiutage kaj kiun ŝia familio konas. Ŝi ankaŭ vidas pli-malpli unufoje semajne duarangan amanton, kiun ŝi konas de pli longa tempo. La ekzemplo de Simone de Beauvoir kaj Jean-Paul Sartre estas ia hierarkia pluramemo, ĉar ilia rilato pli gravis ol la rilatoj kun aliuloj.

Ankaŭ ekzistas triopoj, aŭ pli ĝenerale pluropoj: homoj, kiuj ĉiuj amas unu la alian, kaj eble vivas kune. Julio estas dudeksep-jara viro, kiu iĝis pluramemulo antaŭ du jaroj. Li kaj aliaj pluramemuloj pli-ŝatas konsideri ĉiujn rilatojn egalaj, konsiderante ĉies bezonojn, kaj provante ekvilibrigi ĉion.

Pri la nombro de amantoj, kiun kutime pluramemuloj havas: ĝi tre dependas. La amanto de Julio havas kvar/kvin amantojn samtempe, kaj tio estas sufiĉe multe. Kontraŭe, Julio havas “nur” du. Ankaŭ multaj pluramemuloj fakte havas nur unu amanton aŭ eĉ neniun: rajti havi plurajn amantojn ne signifas ke oni ĉiam havas!

Kompreneble, tiu listo ne pretendas esti kompleta, ĉar ĉiu pluramemulo vivas sian pluramemon malsame, kaj malsame kun ĉiu rilato. Ekzistas eĉ pli ĝeneralaj rilataj kuntekstoj, kiel la ama anarkio, sed tiu ĉi artikolo ne pritraktos ĝin. Finfine, pluramemo estas ankaŭ spaco por difini sin mem.

Respekto kaj fido

La principa celo de la pluramemo estas ke ĝi kunigas diversecon, riĉecon de homaj amaj rilatoj kaj nocion pri respekto kaj fido. Tio estas la primara motivado de Aŭŝra por la pluramema vivo. Ŝi ne komprenis kial ŝi devas ĉesigi la evoluigon de rilatoj pro tio ke ŝi jam havas amanton. Pro tio, pluramemo ŝajnis natura al ŝi. Tio ekzemple ankaŭ povas esti solvo por homoj, kiuj emas adulti pro maleblo havi plurajn amantojn honeste, se – kompreneble – la aliaj partneroj konsentas.

Kun tiu principo venas pluraj profitoj:

Ĉio bonas, sed...

Malfeliĉe, estas ankaŭ pluraj malfacilaĵoj en pluramemaj rilatoj. Internaj malfacilecoj estas atendataj, ĉar la ĵaluza sento estas homa. Oni ankaŭ devas scii kiel rilati kun la meta-amantoj. Sed ekzistas pluraj solvoj: iloj de la senperforta komunikado, indulgo, sed ankaŭ la ideo ke ĉiu estas responsa pri siaj sentoj. Tio povas esti tre sana bazo por la rilatoj, sed tio ankaŭ estas sufiĉe laciga. Oni ankaŭ devas organiziĝi por sukcesi vidi ĉiujn homojn, kiujn oni volas, kun limigita tempo semajne. Tiu viv-maniero havas do koston.

Estas ankaŭ pli granda risko pri sekse transdoneblaj malsanoj en pluramemo ol en tradicia paro, kaj tio estas kompreneble konsekvenco de la pli granda nombro de partneroj; kaj ĝi indas zorgon. Tamen, oni povas noti ankaŭ ke ĝi ne estas pli riska ol la seria monogamio, ĉar la homoj same tiam havas plurajn partnerojn. Efektive, la ebla danĝero ne venas el tio havi tiujn rilatojn samtempe, sed nur el tio havi multajn. Do la risko ankoraŭ ne estas tipa nur en la pluramemaj rilatoj. Por esti tute sekura, oni bezonas esti serioza pri protektoj; plurameme aŭ ne.

Estas ankaŭ sociaj malfacilaĵoj. Povas esti sufiĉe malfacile integri plurajn homojn en sufiĉe tradicia familio. La gepatroj povas esti seniluziigitaj. Pli ĝenerale, pluramemo ne estas kutima en la hodiaŭa socio. Kunlaborantoj kaj amikoj eble kondamnus. Lastatempe, Julio estis invitita al geedziĝa festo kaj sin demandis kiel li povas fari dum tiaj eventoj: inviti ĉiam la saman amantinon por ne ŝajni pluramema? Fakte oni retrovas la klasikajn atakojn, kiuj similas al tiuj, kiujn ricevas la anoj de la GLAT-komunumo. Kompreneble, la leĝo tute ne konsideras tiajn rilatojn, kvankam oni povus imagi ke povas ekzisti edziĝa kontrakto por pli ol du homoj, aŭ leĝoj pri vartado de infanoj en pluramemaj situacioj.

Fine, pluramemo estas nova vivmaniero, kiu estas eksperimenta kaj ankoraŭ ne vere integrita en nia socio. Ĝia ekzisto tamen feliĉigas multajn homojn, kaj eĉ kelkajn esperantistojn!

* La realaj nomoj de la intervjuatoj estis ŝanĝitaj

Bibliografio:

http://www.polyamour.be/news.php?extend.37

Sartre et Beauvoir, le pacte de poly-fidélité

“pluramemo kunigas diversecon, riĉecon de homaj amaj rilatoj kaj nocion pri respekto kaj fido”

“pluramemo estas ankaŭ spaco por difini sin mem.”