Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

Nova loĝanto

Natalja POLIKAŜINA - Rusio

Amuza historio pri mia 5-jara filino Polina:

- Kiu estos nia hejmbesto? Eblas kato aŭ hundo. Nur tigron ni ne havos. (kun grava mieno) Ja ni ne estas besto-instruistoj, ni estas programistoj! Do, kiu besto finfine ekloĝis en nia hejmo? Feliĉe, ne tigro!

Kiam mi estis infano, mi tre ŝatis ĉiujn bestojn kaj tre forte deziris, ke iu ajn loĝu ĉe ni. Nia patrino estis tre severa, sed ni, infanoj, estis persistaj. Nia-hejme en diferenca tempo loĝis tri papagoj, testudo, erinaco, lacerto, kato kaj hundo.

Nun mi mem estas severa patrino. Sed mia filino obstinas same kiel mi.

Ŝi ŝategas ĉiujn bestojn de la tuta mondo: de blatoj kaj araneoj ĝis krokodiloj kaj serpentoj. Sed araneoj ne plaĉas al mi, kaj mi tute ne volas, ke ili loĝu en nia hejmo. Ni ankaŭ multe laboras kaj ŝatas vojaĝi, pro tio ni ne povas havi hejmbestojn, por kiuj necesas komplika prizorgo.

Tiel ĉe ni aperis kobajo. En la rusa (ankaŭ en la pola, kiel mi eksciis de mia pola amiko), kobajo nomiĝas “mara porketo” (морская свинка - marskaja svinka). Tio estas stranga afero, ĉar kobajoj tute ne estas maraj bestoj kaj ne estas porkoj. Ilin oni nomas “maraj” pro tio, ke oni alportis ĉi tiujn bestetojn de trans la maro (el Peruo) kaj tia nomo signifis “bizaraj, ekzotaj”.

Nian kobajon ni nomas Orfeo. Nun la filino Polina tre interesiĝis pri mitoj de la Antikva Grekio kaj ŝi proponis nomi lin Heraklo aŭ Apolono. Sed mi decidis, ke tio estus troe. Finfine ni decidis nomi lin Orfeo honore al la legenda kantisto, ĉar ĉi tiu komika besteto faras diversajn amuzajn sonojn: li fajfas, pepas kaj ronronas.