Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Rubriko de la prezidanto

Jam antaŭ kelkaj jaroj TEJO starigis por si celon organizi Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Afriko. Post iom da komenca entuziasmo en la esplorado pri la afero, rapide evidentiĝis, ke tiam ĝi estis ankoraŭ tro frua. En la jaro 2009, kiam la Komitato de TEJO difinis gvidliniojn pri tiu strategia celo, ni estis en alia IJK-epoko. TEJO-kongresoj okazadis ĉefe en Eŭropo en sufiĉe konataj kondiĉoj. Nur sporade ili iris ekster Eŭropon - nur dufoje en la 21-a jarcento: Brazilo en 2002 kaj Vjetnamio en 2007. Ni do simple ne havis sufiĉajn spertojn por entrepreni tiom malfacilan projekton.

Post 2009 okazis grava ŝanĝo en la kongresa politiko de TEJO. El la sekvaj kongresoj nur unu okazis en Eŭropo (Ukrainio en 2011) dum la ceteraj aliloke: Kubo (2010), Vjetnamio (2012), Israelo (2013) kaj prepariĝas Brazilo (2014). El tiuj kongresoj pluraj estis pro diversaj kialoj “nekutimaj”. Ni frontis plurajn problemojn kun kiuj antaŭe ni ne renkontiĝis organizante kongresojn en Eŭropo. Necesis solvi aferojn, kiujn ni antaŭe eĉ ne povis imagi.

Rezulte de tiu tutmondiga IJK-politiko ni ekhavis spertojn kiuj nun permesas al ni alimaniere pensi pri la organizado de kongresoj ekster Eŭropo. Ni kapablas antaŭvidi signife pli multe, kvankam kompreneble ĉiam povas surprizi nin ankoraŭ io neatendita. Ni lernis kiom alie la kongresojn vidas organizantoj de tute aliaj kulturoj. Tial ĝuste nun estas la plej taŭga momento por reveni al la ideo de IJK en Afriko. Ni rekomencis jam esplorojn pri tiu temo. Pri la projekto ni kunlaboras kun ILEI, ĉar evidente plej avantaĝa estus okazigo de IJK kaj ILEI-Konferenco sinsekve kaj laŭeble proksime. Certe estas ankoraŭ multe tro frue por ion ajn promesi - estas ja esplora fazo. Sed la rezultojn de esplorado kaj espereble iun konkretan proponon ni planas prezenti ĝis la brazila IJK. Mi tre forte esperas, ke tiam ni estos plurajn paŝojn pli proksime al IJK en Afriko.

Łukasz ŻEBROWSKI