Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

NOVELO

Nubego

Evgevij GEORGIEV – Kazaĥio

Frederiko vekiĝis sufiĉe frue pro bruego. Estis la 4-a de marto 2086. La duonsimioj denove trafis iun el la ne multnombraj konstruaĵoj per preda obuso. Restis jam ne tre multe da tiaj obusoj ĉe la Proleta Tribo, tial oni deziris per kelkaj precizaj artileriaj pafoj kaŭzi ĉe la aliancanoj plejeble grandan damaĝon. Nigra fumo komencis obstine leki la duoblajn fenestrovitrajn instalaĵojn de la paccivitanoj, samkiel fidela hundo emas leki la vangojn de sia majstro post lia dumlonga foresto.

“Bonan matenon, Francio!”, ekpensis la kuŝanta Frederiko, tamen nenion elparolante. Kaj ne vane: mankis en lia preskaŭ senmebla ĉambro ajna – ĉu atentema aŭ ĉu dankema – aŭ eĉ hazarda aŭskultanto. Eble ĝuste pro tio li pervoĉe raŭke aldonis en Latinidish: “Libertate, equalitate, fratiernitate”1.

Tiu lingvo jam antaŭ multaj jaroj estis aprobita de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de la Mondo kiel oficiala lingvo de la Respubliko Gallio. Latinidish prezentis science normigitan version de ĉiuj romanidaj lingvoj de la Unuiĝinta Eŭropo kaj estis uzata prefere de la kleruloj. La defendantoj de la Proleta Tribo, post la definitive organikaj ŝanĝoj en la cerbo, kaŭzitaj dum la Lasta Tuteŭropa Krizo kaj pro la revolucie grandegaj sukcesoj de la manĝa industrio, preferis sian propran lingvon subnome Balbutanto (alie nomis ĝin la valoniaj kamparanoj: Fekmuĉanto).

Pro ĉiuj kalejdoskope senĉesaj kaj bizaraj ŝokoj, kiujn alfrontis Eŭropo dum la lastaj kvin jaroj, Frederiko ekhavis iun malsanecan vizaĝon kaj strangan okulbrilon, kvazaŭ oleecan.

Frakasaj ŝokoj – sekvoj de decidoj dolorplenaj por ĉiuj: Ĉesi konstrui la Eŭropan Bankan Maŭzoleon, igi minimuma la kuratoran pan-disdonadon en la plimulto el la unuiĝintaj regionoj, haltigi la Internaciajn Pacigajn Manovrojn sude de la Netuŝebla Zono, cedi 38 procentojn da kriogenikaj mondregistaraj patentoj al Ĉinio, abolicii la tranoktajn kartojn por la enmigrintaj laboristoj. Preskaŭ ĉiu eĥo de tiuj tute ne liaj strategiaj elektoj iumaniere influis rekte lin. 32 jaraĝa, li antaŭlonge perdis sian iaman rektan kaj honestan rigardon, malgraŭ tio ke ajnajn grandajn internajn transformiĝojn li ŝajne neniam rimarkis.

La lastaj semajnoj de la civitana milito sendube ronĝadis Frederikon kaj ĉiujn liajn samaĝajn konatojn, ĉar estis terurege vidi ĉion, kio okazadis al multaj lokoj de lia gepatra urbeto. Spuroj de la infaneco ĉiam videblis en ĉiuj tiuj lokoj kaj, kiel li klare konsciis, mortigon de tiuj spuroj, kun anticipa malkaŝo, ĉiutage proksimigis la interbatalantojn. Ŝajnis ke la duonsimioj kaj la aliancanoj interbatalos eterne.

Fariĝinte laŭvola rekruto de la Alianco, Frederiko, paradokse, tiam eksentis etan malpeziĝon de sia ŝarĝo. Li elektis Ŝtat-Aliancon sole pro tio ke kiam li alvenis al la 2-a divizia stabo de la Proleta Tribo protekte de PRSDP (Potenciale Reganta Social-Demokratia Partio), la armea administranto nenion komprenis kaj lin trafis perbastone. Barilo lingva! Poste, Frederiko kelkfoje rememoradis la vortojn de la majoro Boissier [Bŭasje’]: “Ili volas de ni la pratempan justecon. Ili atingos tion. En la kondiĉoj de la moderna surtera batalo, bastono kaj ŝtono (mojoslingve: “baŝtono”) estiĝas la plej vaste uzata efikaĵo. “Baŝtoneco” kaj justeco – prajuneco. Estu soldatoj, ja tiugrade junaj, kiugrade junaj ĉiam estas nur la freŝaj montaj riveretoj kaj tiugrade justaj, kiugrade justa povas esti nur la glavo”. Evidente, li neniam spertis ajnan baston-frapon sur la propra korpo. Ĝi tuj elbatus el li tiun poetecon.

Malrapide ellitiĝinte, Frederiko komencis sin vesti. La kakia ĉemizo donis al li iom da solideco, sed ĉion aĉigis la botoj militaj, kiuj estis demetitaj de iu oficira kadavro antaŭ unu semajno. Ili, ne plu estante nigraj, havis aĉan nedifineblan koloron kaj la formon de iu tro perforte pritraktita artefakto. Kaj fine, ĉion nekorekteble distordis la rekruta kaskedo kun la blazona metala koketo. Nun li aspektis strangege: duon-soldata restaĵo de la perdita armeo.

La serĉado de la proteina energia tablojdo naskis kelkajn sakraĵojn: ‘diablojn’, ‘fekegon’ kaj eĉ ‘volapukaĵon rostitan’. Tamen, favoris al relativa nedumlongeco de tiu serĉado la ĉiunivela magreco de lia preskaŭ senmebla ĉambro. Finfine, la matenmanĝo estis prenita. Rigardinte sian portreton en la spegulo, Frederiko ial komplote palpebrumis al si mem, prenis la ŝlosilon detable kaj eliris for de la ĉambro.

La fortega vento kun brulodoro rezolute frapis la naztruojn, ĝisfine veke efikante. Evidente, nokte denove okazis iuj pliaj bataloj. Spuroj de la milito ulceraspekte manifestiĝis sur la ŝajne ĝemanta tero. Kutima pejzaĝo. Rekte antaŭ la porĉo etendis sin sufiĉe granda funelforma truo.

Proksime, sur la strata pavimo kuŝis io, kio vere tremigis. Brako de mortigita infano videblis surstrate. “Sur kio baziĝos la feliĉo de niaj posteuloj? Ĉu sur tiaj brakoj?”, ekpensis Frederiko, tuj trankviligante sin mem: “Tiu brako neniel rilatas al la feliĉo. Estas pli bone ne intermiksi la fekegon kaj la kotletojn”.

Post kiam li preterpasis kelkajn kvartalojn, el la matena nebuleto aperis iu teren kliniĝema konstruaĵo. Frederiko frapis la pordon. Ĝin malfermis iu stranga ulo, ial havanta tokse verdan hararon.

– Ho! Denove vi! Legu! – li etendis sian manon kun iu flava kaj malpura poŝt-koverto.

Frederiko tralegis:

Salute, car mie.

Il ha venite le momento pro illuminar toto, in despecto de ulle miscomprension usque nunc.

Evidentemente, nostre sorte va semper restar como le reptation reptile sub le pression del circumstantias. Io in me trova nulle plus de fortitude pro continuar a coler iste jardin del illusiones que nos faceva crescer durante le septimanas recente. Nos son homines troppo dissimile pro esser insimul. Io pete que tu non plus cercar me in le latrina commun. Io ha selecte un altere cabinetta.

Pardona me pro toto.

Sperante que tu me comprendera,

Sinceremente et eternemente tue,

Laura

P.S. – Io te ama; e va restar con me le memoria de iste amor passate. Que tu sia certe de isto.2

– Kiel eblas tion kompreni!? Ĉu via putino ne plu povas skribi la vortojn, kompreneblajn por ĉiuj? Por kio bezonatas tia putrinta patoso? Eŭropo jam mortis, ĉio falas en la pugtruon; kaj tiuj gejaĉoj pusaj daŭre skribas per siaj parafaĉoj ridindaj!

– Mi volas vidi ŝin.

– Kiun?

– Laŭron.

– Ŝi foriris.

Tuj sekvis kruele faliga pugna frapego al la vizaĝo de la verdharulo.

Li transpaŝis la verdharulon, trairis la koridoron, urĝe serĉante la bezonatan ĉambron. Ĝi mankis. Tiam li perforte malfermis la unuavice aperintan pordon kaj... alpaŝis sian propran ĉambron (!).

La enirinto vidis sin mem kuŝanta en la lito; kuŝanta senmove. Malgraŭ la laŭtempe sentebla mateno, malantaŭ la malpura fenestro videblis la sunsubiro. Sed pli rimarkinda estis tio ke ia giganta violenigra nubego laŭvide glaciiĝis en la ĉielo, donante al ĉio troviĝanta malsupre nigran plumban ombron. Kaj eĉ pli rimarkinda estis tio ke la kuŝanta Frederiko komencis turni sin, sed ne vekiĝis.

Frederiko staris kaj rigardis... Post kelkaj minutoj li fermis la pordon.

**

1 Libereco, egaleco, frateco...

2 “Saluton, kara.

Alvenis la tempo por ĉion plene lumigi, spite al ajna ebla miskompreno ĝisnuna.

Evidente, nia sorto por ĉiam restos tiel eksplicite reptilimaniere rampi sub la premo de cirkonstancoj. Mi trovas en mi neniujn pliajn fortojn por daŭre prizorgi tiun ĝardenon de la iluzioj, kiun ni kun vi kreskigadis dum ĉi tiuj lastaj semajnoj. Ni estas tro diversaj homoj por esti kune. Bonvolu ne plu serĉi min en la komuna necesejo. Mi elektis alian budeton.

Pardonu min pro ĉio.

Esperante ke vi min komprenos,

Sincere kaj eterne via,

Laura

P.S. Mi amis vin kaj restos ĉe mi la memoro pri tiu pasinta amo. Estu certa pri tio.”