Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Peĉakuĉo 20x20

Nova prezentadmetodo konkeras Esperantujon

Olga ŜILAJEVA – Rusio

Do dekomence, kio estas Peĉakuĉo (Pechakucha) kaj de kie aperis tiu stranga (almenaŭ por la rusaj oreloj) vorto? Peĉakuĉo – estas japandevena vorto, kiun oni povas traduki kiel “bla-bla-bla” aŭ “senorda babilado”.

Tamen en la realo, Peĉakuĉoj tute ne estas nur sensencaj kunvenoj de babilemaj homoj. Ili estas neoficialaj intelektaj eventoj, en kiuj homoj prezentas iun temon per 20 bildoj, parolante nur 20 sekundojn pri ĉiu bildo – entute 6 minutojn kaj 40 sekundojn por unu prezentaĵo. Poste, la spektantoj havas 6 minutojn kaj 40 sekundojn por fari demandojn al la parolanto. Post tio, nova persono komencas prezenti sian temon.

Elpensis la Peĉakuĉon Astrid Klein kaj Mark Dytham, du aŭstroj loĝantaj en Tokio, en la jaro 2003. La vorto kaj la aranĝo mem disvastiĝis sur la tuta planedo. Hodiaŭ Peĉakuĉoj okazas en pli ol 600 urboj en la mondo. En Rusio ili estas Moskvo, Peterburgo, Jekaterinburgo, Perm, Vladimir, Samara, Rostov kaj Glazov.

Kiel aperis la ideo organizi la unuan Peĉakuĉon? Kiam Astrid Klein kaj Mark Dytham fondis la arkitekturan oficejon KDA (Klein Dytham Architecture) en Tokio, ili devis ĉiutage aŭskulti multnombrajn prezentadojn de siaj kolegoj. Vi scias, ke kreemaj homoj parolas ege multe! Donu al tiuj homoj mikrofonon kaj ili parolos eterne. Arkitektoj kaj dezajnistoj ne estas escepto. Astrid Klein kaj Mark Dytham laciĝis de la longaj paroladoj kaj komencis serĉi solvon de la problemo. Do ili starigis regulojn por ĉiuj prezentantoj – via raporto devas konsisti el 20 bildoj kaj pri ĉiu bildo vi rajtas rakonti nur 20 sekundojn.

Komence, Peĉakuĉoj estis do nur renkontiĝoj de junaj arkitektoj kaj dezajnistoj. Tamen post mallonga tempo la aranĝo elŝprucis el la kadroj, kiujn kreis Astrid kaj Mark kaj kiel infekto disflugis tra la tuta mondo.

Nun peĉakuĉoj estas aranĝataj en diversaj lokoj kie estas spaco por babili, pensadi kaj ripozi – en kluboj, kafejoj, ĝardenoj, universitatoj, bibliotekoj, preĝejoj, forlasitaj malliberejoj, sur plaĝoj, en basenoj kaj eĉ en ŝtonminejoj!

La prezentaĵojn povas krei iu ajn. La filino de Astrid Klein, ekzemple, faris sian unuan raporton (pri memfaritaj pentraĵoj), kiam ŝi estis nur 5-jara. La patrino de Mark Dytham, 69-jara, rakontis dum Peĉakuĉo en Tokio pri la geedziĝa torto, kiun ŝi mem bakis.

La formo 20х20 permesas prezenti mallongajn, viglajn, atentokaptajn rakontojn, ĉar por sukcese sekvi la proponitan formaton, necesas elekti ĉion plej interesan – la plej bonajn fotojn, la plej interesajn komentojn, la plej taŭgan manieron de sindeteno, la plej trafan humuron ktp.

Oni povas prezenti ion ajn – novan projekton, unikan ideon, recepton de ŝatata kuko, rimedon kontraŭ dikiĝo, sian sperton pri petveturado, infuzado de teo ktp ktp. Ne ekzistas limoj por libera flugo de fantazio! Pro tio, en Peĉakuĉoj povas partopreni infanoj kaj plenkreskuloj, specialistoj kaj nemetiistoj, loĝantoj de urbo kaj de vilaĝo, dommastrinoj kaj ĉefoj de “ora” fabriko – unuvorte ĉiu, kiu volas en neoficiala etoso dividi sian sperton pri io kun aliaj homoj, rakonti pri tio, kio emocias, trovi partnerojn (eble eĉ klientojn), samideanojn, komprenigi ion al si kaj trejniĝi en publika parolado. Por spektantoj, la Peĉakuĉoj estas krome bona eblo por plivastigi sian intelektan horizonton.

***

Aleksander Osincev – karesnome SaŜa, talenta junulo el Jekaterinburgo, sperta esperantisto, direktoro de la unua Esperanta Kinofestivalo (Brazilo, San-Paŭlo, 2011) – jam vintre enkapigis al si la ideon aranĝi la unuan peĉakuĉon en Esperanto dum EsPrimo-9 (Esperantista Primavero), kiu okazis de la 2a ĝis 4a de majo 2013 en Tujmeno, Rusio. Dirite – farite!

Kaj jen Saŝa staras sur scenejo kaj invitas la unuan peĉakucô-prezentonton – Vladimir Opletajev el la urbo Surgut. “Ĉu vi pretas?” – demandas Saŝa. “Jes!” – elspiras Vladimir ridetante, ja tio por li estas la unua sperto en Peĉakuĉo. “Do mi ŝaltas la lumbildojn!” – respondas Saŝa, antaŭĝuante intelektan rakonton.

“Tempovojaĝo estas translokiĝo de homo, alia vivanta organismo aŭ objekto el la nuna tempo en iun konkretan momenton de la estinta aŭ estonta tempo....” – komencas sian rakonton Vladimir, sukcese trafante la formaton “20x20”. “Ĉu vi sciis, ke eblas vojaĝi en estontecon, sed neniam en pasintecon? Ĉu vi aŭdis pri “talpaj truoj”, “paradokso de ĝemeloj” kaj “paralelaj universoj? Ĉu vi bone komprenas la teorion de relativeco de Ejnŝtejno?” – demandas la spektantojn kaj daŭrigas la rakonton Vladimir.

Do kiel vi komprenis, la temo prilumigata de V. Opletajev estas “Vojaĝado tra la tempo”. En kiu ajn afero, esti la unua ĉiam iomete malfacilas, sed Vladimir brile plenumis sian taskon, kaj lia prezentado estis unu el la plej interesaj. Tamen, kurante antaŭen, mi malkovros al vi la sekreton – ĉiuj prezentaĵoj dum la peĉakuĉo en Tjumeno estis interesaj kaj allogaj.

Jes, ĉio havas sian finon. La dutaga Peĉakuĉo finiĝis. Mi feliĉas, ke mi havis la eblon partopreni mem kaj aŭskulti belegajn prezentadojn de aliaj homoj dum la EsPrimo-9, ekscii multon, fari konkludojn kaj inspiriĝi por novaj similaj aranĝoj.

“Mi dankegas ĉiujn partoprenintojn pro viaj interesaj, bone preparitaj rakontoj. Mi estas ege dankema al la karaj spektintoj pro la saĝaj demandoj kaj vera engaĝiĝo. Sen vi, nia peĉakuĉo ne okazus” – diris Saŝa. “Dankon al vi, kara Aleksander, pro via kreemo, ĝojigu nin daŭre per novaj projektoj,” – sincere respondis la publiko.

Jen resume pri Peĉakuĉo. Mi esperas, ke nun la vorto ne ŝajnas al vi stranga aŭ strida.

Oficiala retejo (en la angla):

www.pechakucha.org