Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LITERATURO

Nobelpremio 2015 pri literaturo:

Ĉu al beletristo aŭ ĵurnalisto?

Marc GALLARGO – Francio

En 2015, la Nobel-premio pri literaturo iris al Svetlana Aleksandrovna Aleksieviĉ [Alexievich] pro “ŝia laboro, plurflanka memorigo de sufero kaj kuraĝo en nia epoko”. La rusaj gazetoj simple notas, ke post 28 jaroj la Nobel-premio iras al ruslingvano.

Kiu estas Svetlana Aleksieviĉ ?

Ŝi naskiĝis la 31an de majo 1948 en okcidenta Ukrainio. Ŝia patro estas bjeloruso kaj ŝia patrino ukraina, normala situacio en Sovetunio. Ŝiaj gepatroj travivis la “Grandan patrolandan militon”, tio estas, la dua mondmilito. Ŝia patro instruis historion kaj la germanan lingvon. Kiel bona lernantino ŝi eniris “Komsomolon”, la tiaman junularan organizaĵon – edukejon de estontaj kadruloj de la komunista partio. Ŝi studis en Minsko (Bjelorusio) ĵurnalismon kaj komencis verki en 1985, kiam komenciĝis la restrukturiĝo “perestrojko”.

Kiel ŝi skribas?

Ŝi skribas pri la sovetia kaj postsovetia periodoj. Ŝi intervjuas homojn, kolektas centojn da atestoj, ĝis sepcent. Poste ŝi elektas kelkdekon kaj muntas ilin. Ŝi verkas en tre mallonga maniero kiel aŭtoro, kelkfoje ŝi malaperas malantaŭ la atestojn de la homoj, kiujn ŝi intervjuas.

Pri kio ŝi skribas?

Ŝi skribas pri eventoj, kiuj trafis Rusion aŭ Sovetunion. Ekzemple pri la katastrofo de Ĉernobilo, kiam eksplodis la atomcentralo. La loĝantoj eksciis nur du tagojn poste pri la danĝero kaj devis forlasi sian hejmon kaj neniam reveni. Ŝi ricevis plurajn premiojn pro tiu libro “La petego: Ĉernobila kroniko de la mondo post la apokalipso” (1997). Ŝi ankaŭ skribas pri la milito: “Zinkaj knaboj” (1990), en kiu ŝi rakontas la personan historion de sovetaj soldatoj, kiuj partoprenis en la ruso-afgana milito en 1979 (unu el la familioj sciis, ke la filo soldatis en Afganio nur kiam la mortigita soldato revenis en zinga ĉerko, kaj la familio ne povas vidi la vizaĝon de la mortinto, dum la rusa tradicio fermas la ĉerkon nur antaŭ la enterigo, ne dum la ceremonio). Ŝi ankaŭ verkis la libron “Milito ne havas virinan vizaĝon” (1985), kun rakontoj surbaze de intervjuoj de virinoj-soldatoj en la Ruĝa Armeo dum la dua mondmilito. Ŝi jam gajnis la prestiĝan premion Remarque en Germanio kaj en Francio premion de Radio-France Internacia. Ŝia libro “La fino de la ruĝa homo aŭ la tempo de malĝoja seniluziiĝo” ricevis la premion Médicis en 2013.

Kuraĝe kaj neflankiĝante

En lando, kie estas cenzuro, ŝi konstatas: “Mi estas protektata pro la fakto, ke mi estas konata. Mi diras tion, kion mi opinias necesa diri. Mi skribas librojn, kiuj plaĉas aŭ ne plaĉas al potenculoj. Sed mi scias, ke ĉiam estos homoj, kiuj legos ilin, por kiuj ili estos helpo”. En alia intervjuo ŝi deklaris: “Frue mi interesiĝis pri tiuj, kiuj ne estas konsiderataj de la historio, tiuj homoj, kiuj vivas en mallumo, sen espero kiajn oni pri nenio demandas. Miaj patro kaj avino rakontis al mi rakontojn pli ŝokajn ol tio, kion mi skribis en “La fino de la ruĝa homo”. Tio estis la granda ŝoko de mia infanaĝo kaj mia imago estis frapita por ĉiam”. “La historio interesiĝas nur pri faktoj, emocioj restos en la marĝeno. Oni ne kutimas enlasi ilin. Mi rigardas la mondon tra la okuloj de beletristo, ne de historiisto”.

Eble estus pli bone doni al ŝi premion pri ĵurnalismo ol Nobel-premion pri literaturo! Sed tiu virino havas grandan kuraĝon kaj ŝia laboro estas tre utila por informi la mondon. La Nobel-premio protektos ŝin kaj ŝi povos daŭrigi sian informlaboron pace kaj trankvile. Pro tio, ni ŝatas ŝin.

***

“Mi rigardas la mondon tra la okuloj de beletristo, ne de historiisto”.