Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

2-a NOVA (Novjara Aranĝo en Brazilo)

Rafael Henrique ZERBETTO - Brazilo

Ĉu vi jam parolis en Esperanto dum la jarŝanĝo? Pluraj brazilaj junuloj faris tion en vilaĝo proksima al la urbo San-Paŭlo, okaze de la 2-a NOVA (Novjara Aranĝo), okazanta inter la 30-a de decembro 2010 kaj la 2-a de januaro 2011. Krom promenadoj en la vilaĝo kaj ĉirkaŭa arbaro, esperantistoj kantis, dancis, kuiris, promenis, padumis, amuziĝis per ludoj, sume ĝuis tre agrablan etoson.

Historio

En julio 2009, oni proponis, dum la 29-a BEJK (Brazila Esperantista Junulara Kongreso), ke estu porjunula Esperanta aranĝo en Brazilo, bazita sur eŭropaj junularaj seminarioj de esperantistoj. Inter decembro kaj januaro ne okazas gravaj Esperantaj kongresoj en Brazilo kaj estas someraj ferioj, ĉefe por studantoj, kaj pro tio oni elektis ĉi tiun epokon por la aranĝo, baptita NOVA. Ekde tiam, BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) jam organizis du tiuspecajn aranĝojn. La unua NOVA okazis en januaro 2010 en bienhotelo apud la urbo Charqueada [Ĉarkeada], en la subŝtato San-Paŭlo kaj la 24 partoprenantoj tre ŝatis ĝin. Por la dua NOVA, estis elektita la vilaĝo Paranapiacaba [Paranapiakaba], distrikto de la municipo Sankta Andreo [port.: Santo André] en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo San-Paŭlo.

La vilaĝo

Paranapiacaba estis fondita de britaj fervojistoj en 1867 kun la portugala nomo “Estação do Alto da Serra” [Montar-pinta Stacidomo] kaj poste ricevis la nomon “Vilaĝo Martin Smith”. La nomo Paranapiacaba venas el la tupia lingvo* kaj signifas “loko, de kie oni vidas la maron”, pro tio ke ĝi estas sur Ĉemara Montaro [port. Serra do Mar] kaj de tie eblas vidi, kiam la vetero sufiĉe bonas, la metropolan regionon de Santos, marborda urbo kie troviĝas la plej grava sudamerika haveno. Post sia apogeo dum la epoko de la brita fervoja kompanio São Paulo Railway, la fervojo estis aĉetita de la brazila registaro en 1946 kaj la plejmulto de la britoj foriris. Plena de bonkonservitaj historiaj konstruaĵoj, Paranapiacaba estas, nuntempe, muzea histori-turisma vilaĝo plena de anglotipaj lignaj domoj kaj ĉirkaŭita de mirindaj plejzaĵoj kaj akvofaloj.

* Tupia lingvo: lingvo parolata de uupioj, indiĝenoj vivantaj en tiu regiono antaŭ la alveno de eŭropanoj.

Kvankam Paranapiacaba estas inter du gravaj metropoloj, Santos kaj San-Paŭlo, tie oni sentas sin en kampara etoso, tre for de grandaj urboj: la nura vojo al la vilaĝo estas senasfalta; tie estas freŝa aero kaj en la ĉirkaŭaĵoj estas nur la Atlantika arbaro. Preskaŭ ĉiutage nebulas kaj pluvetas.

La aranĝo

Venintaj el pluraj regionoj de Brazilo, la 30 partoprenantoj de la dua NOVA multe babilis kaj amuziĝis ene de la gastejo, kie okazis improvizitaj festetoj en dormoĉambroj kaj en la salono. Gitarludado, kantado kaj kartoludoj estis la plej kutimaj aktivaĵoj en la gastejo dum la tuta aranĝo. Krom tio, okazis agrablaj babiladoj dum la manĝoj kaj promenadoj tra la urbo, kiam oni aĉetis la tipan lokan trinkaĵon: la sukerkanan brandon, en kiu oni maceras cambuci [kambusi], frukton abundan en la Atlantika arbaro.

Dum la unua tagmanĝo ni babilis pri esperanto kun la restoraciestro kaj li donis al ni botelon de hejmfarita brando por gustumi. Ĉiuj tostis kaj ĝoje babilis dum longa tempo. Poste, en la gastejo, okazis kelkaj gitarludadaj rondoj, dum oni verkis (terure aĉan, NdlR) kanzonon tre facile memoreblan por omaĝi la aranĝon: “NOVA, NOVA, NOVA / La novaĵo estas NOVA”. Vespere, ni iris kune al alia restoracio por vespermanĝi kaj iu partoprenanto kunportis gitaron. Plena de esperantistoj, la manĝejo fariĝis la plej ĝoj-elsenda loko en la urbo dum tiu nokto: Oni povis facile aŭdi niajn kantadon kaj babiladojn.

La 31-an de decembro, ni promenis tra la arbaro ĝis Taquaruçu [Takvarusu], najbara vilaĝeto, kaj banis nin en akvofalo. Vespere, preskaŭ ĉiuj trinkis Kajpirinjon (tipan brazilan trinkaĵon faritan el sukerkana brando, citrono, sukero, kaj glacio) kaj sukerkanan brandon kun macerata cambusi antaŭ la lasta 2010-a vespermanĝo, post kiu ĉiuj atendis kune, surstrate, la alvenon de la nova jaro. Ni kisis, brakumis kaj estis gajaj kiam la artfajraĵoj anoncis 2011. Simpatiaj vilaĝanoj kaj turistoj venis brakumi nin kaj bondeziri. Ĉiuj festis ĝis la nokto-nokto-fin’ kaj la ĉefa amuzaĵo dum la frumateno estis “mokŝminki” iun dormantan ulon per dentopasto.

Alia amuza ludo estis la trezorĉasado. Oni kaŝis trezoron (kelkajn Esperantajn librojn kaj revuojn) kaj dividis la trezorĉasistojn en du grupojn, kiuj bezonis solvi enigmojn por trovi la trezoron unu pli frue ol la alia.

Tamen, la tempo tro rapide pasis kaj la adiaŭa horo alvenis: la gastejo iom post iom malpleniĝis kaj ni apartiĝis kun la deziro partopreni NOVAn 2012, kiu povos esti eĉ pli bona kaj amuza – se vi aliĝos! Informoj pri la 3-a NOVA estos disponeblaj ĉe la retpaĝo de BEJO. Novjarumu kun ni!

Pliaj informoj pri NOVA troveblas ĉe: http://bejo.esperanto.org.br/eo/