Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SOCIO

Notre-Dame-des-Landes:

multfaceta batalo kontraŭ projekto de flughaveno

Gouverneur LUC — Francio

Ĉu vi aŭdis pri Notre-Dame-des-Landes? Ĝi estas vilaĝo en okcidenta Francio, 30 kilometrojn norde de la regiona ĉefurbo Nanto. Jam de kelkaj jaroj, tiu vilaĝo famas pro projekto (fakte kaj ĉefe pro lukto kontraŭ la projekto) de nova internacia flughaveno.

En la sesdekaj jaroj, ekĝermis en la kapo de la lokaj magistratanoj kaj decidantoj, ke la jam ekzistanta Nanta flughaveno, sude de la urbo, estu anstataŭigita, ĉar ĝi ne plu taŭgos por la trafiko, precipe pro la tutnova supersona aviadilo Concorde. Ekde ties kraŝo en Julio 2000, tiu argumento kompreneble ne plu validas! La dua ideo estis ankaŭ la kreskado de la urbo norden, direkte al la proksima havena urbo Saint Nazaire [Sankta Nazero]. Pro tio, en 1967 estis elektita de ekspertizistoj, laŭ eŭropaj normoj pri medio, la komunumo Notre-Dame-des-Landes kiel taŭga loko por tiu projekto. Sed la petrola krizo de la sepdekaj jaroj kvazaŭ enkotigis por jaroj la projekton.

En la jaro 2000, la projekto subite elkartoniĝis, kvankam iom malsimile. Ne plu temis pri anstataŭigo (pro unu el la uzinoj Airbus establita tute proksime al la malnova flughaveno), sed ja pri dua porpasaĝera internacia flughaveno. Ĉar ĉe la malnova, la frajtado restos kun Airbus, cele al sendado de grandegaj pecoj de konstruataj aviadiloj al aliaj Airbus-konstruejoj. Sed ĉu vere nova flughaveno estas nepre necesa? Jes, almenaŭ por la lokaj politikistoj, revantaj pri vicoj da tutmondaj negocistoj elirantaj el modernaj aerŝipoj, kun valizoj plenaj je modernigo, disvolvo, tutmondigo. Tio utilas por ontaj voĉdonoj!

Sed kio pri la nuna jam ekzistanta flughaveno? Ĝi etendiĝas sur 320 hektaroj, kaj ĝia betonita rulvojo estas 2 900 metrojn longa. Do, ja dimensie internacia. Ni memoru, ke en la okdekaj jaroj, la ekspertizistoj (kiuj neniam eraras) anoncis kreskadon de la trafiko ĝis inter 5 kaj 9 milionoj da pasaĝeroj, tiel ekde la jaro 2000. En 2011, ĝi akceptis 3,2 milionojn da vojaĝantoj en 60 800 movoj. Por kompari, la Ĝeneva flughaveno (ja internacia, ĉu ne?) akceptas po 10 milionoj da pasaĝeroj jare en 170 000 movoj. Ankaŭ ĝi estas unuvoja kaj surface apenaŭ pli granda (340 hektarojn). Krome rimarkindas, ke tiu nuna Nanta flughaveno ricevis la trofeon ERA Award 2011-2012 kiel la plej bona flughaveno de Eŭropo. Ĉu ne bona kialo por ĝin ŝanĝi?

Unu el la pretekstoj de la defendantoj de nova flughaveno estas ke la nuna estis listigita en 2001, fare de ACNUSA (Aŭtoritato pri Kontrolo de Flughavenaj Sonaj Ĝenaĵoj), kun 10 aliaj flughavenoj el Francio, pro la bruo super la Nanta urbo. Fakte, jam de jaroj ekspertizistoj proponis la konstruon de nova alidirekta rulvojo, kiu plie faciligus ekflugojn kaj alteriĝojn. Sed tio neniam efektiĝis pro... la projekto de nova flughaveno. Troviĝas nun klaĉemuloj (el kiuj eĉ profesiaj pilotoj), kiuj asertas ke dank’ al teknikaj progresoj, superflugado de urbo plejofte tute ne estas deviga. Des pli por 30% el ili, kiuj venas rekte de sudo, sed kiuj estas devojigitaj nordorienten antaŭ ol flugreveni super la urbo! Stranga irvojo, ĉu ne? Tio dirigas al tiuj samaj klaĉemuloj, ke tio estas artifikaĵo, kies celo estas inciti la nantanojn kontraŭ la malnova (do por la nova) flughaveno. Aĥ, klaĉemuloj!...

Alia preteksto estas ke la nuna flughaveno troviĝas proksime de la granda lago de Grand-Lieu, grava protektejo por birdoj kaj fiŝoj. Bedaŭrinde, ja de komence tio veras. Sed la tuta teritorio ĉirkaŭ Notre-Dame-des-Landes estas protektata, ĉar de jardekoj klasifikita kiel ZAD (Zono de Prokrastita Teritoria Mastrumado) ĝi ankaŭ fariĝas nun grava konservejo por multaj bestoj kaj plantoj. Ĉu nepre necesas detrui duan, anstataŭ trovi solvojn por la unua?

Nu, kvankam neutila, medinoca, tamen, kiom kostus tiu nova flughaveno ?

La firmao Vinci estis elektita laŭ siaj proponoj el inter tri aliaj por konstrui ne nur la novan flughavenon, sed ankaŭ ĉiujn rilatajn infrastrukturojn, t.e. aŭtovojojn, trajnliniojn, parkejojn... Plie, Vinci ricevis 55-jaran koncesion por ekspluati la flughavenon kaj ankaŭ tiun de Sankta Nazero. Kial tiuj nekutimaj donacoj de la ŝtato al privata entrepreno? Jen unu el la plej gravaj demandoj tiurilate...

La projekto antaŭvidas la konstruon de du rulvojoj: unu 2 700 metrojn longa, la alia 2 900 metrojn longa. La kosto estus 561 milionoj da eŭroj. Notindas ke buĝeto por kromkostoj neniel ekzistas: ĉiu scias, ke tio neniam okazas en vorkoj! Iom pli ol 40% de la elspezoj pagos la ŝtato kaj lokaj komunumoj. Tio nur por la flughaveno, sed se oni kalkulas por la tuta infrastrukturo, la kosto altiĝus ĝis 4 miliardoj! En la nuna kriztempo, kvankam estas bezonata mono por lernejoj, por hospitaloj, por publikaj transportoj (vere ĉiesaj!), tio estas preskaŭ nenio... se por plezurigi niajn decidantojn. Ĉu ne?

“Ne al la flughaveno”

Laŭ du seriozaj opinisondoj, 72% de la franca popolo deklaris sin kontraŭ la projekto de nova flughaveno (BVA kaj Le Télégramme). Ekde 1972 kreiĝis asocio por defendi la terkulturistojn tuŝatajn de la projekto. En 2000 ekestis nova asocio de civitanoj loĝantaj en la ĉirkaŭaĵo. Kaj ekde decembro 2007, kunordigo de diversaj asocioj kaj partioj (inter kiuj la Verdula Partio) kreis surlokan “rezistejon”, kiu komencis la kontraŭstaran okupacion de la ZAD, kromnomita Zone à défendre (Zono Defendenda).

De tiam, manifestacioj sekvis manifestaciojn, apelacioj sekvis apelaciojn. Okupaciantoj diversdevenaj alvenis surloken de la tuta Eŭropo. Ili kreis tute apartan lokon de alternativa kaj memadministrata socio, kiu kolektive konstruas, kultivas, kuiras. Malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj, malgraŭ diferencoj (inter lokaj terkultivistoj, alternativuloj, anarkistoj...), ĉio finfine funkcias bone kaj demokrate de jaroj, kiel ekzemple la radio (Radio Klaxon) kaj ĵurnalo (Lèse Béton).

En Oktobro 2012, ĝendarma operacio provis elpeli la okupaciantojn kaj iliajn apogantojn. Sed la 1200 ĝendarmoj kun helikopteroj sukcesis nur “liberigi” parton de la zono. La operacio sukcesis tiel estigi ondon da kunsento por la ZAD-anoj. Granda manifestacio (inter 20 000 kaj 40 000 personoj) reokupaciis la ZAD-on. Sed denove en Novembro, ĝendarmoj provis elpeladon de la okupaciantoj. La batalo daŭris dum tagoj. Oni kalkulis ambaŭflanke pli ol cent vunditojn. Post subtena manifestacio, ankaŭ en Nanto okazis stratbataloj. Dank’ al politikaj enmiksiĝoj, la ĝendamaro fine kapitulacis.

Por diri “Ne al la flughaveno” en Majo 2013, granda ĉeno 40 000-homa subtene ĉirkaŭis la 25 kilometrojn de la ZAD-o. En Februaro 2014, granda manifestacio okazis en Nanto kun ĉirkaŭ 50 000 partoprenantoj kaj 520 traktoroj. La ĉeesto de la ĝendarmoj, misproporcia antaŭ familiaj, neperfortaj manifestiantoj, estigis denove stratbatalon. Tiaj manifestacioj, kaj surstrate, kaj surkampe, okazis denove en 2014, 2015, kaj ankaŭ en 2016.

Kiel dirite en la titolo, la tuta afero estas ja multfaceta. Ne eblis rakonti pri ĉiuj aspektoj, nek pri la ege malalta prezo pagita al la eksproprietigitoj, nek pri tiuj altaj ŝtatoficistoj tuthazarde dungitaj de Vinci...

Post ĵusaj urbaj voĉdonoj, kaj pro novaj apelacioj rilate al medio- kaj akvo-protektado, probable nenio okazos dum jaroj. Des pli ke nova enketo de ĵurnalisto (Hervé Kempf) ŝajne montris ke la ŝtato manipuladis la kalkulojn. Nura erareto de 900 milionoj da eŭroj!

Sorirado de tiu projekto pli kaj pli malfacilas! Ĉu plumbo en la flugiloj? Iel ajn, ni atendu la voĉdonon por la nova landa prezidento en printempo 2017. La nuna registaro tute ne intencas enkotiĝi en tiu afero...

***

Fontoj (en la franca) :

*Notre-Dame-des-Landes, Hervé Kempf, eldonejo Seuil, 2014

*http://zad.nadir.org/

*http://fr.wikipedia.org/wiki/Projet﹍d'a%C3%A9roport﹍du﹍Grand﹍Ouest

*http://www.pierrederuelle.com/notre-dame-des-landes-un-projet-de-1967-pour-repondre-aux-defis-de-notre-temps/

Laŭ du seriozaj opinisondoj, 72% de la franca popolo deklaris sin kontraŭ la projekto de nova flughaveno