Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

POLEMIKO

Ne al atomenergio

Dieter Rooke - Svislando

Hiroŝimo, Nagasako, Ĉernobilo, Fukuŝimo. Jen la nekompleta listo de nukleaj katastrofoj. Kiom da vanaj elspezoj – kiom da viktimoj de neregebla teknologio? Kiom da atombomboj kaŝe stokitaj por eventuala nova “milito de la steloj” – proklamita de Usono? Dum la t.n. Malvarma Milito eĉ la “paca” svislanda popolo voĉdonis por akiro de atomarmilaro. Sed la registaro ne plenumis la deziron kun la promeso de militistoj ke eblas en tri monatoj produkti la atombombon per la uranio uzata en atomcentraloj.

Lastan monaton la svisa parlamento decidis ke ankoraŭ necesas konstrui bunkrojn por ŝirmi la popolon kontraŭ nukleaj akcidentoj kaj atakoj de teroristoj. Ankaŭ en mia laborejo ekzistas bunkro – sed ĝi estas uzata por teni fatrason. Ordinara svisa civitano uzas la spacon por meti sportajn ekipaĵojn aŭ ne plu uzindajn vestaĵojn. Laŭ severa leĝo ĉiujare oni tamen testas la atomsirenojn.

En la jaro 1986 okazis la terura atomakcidento de Ĉernobilo en la tiama Sovetunio. Ĝi anatemis la finon de la reĝimo. La kostoj por regi la katastrofon estis enormaj, riskis siajn vivojn centoj da laboristoj, tuj mortis multaj el ili. La regiono ne plu loĝeblas dum jardekoj pro la radioaktiva radiado. Suferadas pro seriozaj malsanoj sennombraj civitanoj. Nur sovaĝaj bestoj vagadas ĉirkaŭ la sarkofago, kiu kovras la ruinon de iama altteknika monumento. Nia samideano el Ĉeĥio sarkasme rekomendis viziti la allongan vidindaĵon – la ĉerkon radiantan, okaze de la IJK en Kievo*.

* Kontakto nr-o 238 (2010:4)

Ĉu ripetiĝas la historio el antikvaj regnoj? Konstruiĝis sarkofago ne plu por konservi kadavron de faraono – sed por mumiigi ruinon de nuklea centralo. Pli draste – eĉ necesas konstrui duan sarkofagon super la unua, ĉar la haste konstruita sarkofago de Ĉernobilo ne plu retenas la radioaktivecon.

La svisa civitana movado kontraŭ atomcentraloj kaj atommilito fondiĝis jam multe pli frue pro la danĝero de nuklea milito, kiu kapablus detrui nian tutan planedon. La unua, tre granda manifestacio kontraŭ konstruo de atomcentralo okazis en la vilaĝo Kaiseraugst, apud urbo Bazelo. La protesta movado sukcesis, la atomcentralo ne konstruiĝis. Sed en aliaj lokoj, kie ne okazis protestoj, estis tamen trudita atomcentraloj al civitanoj. Pro senĉesaj paneoj en la funkciado de atomejoj kreskis la konscio kaj la protestoj kontraŭ tiu teknologio. Neniu loko en Svislando estis trovita por teni sekure la restaĵojn dum jarcentoj radiantajn.

En iu komunumo de Svisio oni trifoje pelis la civitanojn por demokratie decidi pri eventuala stokado de nuklea materialo. Sed trifoje la loĝantoj rifuzis tiun intencon. Pasie estis disputata la demando pri la neceso de atomenergio, la riskoj kaj avantaĝoj. Pro tio estis fondita la laŭmoda verda partio. En la parlamento la burĝaj partioj defendis la atoman industrion – ekzistas forta lobio de entreprenistoj – kaj la maldekstraj partioj esprimis sin plejparte kontraŭ la atoma tekniko. Iufoje la popolo voĉdonis por “moratorio” t.e. ne plu konstrui novajn centralojn. Sed ĉi-jare (antaŭ la kataklismo en Japanio) en la kantono Berno, la voĉrajtaj loĝantoj decidis per hazarda plimulto de 50,1 % esplori la kondiĉojn por starigo de nova konstruaĵo.

Post la grava incidento en la japana Fukuŝimo preskaŭ neniu plu kuraĝas pledi por nuklea energio – kvankam jam estis terura la leciono el Ĉernobilo. Ŝanĝiĝis la politiko eĉ de la burĝaj registaroj en Germanio kaj Svislando. La svisaj kvin ministrinoj kaj du ministroj decidis ne plu utiligi nuklean energion, kaj malkonstruigi la atomcentralojn, sed kun prokrasto ĝis la jaro 2034 por la plej lasta.

Tial okazas grandnombraj manifestacioj kun dekmiloj da svisaj popolanoj. Oni postulas tujan senprokrastan fermon. En la ĉefurbo Berno, lernejanoj strikis kaj manifestaciis sur stratoj. Antaŭ la domo de la elektra kompanio ili starigis tendaron kaj organizis biciklan demonstracion al la atomcentralo “Mühleberg” je distanco de 20 kilometroj de la ĉefurbo. La prezidento de Svislando, s-ino Calmy Rey, publike deklaris la finon de la nuklea epoko. Ŝi sekvis la politikon de la germana konservativa partio, ĉe-pinte la kanceliero, s-ino Angela Merkel.

En sia parolado ŝi skizis la perspektivon sen nuklea energio: Jam estas vaste utiligataj la naturaj riĉaj fontoj. Kelkaj el ili estas nomeblaj ekologiaj ekz. suna, venta, akva, tajda kaj terma energioj. Sed aliaj estas nerenovigeblaj, kiel karbo kaj tergaso. Tial necesas esplori novan teknologion, trovi novajn sekurajn energifontojn. Tio estos granda ŝanco por plua progreso, kaj granda profito por la homaro.

En mia eta vilaĝo “Oensingen” antaŭ nelonge estis konstruita nova elektrocentralo. Ĝi kombinas akvopurigejon kun kompoŝtejo. El la du organikaj materialoj eblas produkti naturan gason kaj ekspluati varmon por hejtado de domoj. Tutcerte estas granda defio la trovo de novaj fueloj, sed necesas anstataŭigi la neregeblan kaj tro riskan nuklean teknologion.