Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Organizado de eventoj

Stefano DI FERMO - Italio

Unu el la plej gravaj agadoj kiuj rilatas al la Movado estas la organizado de eventoj. Per la realigo de aranĝoj, kunvenoj kaj kongresoj, la samideanoj havas la eblon retroviĝi kaj senti sin parto de la komunumo. En kelkaj feliĉaj okazoj, krome, la eventoj estas ankaŭ kontaktpunto kun la ekstera medio, kiu ofte ignoras la ekziston de la esperantista kulturo, de ĝiaj idealoj kaj de ĝiaj rimedoj. Tipaj celgrupoj de eventoj estas aktivemuloj ene de la movado, novuloj, lingvemuloj kaj vojaĝemuloj. Aldone, oni rimarkas pli kaj pli la ĉeeston de manlaboremuloj kaj komputilemuloj, plus aliaj depende de la evento.

Ĝuste pro la supre menciitaj ecoj, en ilia duobla funkcio interna kaj ekstera eventoj ludas senprezan rolon, kaj indas strebi por ilin organizi kiom eble plej bone. De la elpenso de programeroj kaj ilia aljuĝo al difinitaj celgrupoj, tra la kolektado de rilataj informoj ĝis la kunmetado de ĉiu ero de la programtabulo, realigi eventon estas kompleksa agado kiu bezonas racian aliron. Fine, oni ne forgesu alian gravan rolon de eventoj: ili ofte estas la nura enspezofonto de organizoj, kiuj per la realigitaj marĝenoj povas subteni sian laŭjaran agadon. Atenti pri la financa mastrumado do ja gravas por eviti malplivaloriĝon de la jara bilanco, kaj por permesi samnivelan aŭ eĉ pli altnivelan kontribuon de la organizo al ĝiaj anoj kaj al la Movado.

Elpensinte kaj/aŭ kolektinte la programerojn el kiuj konsistos la evento, eblas ilin dividi laŭ du logikoj: tipo de programero kaj pozicio en la tago. Laŭ la unua logiko la programeroj distingiĝas pro siaj enhavo kaj eco, laŭ la dua pro la momento de la tago en kiu ili okazas. Tipaj programeroj laŭ tipo estas prelegoj, debatoj, kunsidoj, seminarioj/trejnadoj/kursoj, ekskursoj, aktivaĵoj. Pri la pozicio en la tago eblas distingi tri momentojn: tago, vespero kaj nokto, sub kiuj kolektiĝas tipaj programeroj: ekzemple movadaj, temaj kaj distraj programeroj estas kutime parto de la taga programo, dum koncertoj, spektakloj kaj kvizoj plej ofte apartenas al la vespera; fine, trinkejo, diskejo, gufujo kaj filmejo kutime konsistigas la noktan programon.

En la elpensado de la programtabulo endas unue enpoziciigi la neprajn programerojn, kiel la manĝoj, kaj la kernajn rilatajn al la evento (oni pensu ekzemple pri kulinaraj festivaloj, silvestra balo, aparte gravaj prelegoj ktp). Por kolekti aliajn programerojn eblas uzi plurajn kanalojn: de la aliĝilo venas kutime multaj distraj programeroj, kvankam foje necesas interpreti ĝian enhavon; ofte oni ricevas proponojn aŭ oni povas utiligi personajn kontaktojn, aŭ la sperton de la teamo: demandi la antaŭajn organizantojn, aŭ eĉ pli bone disponi je informstokejo kiel interna vikio donas multajn ideojn pri tio kiel plenigi la programtabulon; fine, ĉiam eblas proponi memkreatajn programerojn kiel akvobatalo, prezento de sia aranĝo, diskutoj ktp.

Pri ĉiu programero endas disponi je kelkaj necesaj informoj, kiuj estas poste publikigendaj: unue la titolo, kiu devus esti mallonga, frapa, komprenebla kaj alloga; la preleganto aŭ prelegantoj, kun kontaktpersono okaze de teamo; bildo rilata por la kongresa libro; ofteco, nome kiom da fojoj la programero okazos dum la evento; la priskribo ankaŭ gravegas, por ke oni bone komprenu la enhavon kaj povu pli facile decidi inter pluraj eroj kiuj okazas samtempe. Organiznivele, nepras koni almenaŭ du pliajn informojn: la bezonataĵojn, ekzemple kia speco de ĉambro taŭgas por la programero, kiaj iloj necesas (komputilo, projekciilo, paperaĵoj ktp); la inklinojn de la prelegantoj kaj de grandaj grupoj de partoprenantoj rilate al kelkaj programeroj, kiel ekzemple la ekskursoj.

Kunmeti la programerojn por krei la programtabulon estas kutime sufiĉe komplika tasko. Sekvante kelkajn regulojn, tamen, eblas plifaciligi la laboron. La unua regulo sekvinda estas respekti la ĝustan sinsekvon pri la enpoziciigo: kiel jam dirite, unue oni enmetu la kernajn kaj nemoveblajn programerojn; poste, la regulajn kaj plursesiajn programerojn, la programerojn de kontribuantoj kiuj havas plurajn proponojn, kaj fine ĉiujn restantajn.

La bazaj principoj sekvendaj dum la kunmetado estas tri:

Pluraj iloj uzeblas por la kunmetado, kaj ĉiu havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn:

Dum la tuta procezo gravas bone interkomuniki kun ĉiuj kontribuantoj, ne nur antaŭ la evento, sed ankaŭ dume, kaj taŭge danki ilin laŭ la rimedoj je kiuj oni disponas. Helpas ankaŭ orde kolekti ĉiujn informojn kaj efike informadi la partoprenantojn per komprenebla programtabulo kaj anoncoj.

Rilate al la financa mastrumado, ĝi estas nepra procezo por permesi realigi marĝenon kiu utilu al la laŭjara agado de la asocio. Dum la organizado de evento financoj devas ĉiumomente esti kontrolataj kaj havi grandan, se ne finan, rolon en ĉiu decido prenenda. Jam dekomence, eĉ antaŭ ol ekpensi pri la programo, utilas havi bone difinitan budĝeton (kiu tamen povas esti minimume fleksebla).

Budĝeto konsistas en resumo de la ĉefaj eroj de elspezo kaj enspezo. La unuaj prezentas la kasfluojn de la asocia posedaĵo al ekstero, dum la duaj de la ekstero al la asocia posedaĵo. Havi ideon pri tio kiam la kasfluoj realiĝos permesas ankaŭ kompreni ĉu oni disponas aŭ disponos je sufiĉe da mono por ilin alfronti aŭ ne.

La ĉefaj eroj de elspezo estas tiuj rilataj al loĝado, manĝado, programo, administrado. Jam de la interkonsento (kontrakto) kun la gastiga ejo eblas koni la unuajn du, kiuj kutime reprezentas la ĉefan parton de la elspezoj. Programo kaj administrado konkretiĝas laŭ la procezo, do oni povus uzi historiajn datumojn por ilin antaŭpritaksi, ĉiam atente prikonsiderante la specifaĵojn de la projekto. Al tiuj eroj indas aldoni budĝeton por neantaŭvideblaj elspezoj, ekzemple kiel procenton de la antaŭviditaj, por sin sekurigi.

Koni la kostojn estas la unua ŝtupo por kalkuli la prezojn. Oni ĉiam devas bazi la kotizojn kaj la prezojn de produktoj (ekzemple T-ĉemizoj) kaj servoj (ekzemple ekskursoj) sur ilia kosto, por realigi marĝenon. Dum ilia elpenso oni ne forgesu la rimedojn je kiuj disponas la partoprenontoj. Kelkaj venas de malriĉaj landoj, aŭ devas alfronti longan kaj kostan vojaĝon por atingi la ejon kie okazos la evento. Bazi la prezojn sur la kostoj ne signifas nepre ke la prezo estu pli alta ol la kosto, sed ĉefe ke la sumo de la enspezoj estu pli alta ol tiu de la elspezoj. Tio signifas ke, konante historiajn datumojn, eblas pritaksi kiom da “riĉlandaj” partoprenantoj ĉeestos kompare kun la “malriĉlandaj”, kaj tiel starigi kotiztabelon kiu permesu realigi marĝenon. Ĉiuokaze iloj kiel Excel estas nepra helpo por la pritakso, kiu ĉiam devas esti prudenta: hazardo ofte ludas kontraŭ la planoj. La ĉefaj fontoj de enspezo estas fakte kotizoj, subvencioj kaj donacoj. Nur la unuaj estas entute sub la organiza kontrolo, pro tio endas atenti pri ilia starigo.

Konklude, dum la tuta projekto kaj evento, necesas koni la staton de monfluoj. Jam dekomence, uzante historiajn datumojn, eblas antaŭpritaksi la nombron de aliĝintoj je iu dato (en la ekzempla bildo, kiu legendas de dekstre maldekstren, oni povas kompari la antaŭtaksan verdan kurbon kaj la efektivan ruĝan kaj vidi ke la aliĝintoj pliiĝas proksime de la periodaj limdatoj).

Ekde la malfermo de la aliĝoj endas registri ĉiun aliĝon kaj ricevitan antaŭpagon, kaj por ĉiu partoprenanto kalkuli la ŝuldon laŭ la difinitaj parametroj kaj elektoj.

Endas memori premii la organizan teamon, almenaŭ per granda rabato (pli bone per senpaga baza partopreno). Kaj, neforgesende, kiel por ĉiu plenumita projekto, memori kune festi!

Ĉi tiu artikolo estas parto de la resuma materialo de la partnera projekto Grundtvig financita de EU inter junularaj organizoj en Eŭropo.