Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

“Malpli da havoj, malpli da zorgoj”

Stela BESENYEI-MERGER – Hungario

Printempa purigado estas kutimo en Hungario. Festi la renaskiĝon de la naturo, havante la paskajn feriojn, donas la tempon kaj emon okupiĝi ankaŭ pri la beligo de la hejmo. Diversaj kutimoj ekzistas ĉirkaŭ la mondo por kontraŭbatali la malordon. Tamen purigado kaj ordigado ne estas la sama afero. Purigado ĉiam bezonatas, ja la hejmo estas uzata, ni enportas la malpuraĵon de ekstere, ni kuiras, duŝiĝas, havas hejmbestojn. Kerne, ordigado estas tute alia afero.

La baza regulo estas, ke por havi ordigitan ejon ĉiu aĵo bezonas havi sian lokon. Kiam vi ordigas vi remetas aferojn tien kie ili apartenas. Se ĉiam restas aĵoj sur la tablo, sofo aŭ sur diversaj surfacoj, tiam vi scias, ke ili fakte ne apartenas ien ajn. Vi daŭre ĉirkaŭpurigas, movas ilin de unu loko al alia.

Ĉu vi ĉiutage perdas minutojn por trovi tion, kion vi bezonas? Aŭ devas daŭre reiri al la loĝejo, ĉar survoje vi forgesis kunpreni ion gravan? Tio fakte povas esti eĉ multekosta afero: reaĉeti aferojn, kiujn ni fakte havas sed ne trovas, aldonante pliajn aĵojn al nia hejmo.

Nuntempe furoras diversaj metodoj por plibonigi nian vivon per la ordigado de nia hejmo. Novremalkovrita minimumismo provas konvinki nin, ke ni ne bezonas multon por esti kontenta persono. Tio ja pravas, sed tamen tiu ĉi artikolo temos pri specife unu el la plej interesaj kaj pridiskutataj metodoj.

La KonMari-metodo

Marie Kondo, japanino, inventis metodon por pritrakti la malordon por sperti vivŝanĝan magion kiel finrezulton. Ŝi havas striktan sistemon pri la sinsekvo de la kategorioj laŭ kiu vi, paŝo post paŝo, trarigardu viajn aĵojn. Sed antaŭ ol komenci, pripensu: kio estas via ideala vivstilo? Kian rezulton vi deziras atingi? Kiam vi imagas tion, kion vi volas por vi mem, vi tuj sentos, ke estas multe da aĵoj en via loĝejo, kiujn fakte vi ne (plu) bezonas. Kompreneble ni amasigas multe: aĉetas, ricevas, kolektas, ne volas forĵeti – konvinkante nin mem, ke ankoraŭ estos bone por io poste...

Plej multaj el ni havas problemon rilate al la kvanto da aferoj, kiujn ni posedas. Simple la vivo okazas kaj objektoj estas parto de ĝi. La celo ne estas havi perfektan domon. Temas pri komprenado pri sia propra vivo. Por ĉiu unuope, tio estas tute malsama difino: kiom da spaco oni bezonas, kun kiom da aĵoj en ĝi. Ni forgesas, ke ni ofte havas grandajn ŝanĝojn en nia vivo, sed ne ŝanĝas la hejmon intertempe. Naskiĝo de la unua infano, morto de gepatroj, heredo de aferoj kaj divorco i.a. povas okazi kaj intertempe vi restas samloke.

Tiuj, kiuj ofte translokiĝas komprenas, ke oni devas rekonsideri, kiujn aferojn kunpreni al la sekva loko. Oni profunde komprenas, ke aĵojn, kiuj ne plu utilas, oni ne gardos. Ĉu ĝi servas min, ĉu mi ne plu bezonas ĝin? Vi ne atendu ĝis translokiĝo por eklabori!

La KonMari-demando dum la ordigado: Ĉu ĝi alportas ĝojon al mia vivo?

Kion tio signifas praktike: vi tenas la aĵon en viaj manoj kaj pripensas: ĉu ĝi estas afero, kiu ĝojigas mian vivon? Se jes, gardu ĝin senhezite. Se vi ne certas, do prefere gardu ĝin, kaj post plenumo de la ordigado vi ĉiam povos reveni al ĝi kaj rekonsideri vian respondon. Se ne, do vi devas danki la aĵon, pro tio ke ĝis nun estis en via vivo, kaj adiaŭi ĝin.

Vi rapide rimarkos kiom da loko vi ekhavas kiam vi komencas forigi aferojn, kiuj nur prenas spacon, sed ne plu alportas ĝojon al via vivo. La ideo estas profunde koncentriĝi pri si mem. Marie substrekas, ke vi ne sentu vin malbone pro adiaŭado de aĵoj, kiujn vi apenaŭ uzis aŭ kiuj estis donacoj, ĉar ĉio instruas al vi pli pri vi mem. Dum la ordigado vi ekkomprenas kion vi ŝatas, kaj kion ne. La celo estas ĉirkaŭigi vin per aferoj, kiuj servas vian vivon aŭ rememorigas vin pri gajaj tempoj.

Kiel komenci la ordigadon laŭ KonMari?

Prefere eku en plennatura sunlumo. Ĉiun kategorion vi plene rigardu: do tio signifas, ke vi prenas ĉiujn aĵojn de la sama kategorio, kolektas ilin en la saman lokon kaj rigardas ĉion samtempe. Vi ekhavas ideon kiom da aferoj vi posedas de unu kategorio, ĉar ja ĉio estas en unu loko. KonMari strikte atentigas vin, ke vi unue decidu pri ĉiuj aferoj, kiuj restos en via hejmo, kaj nur poste komencu pri- kaj repensi kie gardi ilin.

La sinsekvo devas esti strikte la sekva: vestaĵoj, libroj, paperoj, ĝeneralaĵoj kaj nur fine emociaj posedaĵoj.

Vestaĵoj: prenu ĉiujn vestaĵojn el viaj ŝrankoj kaj bretoj. Vi rigardu ilin post la vintro aŭ somero. Pensu pri tio ĉu vi volos surmeti ilin la sekvan sezonon aŭ ĉu vi ĝis nun surhavis la jakon, sed ne volus ĝin por la sekva vintro; havas bankostumon, sed jam troe fuŝiĝis la elastaĵo en ĝi, kaj vi certe ne surmetos ĝin la sekvan someron.

Nia korpo ŝanĝiĝas multe dum nia vivo: do ĉion, kio ne plu estas laŭ via grandeco, simple forigu. Havu nur vestaĵojn, kiujn vi ja surmetas aŭ pro io amegas. Nenion gardu, kion vi ne ŝatas. Eĉ se vi malbonsentas, ke vi aĉetis ĝin, eble ĝi eĉ multekostis, pli bonas simple ĝin fordonaci, kaj ne plu pensi pri tio.

Libroj: gardu tiujn, kiujn vi volonte foliumas, pasie relegas. Neniam legotajn, neinteresajn, malamatajn librojn simple fordonacu. Viaj legaĵoj inspiru vin, ne lacigu eĉ je la penso pri ili.

Gazetoj, paperoj: vi vere bezonas gardi nur viajn oficialajn paperojn rilate al personaj dokumentoj kaj loĝloko, kun la devigaj fakturoj. Ĉu estas ordo inter ili? Nelegitaj gazetoj, reklammaterialoj kaj ajnaj paperetoj kontribuas multege al malordo. Eĉ trafoliumado estas granda perdo de tempo. Adiaŭ!

Ĝeneralaĵoj: aferoj en la kuirejo, banĉambro kaj garaĝo: multege uzataj lokoj, kun multe da aĵoj. Trarigardu viajn kosmetikaĵojn, vidu kion vi ne plu uzas. La kuirejo enhavas multege da iloj, kiujn vi aĉetas, ĉar vi pensas, ke ili plifaciligos la kuiradon aŭ stokadon, sed fine ne uzas kaj kiuj prenas tro da spaco. La rompitajn telerojn, kiujn vi neniam gluos kaj la malbelajn tasojn.

Aĵoj rilate al viaj ŝatokupoj: se ion vi ne plu mastrumas, projektojn, kiujn vi ne volas fini, prefere fordonacu viajn ilojn kaj materialojn. Tiuj, kiuj gravas por vi, do trovu lokon kie vi daŭre kaj facile povas atingi ilin por praktikado.

Emociaj posedaĵoj: fotoj, leteroj, bondezirkartoj: elektu tiujn, kiujn vi daŭre uzas, kies memoro ĝojigas vin. Atentu, ke temas pri viaj propraj plezuro kaj bonfarto, tio ne enhavas kion aliaj pensas pri vi. Leteroj kies memoro dolorigas, forlasu vian domon, bondezirkartoj ja faris sian laboron, do rajtas trovi la rubujon.

Povas okazi, ke estas meblo, kiun vi ne plu volas havi. Vi heredis ĝin, kaj vi simple ne ŝatas ĝin. Tableto, kiun vi kaŝas sub aĵoj, seĝo sur kiu vi neniam sidas... Eble estas aferoj, pri kiuj vi ĝis nun eĉ ne kuraĝis konsideri, ke ili fakte ne servas vian vivon.

Kiam vi pretas pri la elektado de la aĵoj, kiujn vi decidas gardi por via vivo, nur tiam vi komencu remeti ilin. Ne forgesu ĉiam danki pro la ĝisnuna kontribuo de la aĵoj al via vivo.

Kion fari en la ĉiutaga vivo por la ordo?

Tion, kio troveblas hejme, vi jam ordigis, do ekkonsciu pri tio, kiajn aferojn vi permesas tra la pordo. Kompreneble temas ankaŭ pri aferoj, kiuj ne dependas de vi: kelkfoje vi ricevas donacojn, vi bezonas novajn aferojn por via laboro, projekto, kaj ofte vi nur aldonas paperojn al via administrado sen rigardi ĉu estas kelkaj, kiujn vi fakte ne plu devas gardi.

La afero estas, ke vi tamen demandu vin: “ĉu tiu aĵo alportos ĝojon al mia vivo?” Vi bezonas konscii kiel vi sentas vin post la fino de la ordigado, ke la malordo ne subite reaperu. Plej ofte simple estas diri “ne” al ofertoj.

Kion fari pri la aĵoj, kiujn vi ne plu bezonas?

Estu helpema: pripensu kien vi povas donaci ilin. Post via uzo, ili povas servi aliulan vivon.

Foje vi povas vendi viajn aferojn. Ne koncentriĝu pri tio, ke vi gajnu multe da mono, sed simple pri tio, ke la aferoj forlasu vian domon. Tio tamen povas preni multe da tempo. Do indas fari nur pri vere valoraj aferoj, kiujn vi facile povas liveri.

Bone, sed kiel tio kuracas mian vivon?

Post ordigado vi sentos malpeziĝon. La retrovitajn trezorojn nepre aperigu en viaj ĉambroj, sur la muroj! Enkadrigu la fotojn, metu la plej ŝatatajn juvelojn, vazojn, donacetojn en ofte videbla loko por vi. Viaj okuloj povos ripozi kiam vi eniras ĉambron, sciante, ke ĉio havas sian lokon. Kiam vi ĉirkaŭrigardos, vi vidos nur belecon kaj trankvilon.

Vi eĉ pli profunde ekkomprenas kio gravas nun en via vivo. Se vi decidas fordonaci aferojn, tio alportos ĝojon al la sekvaj posedantoj. Se vi sukcesos vendi kelkajn neuzitajn aferojn, vi ekhavos iom da mono por festi vian sukceson.

Konkludo

Ne eblas ĝenerale diri kiom da aferoj vi bezonas por via vivo. Sed pensu pri tio: ju malpli da aferoj vi devas prizorgi, des pli da tempo kaj energio vi havas por ĝui la vivon. Vi ne plu bezonos serĉi aĵojn, ĉar vi ja scios kie ili estas. Vi havos vestaĵojn, kiujn vi fakte surmetas kaj kiuj bone kongruas kun viaj korpo kaj nuna stilo. La matena prepariĝo daŭros draste malpli longe.

Vi rimarkos, ke ne tiom gravas kio foriĝis, sed ĝuste tio, kio restis. Per viaj elektoj vi forigis dolorajn memorojn, malbonajn elektojn de la pasinteco, pezojn, kiujn vi pretis adiaŭi. Vi rimarkos, ke la aĵoj, kiuj restas, montras tion, kion vi aprezas en la vivo. Viaj elektoj montras kiel vi volas vivi vian vivon. Supozeble en trankvilo kaj paco, ĉu ne?