Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Natalie MacMahon – Malsano Nomata Amo

Neniu dubas ke amo skuas nian animon. Laŭ neŭrosciencistoj, per aktivado de specifaj cerbaj areoj, oni scias ke ĝi povas krei dependecon, vuali la racion kaj ĵuĝkapablojn, streĉas – se ne entute frenezigas nin. Kiel diris la filozofo Nietzsche: “Ĉiam troveblas iom da frenezo en la amo, sed ĉiam troveblas iom da racio en la frenezeco”. Verdire, same kiel la sciencistoj malmulte scias pri la sentoj, neniu entute certas kial la Valentena Tago – la 14-a de februaro – estas la tago de la amantoj.

Ĉi-jare, ĝuste en tiu tago lanĉiĝis Malsano Nomata Amo, fikcia retserio en Esperanto, en kiu amo estas konsiderata malsano, evitebla ĉiukoste por la bono kaj ordo en la socio, sed kaŝe dezirata kaj spertata de homoj, kiuj ne akceptas la katenojn de tiel rigidaj leĝoj. Verkita kaj reĝisorita de Natalie MacMahon, kiu ankaŭ rolas kiel aktorino, la serio estas dividita en 6 mallongajn epizodojn kaj spektebla en la reto.

Esperanto en tiu universo rolas kiel lingvo de la amo, do malpermesata de la oficialaj instancoj. Natalie jam antaŭe uzis Esperanton en sia filmaktivado. En la serio oni konstante mencias (ĉu subkonscia propagando?) la kurtfilmon Universala Amrakonto, kiu nun montriĝas en filmfestivaloj. Fakte, tiu serio kaj la kurtfilmo estas interligitaj.

La serio, ne havante grandan buĝeton, iom suferas pri teknikaj rimedoj, sed tiuj mankoj ne malhelpas la ĝuon de la interesa rakonto, precipe pro tio ke la aktorado estas sufiĉe bona por teni vin kaptita de la historio. Natalie havas diversajn aktivadojn krom filmfarado, inter kiuj estas aktorado kaj tradukado, sed filmfarado plej feliĉigas ŝin. Tio signifas ke plu ŝi feliĉigos nin per siaj filmoj.

Vi lanĉis la retserion ĝuste en la Valentena Tago, sed en ĝi amo estas malsano. Ŝajne amo estas unu el viaj plej grandaj inspiroj por verki filmojn. Kial miksi amon kun Esperanto?

Esperanto ĉiam ŝajnis esti tre emocia lingvo al mi. Mi volis miksi du malsamajn aferojn: realajn sentojn, kiuj kondukas al amo, kaj kontraste al tio montri socion kun tre strikta sistemo, kie homoj devas sekvi multajn regulojn. Ĉar la angla estas oficiala komerca lingvo, mi pensis, ke se homoj parolas la anglan, ĝi povus reprezenti tiujn regulojn, kiuj ne permesas sentojn. Sed se homoj ne uzas sian cerbon, sed sekvas sian koron, ili uzas lingvon, en kiu ili povas esprimi sian senton. Mi pensas, ke ĝi estas potenca kontrasto.

“Amo estas truko de la naturo por vivteni nian specion”. Tia aserto, eltirita de la serio, al mi ŝajnas veni el la menso de homo, kiu racie kontraŭbatalas la emociojn de la pasio. Ĉu vi pensas tiel?

La terapiisto, kiu uzas ĉi tiun frazon, sekvas ĉiujn regulojn en tiu fikcia mondo, pro sia posteno kaj sia laboro. Li scias pri la konsekvencoj kaj elektas ne ribeli kontraŭ la sistemo – almenaŭ dekomence. Sed ankaŭ li havas tre fortajn emociojn kaj ĉion, kion li diras al la paciento, estas ankaŭ io, kion li memorigas al si mem, ke se vi sekvas vian koron, tio povas konduki al malfacilaj situacioj, tio estas tro granda risko.

Ĉu vi jam konas la esprimon “Esperanto estas edzperanto”?

Ne, mi bedaŭre ne konis ĉi tiun esprimon antaŭe. Sed dankon, ke vi sciigis tion al mi pri ĝi.

Filmfarado postulas tro multe da tempo kaj laboro de multaj homoj. Kiel financiĝis la projekto?

Bona demando! Ni faris malgrandan kampanjon ĉe Patreon kaj mi volas denove uzi ĉi tiun okazon por danki niajn subtenantojn! Sed plejparte ĝi estis memfinancita kaj multaj helpis, ĉar ili kredis je la ideo kaj ŝatis la mondon, kiun mi kreis por la roluloj. Mi volas danki al ĉiuj, kiuj helpis! Estas mirinde, kion vi povas atingi, se vi kredas je io kaj havas vizion.

Kie okazis kaj dum kiom da tempo daŭris la realigado de la filmserio?

Ni filmis ĉion en Berlino en nur 6 tagoj! Sed mi pasigis multan tempon preparante ĉion kaj kunvenante kun homoj antaŭe.

Kiel vi renkontis Esperanton? Ĉu kadre de via laboro kiel tradukisto?

Mi sciis pri Esperanto ekde mia infanaĝo pro kanto. Mi ne vere lernis ĝin tiam, sed mi ĉiam ŝatas la ideon kaj la sonon de la lingvo. Kiam mi komencis fari miajn proprajn filmojn, mi ĉiam pensis, ke estus interesa ideo fari filmon en Esperanto, sed en la unuaj du filmoj, kiujn mi faris, tio ŝajnis nenecesa por la rakonto, do mi atendis ĝis mi havis rakonton, kie ĝi estas ne nur lingvo, sed tre grava elemento – preskaŭ kiel plia rolulo.

Kutime, artistoj, kiuj utiligas Esperanton en siaj artaj projektoj, mem ne lernas ĝin. Vi estas escepto. Kio instigis vin fakte lerni la lingvon?

Mi amas lingvojn ĝenerale. Por mi estas tre amuze kaj mi sentas min trankvila kiam mi lernas lingvojn. Mi iras al diversaj lingvaj lecionoj ĉiusemajne. Mi pensas, ke lerni lingvon malfermas tute novan universon al mi, do mi ĉiam volas lerni pli. Nuntempe mi provas lerni la ĉinan.

Kiel vi vidas nun la eksplodon de jutubanoj kaj la abundecon de videomaterialo en la reto? Ĉu tio laŭ vi iel malgrandigas la gravecon de tradicia filmfarado?

Mi opinias ke simple estas bonege, ke ĉiuj, kiuj volas atingi spektantaron kaj rakonti historion, nuntempe povas fari tion kaj la publiko povas decidi, kion ili volas spekti. Tio ne malhelpas la gravecon de filmo, ĉar spekti ion en Youtube aŭ en kinejo estas ankoraŭ tre malsamaj spertoj. Mi faras ambaŭ kaj mi ĝuas ambaŭ. Do mi feliĉas, ke la teknologio daŭre evoluas kaj ofertas pli da ŝancoj.

Se mi bone rimarkis, lastatempe vi produktis ankaŭ kelkajn aliajn kurtfilmojn. Pri kio ili temas?

La lasta mallonga filmo, kiun mi faris, nomiĝas La Funebra Dancisto, kaj rakontas la historion pri entombiga distristo – profesio, kiu fariĝis unu el la plej bone pagataj laboroj en mondo, kie funebroj estas statusa simbolo kaj samtempe devo amuzi parencojn, amikojn kaj ankaŭ laborkolegojn. Atendoj estas altaj, moraloj estas malaltaj. Dum la funebra dancistino provas amuzi la funebrajn ceremoniojn, ŝi bezonas alfronti proprajn problemojn. Ĝi estas filmo, kiu okazas en la estonteco kaj kiu parolas pri sociaj komunikiloj en ironia, troigita maniero. Ĝi montriĝas en multaj filmfestivaloj nuntempe. Mi nun preparas novan interretan serion, kiu ekskluzive publikiĝos per Instagram. Ĝi nomiĝas Silenta Diskejo, kaj mi ankaŭ okupiĝos pri nova mallonga filmo, kiu estiĝos ĉi-somere. Ĝi parolas pri la stereotipoj, kiujn ni havas pri la temo de viroj kaj virinoj, sed ankaŭ en tre ironia kaj troigita maniero.

Ĉu vi povas diri, kiuj estas la reĝisoroj, kiuj plej forte influis vin sekvi la karieron? Kaj kion vi celas atingi per viaj filmoj?

Mi amas la grekan direktoron Yorgos Lanthimos, ĉar li faras filmojn tre kuraĝajn kaj unikajn. Mi amas la kombinon de tre serioza temo kun iom da humuro. Mi pensas, ke direktoroj ne prenu sin tro serioze – humuro ĉiam gravas eĉ en serioza situacio. Mi ankaŭ tre ŝatas Agnes Varda pro preskaŭ la sama kialo. Ĝenerale la franca filmaro estas tre inspira por mi. Krom tio mi ankaŭ ĝuas multajn filmojn el Japanujo, Ĉinujo aŭ Koreujo, ĉar iuj elementoj estas tre malsamaj, kion mi opinias ekscita.

Kion mi volas atingi? Mi ĉefe volas nur rakonti unikajn, originalajn rakontojn, kaj havigi ilin al la mondo. Mi ĉiam havas multajn ideojn, sed la filmoj, kiujn mi faras, estas ĉiam rakontoj, pri kiuj mi havas multan pasion kaj amon. Nur povi fari la filmojn, kiujn mi imagas, feliĉigas min. Sed mi ankaŭ volas fari plenan filmon en la estonteco. Mi simple tiom ŝatas mallongajn filmojn, ke malfacilas ĉesi fari ilin.

“Estas mirinde, kion vi povas atingi, se vi kredas je io kaj havas vizion.”

“Mi ĉefe volas nur rakonti unikajn, originalajn rakontojn, kaj havigi ilin al la mondo.”