Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Olimpikoj: kolektiĝas pacaj batalantoj

Olga ŜILAJEVA - Rusio

Treege malmulte da tempo restas ĝis la granda sporta evento de la jaro – La Somera Olimpiko 2012, kiu okazos en Londono, Britio, de la 27-a de julio ĝis la 12-a de aŭgusto.

Historio

Estas ĝenerale konate, ke la patrolando de la Olimpiaj ludoj estas la Antikva Grekio (Helenio). Ekzistas multaj mitologiaj versioj pri la apero de la Ludoj. La plej fama el ili rakontas pri Heraklo (duondio en la helena mitologio), kiu proponis al la riĉega helena reĝo Aŭgio purigi liajn stalojn dum nur unu tago. Kontraŭ tio Heraklo petis dekonon de la brutaro de Aŭgio. La reĝo konsentis. Li mokante opiniis, ke similan laboron ne eblas fari nur dum unu tago. Sed Heraklo komencis la laboron. Li malfermis larĝajn breĉojn tra la murojn de la stalkorto, devojigis la riveron de ĝia fluejo kaj vojigis ĝin tra la stalkorto. Rapidaj fluoj forportis la sterkon, la laboro estis plenumita!

Intertempe, kiam Aŭgio eksciis, ke la laboro estas farita, li rifuzis doni la promesitan brutaron kaj forpelis Heraklon. Do Heraklo decidis venĝi sin kontraŭ Aŭgio: kun granda armeo li invadis la Aŭgian teron kaj mortigis la reĝon per akra sago. Poste Heraklo oferis la militakiron al la dioj de Olimpo kaj aranĝis feston, dum kiu homoj konkuris per kurado, luktado, lancoĵetado, diskoĵetado ktp.

Tiuj estis la unuaj Olimpiaj ludoj, “la ludoj plaĉaj al la dioj”. Ekde tiam Olimpiaj ludoj fariĝis tutlanda evento, kiu unuigis la tutan Helenion. Poste, laŭ la tradicio, la Ludoj estis okazigitaj unufoje ĉiun kvaran jaron. Ĉiuj devis forlasi militilojn dum unu monato kaj iri al Olimpio por admiri atletojn kaj glori la diojn. Do la unua antikva Olimpiko okazis en la jaro 776 a.K. kaj la lasta – en 393 p.K.

La unuaj nuntempaj Ludoj devus esti okazigitaj en Parizo en 1900, sed la organizantoj decidis pli frue aranĝi la Olimpikon en 1896 en Ateno (Grekio). Tio estis la Someraj Ludoj. En 1924 estis fonditaj la Vintraj Ludoj, kiuj tiam okazadis en la sama jaro, kun la Someraj. Tamen en 1994 la Internacia Olimpia Komitato anoncis, ke Someraj kaj Vintraj Ludoj okazu unufoje en kvar jaroj kaj la tempodiferenco inter ili estu du jaroj. Do la Vintraj Olimpikoj estis demovitaj du jarojn rilate al la Someraj, kaj nun ni havas eblon spekti la Ludojn ĉiun duan jaron.

Olimpiaj simboloj

La principoj kaj regularo de la Olimpiaj ludoj estas registritaj en la Olimpia Ĉarto. Laŭ ĝi “Olimpiaj Ludoj kunigas sportistojn el ĉiuj landoj en honestaj kaj egalrajtaj konkursoj. Rilate al landoj aŭ apartaj personoj ne uzeblas iu ajn diskriminacio laŭ rasaj, religiaj, politikaj aŭ iuj aliaj motivoj”.

La ĉefa simbolo de Olimpikoj estas kvin kunfiksitaj ringoj. Ilia situo similas la literon “W” (la angla world = mondo). La ringoj signifas la kvin loĝeblajn partojn de la Tero kaj esprimas la tutmondan ideon de la Ludoj. La koloroj de la ringoj estas konstantaj: en la supra linio la ĉiel-blua ringo simbolas Eŭropon, nigra – Afrikon, ruĝa – Amerikon; en la suba linio – flava – Azion, verda – Aŭstralion. Tiu simbolo estis proponita en 1913 de franca pedagogo, barono Pierre de Coubertin, kiu opiniis, ke “sporto kaj fizika aktivado devas esti gravaj partoj de la edukado de ĉiuj junuloj”.

La olimpiajn ringojn oni povas trovi ankaŭ sur la olimpia flago, kiu aspektas kiel blanka silka ŝtofo kun la ringoj broditaj sur ĝi. La olimpiaj ringoj kaj la flago estis unuafoje prezentitaj dum la sepaj Someraj Olimpikoj en la urbo Antverpeno, Belgio, en 1920.

Krom tio la olimpia movado havas propran himnon. La himno estas kantata dum la levado de la flago en la oficialaj malfermo kaj fermo de la Ludoj. La teksto de la himno estis verkita de la greka poeto Konstantinos Palamas, kaj la muzikon skribis la greka opera komponisto Spyridon Samaras.

La devizo de la Ludoj estas: “Pli rapide, pli alte, pli forte” (en la latino: “Citius, Altius, Fortius”). Elpensis tiun frazon la franca pastro Henry Dedon kaj proponis ĝin al Pierre de Coubertin. Ekzistas ankaŭ neoficiala olimpia devizo: “Pli valoras ne venko, sed partopreno”. “Partopreno” en tiu frazo signifas “kunsuferado, kunemociiĝado kun sportistoj, kiuj strebis al la venko el ĉiuj siaj fortoj, sed bedaŭrinde ne sukcesis”.

Certe ne eblas Olimpikoj sen olimpia fajro. Unuafoje la fajro estis ekbruligita en la naŭaj Someraj Ludoj en Amsterdamo, Nederlando, en 1928. Olimpian fajron oni ekbruligas en Grekio (ĉe ruinoj de la templo dediĉita al la diino Hera). La fajro sur torĉo estas transdonata de unu atleto al alia dum multtaga simbola stafetkurado, kiu trairas ĉiujn kvin loĝeblajn kontinentojn. La fajro alvenas al la loko, kie okazas la Olimpikoj, en la tago de la oficiala Olimpia malfermo. La sportisto-finalisto de la stafetkurado per tiu fajro ekbruligas la flamon en la Olimpia kaldrono, kiu brulas ĉiutage dum la Ludoj daŭras.

Krom tio, la gastiganta lando mem kreas talismanon por la Ludoj. Kutime ĝi estas iu besto, estaĵo aŭ alia stiligita pentraĵo, kiu asociiĝas kun la gastiganta lando. Origine la Ludoj havis nur la flagon kaj ring-emblemon, talismanoj aperis antaŭ nelonge en 1972 kaj ili “signifas la vivmanieron de la gastiganta lando, alportas sukceson al sportistoj kaj kreas festan etoson”. La organizantoj faras multnombrajn memoraĵojn kun tiuj talismanoj, kaj la talisman-vendado portas reklam-negocan karakteron, tio estas aldona fonto de financado de la Ludoj.

Do la Olimpia movado havas proprajn simbolon, flagon, himnon ktp. Ĉu la ideo estas proksima al Esperanto?

Malgajiga scienco: ĉu disputinda?

Rilate al la sportaj ludoj, sportistoj kaj sportfanoj faras prognozojn pri novaj atingoj kaj rekordoj. Sed kelkaj sciencistoj iom dubas, ĉu aperos novaj rekordoj. Ili opinias ke en sporto la homo jam atingis la limon de siaj fizikaj ebloj. Sed pluraj homoj povas protesti: ili ne pravas, ja preskaŭ ĉiun Olimpikon oni registras novajn rekordojn! Responde, la sciencistoj rimarkigas, ke novaj rezultoj diferencas de la malnovaj je centonoj de sekundo aŭ centimetro.

Sciencistoj proponas simplan statistikon por pruvi sian teorion. En 1968, la usonano Robert Beamon faris mondan rekordon en la distanca saltado – 8,9 metroj. Superi ĝin sukcesis nur alia usonano, Michael Anthony Powell, post 23 jaroj en 1991, kaj la rezulto plialtiĝis je 5 centimetroj. Kaj tiu rekordo ĝis nun ne estis superita, malgraŭ ke pli ol 20 jaroj jam pasis.

La usonano Donald Fithian Lippincott rekordis en 1912 en Stokholmo, Svedio, pri la 100-metra kurado – la rezulto estis 10,6 sekundoj. La rekordo estis rompita en la Olimpikoj en Pekino, Ĉinio, en 2008: la jamajkano Usain St. Leo Bolt atingis tempon de 9,69 sekundoj. Dum preskaŭ 100 jaroj, la rezultojn oni povis plialtigi nur je 9%.

Scienco diras, ke la firmeco de la homa haŭto, ostoj, muskoloj kaj artikoj ne estas senlima. En 1977 la usona biomekanikisto Gideon Ariel kalkulis la rapidecan limon por 100-metra kurado - 9,6 sekundoj. La moderna monda rekordo diferencas nur je centonoj de sekundo. Se la rapideco estos pli granda komenciĝos fizika detruiĝo de la muskoloj. La limo en la distanca saltado, laŭ la opinio de Gideon Ariel, estas 896 centimetroj, do la salto Michael Anthony Powell estas preskaŭ “ideala”.

Unu el la procedoj por trompi la naturon, laŭ sportaj fakuloj, estas la specialaj ekipaĵoj. Se vi rigardos malnovajn fotojn pri Olimpikoj, vi vidos grandajn ŝanĝojn, kaj la plej gravaj el ili estas la ekipaĵo de la sportistoj. Sakformajn kostumojn kaj vastajn kalsonojn kaj ĉemizojn anstataŭis modernaj aerodinamikaj vestaĵoj. Dum la Olimpikoj en Sidneo, Aŭstralio, en la jaro 2000 unuafoje estis uzita la tiel nomata “ŝarka haŭto” – la nova kombineo por naĝistoj. La kostumo estis farita el speciala materialo (ĝi estas nigra kaj vere similas al ŝarka haŭto) kaj lutita per ultrasona veldado, pro tio ĝi tute ne enhavas kudroliniojn. Ĝi stringis la korpon de naĝisto, malaltigante la reziston de la akvo. Rezulte, por ĉiuj 100 metroj de distanco, sportisto ŝparas 0,5 sekundojn. Dum la Ludoj en Sidneo estis faritaj 15 rekordoj kaj ĉiuj rekorduloj estis vestitaj per la “ŝarka haŭto”. Fakte la kostumo mem povas malgrandigi la akvofrotadon nur je 3%, sed aperas psikologia efiko: sportistoj konfesis, ke en tiuj kostumoj ili sentis sin kvazaŭ ili havus naĝilojn. Entute tio plibonigis la rezultojn je 7-10% kaj jen aperis la novaj mondaj rekordoj.

Ege ŝanĝiĝis ankaŭ la vestaĵo de biciklistoj. Se antaŭ nelonge inĝenieroj atentis nur biciklojn, do nun ili multe esploras la ekipaĵon de sportistoj. Por malpliigi la aerfrotadon, biciklistoj vestiĝas en striktaĵoj. Sur la kapon ili surmetas specialan flulinian kaskon kaj specialajn okulvitrojn. Spegula surfaco de la kasko reflektas la sunradiojn kaj ĝia flulinia formo direktas la ventfluon al la dorso de la biciklisto kaj tiel kvazaŭ puŝas lin en la dorson. Kunigitaj kun kasko, grandegaj okulvitroj permesas vidi rekten sen levi la kapon. Eĉ la botoj de modernaj biciklistoj havas specialan akran formon.

Kaj ŝanĝiĝis ne nur la botoj de biciklistoj, sed ankaŭ la botoj de atletoj. Ili estas kudritaj el polimeraj materialoj, kiuj elaste tegas la muskolojn kaj intensigas ilian laboron. Tiu moderna materialo drenas superfluan varmon, kaj tio permesas al la korpo ne malŝpari plian energion por kreado de ŝvito.

Do, nun la Ludoj fariĝis iaspeca kampo por testado de la lastaj scienc-teknikaj atingaĵoj pri sporto. Sciencistoj, inĝenieroj, sportaj specialistoj nun egalrajte povas dividi sukcesojn kun la sportistoj. Ĉu senkondiĉe kredi al la sciencistoj, ĉu la ebloj de la homa korpo estas tute elĉerpitaj – ĉiu decidas mem, la temo estas vere diskutinda. Sed ni rigardu la Ludojn en Londono kaj simple admiru la mondan sporton, ĉar ne baldaŭ ni havos proksiman eblon ĝui tiun grandan eventon, kiu unuigas la tutan mondon. La sekva Somera Olimpiko okazos en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, en 2016. La Vintraj Ludoj okazos en 2014 en Soĉio, Rusio, kaj poste en Pjongĉango, en Korea Respubliko, en 2018.

Faktoj

Jen kelkaj el la multegaj interesaj faktoj pri Olimpiaj Ludoj.

“Ŝarka haŭto”

Moderna biciklisto

Kasko de moderna biciklisto